DUA LIBRO



SURSKRIBO

SUPER LA ŜIPANARAJ KAJUTOJ

DE LA MORTULA ŜIPO



Kiu eniras ĉi tien,

ties nom' kaj ekzisto estas estingitaj.

La vento forblovis lin.

De li eĉ spireto ne konserviĝis

en la vasta vasta mondo.

Li povas nek retroiri

nek paŝi antaŭen,

tie, kie li staras, anatemo lin retenas.

Lin konas nek Dio nek infero.

Li ne estas tago, li ne estas nokto.

Li estas la nenio, la neniamo, la neniam plu.

Li tro grandas por la senfineco

kaj li tro etas por la sablograjno,

kiu havas siajn celojn en la universo.

Li estas la neniam estinta

kaj la neniam pensita!



23
Nun mi rigardis de proksime la ŝarkkaptistojn. La impreso, kiun mi ricevis jam de ekstere, pliboniĝis neniel. Ĝi eĉ ne pli malboniĝis, ĝi fariĝis simple neniiga. Komence mi supozis, ke inter ili estas kelkaj negroj kaj araboj. Sed nun mi rimarkis, ke ili nur tiel aspektis sub karbopolvo kaj koto. La ferdeklaboristo staras ja nuntempe sur neniu ŝipo, kun la ebla escepto de la rusaj bolŝevistaj ŝipoj, sur la sama rangoŝtupo kiel la ŝipestro. Kaj efektive, kien tio finfine kondukus? Iun belan tagon oni povus erari pri tio, kiu estas kiu, kaj eltrovi, ke la ferdeklaboristo estas same tiel inteligenta kiel la ŝipestro. Kelkfoje tio eĉ ne estus pruvo pri tio, ke la ferdeklaboristo efektive estas inteligenta.
Ĉi tie sendube eĉ inter la ferdeklaboristoj estis rangoŝtupoj. Jen ferdeklaboristoj de la unua rango, ferdeklaboristoj de la dua, de la tria kaj kvara rango. La du poŝoŝtelistoj, kiuj tie staris, ŝajne apartenis al la kvina rango de la ferdeklaboristoj. Mi ne scias, kiu homa raso momente estas la plej malcivilizita. Tio ŝanĝiĝas ja en ĉiu jaro, depende de tio, kiom valoras aŭ senvaloras por aliaj la lando, kie vivas tiu homa raso. Sed tiujn du ferdeklaboristojn la necivilizita raso verŝajne eĉ ne povus utiligi por disbati kokosojn. Tiom da ferdeklaboristoj, ke ĉiu rango havu ĉi tie sian laŭjuran reprezentanton, oni ne povis dungi por Jorike. Sekve tiuj de la unua, de la dua, tria kaj kvara rango ne ĉeestis, kaj nur du el la kvina kaj tri el la sesa rango. La reprezentantojn de la kvina rango mi priskribis, tiujn el la sesa mi ne povas priskribi, ĉar mi povas kompari ilin kun nenio alia, kio troveblas surtere. Kvankam ili sendube estis originaluloj, mi devas kontentiĝi per tio, ke mi diras: ili estis indaj reprezentantoj kaj oni povis kredi al ili sen legitimaĵoj, ke ili apartenas al la sesa rango.
"Boŭnan tagoŭn!" La gvidanto de la poŝoŝtelistoj kaj foirtrompistoj - halt, mi volis diri: la gvidanto de la poŝoŝtelistoj kaj ĉevalŝakristoj proksimiĝis al mi. "Mi esdas la Dua Inkŝeniero. Kaj tioŭ, kioŭ esdas miaŭ nejbaroŭ, tioŭ esdas la dunkymen ." Kia angla! Mi certe devos traduki estonte en pli bone legeblan lingvon, por fari ĝin komprenebla. Li volis informi min, ke li estas la Dua Inĝeniero kaj pro tio mia rekta ĉefo, de kiam mi apartenas al la nigra bando, kaj li informis min, ke la apudstaranto estas la donkeyman, alivorte dirite mia suboficiro.
"Kaj mi", tiel mi nun prezentis min mem, "mi estas la Unua prezidanto de la kompanio, kiu posedas tiun keston, kaj mi venis sur la ferdekon por instrui la rapidan kuron al vi."
Se la du supozis, ke ili povas mistifiki min, ili por tio prefere serĉu alian, ne ĝuste min, kiu jam veturis kiel ŝipoknabo, kiam la samaĝuloj ankoraŭ lernis la abocon. Kun tia vanilo oni ne venu al mi, tiel ni trovos tuj ekde la unua vaĉo la ĝustan tonon inter ni kaj ne trinkos multe da spicita ĉokolado kune.
Sed li ne komprenis, kion mi diris; ĉar li plu parolis: "Iru al la kajutoj kaj elserĉu dormlokon por vi."
Nun vere tuj la ŝindoj falos de mia tegmento! Li ja ne eble serioze parolis kaj estas efektive la Dua Inĝeniero kaj mia superulo, tiu eskapita galersklavo, ĉu?
Kvazaŭ iu batis mian kapon per klabo, tiel mi nun ŝanceliĝis al la antaŭferdeko, al mia kajuto.
Kelkaj viroj kuŝis pigre en sia litbenko. Kiam mi envenis, ili rigardis dormeme al mi sen montri iun intereson aŭ iun miron. Tiaj neatenditaj refreŝiĝoj de la ŝipanaro ŝajne tro ofte okazis, por ankoraŭ valori atenton. Pli poste mi iam aŭdis, ke en dekoj de havenoj, en kiuj Jorike de tempo al tempo ĵetis la ankron, ĉiam du aŭ tri viroj atendis borde, kiuj pro tiu aŭ alia kaŭzo ne povis labori sur alia ŝipo aŭ nepre devis foriĝi, ĉar la kajoj fariĝis tro nesekuraj por ili, kaj nun preĝis ĉiutage: "Ho Dio de la ŝipoj kaj anĝelaj armeoj, igu enveni la bonan oldan Jorike!" Sur Jorike ĉiam mankis du aŭ tri viroj, kaj mi certas, ke Jorike neniam en sia tuta longa vivo veturis kun kompleta ŝipanaro. Oni diris pri Jorike ankaŭ plian malicaĵon. Oni asertis, ke la ŝipestro jam multfoje iris al la pendumiloj kaj ekzamenis la pendigitojn, ĉu ankoraŭ estas fajrero da vivo en ili, tiel, ke ili havu ankoraŭ tiom da spiro por povi flustri la jeson por dungiĝi sur Jorike. Tiu fifamo malicas, tion mi scias, sed ĝi ne estas prenita el la aero kaj ne suĉita el orela lobo de kato. Mi demandis pro vaka litbenko. Unu el la uloj signis per la kapo al supre troviĝanta litbenko, kiu aspektis kiel lignoskatolo. Mi demandis, ĉu tie eble iu mortaĉis. La viro kapjesis kaj diris tiam: "La suba komodo same liberas."
Tial mi prenis la suban. La viro perdis ĉiun intereson pri mi kaj miaj faroj.
En la litbenko estis nek matraco nek pajlosako, nek kuseno, nek kovrilo, nek littuko. Tie estis nenio. Nur la nuda vermborita ligno. Kaj eĉ de la ligno oni ŝparis ĉiun milimetron, kiun oni ankoraŭ povis ŝpari sen perdi la pravigon nomi tiun kofron por homaj ostoj ankoraŭ litbenko kaj ne eventuale ombrelkofro. En ĉiu el la du litbenkoj, kiuj kuŝis transe de mia, unu el ili supre kaj la alia sube, kuŝis ĉifonoj kaj disŝiritaj malnovaj sakoj. Tiuj estis la matracoj de la ŝipanoj, kiuj nun vaĉis aŭ pasigis ferdeke la tempon. Kiel kusenoj ili havis malnovajn ŝnuregojn. Ke eblas dormi sur ŝnuregoj, do tamen ne estas legendo el praa tempo. En la litbenko, kiu troviĝis super mia, en kiu do antaŭ nelonge iu mizere mortis eble nur hieraŭ, ne kuŝis ĉifonoj. Se mi sidis sur mia litbenko, mi povis atingi la transan litbenkon sen devi etendi longe miajn krurojn. Mi jam tuŝis ĝin per la genuoj, se mi sidis ĉi tie. La ŝipkonstruisto estis bona matematikisto. Li elkalkulis, ke sur ŝipo ĉiam triono aŭ kelkfoje eĉ duono de la ŝipanaro vaĉas dum tiu tempo, dum kiu la litbenkoj estas uzataj. Sed okazis, ke ni tri viroj, kiuj loĝis en tiu kupeo, ĉiuj samtempe vaĉis, tiel, ke ni ĉiuj en la sama tempo devis vesti kaj malvesti nin en tiu ĉambro, kiu inter la litbenkoj larĝis apenaŭ kvindek centimetrojn. Tiu kirlado de moviĝantaj brakoj, kruroj, kapoj kaj ŝultroj iĝis eĉ pli konfuziga, kiam en najbara kajuto viro kun sia litbenko rompfalis kaj devis uzi tiun, en kiu iu mortis mizere. Tiel, kiel la aferoj ofte iras, ankaŭ ĉi tie okazis; la nova kajuta loĝanto kunapartenis al nia vaĉo, kaj nun la detaloj de la kirlado ĉe la vestado kaj malvestado tute ne plu distingeblis. Se la kirla konfuzo vere estis tro granda, tiel, ke la ŝipsonorilo jam vokis la vaĉojn, tiam tiu aŭ tiu kriis subite tondran "Halt!", kaj tiam laŭ senvorta interkonsento ĉiu el ni tenis sin senmova dum sekundo. Tiun 'Halt!' ni ne rajtis uzi sen bezono, sed nur, se iu estis en pleja danĝero, se iu perdis sian maldekstran brakon aŭ interkonfuzis sian dekstran kruron tiel kun la maldekstra kruro de alia kajutano, ke oni neniam eltrovus sen tiu 'Halt!', ke Martin kun la dekstra kruro de Bertram iris vaĉi, kaj Bertrand nur je la mateniĝo rimarkus, ke li turnis la rudron dum la tuta vaĉo per la dekstra mano de Martin kaj per la maldekstra mano de Hendrik, dum mi malpurigis la manojn de Bertrand kaj tute ne sciis, kiu eluzas miajn.
Jam pli gravajn sekvojn havis, se Bertrand en la obtuza lumo de la fulganta kajutlampo eniris per sia dekstra kruro en la maldekstran kruron de sia propra pantalono, dume li enestis per sia jam vestita maldekstra kruro en la dekstra kruro de la pantalono de Hendrik. Foje tio kostis du pantalonajn duonojn, foje kostis ĉiudirekte flugantajn puŝojn, foje rompfalintan litbenkon aŭ trapuŝitan pordon. Sed ĉiufoje tio kostis tutan libertempan vaĉon da kvereloj kaj reciprokaj insultoj por povi konstati, kiu la unua metis kruron en la eraran pantalonduonon, kio devigis la senkulpulon rapide ĉirkaŭrigardi pro libera pantalonduono, por ke li nur ne devu iri al la vaĉo kun senvestita kruro. Efektive dufoje okazis, ke pantalonduono postrestis en la kajuto, kies mankon la laŭrajtaj posedantoj rimarkis nur tiam, kiam la mateno komenciĝis. Solvo por tio eble troviĝus, se interkonsento estintus ebla inter ni. Sed kiu en tiu kazo estu la kondamnito, punita per la devo ellitiĝi minuton pli frue? Ĉe la ellitiĝo ja tuj la sovaĝa kverelo komenciĝis pri tio, ke oni vekis tridek minutojn tro frue, pro kio tuj ĉiuj estis puŝitaj en animstaton, kiu malebligis kaj jam en la ekĝerma fazo sufokis ĉiun interakordigan negocadon. Tiuj kvereloj kaj koleroj kaj minacoj, ke oni ja rekompencos la tro fruan vekon fare de la vaĉintoj, kun la dormemaj homoj en la kajuto atingis la kulminon ĉiufoje ĝuste tiam, kiam la ŝipsonorilo vokis la vaĉontojn. Tiam aldoniĝis al la kolero la nervozeco, ke oni ne ĝustatempe pretos kaj devos komenci la vaĉon tuj kun riproĉo, ĉar la hundo denove tro malfrue vekigiss, kion li faris pro nura petolemo, se oni jam sen tio ne havis bonan rilaton al la Dua.


Rimarkoj pri ĉapitro 23
1. La surskribo: la surskribo super la ŝipanaraj kajutoj de la Mortula Ŝipo havas rilaton al la inferoporda surskribo de Dante en "La dia komedio": 'Kiu eniras ĉi tien, tiu delasu de ĉiu espero!'
La ŝajne absolute pesimisma surskribo de B. T. estas tamen ambivalenca. En la filozofio de la germana individua anarkiisto Max Stirner (1806-1856) la enhavo de la surskribo estas la "pordo", kiun homo devas trairi, se li volas agi kiel memkonscia individuo. Tiu pensado troviĝas jam ĉe Jesuo Kristo. La influo de Max Stirner, prononcata Maks Ŝtirner, al Ret Marut estis esenca, unuavice pro ties siatempe tute nekutima defendo de la unikeco de ĉiu homo. Marx kaj Engels, kiuj konis amikon Stirner el la filozofa klubo de Berlino, skribis ampleksegan verkon: „La germana ideologio" por ridindigi ties libron "La unikulo kaj lia propraĵo". Kvankam ili en multaj detaloj tute pravas, ili ĝuste kontraŭ la kerna eldiro de la libro, "ĉio estu mia afero..., nur mia afero ne estu mia afero", ne scias diri ion konvinkan. Eĉ male, sen la obstina defendo de la individuo fare de Max Stirner la sekva frazo verŝajne ne estus skribita en la Komunistan Manifeston: "Sur la loko de la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klasaj antagonismoj ni havos asocion, kie la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj." (traduko de Detlev Blanke).
2. La vento forblovis lin: En pli fruaj tempoj vaĉo konsistis el ok "glasoj". Por tion mezuri ekzistis specialaj sablohorloĝoj. La sablo de supra glaso fluis en la suban dum duono de horo. Tiel la vaĉuloj orientiĝis. Se la sablo estis komplete fluinta suben, ili vekkantis en la orelojn de la vaĉontoj: "En la nomo de Dio, sep pasis kaj ok forblovis. Amen."
Reviziita je la dudektria de septembro en 2009

[ĉapitro 24]  [enhavo]   [glosaro]  [terminaro]