24
Elektran
lumon Jorike ne havis; evidente ŝi eĉ ne sciis en sia
senkulpeco, ke io tia ekzistas. La kajuton lumigis petrola lampo. Oni
tamen tiel devis nomi tiun lumaparaton. Ĝi estis misformita
ladujo kun surŝraŭbita brulilo el fera lado, kiun oni
prilaboris per trompaj artifikoj tiel, ke oni kredu ĝin pura
latuno. Eble estis tempo, en kiu tiu trompo funkciis. Sed ĉar
ĉiu infano scias, ke latuno ne rustiĝas, kaj ĉar de
tiu latuna krono postrestis nur la rusto, kiu pro longa kutimiĝo
kuntenis sin en la formo de cilindra brulilo, la trompo evidentiĝis,
kompreneble en tempo, kiam la lampo ne plu interŝanĝeblis,
ĉar la garantia tempo jam pasis. La lampo iam havis ankaŭ
cilindron. La restaĵeto de tiu cilindro estis sole nur tial
sendube identigebla kiel postrestaĵo de uzebla lampocilindro,
ĉar foje kaj foje ĉirkaŭflirtis en la kajuto la
demando: 'Kies vico estas hodiaŭ purigi la cilindron?' Neniam
estis ies vico, kaj neniam iu tuŝis ĝin. Tion oni cetere
demandis nur pro longa kutimo, por lasi al si la supozon, ke ni
posedas lampan cilindron. Mi neniam vidis iun, kiu havus tiom da
kuraĝo tuŝi ĝin. Tion la cilindro ne estus
transvivinta. Delikata rekta tuŝo de la cilindro estus farinta
polvon el ĝi, la misfarinto estus respondeca pro tio, oni
subtrahus la cilindron de la salajro, kaj tiumaniere la kompanio
ricevus novan cilindron. Sed tial ne tuj la ŝipo. Ie oni ja
trovintus vitropecon, kiu per la demando:"Kies vico hodiaŭ
estas?" ricevintus la formon de cilindro. La lampo mem estis unu
el tiuj lampoj, kiujn portis la sep virgulinoj, kiam ili estis
memgardaj. Pro tiaj cirkonstancoj ne havus sencon atendi, ke ĝi
povu prilumi eĉ nur mizere maristan kajuton. Ankaŭ la meĉo
estis ankoraŭ la sama, kiun virgulino tranĉis el sia lana
subjupo. La oleo, kiun ni ricevis por la lampo, kaj kiun oni cele al
trompo nomis petrolo, kelkfoje eĉ diamantoleo, jam estis ranca,
kiam la virgulinoj verŝis oleon en siajn lampojn. En la
intertempo ĝi ne pliboniĝis. Ĉe la intima, ja tro
intima brilo de tiu kajuta lampo, kiu brulis laŭ instrukcio dum
la tuta nokto kaj tiel eĉ pli dikigis la sufoke aĉan aeron,
ĉar ĝi neniam brulis, sed ĉiam nur fulgis, aŭ
vesti aŭ malvesti sin - se oni krome estas laca kiel ŝtipo
aŭ tute dormebria pro subita vekiĝo per kruda mano - tio
estus kondukinta en la malvasta ĉambro al pli grandaj
katastrofoj ol mi trovus konvena rakonti, se ne helpus en la plej
oftaj kazoj mildigaj cirkonstancoj. Oni ja nur malofte pelas aferojn
ĝis la ekstremo. Por konfesi la veron, plej ofte ni nek vestis
nek malvestis nin. Ne tial, ĉar ni ne havis ion, per kio sin
vesti aŭ malvesti. Pro tio ne. Iuj ĉifonoj ja ĉiam
restis, por ke ni povu montri almenaŭ la bonan intencon. Sed
kion fari, se oni havas nek matracon nek kovrilon, nek eĉ ion
similan?
Kiam
mi alvenis, mi memoris pri normalaj boatoj kaj demandis:
"Kie
do troviĝas la matraco por mia litbenko?"
"Tiujn
oni ne provizas ĉi tie."
"Kusenojn?"
"Tiujn
oni ne provizas ĉi tie."
"Kovrilojn?"
"Tiujn
oni ne provizas ĉi tie."
Mi
miris nur pri tio, ke la kompanio efektive provizis la ŝipon,
kiun ni devis veturi; kaj mi ne estus mirinta, se oni dirus al mi, ke
la ŝipon ĉiu mem kunprenu. Mi venis sur la ŝipon kun
ĉapelo, jako, pantalono, ĉemizo kaj kun paro da...nu, kiam
ili ankoraŭ estis novaj, ili nomiĝis botoj. Nun oni ne plu
povus nomi ilin tiel, ĉar oni tion ne kredus al mi. Sed aliaj
estis sur la ŝipo, kiuj ne tiel riĉis. Unu el ili tute ne
havis jakon, alia tute ne ĉemizon kaj tria ne ŝuojn, sed
iajn indianajn mokasenojn, kiujn li faris por si el malnovaj sakoj,
kestokovriloj kaj ŝnuregoj. Iam poste mi eksciis, ke tiuj, kiuj
havis la plej malmultan, estis pleje ŝatataj de la ŝipestro.
Aliloke estas kutime male. Sed ĉi tie... Ju malpli iu havis des
pli malofte li aŭdacis la aventuron elŝipiĝi kaj lasi
la bonan Jorike al sia sorto.
Mia
litbenko estis fiksita al la koridora muro. La transaj litbenkoj
estis fiksitaj al ligna septo, kiu dividis la kajuton en du kamerojn.
Aliaflanke de tiu septo, same troviĝis du litbenkoj, kaj transe
de tiuj du litbenkoj apud la ŝeloplatoj estis du pliaj
litbenkoj. Tiel oni ebligis, ke tiu kajuto, kiu jam por kvar
plenkreskaj homoj sufiĉe malvastis, nun servas kiel daŭra
loĝejo por ok homoj. Tiu lignosepto, kiu duĉambrigis la
kajuton, tamen ne dispartigis la tutan kajuton, ĉar alie la
uloj, kiuj kuŝis en la ekstera, en la ŝipŝela parto,
devus elrampi el la flanka luko, kiu tamen ne sufiĉe grandis por
ebligi al homo trapremi sin. Tiu septo do etendiĝis nur je du
trionoj tra la ĉambro, kaj tie, kie finiĝis la septo,
komenciĝis la salono, la manĝejo.Laŭ preskribo la
salono estu apartigita de la dormejoj. Tio ĉi tie perfekte
sukcesis. Tiuj tri ĉambroj estis unu ĉambro, sed per la
septo tiu ĉambro estis dividita je tri ĉambroj, ĉe
kiuj nur ĉiam malfermis la pordoj. Tiel oni devis imagi la
aferon, ĉar la ĉambroj ne havis apartan pordon. La kajuto
havis komunan pordon, kiu kondukis en la koridoron. En la manĝejo
staris kruda manĝotablo, kaj ĉe ĉiu flanko laŭlonge
kruda benko. En angulo, apud la manĝejo, staris malnova aĉa
ladositelo, kiu ĉiam likis. Ĝi estis lavositelo, bankuvo,
viŝsitelo, ĉio ĉi kiel unu objekto. Krome ĝi
servis ankaŭ por aliaj celoj, interalie ankaŭ por
senbalastigi terure ebriajn maristojn je kelkaj kilogramoj, en tiuj
kazoj, kiam la sitelo sufiĉe frue estis atingita. Se ĝi
estis atingita tro malfrue, jen kutime nekoncernato vekiĝis en
sia litbenko, atakita de torenta pluvo, kiu elverŝis sur la
litbenkon ĉion eblan, kio estiĝas sur kaj sub la tero, kun
unu sola escepto: akvo. Akvo ne estis en tiu torenta pluvo, ne,
sinjoro.
Staris
kvar vestoŝrankoj en tiu kajuto. Se tie ne troviĝus la
eluzitaj ĉifonoj kaj malnovaj sakoj, kiuj pendis en ili, oni
povus nomi vakaj la vestoŝrankojn. Ok viroj loĝis en tiu
kajuto, sed enestis nur kvar ŝrankoj. Kvar ŝrankoj tro
multaj, ĉar, se oni ne havas ion por enpendigi, oni ne bezonas
ŝrankon. Jen do la kialo, pro kiu nur kvar enestis. Estis jam
antaŭe decidite, ke kvindek procentoj de la ŝipanaro sur
Jorike havas nenion, kio valorus la penon pendigi ĝin en
ŝrankon. Pordojn la kvar ŝrankoj ne plu havis, el kio eblis
konkludi, ke cent procentoj de la ŝipanaro ne bezonas ŝrankon.
La
bovokuloj estis okulfrape malgrandaj kaj obskuraj. La demando, kiu
devus purigi ilin, de tempo al tempo aperis, sed neniu respondis ĝin
per "mi", kaj se iu respondis ĝin per "vi"
aŭ per "ci", oni kontestis tion per eksplodoj de
kolero, ĝis ni interkonsentis pri "li". Kiu ajn estis
tiu "li": Se oni nomis lin, li vaĉis, sekve ne povis
partopreni la voĉdonon pri tiu demando kaj tiam ankaŭ ne
havis tempon zorgi pri nepurigitaj bovokuloj. La purigado de unu el
ili ja tute ne estis temo, ĉar la vitro elrompiĝis kaj oni
fermgluis la vakan lokon per gazeta papero.
Jen,
kial la kajuto eĉ ĉe hela sunbrilo estis vualita de mistera
nebulo. La du bovokulojn, kiuj kondukis al la ferdeko, ni ne rajtis
malfermi nokte, ĉar la lampolumo de la kajuto ĝenis la
vaĉantojn sur la ponto. Ĉar ne estis trablovo, la aero en
la kajuto esgtis tiel peza kiel plumbo.
La
kajuton ĉiutage iu balais, kiu restis starante en la koto kaj ne
povis eltiri la piedojn aŭ perdis kudrilon aŭ butonon.
Unufoje semajne oni inundis la kajuton per salakvo, kion ni nomis
viŝi kaj froti. Ekzistis nek sapo nek sodo nek brosoj. Kiu
provizu ilin? Ne la kompanio. Kaj la ŝipanaro eĉ ne havis
sapon por lavi ĉemizon. Oni jam estis beata, se oni havis enpoŝe
saperon por lavi foje kaj foje la vizaĝon. Ne eblis lasi la
saperon ie kuŝi. Eĉ se ĝi ne pli grandus ol
pinglokapo, iu trovus, retenus kaj neniam redonus ĝin.
La
koto estis tiel dika kaj tiel perfekte firmsekiĝinta, ke hakilo
necesus por dehaki ĝin. Se mi iam havintus la forton por fari
tion, mi estus provinta solvi la taskon. Ne pro troigitaj sentoj pri
puremo, ĉar tiuj sur Jorike baldaŭ perdiĝis, sed pro
sciencaj motivoj. Mi flegis en mi la firman konvinkon, kaj tiun
konvinkon mi flegas eĉ nun, ke mi estus trovinta en la pli subaj
tavoloj, se mi ne tro lacintus por forĉisi de la koto tavolon
post tavolo, monerojn de la fenicoj. Kiujn trezorojn mi trovintus, se
mi estus penetrinta eĉ kelkajn tavolojn pli profunden, pri tio
mi eĉ ne kuraĝas fantazii. Eble tie kuŝis la
ungodetranĉaĵoj de la praavo de la neandertala homo, jam
tiom longe kaj tiel vane serĉataj, kiuj tiel eksterordinare
gravas por konstati, ĉu la troglodito jam aŭdis ion pri Mr.
Henry Ford el Detrojto, aŭ ĉu li kapablus elkalkuli, kiom
da dolaroj Mr. Rockefeller enspezas dum unu sekundo, dum kiu
li purigas siajn bluajn okulvitrojn; ĉar la universitatoj nur
tiukaze povas esperi pri privata subvencio, se ili pretas transpreni
parton de la reklamo. Se oni volis forlasi la kajuton, oni devis
tramigri obskuran ridinde mallarĝan koridoron. Transflanke de
nia kajuto troviĝis simila kajuto, ne la sama, nur simila, ĉar
ĝi estis eĉ pli kota, eĉ pli mucida kaj eĉ pli
obskura ol nia. Unu el la finaĵoj de la koridoro kondukis al la
ferdeko, la alia al foskaptilo. Antaŭ ol oni atingis tiun
foskaptilon, oni trovis ankoraŭ ambaŭflanke kameron, kiuj
estis aranĝitaj por la ĉarpentisto, por la boatisto, por la
suboficiro kaj por plia ...isto, kiuj ĉiuj rangis kiel
suboficiroj, kaj kiuj pro tio havis specialajn kajutojn, por ke ili
ne devu spiri la saman aeron kiel la ordinara ŝipanaro, kio
povus malutili al la aŭtoritato.
La
foskaptilo kondukis al du kameroj, el kiuj unu estis la ĉambro
por ĉenoj kaj ekipaĵoj, kaj la alian oni nomis la ĉambro
de hororo1. Estis neniu sur Jorike, kiu povis aserti, ke
li estis iam en la ĉambro de hororo aŭ, ke li ĵetis
rigardon internen. Ĝi ĉiam estis firme fermita. Kiam oni
foje ial demandis, mi ne plu scias, pro kiu neordinara kialo, pri la
ŝlosilo por la ĉambro de hororo, montriĝis, ke neniu
scias, kie ĝi troviĝas. Sed la oficistoj asertis, ke la
ŝipestro havas la ŝlosilon. Kaj la ŝipestro forĵuris
sian animon kaj siajn ankoraŭ nenaskitajn bebojn, ke li ne havas
la ŝlosilon, kaj li diris, ke li plej severe malpermesas
malfermi aŭ eĉ eniri la ĉambron. Ĉiu ŝipestro
havas siajn kapricojn. Li havis multajn, interalie tiun, ke li neniam
inspektis la kajutojn de la ŝipanaro, kion li devus fari unufoje
semajne laŭ la preskribo. Li pravigis la kapricon tiel, ke li
povus fari tion ja en la venonta semajno, ke li ĝuste hodiaŭ
ne emas fuŝi al si la apetiton, kaj ke li ankoraŭ ne
aranĝis la manĝilaron, kion li nun antaŭ ĉio alia
devos fari.
Rimarkoj
pri ĉapitro 24
1.
ĉambro de l' hororo: slanga esprimo ĉe Lloyds por ĉambro
kun dika nigra libro, en kiu oni notis malaperintajn ŝipojn
Reviziita
je la dudektria de septembro en 2009
[ĉapitro
25]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]