25
Sed
tamen iam homoj troviĝis en tiu ĉambro de hororo kaj
rigardis ĉion, kio enestis. Tiuj homoj poste ne plu troviĝis
sur la Jorike, oni tuj elĵetis ilin el la ŝipo, kiam
malkovriĝis, ke ili aŭdacis eniri en tiun ĉambron. Sed
ilia historio tamen konserviĝis sur Jorike. Tiaj historioj ĉiam
konserviĝas, eĉ se oni maldungas per unu bato la tutan
ŝipanaron, precipe en tiaj kazoj, se la kesto devas resti
kelkajn monatojn en seka doko.
La
ŝipanaro povas forlasi la ŝipon. La historioj forlasas ĝin
neniam. Se la ŝipo aŭskultis historion, jen la historio
restas sur ĝi. Ĝi penetras en la feron, en la lignon, en la
litbenkojn, en la kargoholdojn, en la karbejojn, en la kaldronejon.
Kaj tie la ŝipo rerakontas la historiojn1 en noktaj
horoj al siaj kamaradoj, al la maristoj, vorton post vorto, pli
precize ol se ili estus presitaj.
Ankaŭ
tiuj historioj pri la ĉambro de hororo konserviĝis. En la
ĉambro la du enpenentrintoj vidis plurajn homajn skeletojn. Kiom
da ili estis, la enpenentrintoj pro sia harstariga teruriĝo ne
povis nombri. Tio cetere estus malfacila afero, ĉar la skeletoj
disfalis kaj intermiksiĝis pro skuiĝado. Sed estis impona
kvanto. Oni ankaŭ baldaŭ konstatis, kiuj estis tiuj
skeletoj, aŭ pli ĝuste, al kiuj ili origine apartenis. La
skeletoj estis la restaĵoj de eksaj membroj de la
Jorike-ŝipanaro, voritaj de ratoj2, kiuj havis la
amplekson de tre grandaj katoj.Tiujn gigantajn ratojn oni vidis
refoje, se ili elsagis el iuj truoj de la ĉambro de hororo.
Kial
oni ĵetis la kompatindajn viktimojn al la ratoj, unue ne estis
preterdube klara. Ekcirkulis onidiroj, kiuj fine kristaliĝis al
tiu ĉi. Tiujn kompatindajn virojn oni oferis por teni malaltaj
la veturkostojn por Jorike kaj altaj la dividendojn de la kompanio aŭ
por la posedanto. Se okazis, ke viro en haveno maldungiĝis kaj
aŭdacis postuli la pagon por la horoj de pluslaboro, kiel estus
farende laŭ la kontrakto, oni tuj formetis lin en la ĉambron
de hororo.
Al
la ŝipestro alia eblo ne restis. La pago de la salajro kaj la
maldungiĝo okazis en la haveno. Tie la ŝipestro ne bone
povis ĵeti en la maron la viron, kiu volis havi la pagon de la
pluslaboraj horoj; ĉar tion eble vidus la havenaj instancoj,
kiuj monpunus la ŝipestron pro havenpoluo. Kion li faras kun sia
viro, tio ne estas la afero de la instancoj, ilia afero estis nur,
kion li faras kun la haveno aŭ la havena akvo. Se la ŝipestro
nun simple lasus foriri la viron de la ŝipo, tiu tuj kurus al la
polico aŭ al la konsulo aŭ al marista sindikato, kaj tiel
la ŝipestro devus pagi la plushorojn. Por eviti tion, oni
senhezite decidis enfermi la viron en la ĉambro de hororo.
Kiam
la ŝipo jam troviĝis sur la alta maro, la ŝipestro
iris malsupren por ellasi la viron, ĉar li jam ne estis danĝera.
Sed la ratoj nun ne plu volis redoni lin, ĉar ili jam komencis
manĝi je li, kaj certa nombro de geoj atendis jam kun geedziĝaj
licencoj, ĉar la okazo tiom favoris aranĝi grandiozan
nuptofeston3. La ŝipestro nepre bezonis la viron por
la laboro, kaj li devis akcepti batalon kontraŭ la ratoj. Sed en
tiuj bataloj la ŝipestro ĉiufoje estis venkita kaj devis
fine, por savi la propran vivon, forlasi la ĉambron sen la viro.
Helpon la ŝipestro ja ne povis alvoki, ĉar tiukaze ĉio
koniĝus, kaj li devus pagi la plushorojn.
De
kiam mi veturis sur Jorike, mi ne plu kredas la kordisŝirajn
rakontojn pri sklavoj kaj sklavoŝipoj. Tiom dense, kiom ni estis
pakitaj, sklavoj neniam estis pakitaj. Tiom streĉe, kiom devis
labori ni, sklavoj neniam devis labori. Tiom laca kaj malsata, kiom
ĉiam estis ni, sklavoj neniam estis. Sklavoj estis komerca varo,
por kiuj oni pagis kaj atendis altan pagon. Tiun varon oni devis
trakti zorgeme. Por labore vrakiĝintaj, ĝisskelete
malsatigitaj kaj tro lacaj sklavoj neniu eĉ nur la
transportkostojn pagis, kaj multe malpli prezon tian, ke la
komercisto profitus.
Sed
maristoj ne estas sklavoj, por kiuj oni pagis kaj kiuj kiel altvalora
komerca varo estas alte asekuritaj. Maristoj estas liberaj homoj. Ili
estas liberaj, malsataj, en ĉifonoj, tro lacaj, sen laboro, kaj
tial devas fari tion, kio estas postulata de ili, kaj ili devas
labori ĝis la renversiĝo. Tiam oni ĵetas ilin en la
maron, ĉar ili ne plu valoras la furaĝon. Ankoraŭ en
tiu ĉi horo ekzistas ŝipoj de civilizitaj popoloj, sur kiuj
oni rajtas vipi la maristojn, se ili rifuzas transpreni je daŭro
la laboron de du vaĉoj kaj duonon de tiu de la tria aldone, ĉar
la ŝipposedanto pagas tiajn aĉajn salajrojn, ke ĉiam
almenaŭ triono de la ŝipanaro mankas.
Kaj
la maristo devas manĝi tion, kion oni metas antaŭ lin,
egale ĉu la kuiristo ankoraŭ hieraŭ estis tajloro, ĉar
vera kuiristo por la salajro ne havigeblis, aŭ ĉu la
ŝipestro celas ŝpari tiom je la ŝipanara manĝo,
ke la maristoj neniam satiĝas.
La
historioj de la maro rakontas multon pri ŝipoj kaj maristoj. Sed
se oni iom atente observas tiujn ŝipojn, oni vidas, ke ili estas
dimanĉaj posttagmezŝipoj, kaj la maristoj en tiuj
marrakontoj ĉiam estas gajaj operetaj kantistoj, kiuj manikuras
siajn manojn kaj flegas sian aflikton pro malfeliĉaj amaferoj.
Rimarkoj
pri ĉapitro 25
1.
la ŝipo rakontas: En la islanda legendo "La lingvo de la
ŝipoj" ni trovas viron, kiu komprenis la lingvon de ŝipoj.
En tiu legendo ni trovas krome ŝipon, kiu kiel Jorike komence
ne volas eniri la akvon. Post la eniro ankaŭ la ŝipo de la
legendo neniam revenis. ("Islandaj popollegendoj", Berlino
1889 )
2.
ratoj: pri tiu plago de la ŝipoj plendas la marveturaj
kronikistoj de Pigafetta ĝis Melville. Tiu skribis: "Ili ne
vivis inter ni, sed ni inter ili."
3.
nupto de ratoj: edziĝofesto por musoj aspektantaj kiel ratoj
troviĝas sur bonega ilustraĵo en "fabeloj de andersen"
en 'dio de dormo', tradukita de Zamenhof. (eldonejo ludovikito 1990 )
Reviziita
je la sepa de oktobro en 2009
[ĉapitro
26]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]