26
Mi
interŝanĝis entute ne pli ol dek vortojn kun la dormemuloj
en la kajuto. Kiam mi trovis mian litbenkon kaj oni diris al mi, ke
ĉi tie estas nek kovriloj nek matracoj, la konversaciaj temoj
elĉerpiĝis.
De
supre mi aŭdis la kutimajn knarojn kaj la bruon de la ĉenoj,
la tondrantan marteladon de la ankro, kiu batadis la ŝipŝelon,
antaŭ ol ĝi silentiĝis, la ĉenan tintadon de la
vinĉoj, la tien-tien-kuradon, la piedstamfadon, la komandadon,
la sakrojn, ĉiujn tiujn bruojn, kiuj necesas, por ke ŝipo
povu eliri. La samajn bruojn oni aŭdas, kiam ŝipo envenas.
Min
tiuj bruoj ĉiufoje ĉagrenas kaj agacas. Mi bone fartas nur
tiam, kiam la ŝipeto veturas sur la maro. Tute egale, ĉu ĝi
veturas hejmen aŭ maren. Sed mi volas esti sur la maro kun la
ŝipo. Ŝipo en haveno ne estas ŝipo, sed kesto, kiun
oni pakas, kaj el kiu oni pakas ion. En la haveno oni ankaŭ ne
estas maristo sur ŝipo; sed nur tagsalajrulo. La plej kotan
laboron oni faras en la haveno, kaj oni laboras, kvazaŭ oni
estus en fabriko kaj ne sur ŝipo. Tiom longe, kiom mi aŭdis
la ĉenan tintadon kaj la komandojn, mi ne forlasis la kajuton.
Kie homoj laboras, oni ne proksimiĝu. Tuj kiam oni staras
proksime, facile okazas, ke oni kunlaboros. "Hej vi, rapidu,
helpu iom." Mi ja eĉ ne konsideras fari tion. Ja por kio?
Mi ne ricevus pagon. Jen ili pendigas en ĉiu oficejo kaj en ĉiu
fabrikhalo la afiŝon kun la postulo: "Do more!",
alivorte: "Laboru pli multe!" Jen la klarigo presita sur
senkostaj folioj, kiujn ili metas ĉe niaj laborlokoj: "Laboru
pli multe! Se vi hodiaŭ pli faras ol oni postulas de vi, se vi
hodiaŭ pli laboras ol vi estas pagata, oni iam pagos al vi tion,
kion vi pli faras."
Min
ĝis nun neniu tiel povis kapti, tial mi ja ankaŭ ne fariĝis
la Ĝenerala Direktoro de la Pacific Railway and Steamship Co.
Inc.1 Oni povas legi ĉiam denove en la
dimanĉaj ĵurnaloj kaj en gazetoj kaj en la aŭtobiografiaj
rimarkoj de sukcesaj viroj, ke nur per tiu libervola aldona laboro,
kiu evidentigas ambicion, strebemon kaj la deziron komandi, jam
kelkaj simplaj honestaj laboristoj fariĝis ĝenerala
direktoro aŭ miliardulo, kaj ke al ĉiu, kiu sekvas
konscience tiun devizon, la sama vojo al la posteno de ĝenerala
direktoro estas malfermita. Sed tiom da postenoj por ĝeneralaj
direktoroj kaj tiom da miliardulaj postenoj ja en la tuta Usono ne
vakas. Tiukaze mi povus labori unue pli kaj pli kaj ankoraŭ pli
la unuajn tridek jarojn sen ricevi pli altan pagon, ĉar mi ja
volas fariĝi ĝenerala direktoro. Se mi tiam en konvena
momento demandus: "Nu, kio nova pri la posteno de ĝenerala
direktoro, ĉu ne jam iu vakas?", jen oni dirus al mi: "Ni
tre bedaŭras, momente ankoraŭ ne, sed ni notis vin, laboru
tiel fervore kelkan tempon plu, ni ne forgesos vin." En pli
fruaj tempoj oni diris: "Ĉiu el miaj soldatoj portas la
marŝalbastonon en sia tornistro", en la nuna tempo oni
diras:" Ĉiuj el niaj laboristoj kaj oficistoj povas fariĝi
ĝenerala direktoro." Kiel knabo ja ankaŭ mi kriante
kolportis gazetojn kaj purigis botojn, kaj jam en mia dekunua jaro mi
devis perlabori mian vivtenon, sed ĝis hodiaŭ mi fariĝis
nek ĝenerala direktoro nek miliardulo. La gazetoj, kiujn tiuj
miliarduloj kolportis kiel infanoj, kaj la botojn, kiujn ili purigis,
certe estis tute aliaj gazetoj kaj botoj ol tiuj, kiuj pasis tra miaj
manoj.
Se
oni nokte staras kaj observas la maron, kaj ĉio kvietas, jen
naskiĝas en la kapo diversaj kapricaj pensoj. Tiel mi jam
fantaziis, kio estus okazinta, se la soldatoj de Napoleono ĉiuj
subite elprenus sian marŝalbastonon el la tornistro. Kiu tiam
varmigus la nitojn en la forĝejo de kaldronoj? Memkompreneble la
ĵus nobeligitaj ĝeneralaj direktoroj. Kiu alia ol ili?
Restus ja neniu alia, kiu povus fari tion, kaj la kaldrono devas esti
forĝita ĝisfine, kaj la batalo devas esti batalita, ĉar
alie oni bezonus nek ĝeneralajn direktorojn nek marŝalojn.
La kredo plenigas malplenajn sakojn per oro, ĝi faras el filoj
de ĉarpentistoj diojn kaj el artileriaj leŭtenantoj
imperiestrojn, kies nomoj transbrilas jarmilojn. Faru el la homoj
kredantojn je vi, kaj ili draŝos sian karan dion el la ĉielo
kaj sidigos vin sur lian tronon. La kredo movas montojn, sed la
malkredo disrompas ĉiujn sklavoĉenojn.
Kiam
la bruo finfine silentiĝis kaj mi jam vidis ferdeklaboristojn
stari sen laboro, mi forlasis la kajuton kaj iris sur la ferdekon.
Tuj la poŝoŝtelisto, kiu prezentis sin Dua Inĝeniero
al mi, salte proksimiĝis kaj diris per sia nedireble komika
angla lingvo al mi: "La ŝipestro volas interparoli kun vi,
venu kun mi."
La
parolturno "Venu kun mi" preparas en deknaŭ de dudek
kazoj nur la frazon: "Ni retenos vin ĉi tie dum sufiĉe
longa tempo."
Eĉ,
se en tiu speciala kazo la dua frazo ne estus parolita, ĝia
konsekvenco tamen jam decidiĝis. Jorike kuris kiel karniĝinta
fulmotondro sur la vasta maro. La piloto estas forlasinta la ŝipon,
kaj la Unua Oficiro jam transprenis la vaĉon.
La
ŝipestro estis ankoraŭ juna viro, tre bone nutrita, kun
sana, ruĝa kaj glate razita vizaĝo. Li havis hele bluajn
okulojn, kaj en lia flave bruna hararo montriĝis flamruĝaj
kolortonoj. Li vestis sin eksterordinare bone, preskaŭ tro
elegante. La kunaranĝo de la koloroj de la kostumo, de la
kravato, de la ŝtrumpoj kaj de la elegantaj someraj ŝuoj
estis bone elektita. Laŭ lia aspekto oni ne taskus lin kapitano
de malgranda frajtŝipo, eĉ ne kapitano de granda pasaĝera
ŝipo. Li ne aspektis, kvazaŭ li povus konduki keston
almenaŭ de unu rodo al alia rodo sen albordiĝi ĉe tio
sur la alia flanko de la terglobo. Li parolis bonan puran anglan
lingvon, kiun oni eble lernas en tre bona lernejo de neanglalingva
lando.La vortojn li elektis tre zorgeme, oni havis la impreson, ke li
tre lerte kaj rapide elektis dum la parolado nur tiajn vortojn, kiujn
li povis elparoli senerare. Por sukcese fari tion, li intermetis
dumparole paŭzojn, per kio li vekis la imagon, ke li estas
pensulo. La kontrasto inter la ŝipestro kaj la Dua Inĝeniero,
kiu ja same estis oficiro, estis tute ne komika, sed tiel konsternis
min, ke tiam, se mi iam dubus pri la loko, kie mi troviĝas, mi
tuj scius ĝin pro tiu kontrasto.
"Do,
vi estas la nova subhejtisto?2" li salutis min, kiam
mi envenis en lian kabineton.
"Mi?
Subhejtisto? Ne, sinjoro, I am a fireman, mi estas hejtisto."
Mi jam vidis la savantan lumturon.
"Pri
hejtisto mi diris nenion", enmiksis sin nun la poŝoŝtelisto.
"Mi
demandis vin pro hejtpersonaro, tion mi ja demandis, ĉu ne?"
"Tio
estas ĝusta", mi respondis, tion vi demandis kaj tion mi
jesis. Sed en neniu sekundo mi pensis, ke temas pri subhejtisto."
La
vizaĝo de la ŝipestro montris enuon, kaj li diris al la
ĉevalŝakristo:
"Tio
estas nun via afero, Mr.Dils. Mi supozis, ke ĉio estas en
ordo."
"Mi
tuj volas forlasi la keston, ŝipestro. Mi eĉ
ne ludas per la ideo dungiĝi kiel subhejtisto. Tuj
preparu boaton por mi. Mi protestas, kaj mi plendos en la
havenoficejo pro provita ŝanhajado.3"
"Kiu
ŝanhajis vin?" ekscitiĝis nun la ĉevalŝakristo.
"Mi? Tio estas impertinenta mensogo."
"Dils",
la kapitano diris nun tre serioze, „tio ne estas mia afero.
Tion mi ne responsas. El tiu kaĉo vi mem devas eltiri vin, tion
mi jam nun klarigas, tion eldiskutu ekstere."
Sed
la poŝoŝtelisto ne lasis sin konfuzi. "Kion mi
demandis? Ĉu mi demandis: kaldronara bando?"
"Vere,
tion vi demandis, sed vi ne diris, ke..."
"Ĉu
la subhejtisto apartenas al la nigra bando, ĉu ne?" la
inĝeniero nun demandis inside.
"Certe
la subhejtisto apartenas al ĝi", mi konfirmis laŭ la
vero, " sed mi havas..."
"Tiukaze
tio ja estas tute en ordo", diris nun la ŝipestro, se vi
intencis diri 'hejtisto', vi devintus tute klare diri tion, tiukaze
Mr. Dils certe estus dirinta al vi, ke hejtisto ne mankas al
ni. Bone do, tial ni nun povas ekskribi."
Li
prenis la listojn de la ŝipanaro kaj demandis pri mia nomo.
Mia
bona marista nomo sur la listo de mortula ŝipo? Neniam. Tiel
profunde mi ĝis nun ne sinkis. Mi ja neniam denove en mia vivo
povus veturi honestan ŝipon. Prefere la adiaŭan ateston de
honorinda prizono, tio pli taŭgus ol la kvitanca libro de
mortula ŝipo.
Tiel
mi rezignis pri mia bona nomo kaj forĵuris ekde nun miajn
familiajn ligojn. Mi ne plu havis nomon.
"Naskita
kiam kaj kie?"
La
nomo estis for, sed mian hejmlandon mi ankoraŭ havis.
"Naskite
kiam kaj kie?"
"En...en..."
"Kie
do?"
"En
Aleksandria."
"En
Usono?"
"Ne,
en Egiptujo."
Nun
ankaŭ la hejmlando estis for; ĉar ekde nun la kvitanclibro
de Jorike estas mia sola legitimaĵo, ĝis la fino de mia
vivo.
"Kiun
ŝtatanecon? La britan?"
"Ne.
Sen nacieco."
Ĉu
mi havu registrita mian nomon kaj mian naciecon en la listoj de
Jorike dum eterneco? Ĉu bone lavita usonano, civilizita,
provizita per la evangelio de la dentobroso kaj la scienco de la
ĉiutaga piedolavado, kiam ajn jam veturis sur iu Jorike, li kiam
ajn jam servis, frotlavis kaj farbis sur iu Jorike? Mia hejmlando,
ne, ne mia hejmlando, sed la reprezentantoj de mia hejmlando, estas
vere, elpuŝis kaj kontestis min. Sed, ĉu mi povas kontesti
la teron, kies aromon mi ensuĉis de mia unua enspiro? Ne pro la
reprezentantoj, kaj ne pro ĝia flago, sed pro la amo al la
hejmlando, pro ĝi mem, por ĝin honori, mi devis forĵuri
ĝin. Sur Jorike ne veturas honesta usona knabo, eĉ se li
forkuris de la ekzekutisto."Ne, sinjoro, neniun naciecon."
Pri
la marista dokumento, pri la salajra libro, pri la pasporto aŭ
pri io simila li ne demandis. Li sciis, ke oni ne demandu pri tiaj
aĵoj al maristoj venintaj al Jorike. Ili ja povus diri: "Mi
ne havas paperojn." Kion fari tiukaze? Tiukaze li ne rajtus
dungi ilin, kaj Jorike ne havus ŝipanaron. Ĉe la unue
atingebla konsulo oni devis ja oficiale konfirmigi la liston. Sed
tiam nenio plu ŝanĝeblis, la viro estis jam dungita, jam
veturis sur la ŝipo, jen ne plu eblis rifuzi al li la konsulan
konfirmon. La konsulo oficiale nenion scias pri mortulaj ŝipoj,
kaj neoficiale li ne kredas ilian ekziston. Esti konsulo postulas
talentojn. La konsuloj ankaŭ ne kredas la naskiĝon de homo,
se la naskiĝatesto ne pruvas la naskiĝon.
Kio
ankoraŭ restis al mi, post kiam mi forludis mian nomon kaj la
hejmlandon? La laborforto. Nur kun tiu oni povis kalkuli. Ne kun ĝia
plena rekompenco. Sed iom, por ke la laciĝo ne fuŝu la
plezuron.
"La
salajro por la subhejtistoj estas sepdek pesetoj" la ŝipestro
diris kvazaŭ preterire, dum li skribis sur la liston.
"Kiiiio?"
mi krias. "Sepdek pesetojn?"
"Jes,
ĉu vi ne sciis tion? " li demandis kun laca gesto.
"Mi
dungiĝis por angla salajro", mi nun defendis mian salajron.
"Mr.Dils?"
la ŝipestro demandis. "Kio tio estas, Mr.Dils?"
"Ĉu
mi promesis anglan salajron al vi?" la ĉevalŝakristo
diris rikane al mi.
Mi tuj povus draŝi sur la fian
vizaĝon de tiu hundo, sed ĉi tie mi vere ne emas kuŝi
en feraj katenoj. Ne sur Jorike, kie la ratoj, ekmordus min vivanta,
se memdefendo ne eblas. Jes ja, vi promesis anglan salajron al mi",
mi nun elkriis mian koleron al la kanajlo. Tio estas ja la lasta
afero, kiun mi povas defendi, mian salajron. Tiun hundan salajron. Ju
pli streĉa la laboro, des pli eta la salajro. La subhejtisto
havas la plej streĉan kaj inferan laboron sur la kesto, kaj plej
ofte la plej aĉan salajron. Ankaŭ la angla salajro ne indas
laŭdon, sed kie en la mondo la laboristo ricevas la plenan
salajron? Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas
sangohundo.4 Sed oni devas nur antaŭe interkonsenti
kun la laboristo la salajron, kiu bezonas la laboron pli ol kion ajn,
kaj ĝi estas jam lia salajro. Salaĵro
lia, kaj oni ne plu estas sangohundo. Se ne estus leĝoj,
ankaŭ ne estus miliarduloj. Vortojn oni povas knedi, tial oni
skribas leĝojn en la formo de vortoj. La malsatulon minacas la
mortopuno, se tiu knedas ilin; se estas mildigaj cirkonstancoj, oni
antaŭvidas la prizonon, por povi praktiki indulgon kaj por pruvi
la humanecon de la leĝoj.
"Jes
ja, tion vi faris, vi promesis anglan salajron al mi", mi kriis
plian fojon.
"Ne
kriu tiel laŭte“, diris la kapitano, levante la okulojn de
sur la listo. "Kiel do estas, Dils? Mi nun finfine satas pri
tio. Se vi dungas iun, mi vere deziras, ke ĉio estu en ordo."
La
ŝipestro aktoris delikate. Jorike rajtas fieri pri sia mastro.
"Pri
angla salajro mi tute ne parolis", diris la ĉevalŝakristo.
"Vi
tamen diris, tion mi povas ĵuri." La etan anguleton de la
laŭrajteco, kiu ankoraŭ restis al mi, mi volis defendi per
mia tuta forto.
"Ĵuri,
ĉu? Ja ne faru falsan ĵuron, viro. Mi ekzakte scias, kion
mi diris al vi, kaj mi scias precize, kion vi respondis. Mi havas ĉi
tie sufiĉe da atestantoj, kiuj staris apud mi, kiam mi dungis
vin. Mi diris 'anglan monon', sed pri angla salajro mi eĉ ne
vorton diris."
Tiu
hundo pravas. Li efektive diris 'angla mono' kaj tute ne menciis la
vorton salajro. Kompreneble mi komprenis, ke temas pri angla salajro.
"Tiukaze
do ankaŭ tio nun estas en ordo", la ŝipestro diris
trankvile. "Vi kompreneble ricevos vian salajron en anglaj
funtoj kaj ŝilingoj. Por ĉiu horo de pluslaboro kvin
pencojn. Kaj kie vi volas maldungiĝi?"
"En
la unua haveno, en kiun ni unue enveturos."
"Tion
vi ne rajtas", la ĉevalŝakristo diris rikane.
"Jes
ja, tion mi tamen rajtas."
"Vi
ne rajtas", li ripetis. "Vi dungiĝis por Liverpolo."
"Tion
ja ankaŭ mi opinias", mi diras, "Liverpolo estas ja la
haveno, kiun ni enveturos unue."
"Ne“,
la ŝipestro respondis, "ni deklaris Greklandon, sed mi
ŝanĝis miajn intencojn kaj celas nun la nordan Afrikon."
Vi
deklaris kaj poste en la veturo ŝanĝas la kurson. Aj, kara
amiko, vi estas klardira. Maroko kaj Sirio pagas bonajn prezojn
por... Kaj se vi rapide kaj feliĉe enspezis la monon, tiam
sekvos la dungoj por la lasta granda veturo, hej? De salakva fiŝo,
kiu naĝis en tiom da maroj, vi ne povas kaŝi ion. Tio ne
estas la unua kamufloŝipo, kiun mi veturas.
"Vi
diris al mi, ke Liverpolo, kaj vi klare esprimis, ke mi rajtas
maldungiĝi en Liverpolo", mi vokas ekscitite al la
poŝoŝtelisto.
"Neniu
vera vorto, ŝipestro", diras la ruza bubo.
"Mi
diris, ke ni havas pecvarojn por Liverpolo, kaj, ke li povos
maldungiĝi tie, se ni haltos en Liverpolo."
"En
tiu kazo ĝi estas tute en ordo", konfirmas nun la kapitano.
"Ni
havas ok kestojn da sardenoj en oleo por Liverpolo, pecvaron, multe
sub la kargotarifo. Livera limdato post dekok monatoj. Pro tiuj ok
kestoj, kiuj estas neglekteblaj varoj, mi ja ne veturos al Liverpolo.
Tiuj estas okaza varo, kiu ne kaŭzu kargokostojn. Se mi
surŝipigos pli da ili, por ke ili indu atenton, mi veturos
kompreneble iam en la venontaj ses monatoj tien.""Tiukaze
vi ja tuj povintus diri, ke ne estas pecvaro, sed okaza varo, kiun vi
havas por Liverpolo."
"Tion
vi ja ne demandis", kontraŭdiras la ĉevalŝakristo.
Jen
fajna societo. Kontrabandi, falsi deklarojn, trompi havenajn
instancojn, mensogi kursojn kaj veturi mortulajn ŝipojn. Kompare
kun ili tradicia marrabisto estas ja nobelo. Veturi sur piratoŝipo
ne estas hontinda, tie mi nek la nomon nek la naciecon forĵurus.
Veturi marrabistan ŝipon estas afero de honoro. Sed veturi tiun
keston, tio estas hontindaĵo, pro kiu mi longe devos barakti,
antaŭ ol mi glutos kaj digestos tion.
"Bonvolu
subskribi vian nomon ĉi tie."
La
ŝipestro transdonis fontplumon al mi.
"Sub
tio? Neniam! Neniam!" Mi vokas la vortojn indigne.
"Kiel
plaĉas al vi. Mr. Dils, bonvolu subskribi ĉi tie
kiel atestanto."
Tiu
poŝoŝtelisto, tiu ĉevalŝakristo, tiu fripono, tiu
trompisto, tiu ŝanhajisto, tiu viro, por kiu la maŝo, per
kiu dudek kvar rabmurdistoj estis pendigitaj, estas tro deca kaj
honorinda, subksribu tie por mi. Tiu putrulo ne rajtas eĉ sub
mia elpensita nomo meti sian lepran manon.
"Donu
ĝin, ŝipestro, mi mem subskribos, nun vere jam ĉio
estas feko kaj fuko."
"Helmont
Rigbay5, Aleksandria (Egiptujo)."
Jen
skribitas. Firme kaj sekure. Do Jorike, hojhoj! Veturu en la inferon,
se vi volas. Nun ĉio estas egala. Mi estas estingita el la
vivantoj. Forblovito. Eĉ spiro de mi ne restas en la mondo.
Hola-hej!
Hola-hej! Hoj! Hoj!
Mi
mortis ne ĉe iu rif',
veturas
sur mortula ŝip'.
Ve,
for de l' suna Nova Orlean'.
Ve,
for de l' rava Luiziano.
Hola-hej!
Morituri te salutant!6 La modernaj gladiatoroj
salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Kapitalismo, morituri te
salutant! La mortontoj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto
Imperiestro, ni pretas morti por vi, por la sankta kaj glorriĉa
asekurkompanio.
Ho,
tempoj, ho, moroj! La gladiatoroj enmarŝis en brilaj kirasoj la
arenon. Fanfaroj trumpetis kaj cimbaloj tintis. Belaj inoj mansalutis
ilin de sur la balustradoj kaj lasis fali la ore broditajn tuketojn;
la gladiatoroj levis ilin de la tero, premis ilin al siaj lipoj,
enspiris la ravan odoron, kaj dolĉa rideto dankis al ili kaj
salutis ilin. Ĉe la entuziasma huraa kriado de ekscitita
homamaso, ĉe la sonado de bruanta milita muziko ili eligis sian
lastan elspiron.
Sed
ni, la nunaj gladiatoroj, ni dronas en koto. Ni tro lacas por lavi
nin. Ja por kio lavi sin? Ni mortas pro malsato, ĉar ni
endormiĝas antaŭ la pelvo. Ni mortas pro malsato, ĉar
la kompanio devas ŝpari, por elteni la konkurantojn. Ni mortas
en ĉifonoj, mutaj, ĉe elektita rifo, profunde en la
kaldronejo. Ni vidas entorenti la akvon, kaj ni jam ne sukcesas fuĝi
supren. Ni esperas, ke la kaldronegoj eksplodu, por ke la fino venu
rapide, ĉar la manoj estas firme enpinĉitaj, ĉar la
fajropordoj salte malfermiĝis kaj la ardanta karbo lante voras
je niaj piedoj kaj femuroj. La subhejtista bando, ĉu? Tiuj
kutimiĝis al tio. Tiuj facile eltenas brogitan haŭton kaj
vundojn.
Ni
mortas sen fanfarmuziko, sen la ridado de belaj inoj, sen la aplaŭda
rumorado de homamaso en festa ekscitiĝo. Ni mortas mutaj kaj en
ĉifonoj, por vi, ho Cezaro Aŭgusto! Gracon al vi,
Imperiestro, ni ne havas nomojn, ni ne havas naciecon. Ni estas
neniuj, ni estas nenio.
Gracon
al vi, Cezaro Aŭgusto Imperiestro, vi ne devas pagi pensiojn por
vidvinoj kaj orfoj. Ni, ho, Cezaro, estas la plej fidelaj el viaj
servistoj. La mortontoj salutas vin!
Rimarkoj
pri ĉapitro 26
1.
Pacific Railway and Steamship Co.Inc. (angle): Pacifika Fervoja kaj
Vaporŝipa Komerca Kompanio
2.
subhejtisto: en la originalo 'karbotirulo', kiu rekondukas al la
angla vortkombino 'coal-drag'
3.
ŝanhaji (slange): rabi personon aŭ personojn. Fifamon
atingis la dunga agento Ŝanhajo-Brown el Nov-Jorko el la velŝipa
tempo, kiu kune kun aliaj en havenaj tavernoj ebriigis tutajn
ŝipanarojn per rumo, en kiun oni ŝutis dormigilon. La
maristoj rimarkis la trompon nur, se ili jam troviĝis sur maro
en fremda ŝipo.
4.
Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo:
"...kaj tamen la ĵuĝejoj diras al la laboristo: 'Vi ja
estis via propra mastro, vi ja ne devis akcepti tian kontrakton, se
vi ne emis, sed nun, ĉar vi akceptis libervole tiun kontrakton,
vi ankaŭ devas agi laŭ ĝi' - kaj tiel la laboristo
aldone eĉ estas mokata de la juĝisto, kiu mem estas membro
de la burĝa klaso.'" (F. Engels)
"Nur
ĉar ekzistas senposeduloj, la leĝoj necesas,..." (F.
Engels)
5.
Helmont Rigbay, Aleksandria ( Egiptujo): La nederlanda teozofo kaj
kemiisto Franciskus Merkurius van Helmont el la 17-a jarcento asertis
en skribaĵo, ke li estas trovinta la "ŝtonon de la
saĝuloj". Ankaŭ la postnomo ne estas hazarde elektita,
ĉar poste ankaŭ Hal Croves/Traven uzis la pseŭdonomon
Berrick, kiu devenas de Rigbay. En la angla la vorto bay estas ankaŭ
uzata en la frazo: "To have someone at bay", do, "havi
iun en la kaptilo". El 'Rigbay' legeblas la anglaj vortoj 'a
brick', kiuj en Esperanto estas 'briko'. Tio rekondukas al
'brikofaristo', la nomon de la kontraŭmilita gazeto de Ret
Marut.
6.
Ave Cezar, morituri te salutant!: Gracon al vi, Cezaro, la mortontoj
salutas vin!, la saluto de la gladiatoroj antaŭ batalo supren al
la roma imperiestro. Tiujn batalojn tiutempe nur la stoikisto Seneca,
instruisto de Nerono, kondamne priskribis en siaj stoicismaj
"leteroj" (1,7,4)
Reviziita
je la sepa de oktobro en 2009
[ĉapitro
27]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]