27
Estis
tridek minutoj antaŭ la dekoka, kiam negro alportis la
vespermanĝon en la kajuton. La vespermanĝo estis en du
grasaj ladokruĉoj, kiuj aspektis kvazaŭ atakitaj per
klaboj. Ĝi konsistis el akveca pizosupo, ŝelkuiritaj
terpomoj kaj varmega bruna akvo en emajlkruĉo, kiu same aspektis
kvazaŭ primartelita. La bruna akvo havis la nomon teo.
"Kie
estas la viando?" mi demandis la negron.
"Neniu
viando hodiaŭ", li diris.
Mi
rigardis lin kaj rimarkis, ke li ne estas negro, sed blankulo. Li
estis la subhejtisto de alia vaĉo.
"Alporti
la vespermanĝon estas afero via", la viro diris al mi.
"Ĉi
tie mi ne estas la mesbubo, la Moseo1, por ke vi tuj
dekomence sciu tion", mi respondis.
"Ĉi
tie ni ne havas mesbubojn."
"Ĉu?"
"Tion
ĉi tie devas fari la subhejtistoj."
Tiel
mi jam ricevis la unuan baton. Tio promesas ja ĉarman vivon. Mi
jam scias, kial kaj por kio. La sorto pretendas siajn rajtojn.
"La
vespermanĝon alportas la subhejtisto de la ratovaĉo."
La
dua bato. Nun mi ne plu kalkulos la batojn. Lasu ilin alveni kaj
trafi. Faru dika vian felon.
Do
la ratvaĉo2. Tio ja antaŭvideblis. La vaĉo
de tagmezo ĝis la deksesa aŭ de noktmezo ĝis la kvara,
la plej malica vaĉo, kiun oni eltrovis por torturi maristojn. Je
la deksesa oni venas de la vaĉo. Oni lavas sin. Poste oni
alportas la vespermanĝon por la tuta bando. Poste oni lavas la
manĝilaron por la tuta bando, ĉar mesbubo ja mankas kaj la
subhejtistoj mem devas fari ĉion. Poste oni kuŝiĝas en
sia litbenko. Ĉar oni ne ricevas plian manĝon ĝis la
oka matene, sed en la nokto devas iri al la vaĉo kaj ne devas
nur iri tien, sed labori kaj multe labori, tial necesas fervore
vespermanĝi, ĉar alie oni kolapsus en la nokto. Sed kun
plena stomako oni ne povas dormi. Kelkfoje ĝis la dudekdua ankaŭ
la libervaĉuloj ankoraŭ sidas kaj ludas kartojn kaj babilas
pri io. Ĉar ili ne havas alian lokon al kiu iri, ili do sidas ĉi
tie. Oni ja ne povas malpermesi babili al ili, ĉar alie ili
forgesus la lingvon, kaj ili ja jam parolas mallaŭte por ne ĝeni
la dormantajn kamaradojn. Sed la mallaŭta parolado ĝenas eĉ
pli ol la laŭta. Je la dudektria oni komencas endormiĝi.
Dudek minutojn antaŭ noktmezo sekvas la vekvoko: "Elen kaj
suben!" Je la kvara oni venas de la vaĉo, lavas sin. Eble.
Oni falas sur la litbenkon. Tridek minutojn antaŭ la sesa ekas
jam la taga bruo sur la ŝipo. Je la oka oni ŝiriĝas el
la dormo: "Matenmanĝo!" Sur la ŝipo oni dum la
tuta antaŭtagmezo martelas, najlas, segas, komandas. Dudek
minutojn antaŭ tagmezo neniu venas por veki, ĉar oni ja ne
supozas, ke eblas dormi je tiu horo. Oni jam vekiĝis kaj
komencas sian vaĉon. Kaj tiel plu, je la deksesa... kaj ĉiam
tiel plu.
"Kiu
lavas la manĝilaron, se ne estas mesbubo?"
"La
subhejtisto."
"Kiu
frotviŝas la latrinojn?"
"La
subhejtisto."
Tio
estas certe honorinda okupo, se oni ne devas fari ion aldonan. En tiu
ĉi kazo estis porkaĵo. Kaj tiu, kiu vidus la latrinojn,
dirus: "Tio estas la plej granda porkaĵo, kiun mi vidis
kiam ajn en mia vivo aŭ en iu tranĉeo." Sed mi
spertis, ke la porkoj estas puremaj bestoj kaj ne joton malpli
puremaj ol ĉevaloj. Se mi metus kamparanon aŭ
porkobrediston en mornan stalon, kiu estas longa kaj larĝa du
paŝojn, tro nutrus kaj ne ellasus lin, kaj nur de tempo al tempo
enĵetus kelkajn pajlotigojn kaj ne aŭ nur malofte elprenus
la malnovan kaĉigitan pajlon, ĉar li ja tiom bone fartas en
la sterko, tiam mi volonte vidus kiel la kamparano aspektas en tiu
stalo post du semajnoj, kaj kiu tiam estas la pli granda porkaĉo,
la kamparano aŭ lia dika porketo? Ne zorgu, la venĝo pro ĉi
tio sekvos kontraŭ la homoj, pro ĉio, kion la homoj krimis
kontraŭ ĉevaloj, hundoj, porkoj, ranoj kaj birdoj. Por tio
ili iam pli pentos ol pro tio, kion ili krimis kontraŭ siaj
kunhomoj. Oni ne povas frotlavi latrinon, se oni tro lacas por meti
la kuleron da rizo en la buŝon, ne, sinjoro.
Suna
Hispanio, jen la puno ĉar mi forlasis vin, afabla gastigantino!
Sur
bona ŝipeto estas naŭko; taglaboristo, kiu kvazaŭ kiel
osta aldono kunveturas, kiu neniam tro laboras, kiu ĉiam ĉie
estu por helpi ĉe la laboro, kiu ricevas la salajron de
ferdeklaboristo kaj entute kaj plej ofte havas sufiĉe agrablan
vivon. La naŭko estas la viro por ĉio. Kaj ĉion, kio
mise iras, oni atribuas al la naŭko. Li kulpas ĉion. Se en
la holdoj fajro ekbrulas, jen la naŭko kulpas, kvankam li neniam
rajtas eniri la holdojn, sed li ne levis regule la holdolukojn. Se la
kuiristo tro longe rostis la manĝon, tiel ke ĝi nigriĝis,
jen oni spektaklas al la naŭko, kvankam li neniam rajtas eniri
la kuirejon, sed li ŝraŭbis je la akvokranoj, kiam li
purigis ilin. Se la ŝipo subakviĝas, jen la naŭko
kulpas, ĉar li, tial ke ...nu jes, pro tio, ke li estas la
naŭko.
Sur
Jorike la subhejtistoj estis la naŭkoj, kaj la plej granda naŭko
el ĉiuj naŭkoj estis... vi prave divenis: la subhejtisto de
la ratvaĉo. Se io kota, malagrabla, vivdanĝera estis
farenda, la Unua Inĝeniero diris al la Dua, ke li faru tion. Tiu
diris al la suboficiro, kaj tiu diris al la lubrikisto, kaj tiu diris
al la hejtisto kaj la hejtisto diris: "Tio ne estas
hejtistolaboro, jen afero por subhejtisto." Kaj la subhejtisto
de la ratvaĉo faris, ĉar li devis fari tion.
Se
la subhejtisto poste elvenis kun sangantaj kaj vundbatitaj kaj
gratvunditaj ostoj kaj kovrita de dudek brulvundoj, kaj se oni devis
eltiri lin je la gamboj, ĉar li alie brogiĝus, tiam la
hejtisto iris al la lubrikisto kaj diris: "Mi faris ĝin."
La lubrikisto al la suboficiro: "Mi faris." La suboficiro
al la Dua Inĝeniero: "Mi faris." Kaj la Dua al la
Unua, kaj la Unua Inĝeniero iris al la ĉefo kaj diris: "Mi
deziras, ke oni raportu en la ŝipĵurnalo: 'La Unua
Inĝeniero riparis en vivdanĝero, dum la kaldronegoj restis
plene prifajrataj, por ke la ŝiprapideco ne malpliiĝu,
tubodifekton de la unua grado. La ŝipo povis teni la plenan
veturrapidecon.'" En la kompanio oni legas la ĵurnalon kaj
la prezidanto diras: "Ni devas doni al la Unua Inĝeniero de
Jorike pli grandan ŝipon, la viro meritas ion pli bonan."
La subhejtisto ricevis la cikatrojn, kiuj restos al li por ĉiam,
kaj li kripliĝis. Sed kial la subhejtisto devis fari tion? Ankaŭ
li certe povis diri kiel la aliaj: "Tion mi ne faros, el tio mi
ne elvenus viva." Sed tion li ne povis diri. Li devis fari,
nepre devis fari tion. "Ja viro, ĉu vi volas, ke la tuta
ŝipo sinku profunden, ke dronu tiel ĉiuj viaj kamaradoj? Ĉu
via konscienco permesus tion?" La ferdeklaboristoj ja ne povis
fari ĝin, ili sciis nenion pri kaldronegoj. Ankaŭ la
subhejtisto sciis nenion pri kaldronegoj, li sciis nur kiel ŝoveli
karbojn. La inĝeniero sciis ion pri kaldronegoj, pro tio oni ja
pagis lin kiel Unuan Inĝenieron, ĉar li havas spertojn pri
kaldronegoj kaj en siaj ekzamenoj devis fari tiajn riparojn. Sed la
subhejtisto laboris antaŭ la kaldronegoj kaj apud la kaldronegoj
kaj post la kaldronegoj, kaj li estis la subhejtisto, kaj li estis la
viro, kiu ne volis respondeci la morton de tiom da homoj, eĉ, se
lia propra vivo pro tio finiĝos en rubaĵa barelo. La vivo
de kota subhejtisto ne estas vivo, neniu konsideras ĝin kiel
vivon. Li mortas kaj finite, ni ne parolu pri tio. Muŝon oni ja
eble elfiŝas el la lakto kaj donacas al ĝi la etan vivon,
sed subhejtisto ne samrangas al muŝo. La subhejtisto estas koto,
polvo, viŝĉifono; li ĝuste ankoraŭ sufiĉe
taŭgas por ŝoveli karbojn.
"Subhejtisto,
hej!" vokas la Unua Inĝeniero. "Ĉu vi volas
trinki rumon?"
"Jes,
ĉefo."
Sed
la brandoglaso elfalas el lia mano, la rumo perdiĝas. La mano
estas brogita, jes, sinjoro.
La
vespermanĝo kuŝis sur la tablo. Mi malsatiĝis
intertempe kaj pensis, ke konvenus manĝi ion. Tio estis mia
intenco. Sed havi intencon kaj realigi intencon, tio estas du aferoj.
Mi ĉirkaŭrigardis pro telero kaj kulero.
"Lasu
stari la teleron, tiu estas mia."
"Nu,
de kie mi do prenu teleron?"
"Se
vi ne kunportis iun, jen vi certe devos vivi sen telero."
"Ĉu
oni ĉi tie vere ne disponigas manĝilaron?"
"Nur
tion, kion vi mem havas, vi povas disponigi al vi."
"Kiel
mi do manĝu sen telero, sen forko, sen kulero?"
"Via
afero."
"Aŭskultu,
novulo, iu vokis el sia litbenko, "vi povas havi mian teleron,
mian tason kaj mian manĝilaron. Sed tiukaze vi ĉiufoje
devas purigi ĝin."
Jen
iu estis, kiu havis nur rompitan teleron, sed ne tason; alia havis
forkon, sed ne kuleron. Se nun la manĝo alvenis en la kajuto,
ĉiufoje unue ekestis kverelo pri tio, kiu rajtas unue uzi la
kuleron aŭ la tason aŭ la teleron; ĉar tiu, kiu rajtis
uzi kiel la unua la teleron aŭ la kuleron, kompreneble elfiŝis
la plej bonajn pecojn. Neniu riproĉu tion.
Tio,
kio nomiĝis teo, estis varmega bruna akvo.Ofte ĝi ne
varmegis, sed varmetis. Tion, kio nomiĝis kafo, oni disdonis je
matenmanĝo kaj je la tria. Tiun kafon je la tria mi vidis
neniam. La kaŭzo: ratvaĉo. De
tagmezo ĝis la deksesa mi vaĉis. Je la dekkvina oni
disdonis la kafon. Je la deksesa, kiam mia posteulo anstataŭis
min, postrestis eĉ ne guto de tiu kafo. Kelkfoje ankoraŭ
estis varmega akvo en la kuirejo, sed se oni ne havis proprajn
kafograjnojn, oni ne povis prepari kafon.
Ju
pli kafo aŭ teo diferencas disde aŭtentika kafo aŭ
teo, des pli oni sentas la bezonon plibeligi ilin per sukero kaj
lakto, por tiel stimuli la fantazion. Ĉiun trian semajnon ĉiu
viro ricevis malgrandan ladskatolon kun kondensita kaj sukerita lakto
kaj ĉiun semajnon pundon da sukero; ĉar la kafo kaj la teo
el la kuirejo alvenis pura, do sen lakto kaj sen sukero.
Kiam
oni ricevis la lakton, oni malfermis la ladskatolon kaj kiel ŝparema
homo elprenis kuleretplenon, por doni nubeton al la teo. Poste oni
zorgeme formetis sian ladskatolon, por uzi ĝin nur ĉe la
venonta kafo. Sed dume oni vaĉis, la aliaj ne ŝtelis la
ladskatolon, sed forkonsumis ĝin ĝis la lasta resto. Ĉar
oni plej facile malkovras la plej sekurajn kaŝlokojn, tio okazis
nur je la unua fojo al mi, ke malaperis mia lakto. Kiam mi ricevis la
duan fojon mian lakton, mi tuj per unu fojo elkuleris ĝin, ĉar
tio estis la sola metodo por savi miajn porciojn, jen la metodo, kiun
uzis ĉiuj.
Kun
la pundo da sukero oni faris precize la samon, oni tuj post la ricevo
manĝis ĝin sen enmeto de paŭzo. Foje ni sukcesis
interkonsenti. La sukero de la tuta kajuto estis ŝutita en
komunan skatolon, kaj ĉiu elprenu por si kulerplenon, kiam
alvenos la kafo aŭ la teo. La sekvo de tiu interkonsento estis,
ke la tuta sukero en la dua tago jam malaperis kaj nur vaka skatolo
algapis min.
Freŝan
panon ni ricevis ĉiutage. Kaj ĉiun semajnon la kajutanoj
ricevis skatolon da margarino, kiu kvante sufiĉis. Sed neniu
povis manĝi ĝin, ĉar ŝmirsapo pli bone gustis.
En
tagoj, dum kiuj ni devis bridi la langon kaj fermi la okulojn, ĉiu
viro ricevis du glasojn da rumo kaj je duono plenigitan tason da
marmelado. Tio estis la tagoj, kiam mistera varo alvenis kaj foriris.
Matenmanĝe
ni ricevis hordean supon kun prunoj aŭ rizon kun sangokolbaso aŭ
terpomojn kaj haringojn aŭ nigrajn fabojn kaj salitajn fiŝojn.
Ĉiun kvaran tagon la tuta vico rekomenciĝis per hordea supo
kun prunoj.
Dimanĉe
tagmeze ni ricevis bovaĵon kun mustarda saŭco aŭ
spicitan bovaĵon kun akvobuljono, lunde salitan viandon, kiun
neniam iu manĝis, ĉar ĝi konsistis nur el salo kaj
lardohaŭto, marde sekigitan salfiŝon, merkrede sekajn
legomojn kaj bakitajn prunojn en blue akveca mukokaĉo el terpoma
amelo. La mukaĵon oni nomis pudingo. Ĵaŭde la vico
komenciĝis denove per salviando, kiun neniam iu manĝis.
La
vespermanĝo estis unu el la nomitaj matenmanĝoj aŭ
tagmanĝoj. Ĉiun manĝon akompanis ŝelkuiritaj
terpomoj, el kiuj uzeblis nur duono. La ŝipestro neniam aĉetis
terpomojn. Oni prenis ilin el la kargo, se ni transportis
sudterpomojn. Tiom longe, kiom la terpomoj estis novaj kaj junaj, ili
ĝojigis nin kaj estis frandaĵoj, sed se ni dum longa tempo
ne transportis terpomojn, jen venis la vico de tiuj, pri kiuj mi
parolis.
Kiel
kamuflan kargon ni transportis de tempo al tempo ne nur terpomojn,
sed ankaŭ tomatojn, bananojn, ananasojn, daktilojn, kokosojn.
Sole tiuj kargoj ebligis al ni transvivi tiun manĝon kaj ne
mortaĉi pro manĝonaŭzo. Kiu partoprenis mondmiliton,
eble lernis, kion homo povas elteni sen mortaĉi, sed kiu veturis
sur aŭtentika mortula ŝipo kaj
sur aŭtentika kontrabandŝipeto,
tute certe scias, kiom da suferoj homo povas elteni. Tre rapide oni
dekutimiĝas de ĉia naŭziĝo.
La
manĝilaro, tiel ofereme proponita al mi por uzoj, ne tute
kompletis, ĝi konsistis el nura telero. Kiam mi jam arigis la
necesan manĝilaron, mi uzis la forkon de Stanislav, la tason de
Fernando, la tranĉilon de Ruben, kaj kuleron mi estus ricevinta
de Hermann, sed kuleron mi mem posedis. Pro tiu oferemo mi devis
purigi la mangilaron de ĉiuj ĝis ĝi brilas, dufoje po
ĉiu manĝo. Unue transpreninte ĝin, kaj poste mem
uzinte ĝin.
Kiam
la vespermanĝo pasis, mi devis purigi la gamelojn, do la
klabitajn lavpelvojn, en kiuj oni alportis la manĝon el la
kuirejo. Por tiu lavado nek mi nek kiu ajn bezonis sapon, sodon aŭ
broson, ĉar tiaj aĵoj ne ekzistis. Kiel la gameloj
aspektis, kiam oni denove enŝutis iun manĝon, mi ne devas
rakonti.
En
tiu koto mi ne povis vivi. Mi entreprenis viŝi la kajuton. La
uloj post la manĝo falis sur siajn litbenkojn kvazaŭ
mortaj. Dum la manĝo oni preskaŭ ne parolis ion. Estis
kvazaŭ porkoj staras ĉe trogo. Post tri tagoj mi ne plu
pensis pri tiu komparo. La kapabloj kompari ion aŭ reveki
klarajn memorojn el pli frua vivo, jam estingiĝis.
"Sapon
oni ne provizas", oni vokis grumble al mi el litbenko.
"Ankaŭ
ne lavbrosojn aŭ brosojn aliajn. Kaj nun finu viajn manipulojn,
ni volas dormi. "
Tuj
mi kuris mezŝipe al la inĝeniera kabineto, kie mi frapis.
"Mi
volas viŝi la kajuton kaj postulas sapon kaj fortan frotbroson."
"Kion
vi pensas pri mi? Vi ja ne eble volas diri, ke mi devas aĉeti
sapon aŭ brosojn por vi? Tute neeble."
"Bone,
sed nun mi mem. Mi ne havas sapon por mi mem. Kaj mi ja laboru antaŭ
la kaldronegoj." Mi tamen scivolis, ĉu mi vere ne ricevos
sapon.
"Tio
estas via propra afero. Se vi volas lavi vin, vi devas havi sapon.
Sapo apartenas al laŭorda ekipaĵo de maristo."
"Povas
esti, sed tio estas nova por mi. La tualetsapon jes, sed ne la
laborsapon, kaj por la kaldronobando la inĝeniero devas
disponigi la sapon, aŭ la ŝipestro aŭ la kompanio.
Estas indiferente al mi, kiu devas disponigi la sapon. Sed mi volas
havi sapon. Cetere, kia porkaĵo tio estas? Sur ĉiu honesta
kesto oni disponigas la necesan, matracon, kusenon, littukon,
kovrilon, mantukon, laborsapon kaj antaŭ ĉio alia
manĝilaron. Tio apartenas al la ekipaĵo de la ŝipo kaj
ne al tiu de la maristo."
"Ne
ĉi tie. Se ne plaĉas al vi, vi povas ja foriri."
"Impertinenta
kanajlo vi estas."
"For
el mia kabineto aŭ mi raportos vin al la ŝipestro, por ke
tiu katenigu vin."
"Tio
ne ĝenus min."
"Ne
okazos tiel, kiel vi pensas, viro. Tiel ebriaj ni ne estas. Mi
bezonas la subhejtiston. Ne, mi katenigos vin pere de tuta monata
salajro, se vi tiel provokos min ankoraŭfoje."
"Vi
estas veraj ĝentlemanoj, tion mi devas diri. Eĉ la groŝojn
vi ŝtelas."
La
fripono sidis kaj rikanis. Pugnobataloj neniam havas kontentigan
rezulton, kaj tiukaze li ŝtelus de mi eĉ du monatajn
salajrojn.
"Rakontu
tion, mi petas, al via praavino", li diris, "ŝi
trankvile aŭskultos tion. Sed ne mi. Eksteren nun! Kaj rapide.
Antaŭen al la litbenko, je la dudektria via vaĉo
komenciĝos."
"Mia
vaĉo komenciĝos noktomeze. Noktomeze ĝis la kvara."
"Ne
ĉe ni kaj ne por subhejtistoj. La subhejtistoj komencas je la
dekunua aŭ dudektria, ili eligas cindron de la dekunua ĝis
tagmezo aŭ de la dudektria ĝis noktomezo, kaj je tagmezo aŭ
je noktomezo komenciĝas la laborvaĉo."
"Do,
la horo antaŭ tagmezo aŭ noktmezo ne estas labortempo, ĉu?"
"La
cindron la subhejtistoj ĉe ni devas eligi aldone."
"Sed
kromhoroj estas alkalkulataj, ĉu?"
"Ne
ĉe ni, kaj ne por la eligo de la cindro."
Mi
demandis min, en kiu jarcento mi vivas. Inter kian homan specon mi
falis? Kiel ebriulo mi ŝanceliĝis al la kajuto.
Jen
estis la maro, la blua belega maro, kiun mi tiel pasie amis, ke la
penso droni kiel honesta maristo en ĝi, neniam terurigis min.
Tio ja estas la granda solena geedziĝo kun la ino, kiu tiom
kapricas, kiu tiel kolere povas furiozi, kiu havas tian grandiozan
temperamenton, kiu povas ridi tiel fascine kaj povas kanti tiajn
ravajn lulkantojn, kaj kiu tiel mirinde belas, aĥ, tiel
supermezure belas.
Ĝi
estis la sama maro, sur kiu veturis miloj kaj miloj da honestaj kaj
sanaj ŝipoj. Kaj nun la sorto elektis min por veturi ŝipon,
kiu malsaniĝis je lepro, kaj kiu nun veturis plu nur pro la
espero, ke la maro kompatu. Sed la impreso trudis sin al mi, mi
sentis tion, ke la maro ne volas akcepti la leproŝipon, por ke
ĝi ne mem pestiĝu. Ankoraŭ ne. Ĝia tempo ankoraŭ
ne alvenis. Ankoraŭ la maro atendis, ankoraŭ la maro
esperis, ke ĝi ne devos toleri tiun peston, ke tiu mara absceso
ie surtere aŭ en iu putranta angula haveno diskrevos kaj pereos.
Ankoraŭ ne venis la tempo por Jorike. Mi ankoraŭ ne
antaŭsentis la morton, ĉe mia litbenko la gasto ankoraŭ
ne frapis. Sed estas vere, kiam mi nun staris ĉe la balustrado,
kaj super mi estis la brilantaj steloj de la ĉielo kaj antaŭ
mi la verde briletanta maro, kaj kiam mi pensis pri mia perdita
Nov-Orleano kaj pri mia suna Hispanio, jen la tento atakis min: Hop!
Saltu maren, bubo, fuŝu al ili la plezuron pro la subhejtisto,
faru rapidan glatan finon, por ke vi ne tute perdu vin. Sed poste ja
nur alia kompatinda, laca, ĉifonvestita, eterne malsata, malpura
kaj ĉasata subhejtisto devus transpreni ankaŭ mian vaĉon,
kaj tial li farus tiel neeltenebla al mi la lastan vojaĝon, ke
mi devus naĝi denove kaj denove al la surfaco de la maro.
Ho
ne, ĉe ĉiuj diabloj en la infero, kunmordu la dentojn kaj
pripisu ilin. Vin, kara amiko, Jorike ne povas venki. Ne la konsuloj.
Ne Jorike. Ne la poŝoŝtelisto. Vi estas ja el Nov-Orleano,
bubo. Ensaltu en la merdon kaj tranaĝu! Iam tempo kun akvo kaj
sapo revenos. La fetoro estas nur ekstera. Hop! Ke ŝprucu!
For
de la balustrado, kaj al la bestaĉo, kiu volas venki vin, draŝu
pugnon inter la dentojn! Kraĉu plian fojon maren, kaj nun
antaŭen al la litbenko!
Kiam
mi foriris de la balustrado, mi sciis efektive, ke mi troviĝas
sur mortula ŝipo kaj sur trompkesto, sed mi ankaŭ sciis, ke
ne plu estas mortula ŝipo mia. Sur Jorike mi ne helpos enspezi
la asekurmonon. Sur ĝi mi ne fariĝos gladiatoro. Mi kraĉas
sur vian vizaĝon, Cezaro Aŭgusto Imperiestro. Ŝparu
vian sapon kaj voru ĝin, mi ne plu bezonas sapon. Sed vi ne
vidos min lamenti denove. Mi kraĉas sur vian vizaĝon, al vi
kaj al viaj kanajlaj idoj.3
Rimarkoj
pri ĉapitro 27
1.
Moseo: ŝipknabo, la vorto devenas de la franca Mousse, la plej
suba rango sur francaj galeroj ekde la fino de la 17-a jarcento. La
infanlaboron sur ŝipo la portugaloj komencis jam fine de la 15-a
jarcento.
2.
ratvaĉo: tiu vortkombino ne estas marista slango, sed elpensaĵo
de B.T. En la marista slango oni diras "hunda vaĉo".
3.
La fino de la ĉapitro: Tiu "eksploda" punkto, kiel la
esploristo Heiner Böhnke nomas tion, la ekribela punkto estas
unu el la esencaj temoj en la verkoj de Traven. Gustav Landauer,
mortpafita en 1919 (vidu pri li en 12/4) skribis pri tio en sia plej
konata verko "Alvoko al socialismo": "Neniu 'pura
koncepto' (ankaŭ ne la marksisma) povas anstataŭigi la
travivaĵojn, en kiuj individuo spertas sin sen sekurecoj kaj
ligoj kaj malesperiĝas 'pro certa kaŭzo kaj frenezo kaj
vera mizero'." La ekribela momento estas pli ol nura racia
konkludo el soci-kritika pensado, ĝi estas la pasia ekkrio de
turmentata animo, kiu ne plu pretas toleri tion, kio ne tolereblas.
Reviziita
je la dekkvara de oktobro en 2009
[ĉapitro
28]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]