28
Endormiĝi
mi ne povis. Mi kuŝis sur la nudaj tabuloj de mia litbenko kiel
arestita fripono sur la nuda kuŝbenko en policejo. La fulganta
petrola lampo plenigis la ĉambron per tia fuma aero, ke la
spirado fariĝis turmento. Ĉar mi ja ne havis kovrilon, mi
sentis la froston. La noktoj surmare povas iĝi diable fridaj.
Ĝuste kiam mi falis en facilan dormon, fortaj kaj senpaciencaj
manoj subite min tiel skuis kaj puŝis, kvazaŭ oni volus
ĵeti min tra la vando.
"Eliĝu.
Duono antaŭ la dudektria."
"Ankoraŭ
duono? Kial vi ne venas kvaronon antaŭe?"
"Mi
ĝuste nun estas supre, ĉar mi alportas la trinkakvon por la
hejtisto. Mi ne povas denove veni supren. Vi devas eliĝi. Dek
minutojn antaŭ la noktmezo vi vekos la hejtiston kaj alportos la
kafon por li."
"Tiun
mi ne konas, ne scias lian litbenkon."
"Elvenu,
mi montros al vi."
Mi
ekstaris kaj li montris la litbenkon de la hejtisto, kiu apartenis al
mia vaĉo.
"Faru,
rapidu. Iru tuj al la cindrovinĉo. Damne, ni havas monton da
cindro." La viro malaperis kiel fantomo.
La
kajuto estis preskaŭ senluma, ĉar la lampo ne donis lumon.
Ĉe
la lumo de rompita, malgranda kaj fulge nigrigita lanterno la
subhejtisto de la antaŭvaĉo, Stanislav1, montris
al mi kiel manipuli la vinĉon.
"Aŭskultu, Stanislav, tion mi
ne komprenas", mi diris. Ja ankaŭ mi scias iom pri ŝipoj
kun dika salhaŭto, sed tion mi neniam spertis ĝis nun, ke
la subhejtistoj estas punitaj per aldonaj vaĉaj horoj. Kial?"
"Mi ja scias. Ankaŭ mi ne ĵus
elrampis el la vindoj. Sur aliaj ŝipoj la hejtisto devas helpi
eligi la cindron. Sed ĉi tie la hejtisto sola ja neniam povus
fini ĝustatempe la laboron, kaj se la subhejtisto ne helpas de
tempo al tempo, la premo kun fanfaroj tuj falas ĝis centdudek,
kaj la kesto eksinkas kiel sako kaj ekstaras kiel rudro ofendita. Sur
aliaj ovokestoj, eĉ se estas ĉerkoj, la vaĉo havas du
hejtistojn aŭ almenaŭ unu hejtiston kaj plian duone. Sed mi
pensas, ke vi jam scias, kie vi troviĝas, marista anĝeleto
mia."
"Mi ne anĝelos. Vi povas veti
pri tio, fidu tion."
"Ĉu vi volas elsalti pobe? Tio
ne sukcesos. Tion vi ankoraŭ lernos. Do prefere tuj ĵetu en
la lanon vin kaj elserĉu por vi la savboaton, per kiu vi povas
fuĝi. La kuiristo ĉi tie estas la avo. Li rakontos al vi
ĉion necesan, se vi plektos bonan fadenon kune kun li. Tiu hundo
stivis du jakojn en sia litbenko."
"Ĉu ni sekve ne havas
savjakojn?" mi demandis mirigite."
"Eĉ savringo ne ekzistas, nur
kvar dekoraciaj ringoj kun orobronzo. Sed mi konsilas al vi, prenu
neniun el ili. Se vi tie traŝovu vian kapon, prefere prenu
muelŝtonon. Kun la muel-ŝtono vi eble povas esperi, sed kun
la dekoraciaj kolbasoj neniam."
"Kiel la hundo povas fari tion? Jen
ja en ĉiu litbenko devas troviĝi savjako. Mi estas tiel
kutimiginta al tio, ke mi tute ne rimarkis, ke la savjakoj mankas."
Stanislav ridis kaj diris: "Tian
ĉerkon vi ne veturis ĝis nun. Tial. Sed por mi Jorike estas
jam la kvara mortula ĉerko. Tiujn oni ja nun povas elserĉi."
"Hej-ho, Lavski!" lia hejtisto
kriis supren tra la cindroŝakto.
"Kio estas, hejtisto?"
Stanislav demandis al la profundo.
"Ĉu vi hodiaŭ ne levas la
cindron, aŭ kiel?" la hejtisto blekis supren. Estis Martin.
"Kompreneble ni levos. Sed mi ja
devas instrui la novulon. Tiu ankoraŭ ne konas la vinĉon."
"Jen rapidu kaj venu malsupren. Ĵus
krado elfalis." La hejtisto suprenkriis.
"Unue ni devas levi la cindron. La
krado povas atendi. Mi devas instrui la novulon", Stanislav
denove kriis profunden.
"Nu, se temas pri mortulaj ĉerkoj...
kiun nomon vi cetere havas, novulo?"
"Mi? Pippip2."
"Beleta nomo. Ĉu vi estas
turko?"
"Egipto."
"Tio konvenas. Egipto mankis. Ni
havas ĉi tie ĉiujn naciojn sur la kesto."
"Ĉiujn? Ankaŭ usonanojn?"
"Mi supozas, ke vi dormas ankoraŭ.
La solaj, kiuj neniam veturus sur mortula ĉerko, estas usonanoj
kaj komsoj."
"Komsoj,ĉu?"
"Ha, ne ŝajnigu vin tiel naiva,
vi ŝafo. Bolŝoj. Komunistoj. Usonanoj ne venas, ĉar
ili mizere mortus en la koto en la unua tago, kaj ĉar ili ankaŭ
ĉiufoje trovas helpon ĉe siaj konsuloj. La konsuloj jam
flustras al ili la veron pri tiuj kestoj."
"Kaj la komsoj?"
"Tiuj tro ruzas, tiuj flaras jam,
pri kio temas, se ili vidas nur la mastpinton. Vi povas fidi tion.
Tiuj lertas kaj spertas. Tie, kie aŭtentika komso kunveturas,
asekuro ne havas ŝancon. Tiuj entombigas ĉiun asekuron,
kiom ajn fajne ĝi estas sukerita. Ili havas flarnazojn, kontraŭ
ili ni ĉiuj ne povas konkuri. Kaj ili havas ankaŭ tuj la
plej belan fulmotondron kun la inspektistoj. Sed nun mi povas rakonti
al vi ankaŭ tion, se ie veturas sana ŝipo, kie ne nur
usonanoj kunveturas, sed ankaŭ usonanoj, kiuj estas komsoj,
amiko mia, tio estas mielo. Tio estas... Mi ja povas diri al vi, mi
veturas ja nur por iam povi veturi sur tia ŝipo. Tian ŝipon
mi neniam forlasus. Tie mi eĉ kiel naŭko laborus. Estus
tute egale al mi. Se vi eble iam vidos keston el Nov-Orleano, aŭ
de ie tie. Tio estas interesa afero."
"Tian ŝipon mi ne vidis ĝis
nun", mi diris.
"Tian vi neniam veturos, eĉ se
vi havus cent jarojn kaj ĉiuj forlasis la ŝipon. Ne vi.
Egipto tute ne, eĉ se li havus pasporton el sukero. Nun ankaŭ
mi ne plu havas ŝancon. Tiu, kiu veturis sur Jorike, neniam plu
revenos sur sanan ŝipon. Sed nun ni eklaboru."
"Ĉu ĝi pendas firme?"
Stanislav kriis en la ŝakton.
"Eklevu!"
Stanislav puŝis la baskulilon
antaŭen, kaj la cindrokruĉo moviĝis kun ĉena
tintado supren. Kiam ĝi troviĝis en la alteco, kie oni
povas atingi ĝin permane, li retiris rapide la baskulilon al la
alia flanko. La kruĉo saltetis ankoraŭfoje supren kaj
ankoraŭfoje malsupren kaj tiam pendis en la ŝaktluko.
"Nun elkroĉu kaj portu ĝin
al la balustrado kaj elŝutu ĝin maren. Sed bone atentu, por
ke la kruĉo ne falu en la maron. Jen ni havus la kaĉon kaj
devus labori per unu kruĉo, tiukaze ni rajtos ellitiĝi
du horojn pli Frau. Sciu tion."
La kruĉo arde varmegis, kaj supre de
ĝi kuŝis la ruĝe ardantaj skoriaj pecoj. Mi apenaŭ
povis tuŝi ĝin, sed mi devis. Kaj peza la kruĉo estis.
Certe kvindek kilogramojn. Nun mi devis porti antaŭbruste la
kruĉon rekte trans la ferdekvojon, kiu larĝis kvar metrojn,
kaj mi devis ŝuti ĝin en la lignan ŝakton, tra kiu la
cindro falis en la maron kaj tie sible malaperis. Tiam mi reportis la
kruĉon kaj kroĉis ĝin denove en la levĉenojn.
"Tio estas tute klara, kial la
savjakoj perdiĝis. Mi certas, ke la ŝipestro vendis ilin,
por havi aldonan enspezon", diris Stanislav. "Sed li faris
tion ne nur por vendi ion. Atentu, se ne estas savjakoj, jen ne venos
atestantoj antaŭ la maristan tribunalon. Ĉu vi nun gustas
la cinamon? Atestantoj neniam vere fidindas. Kelkfoje ili tamen ion
vidis aŭ rimarkis, kaj ankaŭ la asekurkompanioj ĉiufoje
tuj sekvas kaj kaptas la trompulojn. La boatojn vi devas foje rigardi
ĉe taglumo... kiel vi diris, ke vi nomiĝas? Jes, rigardu ĉe
taglumo la boatojn, Pippip. Tie vi povas traĵeti viajn botojn.
Kaj glate! Estus eĉ malpli da atestantoj."
"Nu, ne rakontu marfabelojn, ĉu
ne?" mi kontraŭdiris. Ja ankaŭ la ŝipestro volas
forlasi la ŝipon."
"Ne maltrankviliĝu pro la
ŝipestro. Pensu unue pri via haŭto. La ŝipestro certe
iel elvenos. Se vi scios ĉion tiel bone kiel vi scias tion,
nenio plu mankos al vi."
"Sed vi ja jam eskapis el tri
mortulaj ĉerkoj, ĉu ne vere?"
"El du mi vere eliris kaj kiel vera
amiko de la lasta haveno ne forlasis ĝin. Kaj el la tria... sed
vi azeno, ankaŭ feliĉon vi bezonas. Se vi ne havas feliĉon,
tiukaze eĉ ne proksimiĝu al la akvo, alie vi falus en
lavpelvon kaj neniam plu elvenus."
"Lavski! Hej! Kio okazas tie supre?"
la hejtisto nun denove kriis el la profundo.
"La ĉenoj malkroĉis sin,
fulmotondro!" Stanislav blekis malsupren.
"La cindro eĉ morgaŭ ne
estos supre, se vi tiel plu laboros", la voĉo denove vokis
el la profundo.
"Do, provu foje la vinĉon, sed
memgardu, ĝi batas ĉirkaŭ si kiel sovaĝa ĉevalo.
Ĝi glate dehakos vian kranion, se vi sonĝas dum sekundo."
La peza kruĉo suprenvenis kaj tie
tondris sur la kovrilon, tiel, ke mi pensis, ke ĝi frakasos la
tutan ŝakton en mil pecojn, sed antaŭ ol mi repuŝis la
baskulilon, la vinĉo mem puŝis ĝin al la la kontraŭa
flanko, kaj la sitelo ree sagis malsupren en la ŝakton. Tie
malsupre ĝi trafis la plankon kun terura bruo, la skorioj
ŝprucis ĉirkaŭen, la hejtisto kriis kiel frenezulo,
kaj en la sama momento la baskula efiko ekfunkciis plian fojon, kaj
la kruĉo, nun duonplena, je dua fojo pafiĝis furioze
kontraŭ la ŝaktokovrilon, ĉirkaŭbatis tie kun
tondraj krakoj kaj la skorioj falis kun terura bruo en la ŝakton.
Batante, falante kontraŭ la fervandojn de la ŝakto, ili
tiom pliigis la tamburadon kaj la ĉentintadon, ke oni povus
supozi la tutan ŝipon dissplitiĝanta. La kruĉo jam
denove ekfulmis malsupren, sed Stanislav nun interrompe kaptis la
baskulilon. Tuj la kruĉo tiel obeeme haltis, kvazaŭ ĝi
estus morta estaĵo.
"Nu, diris Stanislav, tiel simple
tio ne estas. Tion oni devas lerni. Jen vi bezonos du semajnojn, ĝis
kiam vi regos la trukon. Prefere iru malsupren kaj enŝovelu,
tiam mi transprenos la vinĉon. Mi montros tion al vi morgaŭ
tagmeze, en taglumo, tiam jam pli bone sukcesos al vi. Se la vinĉo
adiaŭos nin, tiam ni povos levi la cindron per la manoj. Kaj
tion mi deziras nek al vi nek al ni. Jen ni nek iros nek rampos, jen
ni jam nur ruliĝos de loko al loko."
"Lasu min provi plian fojon, Lavski.
Mi volas diri Sinjorina Moŝto al ŝi. Eble ŝi tiam
obeos min." Poste mi vokis malsupren: "Kroĉu ĝin!"
"Eklevu!" krio respondis.
"Nu, Grafina Moŝto, ĉu vi
nun emas?"
Mahometo atestas, ke ŝi faris ĝin,
ŝi faris ĝin tiel tenere, tiel delikate. Ŝi ekhaltis
milimetroprecize. Mi supozas, ke mi konis Jorike pli bone ol la
ŝipestro aŭ la avo. La vinĉo apartenis al tiuj partoj
de la ŝipo, kiuj jam kunrolis en la arkeo de Noa kaj jam devenis
el la tempo antaŭ la diluvo. En tiu ĉi vaporvinĉo
kunestis ĉiuj koboldoj kaj spiritoj3, kiuj ne trovis
lokon en la ceteraj anguloj kaj kaŝejoj de Jorike, ĉar ili
estis tro multnombraj. Kaj pro tio la vinĉo havis sian
personecon, kiu postulis respekton. Stanislav atingis la respekton
per longe spertiĝinta mano, mi devis fari tion per vortoj.
"Via Reĝina Moŝto,
ankoraŭfoje, mi petas."
Jen,
plian fojon la cindrokruĉo glitis kvazaŭ karesite per
veluraj manoj. Sed kompreneble, sufiĉe ofte ŝi plu petolis
kaj faris displitiĝajn efektojn, sed nur, se mi forgesis ĝentile
trakti ŝin. Estis foje kaj foje sufiĉe amuzaj
kaptomanovroj, kiujn mi devis entrepreni, por haltigi la
supren-malsupren sagantan ujon. Jen ĝi trasagis supre, jen ĝi
sagis malsupren kaj tuj denove alten. Se oni ne precize, do tute
precize tenis la baskulilon, ekis la kontraŭa efiko.
Stanislav
iris malsupren, ŝovelis en la kruĉojn kaj poste ĉiufoje
vokis: Eklevu! Kaj mi kroĉis aŭ malkroĉis la kruĉojn,
portis ilin arde varmegaj, tiaj, kiaj ili estis, trans la ferdekvojon
kaj elŝutis la cindron en la ŝakton.
Kiam
kvindek kruĉoj estis levitaj, Stanislav kriis, ke ni lasu la
reston por la sekvanta vaĉo, ĉar jam tro malfruas. Mi
pensis, ke mi nun renversiĝos pro tiu spirraba portado de la
nekredeble pezaj kruĉoj. Sed antaŭ ol mi havis la okazon
renversiĝi, Stanislav kriis supren: "Hej, rapidu, dudek
minutojn ĝis noktmezo."
Mi
trenis mian korpon al la kajuto. La ferdeko ne estis lumigata, por
ŝpari la petrolon; kaj mi vundbatis kvarfoje miajn tibiojn,
antaŭ ol mi venis al la antaŭferdeko. Tio, kio kuŝis
sur la ferdeko, estas precize priskribebla nur per tio, ke mi diras:
Tie ĉio kuŝis sur la ferdeko. Ĉio, kion la terglobo
estigas aŭ iam estigis. Parto de tiu ĉio estis altgrade
ebria ŝipĉarpentisto, la ĉarpentisto de Jorike, kiu en
ĉiu haveno drinkis kiel porko kaj dum la unua tago de ĉiu
veturo uzeblis eĉ ne kiel balaila stango.La ŝipestro jam
ĝojis, se la rudristoj ne ĉiam akompanis lin kaj ankoraŭ
almenaŭ unu rudristo retenis tiom da vivo por povi stari ĉe
la rudro. Al la ĉarpentisto, al la tri rudristoj kaj al kelkaj
pliaj oni senzorge estus povinta doni savjakojn. Ili ne estus
fuŝintaj la asekurpolison, male, ili savintus la plej dubindan
polison sen konscii, kion oni postulas de ili. Ili ankaŭ havis
la plej bonan ŝancon kuniri sur la boaton n-ro unu, kiun la
ŝipestro bezonis por savi la bone flegatan ŝipĵurnalon
kaj konservi la licencon kaj gajni premion pro deĵora fervoro
spite al vivdanĝero.
Nun
mi devis preni la kafokruĉon, devis iri kun ĝi al la
kuirejo, kie la kafo staris sur la fornelo, kaj devis plenigi ĝin.
Tiam mi devis trairi trian fojon la senluman ferdekon. Miaj tibioj
sangis horore. Sed kompreneble ne estis hejmapoteko sur la ŝipo,
kaj se la Unua Oficiro efektive kaŝe retenis ion por la unua
helpo, mi tamen ne povis molesti lin pro tiaj bagateloj.
Nun
mi atakis mian hejtiston, por veki lin. Li intencis murdi min, ĉar
mi aŭdacis lin jam veki. Kaj kiam la sonorilo vokis kaj li jam
ne povis gluti la varmegan kafon, li volis murdi min duan fojon, ĉar
mi vekis lin tro malfrue. Kvereli estas disipi fortojn. Nur azenoj
kverelas. Diru vian opinion, se vi vere havas iun, kio ja sufiĉe
malofte okazas, kaj poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la
alian ĝis liaj makzeloj saltas el la kardinoj. Ĉiam jesu la
opinion de la alia, kaj se li tiam finis kaj eĉ pepi ne plu
povas, kaj demandas vin "Nu, ĉu mi ne pravas?" tiam
memorigu lin tute pretere pri tio, ke vi jam antaŭ longe diris
vian opinion al li, kaj ke li pri ĉio alia certe pravas. Veki
nur dum semajno la hejtiston de la ratvaĉo malebligas por jaroj
kompreni politikon.
La
kafo varmegis, nigris kaj amaris. Neniu sukero, neniu lakto. Pano
estis, sed oni devis manĝi ĝin seka, ĉar la margarino
fetoris. La hejtisto venis al la tablo, falis sur la benkon,
rektiĝis, kaj kiam li volis konduki la kafotason al la buŝo,
lia kapo falis malsupren sur la tason, tiel, ke ĝi renversiĝis.
Li jam denove dormis kaj palpis sonĝeme la panon por deŝiri
pecon, ĉar li pro laco ne povis teni la tranĉilon. Ĉiujn
siajn movojn li faris per la tuta korpo, ne nur per la manoj, la
brakoj, la fingroj, la lipoj aŭ la kapo. La sonorilo vokis, li
eksplodis kolere, pro la kafo, kaj li diris: "Iru malsupren, mi
tuj venos. Zorgu pri la skoria akvo.
Kiam
mi preterpasis la kuirejon, mi tie vidis Stanislavon fari
manipuladojn en la malhelo. Li provis ŝteli sapon, kiun la
kuiristo eble ie kaŝis. La kuiristo ŝtelis la sapon de la
stevardo, kaj la stevardo ŝtelis la sapon el la kofro de la
ŝipestro.
"Montru
foje la vojon malsupren to the stokehold, al la kaldronejo,
Lavski", mi diris al li.
Li
elvenis kaj ni devis grimpi sur pli altan etaĝon, kiu estis la
interferdeko de la mezŝipo. Li montris al mi nigran ŝakton:
"Jen la eskaloj malsupren. Vi ne povas erari pri la vojo",
li diris kaj reiris al la kuirejo.
El
la peĉonigra kaj tamen tiel brile klara mara nokto mi rigardis
profunden en la ŝakton. En ŝajne senfine fora profundo mi
vidis flagrantan, nebulan, fumecan helon. Tiu helo ruĝecis de la
reflektiĝantaj kaldronegfajroj. Mi havis la impreson kvazaŭ
mi vidus la submondon. En tiun ruĝan, nebulan lumon paŝis
nun nuda homfiguro, nigra de fulgo kaj kun arĝentaj strioj el
gutanta ŝvito sur la korpo. La figuro staris tie kun krucitaj
brakoj kaj gapis senmove la fonton de la ruĝa lumo. Poste la
figuro moviĝis, mankaptis longan pezan ferstangon, per kiu oni
vigligas la fajron, kaj apogis ĝin kontraŭ la malantaŭa
vando, post kiam ĝi nedecideme pikumadis per ĝi. La figuro
nun antaŭeniris, kliniĝis, kaj momenton poste ŝajnis,
kvazaŭ la flamoj glutus ĝin. Tiam la figuro rektiĝis,
la flamoj estis estingitaj, kaj nur la fantoma ruĝeca lumo
postrestis.
Mi
volis malsuprengrimpi la eskalon, sed kiam mi metis piedon sur la
plej supran rungon, atakis min terura kolono el varmego, sufoka olea
fetoro, karbopolvo, fluganta cindro, dika petrola fumo kaj
akvovaporo. Mi retrofalis, kaj kun laŭta avida enspiro mi provis
kapti freŝan aeron, ĉar mi supozis, ke miaj pulmoj ne plu
povus funkcii. Sed nenio helpis. Mi devis tie malsupreniri. Jen en la
profundo troviĝis viro. Vivanta homo, kiu tie moviĝas. Kaj
tie, kie povas esti alia homo, ankaŭ mi povas esti. Mi
malsuprengrimpis rapide kvin aŭ ses rungojn, sed tiam ne plu
eblis. Kiel simio mi fuĝis supren por povi enspiri aeron.
La
eskalo estis el fero, la rungoj el fingrodika rondfero. La eskalo
havis nur unu balustradon, la alia flanko, la ekstera flanko, ne
havis balustradon. Do, ĝuste tiu flanko estis senbara, ĉe
kiu oni povis fali en la ŝakton, sed la flanko, kiu troviĝis
ĉe la vando de la maŝinhalo, estis sekurigita per
balustrado.
Kiam
mi denove plenigis miajn pulmojn, mi faris la trian provon kaj
atingis plataĵon. Tri paŝoj trans la platformon, kiu larĝis
nur kvindek centimetrojn, kondukis al la fino de la platformo, kie
dua eskalo kondukis pli profunden. Sed tiujn tri paŝojn mi ne
povis fari. En vizaĝa alto ĉi tie troviĝis la
cindrovinĉo, kaj la vaportubo de la vinĉo havis longan, sed
malvastan fendon. Tra tiu fendo siblis broge varmega akvovaporo, akre
kaj tranĉe kiel pikflamo. La fendo situis tiel, ke oni eĉ
kliĝinte ne povis eviti tiun elsagantan vaporradion. Mi provis
rektiĝi, sed tiam la vaporo mordis miajn brakojn kaj la bruston
kaj brogis ilin. Intertempe mi ree devis fuĝi supren por enspiri
aeron.
Mi
troviĝis sur la malĝusta vojo. Tio ne estis mia. Mi reiris
al la kuirejo, kie Stanislav ankoraŭ serĉis sapon. "Mi
akompanos vin malsupren, venu do", Stanislav diris helpoprete.
Kiam
ni estis survoje, li diris: "Vi neniam estis ĉe kaldronego,
ĉu ne? Tion mi ja tuj vidis. Al vinĉo oni ja ne diras bonan
tagon. Vinĉon oni draŝas sur la kranion kaj fino."
Mi
nun ne havis la humoron, por rakonti al li, kiel oni traktu aĵojn,
kiuj havas animon.
"Vi
pravas, Lavski, mi neniam estis ĉe kaldronego, eĉ neniam
enmetis la nazon tien. Mi estis ferdeklaboristo, stevardo, ŝipknabo,
ekde kiam mi vidis mian unuan keston. Mi neniam flaris ĉe la
nigra bando, la aero tie estis ĉiam tro sufoka por mi. Diru, ĉu
vi iomete helpos al mi en la unua vaĉo?"
"Ne
babilu tiel longe, kompreneble. Antaŭen, venu. Iel ni ja kuiros
la brasikosupon. Mi konas viajn zorgojn. Jen via unua kadavroĉaro.
Mi konas la ĉerkojn, tion kredu al mi. Sed foje kaj foje vi
dankas la ĉielon kaj la inferon, se tia Jorike aperas antaŭ
via pruo, kaj vi sursaltas kun volupta sento, kvazaŭ vi..., nu,
ne maltrankviliĝu. Se io ne iros glate, jen voku min, mi certe
tiros vin el la kaĉo. Eĉ se ĉiu el ni estas
nujrmortulo, ne malesperiĝu. Ne povas fariĝi ankoraŭ
pli fie."
Sed
iĝis pli fie. Oni povas veturi sur mortula ŝipo. Oni povas
estis mortulo, mortulo inter mortuloj. Oni povas esti estingita el la
vico de la vivantoj, forblovita de la surfaco de la mondo, kaj tamen
oni povas esti devigata elteni terurajn neeviteblajn turmentojn, ĉar
oni jam mortas kaj plia fuĝvojo ne restis.
Rimarkoj
pri ĉapitro 28
1.
Stanislav: Hal Croves, plia pseŭdonimo de B. Traven, de la
"komisiito" de B.T., kiel li nomas sin mem, en intervjuo
rimarkis: "Sed estas ankoraŭ io plia, ankoraŭ pli
inter la linioj. La usona maristo ne estas la vere grava figuro. La
plej grava persono estas Stanislav. Li perdis pro milito la
hejmlandon. Ne estis lia kulpo. Li eĉ ne estis soldato."
Kaj en la sama intervjuo:"Jes, Stanislav estis reala persono."
2.
Pippip: Se oni frapadas en Germanio la montrofingron al la frunto kaj
diras al alia: "pipip", oni celas esprimi, "vi ja
havas birdon", kio signifas: "Vi estas ja vere freneza. "
Tia dadaisma varianto de nomdono troviĝas ankaŭ en ĉapitro
dek, tie kie temas pri la konsulo Mr. Grgrgrgs. En la postlasaĵo
de B.T. troviĝis la "Dada-almanako" el la jaro 1920
kaj la kajero "Vingt-cinq poemes" de Tristan Tzara kun
manskriba dediĉo.
3.
koboldoj kaj spiritoj: estas multaj en la historio de ŝipoj, la
plej konata estas la bona nano kun la fajre ruĝa vizaĝo kaj
blanka barbo, en maristaj vestoj, kiu nokte fermŝtopas likantajn
ŝiptruojn kaj avertas pri proksimaj ŝipkatastrofoj. Kutime
li sidas sub la ankrovinĉo. Sed se ŝtormas, li vaĉas
ĉe la masto.
Reviziita
je la dekkvara de oktobro en 2009
[ĉapitro
29]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]