29
Mi rigardis al Stanislav, kiu iris al la ŝakto, kiun mi ĵus estis forlasanta, ĉar mi supozis, ke mi eraris pri la vojo. Li malsuprengrimpis senhezite la eskalon, kaj mi sekvis lin. Kiam ni troviĝis ĉe la fino de la unua eskalo kaj venis sur la platformon sub la varmega vaporradio, mi diris: "Tie ni ne povas trairi. La vaporo brogus nian felon ĝisoste."
"Tute glate vi travenas nur malofte. Morgaŭ mi montros al vi miajn brakojn. Sed ni devas trairi tie“, diris Stanislav. Nenio helpas, neniu alia vojo al la kaldronegoj por ni. La inĝenieroj ne permesas al ni trairi la maŝinejon, ĉar ni estas tro kotaj, kaj ĉar kontraŭus la regularon."
Dum li ankoraŭ diris tion, mi vidis lin subite volvi la brakojn ĉirkaŭ la kapon por tiel gardi la vizaĝon, la orelojn kaj la nukon. Nun li turniĝis, trapremis kaj etendis sin kiel tremanta limako inter la arde varmegajn vaportubojn - kies protektkovraĵoj jam delonge estis forputrintaj kaj deŝiriĝintaj - kaj la fajre ardan vandon de la maŝinejo. Tion eĉ serpentohomo ne povus imiti, mi pensis, kiam mi vidis tion. Sed nun mi eksciis, ke la tuta kaldronobando devas fari tion, kaj per unu fojo mi ankaŭ komprenis, kial sur Jorike estas tiom da manĝaĵoj, kiujn neniu homo povas manĝi, kaj kiujn oni ĵetas maren. Oni ĵetis ilin maren nur tiam, kiam la kuiristo1 ne povis vidi ĝin, ĉar alie ekis tumulta spektaklo pri tio, ke ni nepre devas reporti en la kuirejon ĉiujn salitajn lardohaŭtojn kaj ĉian nemanĝeblan aĵon, kiuj ne eniris en la obstine rifuzintan stomakon, por ke la kuiristo povu fari el ili Irish Stew2, irlandan stufaĵon, viandajn buletojn, gulaŝon, fajnan viandan haketaĵon kaj similajn delikataĵojn.
"Ĉu vi nun vidis, filo mia, kiel fari tion? Ne tro longe meditu. Se vi unue meditas kaj rigardas kaj cerbumas pri tio, ke vi dekstre estos brogita kaj maldekstre fulmorapide falos en la ŝakton, jen tute ne eblas. Per la brakoj volvu la kapon, vidu, tiel... kaj poste la serpentodanco. Tio utilos al vi, kiam vi tro profunde metis vian nazon en la poŝon de aliaj homoj kaj oni metis ferajn kurtenojn antaŭ vian fenestron. Ankaŭ tie mi jam trapasis. Ĉiam estas bone ekzerci, vi scias neniam, ĉu vi bezonos tion. Hop!"
Mi saltis, kaj jam mi estis trapasinta. Mi sentis egan varmon je miaj brakoj, sed tio estis certe nur imago.
Je la alia rando de la platformo longa fera eskalo kondukis pli profunden al la fundamentoj de la submondo. Tiu dua eskalo tiom varmegis, ke mia ĝis tiam uzita naztuko senvaloriĝis. Mi devis apogi min per la kubutoj sur la balustradon, por ekteni min sur la eskalo. Ju pli mi profundiĝis des pli dikiĝis la aero, des pli varmega, fumeca, olea kaj netolerebla ĝi fariĝis. La infero, kiun mi nun post mia morto finfine atingis, tio ne povis esti. En la infero ja ankaŭ la diabloj devas vivi, sed ĉi tie diabloj ne povis vivi, tio estis neimagebla.
Sed jen staris homo, nuda kaj ŝvitanta homo, la hejtisto de la antaŭa vaĉo. Homoj ĉi tie ne povis vivi. Sed ili devis. Ili estis mortuloj. Estingitoj. Senlanduloj. Senpasportuloj. Senpatriuloj. Tiuj devis, ĉu ili povis aŭ ne. Diabloj ĉi tie ne povis vivi, ĉar restaĵon de kulturo oni lasas eĉ al la diabloj, tion Goeto scias3. Sed homoj ĉi tie devis ne nur vivi, ili devis labori ĉi tie, kaj ili devis labori ĉi tie tiel streĉige, ke ili forgesis ĉion, plej laste eĉ - post kiam ili longe antaŭe sin mem forgesis - ke ĉi tie ne eblas labori.
Antaŭ ol oni faris mortulon el mi, kaj antaŭ ol mi venis al la mortuloj, mi ofte ne komprenis kiel sklaveco eblas, kiel militservo eblas, kiel eblas, ke sanaj kaj prudentaj homoj senproteste lasas sin peli antaŭ kanonojn kaj mitralojn, ke homoj ne miloble pli volonte mortigas sin ol elteni sklavecon, militservon, galerajn ĉenojn kaj skurĝobatojn. De kiam mi estis ĉe la mortuloj, de kiam mi mem estas mortulo, de kiam mi veturis sur mortula ŝipo, ankaŭ tiu sekreto riveliĝis al mi, kiel ja ĉiuj sekretoj revelaciiĝas nur post la morto. Tiel profunde neniu homo povas sinki, ke li ne povus sinki ĉiam ankoraŭ pli profunden, tiel peze neniu sortobato povas trafi homon, ke li ne povus elteni eĉ pli pezan. Jen la kaŭzo, kial la intelekto, kiu levas la homojn super la bestojn, profunde malaltigas ilin sub la bestojn. Mi kondukis vicojn de kameloj, lamaoj, azenoj kaj muloj, kiuj transportis ŝarĝojn. Mi vidis dekojn el tiuj bestoj, kiuj kuŝigis sin, se oni nur per kilogramo tro ŝarĝis ilin, kiuj kuŝigis sin, kiam ili opiniis sin malbone traktataj, kiuj sen plendoj lasis sin mortskurĝi - kaj ankaŭ tion mi vidis - ol ekstari kaj akcepti la ŝarĝon aŭ plu toleri la malbonan traktadon. Mi vidis azenojn venditajn al homoj, kiuj kruele turmentis la bestojn, kaj la azenoj ĉesis manĝi kaj mortis. Eĉ maizo ne povis ŝanĝi ilian decidon. Sed la homoj, ĉu? La mastroj de la kreitaro, ĉu? Ili amas sklavi, ili fieras pri la rajto esti soldato kaj perdi la vivon per mitraloj, ili amas esti skurĝataj kaj torturataj. Kial? Ĉar ili povas pensi. Ĉar ili esperas. Ĉar ili esperas, ke revenos pli bonaj tempoj. Per tio ili estas damnitaj kaj neniam benitaj. Kompato al sklavoj? Kompato al soldatoj kaj soldatkripluloj? Malamo kontraŭ tiranoj? Ne! Ne! Ne!
Se mi estus saltinta trans la balustradon, mi nun ne troviĝus en infero, kie eĉ la diabloj ne povus elteni. Sed mi ne saltis kaj nun mi ne havas la rajton plendi aŭ eĉ akuzi aliajn. Lasu la almozulon morti pro malsato, se vi respektas la homon je li. Mi ne havas la rajton lamenti pri mia malfeliĉa sorto. Kial mi ne saltis? Kial mi ne saltas nun? Kial mi lasas min skurĝi kaj torturi? Ĉar mi esperas revidi Nov-Orleanon. Ĉar mi esperas, kaj ĉar mi preferas naĝi tra la merdo ol ĵeti mian ŝatatan kaj dorlotatan esperon en la merdon. Imperiestro, vi neniam estos en embaraso pro manko de gladiatoroj; la plej belaj kaj plej fieraj viroj surgenue petegos vin: "Ho, adorata, ho, admirinda imperiestro, permesu al mi esti via gladiatoro!"


Rimarkoj pri ĉapitro 29
1. kuiristo: Jam sur la velŝipoj la "Smutje" estis unu el la plej malamataj personoj. Elstarantan priskribon de tia malamata kuiristo donas Jack London en sia libro "La marlupo". Al la fifamaj inventaĵoj de tiuj markuiristoj apartenas "the potage", la kunkuirado de la manĝorestoj el pluraj tagoj, de la fiŝvosto ĝis la jam prironĝitaj ostoj.
2. Irish Stew (angle): Irlanda unupota manĝaĵo
3. tion scias Goeto: aludo pri la diablo en la dramo "Fausto I" de Goethe, kiu skribis en la akto 'sorĉistina kuirejo', ke la kulturo, kreinta ĉion en la mondo, disvastiĝis ankaŭ en la diablo. Henriko Faŭsto, en la teatraĵo faranta kontrakton kun tiu diablo, ne reflektas sole la historian figuron Johanon Fauston, sed ankaŭ la kuraciston kaj filozofon Henricus Cornelius Agrippa de Nettesheim (vidu pri li en ĉapitro 43), kies nigraj hundoj" Tarot" kaj "Mastro" ĉe Goeto transformiĝis al nigra pudelo. Marut skribis pri "Fausto I", ke estas "genia artaĵo", en kiu ĝenis lin nur la figuro de Grete. Kaj pri Goeto mem li skribis: "Germanio havos nur tiam la rajton diri pri Goeto, ke li estas germano, se en la tuta Gemanio ne plu troveblos mangrenado kaj gasbombo, krom en muzeo." ("Brikofaristo", 1919-12-03)
Ke Goeto kiel sekreta konsilisto kaj militminstro prizorgis al sia princo kaj sinjoro Karl August la soldatojn el turingiaj lokoj, ekzemple el Dornburg, Traven evidente ne sciis. Goeto mem nomis tion "Soldatenklauben", la ungokaptado de soldatoj. Li ankaŭ patroprenis en la milito kontraŭ la revoluciaj francoj sub Napoleono, kompreneble nur tre malvolonte, ĉar lia princo devigis lin.
Reviziita je la dudekkvina de novembro en 2009

[ĉapitro 30]   [glosaro]  [terminaro]