30
Estas
kompreneble, ke mi povas labori ĉi tie. Ĉi tie ja ankaŭ
aliaj laboras. Tion mi vidas per miaj propraj okuloj. Tion, kion alia
povas fari, ankaŭ mi povas fari. La imita instinkto de la homoj
estigas heroojn, kaj ĝi estigas sklavojn. Se tiu alia ne mortas
pro la skurĝobatoj, certe ankaŭ mi transvivos ilin.
"Rigardu, jen la viro, li paŝas rekte al la pafanta
mitralo. Fulmotondro, kia bravulo, diablo! Respekton al tiu viro! Kia
bravulo! Li kuraĝas kiel leono. " Kompreneble ankaŭ mi
povas fari tion. Tiel la militoj disvolviĝas, kaj tiel la
mortulaj ŝipoj veturas, ĉiuj laŭ la sama recepto. La
homoj havas nur unu ŝablonon, laŭ kiu ili faras ĉion;
tio tiel glate iras, ke ili tute ne devas streĉi sian cerbon por
elpensi alian recepton. Neniujn vojojn oni pli ŝatas ol ofte
iritajn. Tiel oni sentas sin agrable sekura. La imita instinkto
kulpas je tio, ke la homaro dum la lastaj sesmil jaroj ne progresis,
sed malgraŭ radioaparato kaj aerflugoj vivas en la sama
barbareco kiel komence de la eŭropa periodo. Tiel faris la
patro, kaj tiel same faru la filo. Finon! Kio por mi, via patro,
sufiĉe taŭgis, tio por vi, muknazulo, ja tiom pli sufiĉe
taŭgas. La sankta konstitucio, kiu estis sufiĉe bona por
Georgo Vaŝington kaj la revoluciaj
batalantoj, tiom pli por ni sufiĉe bonas, kaj la konstitucio
estas bona, ĉar ĝi eltenis jam cent kvindek jarojn. Sed
ankaŭ konstitucioj, kiuj iam havis junan fajrecan sangon en la
vejnoj, skleroziĝas iom post iom. La
plej bona religio iutage estos pagana superstiĉo, kaj neniu
religio tiurilate estas escepto. Nur tio, kion oni faris alie ol
antaŭe, nur tio, kion oni kontraŭ la protesto de la patroj
kaj sanktuloj kaj respondeculoj alie pensis, havigis novajn
perspektivojn al la homaro kaj donis al ĝi la supozon, ke tamen
en iu fora tago eblos observi progreson. Tiu fora tago estos en
vidproksimo, se la homoj ne plu kredos je institucioj, nek je
aŭtoritatoj...
"Kial
vi tie staradas? Mi eĉ vian nomon ne scias, diru al mi,
subhejtisto."
Mia
hejtisto estis veninta malsupren kaj grumblis fihumore.
"Pippip
estas mia nomo."
Tio
ŝajne iom plibonigis lian humuron.
"Do
vi estas perso, ĉu?"
"Ne,
mi estas abiseno. Mia patrino estis parsio. Tiuj ĵetas siajn
mortintojn antaŭ la vulturojn."
"Ni
al la fiŝoj. Ŝajne via patrino estis tute honesta virino.
Mia estis olda malbenita putino. Sed, se vi diras 'filo de putino' al
mi, mi draŝos vian melonkapon."
Do,
li estis hispano. Se tiuj parolas kvar vortojn, tri el ili estas
"filo de putino". Dependas de la grado de amikeco, ĉu
oni rajtas diri al hispano, ke lia patrino estis groŝoputino. Ju
pli oni proksimiĝas al la vero, des pli verŝajne oni devos
subite tiri tranĉilon el siaj ripoj. Ju pli oni foras de la
vero, des pli verŝajne oni aŭdos la respondon: "Muchas
gracias, Señjor, mi tre dankas, ne ĝeniĝu, mi
estas tute je via dispono." Neniu havas tian delikatan kaj
ridindan senton de honoro kiel la plej kota proleto. Kaj se la kotaj
proletoj iutage havos la senton de honoro tie, kie ĝi devus
troviĝi, tiam ili estos la ridantoj. Nuntempe ili havas la
senton de honoro tie, kie la aliaj ŝatas vidi ĝin, ĉar
tiukaze ili tiel bone povas ludi per ĝi, je sia propra avantaĝo.
Por kio vi bezonas honoron, proleto? Salajron vi bezonas, bonan
salajron, kaj tiam la honoro aldoniĝos per si mem. Kaj se vi
havos ankaŭ la fabrikon, vi povos translasi por ĉiam la
honoron al la aliaj; tiam vi ekscios, kiom malmulte la honoro
interesas ilin...
La
hejtisto de la antaŭvaĉo tiris nun ardantan dikan bolton el
la fajro kaj metis ĝin en sitelon da freŝa akvo. En marakvo
oni ja ne povas lavi sin, ĝi estas apenaŭ sufiĉe bona
por malvarmigi la skoriojn. Tiam li eklavis sin per sablo kaj cindro,
ĉar li ne havis sapon.
La
kaldronejo estis lumigata per du lampoj. Unu el tiuj lampoj pendis
antaŭ la vapormetro, por ke la hejtisto povu legi kaj reguli la
vaporpremon. La alia lampo, kiun uzis la subhejtistoj, pendis en
angulo. En tiu mondo de mortuloj oni sciis nenion pri la terglobo,
oni sciis nenion pri la ekzisto de acetilenaj lampoj, lampoj de
fabrikita gaso, gazolinlanternoj, alkoholaj lampoj. Pri elektro, kiun
oni povus facile produkti per la alkuplado de dinamo, mi prefere tute
silentas. Sed ĉiu cendo elspezita por Jorike estis ja mono
disipita. Nutri la fiŝojn per mono, tio estus bufonaĵo, ili
kontentu manĝi la ŝipanaron. Tiujn du lampojn oni trovis ĉe
la la elfosado de la antikva Kartago.
Tiu,
kiu deziras koniĝi kun la formo de tiuj lampoj, iru en muzeon
kaj rigardu la romanian sekcion, kie inter la potistaj aĵoj
troviĝas ankaŭ tiaj lampoj, kiajn ni havis. Estis ujoj kun
tubecaj meĉingoj. En la meĉingo enestis buligita strio de
viŝtuko. La ujon oni plenigis per tiu likvaĵo, kiu devis
servi ankaŭ por la virgulina lampo en la kajuto kaj havis la
erarigan nomon petrolo. Kvarfoje hore oni devis iom pli eltiri la
ŝtofstrion, ĉar ĝi fulgis kaj plenigis la kaldronejon
per netravidebla dika nigra fumo, en kiu la fulgoflokoj flugis tiel
dense kiel la akridoj en Argentinio dum plago. La strion oni devis
pene eltiri per la nudaj fingropintoj, pro kio oni en la unua vaĉo
forbruligis al si la ungojn kaj brulvundis sin la fingropintojn.
Sidante en la karboholdoj kun la lampo, oni ne povis unue estingi la
lampon, ĉar tiukaze oni pli poste devus malsupreniri en la
kaldronejon por povi ree ekbruligi ĝin.
Stanislav
hodiaŭ jam tralaboris duoblan vaĉon. Kion tio signifas,
ankoraŭ klariĝos. Malgraŭ tio, ke li apenaŭ povis
rampi plu, li ankoraŭ restis plenan horon en la kaldronejo por
asisti min. Naŭ fajrojn la hejtisto devis priservi, kaj por
nutri la naŭ fajrojn, la subhejtisto devis alporti la karbojn.
Sed antaŭ ol oni povis komenci alporti la karbojn, aliaj laboroj
farendis. Ĉar la fajroj mem ne konsideris tiujn laborojn, kaj
ĉar ili tuj elkriis ĉiun neglekton sur la vapormetro aŭ
eĉ elhurlis tion sur la ponto, tial necesis amasigi en la
kaldronejo atentindan karboprovizon, sufiĉan por tiu tempo de
aldonaj laboroj. Tiun grandan provizon la vaĉantoj devis lasi
por la vaĉontoj, kaj tiuj novaj vaĉantoj devis transdoni
fine de la vaĉo egalan provizon al la sekvantoj. Tiu provizo
estis amasigebla nur per ŝajne superhoma fortostreĉo dum la
du mezaj horoj de vaĉo, do en mia vaĉo de la unua ĝis
la tria aŭ de la dektria ĝis la dekkvina. De tagmeze ĝis
la dektria aŭ de noktomeze ĝis la unua venis la
antaŭlaboroj, kaj je la tria aŭ dekkvina komenciĝis la
cindrolevado kun la subhejtisto de la nova vaĉo. Do, en du horoj
oni devis alporti ĉiujn karbojn, kiujn naŭ fajroj de
vaporŝipo voras en plenrapida veturo dum kvar horoj. Se la
karboj kuŝas en la holdoj fronte de la fajroj, la alportado de
la karbo estas la streĉiga laborkvanto de sana, forta kaj bone
nutrata laboristo. Sed, se la karbo kuŝis tie, kie ĝi plej
ofte kuŝis sur Jorike, jen estas laboro por tri aŭ kvar
fortaj viroj. Ĉi tie tiun laboron devis fari unu viro. Kaj li
faris. Li estas ja mortulo. Tiu povas fari ĉion. Kaj neniu pli
bone kapablas peli iun, neniu pli sarkasme povas diri: "Lama
hundo! Rigardu foje min!" ol la kunmortulo, ol la kunproleto, ol
la kunmalsatulo, ol la kunskurĝato. Ankaŭ la galersklavoj1
havas sian fieron kaj sian honorsenton, ili fieras esti bonaj
galersklavoj, ili fieras "nun foje montri", kion ili
kapablas. Se la okuloj de la skurĝisto, kiu laŭiras kun
skurĝo la vicojn, kun plaĉo fiksiĝas al unu el ili,
tiu estas tiel feliĉa, kvazaŭ la imperiestro mem fiksus
ordenon sur lian bruston.
La
hejtisto ĵetis karbojn sur ĉiun trian fajron, ĉiufoje
preterlasante du. Poste li rompis la skoriojn en tri aliaj interaj
fajroj, tiel, ke ili denove flamiĝis. Super ĉiu fajro
legeblis krete skribita numero, de unu ĝis naŭ. Kiam la
enĵetado de la karboj kaj la rompado de la skorioj estis
finitaj, la fajro numero tri estis en la vico. Ĝi preskaŭ
malsuprenbrulis ĝis la krado, kaj la hejtisto rompis per peza
longa ferstango la skoriojn de sur la kradoj. La skorioj sidis firme.
Kaj de la fajro eliris muĝanta varmego. Per ĉiu plia
skorio, kiun oni elrompis kaj tiris antaŭ la fajron, la varmego
eĉ pli potenciĝis. Ĉar nun la ardantaj skorioj kuŝis
antaŭ la fajropordoj en la kaldronejo kaj hejtis ĝin tiom,
kvazaŭ ĝi estus alta forno. La hejtisto kaj ankaŭ mi
surhavis nur pantalonon, nenion pli. La hejtisto portis piede
ĉifonajn babuŝojn, kaj mi botojn. Foje kaj foje la hejtisto
suprensaltis kaj stamfe forskuis de siaj piedoj la ardantajn
skorierojn, sur kiujn ili saltis. La fajrostangon eblis teni per la
manoj nur tial, ĉar la hejtisto envolvis siajn manojn per
sakĉifonoj, kaj ĉar li tenis ledon de malnova valizo inter
la manoj kaj la stango. Finfine la varmego, kiu eliris de la skorioj,
iĝis tiom superforta, ke la hejtisto devis fuĝi for de la
fajro. Nun ni estingis la skoriojn per akvo, kiun mi prenis el la
ligna kuvo. La eksplode disvastiĝanta vaporo nin ambaŭ
saltigis returne al la vando. Tuj pecon post peco malvarmigi la
skoriojn, tio ne eblas, ĉar la hejtisto ne povus labori dume.
Tiukaze la elpreno de la skorioj daŭrus tro longe, la fajro ne
flamus, kaj la vaporpremo tiom falus, ke necesus labori kvazaŭ
freneze tridek minutojn, por realtigi la premon. Suben ĝi falas
rapide, supren ĝi grimpas nur lante kaj per peniga laboro.
Ĉio,
kio troviĝis sur Jorike, servis por malfaciligi la vivon kaj la
laboron de la ŝipanaro. La kaldronejo tro mallarĝis. Ĝi
multe pli mallarĝis ol longis la fajrokanaloj. Se viro devis
enpuŝi en la fajron aŭ eltiri el ĝi la fajrostangon,
li devis entrepreni per la stango ĉiajn eblajn turnojn kaj
manovrojn, por manipuli ĝin, ĉar li ĉiufoje denove
puŝis ĝin kontraŭ la malantaŭan vandon. Pro tiuj
dancoj farendaj de la hejtisto, ne malofte okazis, ke li jen tie jen
tie ĉi stumblis kaj falis sur karbomonton. Jen ĉe la vando,
jen ĉe fajropordo li vundobatis siajn fingrajn artikojn. Se li
falis kaj instinkte volis teni sin, li mankaptis ardantajn skoriojn
aŭ la ruĝardantan fajrostangon. Ankaŭ okazis, precipe
kiam la ŝipo ruliĝadis, ke li falis per la vizaĝo sur
la skoriojn aŭ la ruĝardantan fajrostangon aŭ la
fajropordon aŭ surtretis nudapiede sur elprenitan varmegan
kradon aŭ varmegan skoriopecon. Mia hejtisto iam perdis la
ekvilibron pro neatendite peza ruliĝo de la ŝipo, kaj li
falis per la nuda dorso sur la blanke ardantajn skoriojn, kiuj kuŝis
antaŭ la fajro. Mortula ŝipo, jes, sinjoro. Ekzistas
mortulaj ŝipoj, kiuj interne faras kadavrojn, kaj ekzistas
mortulaj ŝipoj, kiuj faras kadavrojn ekstere, kaj ekzistas
mortulaj ŝipoj, kiuj ĉie faras kadavrojn. Jorike faris ĉion
kaj ĉiujn, - ĝi estis bona mortula ŝipo.
Kiam
la skorioj estis jam elprenitaj kaj estingitaj, ni surĵetis
freŝajn nuksokarbojn. Tiuj karboj, kiujn la subhejtisto jam
antaŭe devis elserĉi el la karboprovizo, devis esti bonaj,
ne tro grandaj karbopecoj, kiuj facile ekbrulu, por ke la fajro
rapide denove flamiĝu. Ĉar la karbo, per kiu ni hejtis sur
Jorike, estis la plej malmultekosta kaj la plej aĉa karbo, kiu
kie ajn ekzistas, ĝi estigis nur nekontentigan hejtenergion. Kaj
tio estis plia kaŭzo, pro kiu la subhejtisto devis alporti
nekredeble grandan karbamason, por povi teni alte la premon. Nun la
hejtisto denove kontrolis la aliajn fajrojn, kaj mi ŝovelis la
skoriojn al la mezo de la kaldronega vando, kie ili ne ĝenis nin
dum la laboro.
La
alia hejtisto intertempe ĝisfine lavis sin, sed dum tiu tuta
tempo li troviĝis konstante en la danĝero, ke la ardanta
fajrostango puŝas aŭ brulmarkas lin aŭ, ke saltanta
skorio lin brulvundas. Sed li ne tro maltrankviliĝis pro tio,
ĉar li estis morta. Nun oni povis ankaŭ vidi tion. La
vizaĝo kaj la korpo pro la lavado per sablo kaj cindro preskaŭ
puriĝis. Sed per sablo kaj cindro frotlavi la okulojn, tion li
ne bone povis fari, kaj tial la okuloj havis larĝajn nigrajn
ringojn. Tio donis al la vizaĝo la aspekton de skeletkranio,
tiom pli, ĉar la vangoj pro la mizera manĝo kaj pro la troa
laboro profunde kaviĝis. Li surmetis sian pantalonon kaj sian
truitan ĉemizon kaj suprengrimpis la eskalon. Mi havis ĝuste
sufiĉe da tempo por ĵeti rigardon supren kaj vidi, ke li
serpentumas.
Stanislav
intertempe alportis karbojn, por ke mi havu almenaŭ la provizon.
Tiam estis la vico de la fajroj ses kaj naŭ. Kiam la skorioj el
la sesa estis eltiritaj kaj la karboj surĵetitaj kaj la ceteraj
fajroj tiom pretaj, ke eblis eltiri la skoriojn el la naŭa,
Stanislav venis al mi kaj diris: "Nun mi kaputas. Miaj fortoj
forlasis min. Estas la unua. Mi nun jam dekkvin horojn seninterrompe
kiel ĉevalo laboris. Je la kvina mi jam denove devos levi la
cindron. Estas ja bone, ke vi venis, pli longe ni ne eltenus tion. Mi
jam nun volas konfesi al vi, ni estas nur du subhejtistoj, se oni
kalkulas ankaŭ vin. Do, ni ne havas ĉiu
du vaĉojn, sed tri da ili, kaj al tio aldoniĝas por ĉiu
vaĉo kromhoro por la cindrolevado. Kaj morgaŭ, kiel plia
aldono, ni devos forŝoveli la cindromontojn sur la ferdeko, ĉar
en la haveno oni ja ne rajtas elĵeti la cindron. Atendos nin
ambaŭ kvar horoj aldonaj."
"Ĉiuj
ĉi horoj estas ja kromhoroj, la duoblaj vaĉoj, la
forŝovelado de la ferdekcindro kaj la cindrolevado", mi
diris.
"Jes,
tiuj ĉi horoj ĉiuj estas kromhoroj. Se plezurigas vin, kaj
se vi ŝatas skribi, notu por vi ĉiujn ĉi kromajn
horojn. Sed neniu pagos ilin."
"Sed
tion ili ja konsentis, kiam ni faris la kontrakton", mi
respondis.
"Kontrakto
ne validas ĉi tie. Nur tio, kio enestas en via poŝo,
validas. Kaj en la poŝon vi ricevas ĉiufoje nur antaŭpagon,
antaŭpagon, antaŭpagon. Ĉiufoje tiom, ke ĝuste
sufiĉas por ebriiĝi kaj eble por babuŝoj aŭ
ĉemizo, sed ne pli. Ĉar, se vi aspektus laŭorda kaj
povus iri kun trankvila animo sur la stratoj, vi ja eble povus
reviviĝi. Ĉu vi nun flaras la pipron?2 Vi ne
povas foriri. Vi bezonas monon, bonan pantalonon, bonan jakon, bonajn
botojn kaj paperojn. Vi ne ricevos ilin. Vi ne povas reviviĝi.
Se vi forlasos la ŝipon, li ordonos kapti vin, pro dizerto. Ili
tuj kaptos vin, pro viaj ĉifonaj vestaĵoj kaj pro viaj
paperoj ne ekzistantaj. Tiam li minusos du aŭ tri monatsalajrojn
de vi, pro dizerto. Li rajtas, kaj li faros. Tiam vi surgenue petegos
pro groŝo por brando. Brandon vi nepre bezonas. Esti morta foje
tamen doloras, eĉ se oni jam delonge kutimiĝis al tio.
Bonan nokton. Mi ne lavos min, eĉ la manon mi ne povas levi plu.
Ne lasu trafali kradojn, tio kostus sangon, Pippip. Bonan nokton."
"Sankta
Maria, seksperfortita Gabrielo, Josefo kaj Arimatia, aprotestikoj kaj
virseksaj araneoj, fulmotondro de la ĉielo!..."
La
hejtisto kriis kiel frenezulo, kaj poste faris tian gigantan
enspiron, ke li povis ellasi novan vicon da sakroj kaj damnoj, tiel,
ke la enloĝantoj de ĉiuj inferoj devis ruĝiĝi pro
honto. De la majesto de lia dio, de la virgulina senkulpeco de la
ĉielreĝino, de la digno de la sanktuloj postrestis nenio.
Ili sinkis en la stratkoton, kie oni trenis ilin tra la fetora fluaĵo
de la stratkanaletoj. La infero por li perdis sian hororon, ne plu
povis trafi lin kia ajn terura ĉiela anatemo, ĉar li, kiam
mi demandis: "Hejtisto, diru al mi, kio okazas?", ekhurlis
kiel sangosoifa rabobesto: "Ses kradoj falis. Sankta putiniĝ..."
Rimarkoj
pri ĉapitro 30
1.
galersklavoj: elpensaĵo de la fenicoj. La galeroj servis dum
kvarmil jaroj kiel militŝipoj. Sub la franca reĝo Ludoviko
la 14-a estis eĉ libervolaj "galiotanoj", kiuj ĝuis
la dubindan privilegion esti katenitaj nur dum bataloj.
2.
Ĉu vi nun flaras la pipron? (slange): Ĉu vi nun komprenas?
Reviziita
je la dudekkvina de novembro en 2009
[ĉapitro
31]
[glosaro]
[terminaro]