31
Stanislav suprenirante estis dirinta, ke
la falado de la kradoj kostas sangon. Sed li parolis pri la kazo, ke
unu el ili falas. Nun ses falis. La reenmeto kostis ne nur sangon kaj
forskrapitajn karnopecojn, forbrogitajn haŭtpartojn, ĝi
kostis sangantan spermon, elŝiritajn tendenojn; la medolo fluis
kiel akveca lavo el la ostotuboj; la artikoj krakis kiel ligno
rompata. Kaj dum ni laboris kiel idiotiĝintaj
vermetoj, la vaporpremo falis kaj falis kaj falis. Kaj ni
imagis la laboron, kiu atendis nin, por realtigi la premon. Tiu
antaŭsento rampis kaj morde eniris niajn kadavrojn, dum ni
turmentis nin pro la kradoj. Ekde tiu nokto mi staras super la dioj.
Oni ne plu povas damni min. Mi liberas, rajtas senzorge fari aŭ
ne fari ĉion laŭ mia volo. Mi rajtas malbeni diojn, mi
rajtas malbeni min mem, rajtas agi laŭ mia plaĉo. Neniu
homa leĝo, neniu dia ordono povas plu influi miajn agojn, ĉar
oni ne plu povas damni min. La infero estas paradizo. Neniu
homobestaĉo povas elpensi inferajn turmentojn tiajn, kiaj povus
timigi min. Kiel ajn la infero prezentiĝus, ĝi estus
liberigo, liberigo de la enmeto de falintaj kradoj sur Jorike.
La ŝipestro neniam estis en la
kaldronejo, kaj neniu el ambaŭ oficiroj. Neniu libervole eniris
en tiun inferon. Ili eĉ elektis alian vojon, se ili devis nur
preteriri la eniran ŝakton. La inĝenieroj kuraĝis
eniri la kaldronejon nur, kiam Jorike delikate ankris en haveno kaj
la kaldronobando faris purigajn laborojn, do, se ĝi
tiris tubojn, purigis la maŝinejon kaj faris similajn
aĉajn taglaborojn. Eĉ tiam la inĝenieroj devis trakti
diplomate la nigrajn banditojn. Ĉar tiuj estis ĉiam kaj ĉe
ĉiu okazo en la stato por draŝi per martelo la kranion de
la inĝeniero. Ĉu la kaldronobando havis iun respekton antaŭ
prizonoj, pundomoj aŭ ekzekutisto? Ne, tio glitis de ili kiel
pizo de la muro.
De la maŝinhalo kondukis malvasta
kaj malalta vojo inter la triborda kaldronejo kaj la triborda vando
en la kaldronejon. Tiu trairejo estis apartigita de la maŝinhalo
per peza fera pordoluko hermetike fermebla, do tiel hermetika, kiel
oni povas imagi tion sur Jorike. Se iu venis de la maŝinhalo kaj
trapasis la holdolukon, li devis malsupreniri kelkajn rungojn, por
atingi la trairejon. Tiu trairejo estis larĝa
nur tri futojn kaj tiom malalta, ke oni devis iri tute
kliniĝinte, por ke oni ne puŝu sian kapon je la akre eĝaj
transversaj ferotraboj. Kiel ĉio alia sur Jorike, kiel la
kaldronejo, tiel ankaŭ la trairejo tage kaj nokte estis nigre
senluma. Aldone tiu vojo estis varmega kiel alta forno. Ni, la
subhejtistoj, altrafus tie eĉ kun bandaĝo antaŭ la
okuloj ĉiun celon, ĉar tiu trairejo estis parto de la
specialaj torturvojoj. Tra tiu irejo ni devis ŝoveli kaj ŝovi
kelkajn tunajn centojn da karbo al la kaldronegoj, el la holdoj apud
la maŝinhalo. Ni sciis tiun torturvojon kaj ĝiajn
labirintajn enigmojn. Aliaj homoj ne tiel bone sciis ĝin.
Se la vaporpremo grave falis, multe sub
cent tridek, la deĵoranta oficiro devis fari ion. Por tio li
estis ja pagata. Ankaŭ la Unua ne venis en la kaldronejon,
surmare neniam. Disrompita skapolo instruis lin, ke oni ne molestu
surmare la kaldronobandon. Li vokis nur de supre sur la ferdeko en la
ŝakton: "La premo falas!" Sed tuj poste li jam estis
for, ĉar el la profundo elvenis la kriado: "Hundo de
putino, malbenita de Dio, tion ni mem scias. Venu malsupren, porko,
se vi havas postulon." Sed tiumomente jam karbopecoj flugis
kontraŭ la enirolukon.
Oni ne parolu al la laboristo pri bona
konduto, ĝentileco kaj bonaj moroj, se oni samtempe ne volas
doni al li la kondiĉojn, por ke li povu resti bone konduta kaj
ĝentila. Koto kaj ŝvito transkolorigas, eĉ pli
internen ol eksteren.
La Dua Inĝeniero estis ankoraŭ
relative juna, eble tridek sesjara. Li estis granda ambiciulo kaj
celis la postenon de la Unua. Li supozis, ke li plej bone povas pruvi
sian ambicion, se li pelas la fornobandon, precipe kiam ni estis en
haveno, ĉar tiam li havis la maŝinkomandon. Li ne estis tre
lernkapabla kaj nur reziste, pli ĝustadire neniam, lernis kiel
trakti la kaldronan bandon de Jorike. Ekzistas inĝenieroj, kiujn
la kaldronobando adoras. Mi konas ŝipestron, kiun la fornobando
adoris kvazaŭ dion. Tiu ŝipestro mem ĉiutage eniris la
kuirejon: "Kuiristo, mi volas vidi la manĝon, kiun miaj
hejtistoj kaj subhejtistoj hodiaŭ ricevos. Mi volas gustumi ĝin.
Tio estas koto. Tio iros maren. La hejtistoj kaj subhejtistoj, neniu
alia, veturigas la vaporŝipon." Kaj se li renkontis
subhejtiston aŭ hejtiston sur la ferdeko, li demandis:
"Subhejtisto, kiel la hodiaŭa manĝo gustis? Sufiĉe
da viando? Ĉu vi ĉiuj kontentas pri la lakto? Vespere vi
ĉiuj ricevos aldonan porcion da ovoj kaj lardo. Ĉu la
ŝipknabo efektive regule alportas la fridan teon malsupren, kiel
ordonite? Kaj strange, la hejtistoj kaj subhejtistoj sur tiu ŝipo
tiel kondutis, ke oni povus inviti ilin al diplomatobalo.
Kiam dum la enmeto de la kradoj la premo
falis kaj falis, venis la deĵoranta Dua tra la irejo, ŝovis
la nazon ĉirkaŭ la kaldronegan vandon kaj diris: "Ĉu
la premo falas? La kesto tuj ekhaltos." La hejtisto en tiu
momento ĝuste mantenis la ruĝardan fajrostangon, per kiu li
provis remeti kradon falintan en la cindrejon. Kun terura hurlado,
kun sange ruĝaj okuloj kaj ŝaŭmanta buŝo li
rektiĝis kaj sagis kiel frenezulo kun la ardanta stango kontraŭ
la inĝenieron por trapiki ties korpon. Sed kiel fulmo la
inĝeniero malaperis post la angulo kaj haste forkuris tra la
irejo. Ĉar li tiel rapide fuĝis, li ne sufiĉe taksis
la irejan alton kaj vundbatis sian kranion je unu el la transversaj
traboj. La hejtisto trafis la lokon, kie la inĝeniero staris. La
puŝo estis tiel fortega, ke larĝa peco de la masonaĵo,
kiu gardis la kaldronegon kontraŭ la varmoperdo, desaltis kaj la
stango ĉe la pinto kurbiĝis. Sed la viro ne ĉesigis la
persekuton. Li ĉasis la Duan kun la stango, kaj sen kompato li
estus mortbatinta kaj frakasinta lin, se la inĝeniero ne sufiĉe
frue, kovrita de sango pro la kurado kontraŭ la ferotrabojn,
estus atinginta la rungojn, se li ne estus krake ferminta kaj barinta
la lukon.
La inĝeniero ne raportis la
okazaĵon, same kiel neniu suboficiro aŭ oficiro, frapita
sur vangon sen atestantoj de simpla soldato, raportus la
vangofrapojn, por ne devi konfesi, ke io tia povis okazi al li. Se la
inĝeniero estus raportinta la aferon, mi kiel atestanto estus
ĵurinta, ke la inĝeniero envenis kaj intencis mortbati la
hejtiston per ŝraŭbŝlosilo, ĉar laŭ lia diro
la vaporpremo ne sufiĉis kaj la hejtisto diris al li, ke li
rapide eliru, ĉar li tute ebrias, ke li tiam ebria ŝanceliĝis
eksteren kaj vundbatis sian kapon. Tio ne estus mensogo. Sendepende
de ĉio alia, la hejtisto estas mia kunsuferanto. Kaj se la aliaj
blekas: "Right or wrong, my country! Ĉu juste ĉu
maljuste, estas mia patrio!", jen ankaŭ mi havas, mil
diabloj, la rajton kaj la devon voki: "Right or wrong, my
fellow-worker! Ĉu juste ĉu maljuste, miaj kunproletoj!"
En la posta tago la Unua demandis la Duan
kial li ekhavas tiun truon en la kranio. La demandito rakontis la
veron. Sed la Unua, la ruza bubo, raportis nenion, sed diris al la
Dua: "Danku la diablon por tiu feliĉo, amiko! Ne faru tion
ankoraŭfoje. Se kradoj falis, ne montru vin, jen rigardu en la
enirŝakton, sed montru eĉ ne per enspiro, ke vi ĉeestas.
Lasu la premon fali, kiom ĝi falas, eĉ se la kesto
ekhaltus. Se vi malsupreniras tiam, kiam kradoj ankoraŭ elestas
aŭ dum la postaj tridek minutoj, ili senkompate mortbatos kaj
ŝovos vin en la fajrokanalon. Neniu homo kiam ajn ekscios, kien
vi malaperis. Mi avertas vin."
Tioma ambiciulo la Dua efektive ne estis,
ke li ne plenkore akceptus tiun averton. Li neniam denove revenis en
la kaldronejon, kiam kradoj falis, kaj se li venis en alia tempo, ĉar
la vaporpremo malpliiĝis kaj ne volis altiĝi, tiam li tamen
envenis, sed ne diris eĉ silabon, rigardis la vapormetron,
staris dum iom da tempo, proponis cigaredon al la hejtisto kaj al la
subhejtisto kaj diris tiam: "Ni havas tiel favan karbon, ke
hejtisto povus esti el oro, kaj li tamen ne povus teni la premon."
Hejtistoj ja ne estas idiotoj kaj
kompreneble tuj scias, kion la inĝeniero celas, kaj ili faras
sian plej bonan, por altigi la vaporpremon. Ja ne nur aliaj homoj,
sed ankaŭ proletoj havas sportan spriton. Sed neniu laboristo
plendu pri sia superulo, li havas ĉiam tiujn, kiujn li meritas,
kaj kiajn li faras al si. Bone celita kaj bone trafanta pugnobato en
la ĝusta tempo pli utilas ol longa striko aŭ longe daŭra
ĉagreno. Ĉu oni nomas kruduloj la laboristojn aŭ ne,
tio indiferentu al ili. Sed nepre oni respektu ilin, jen la plej
grava afero. Nur ne estu timema, proleto. Kion ajn fifamigan oni
alikaze povis diri pri Jorike, pro unu afero ĝi meritis
laŭrokronon: Ĝi estis bonega instrumajstro. Post ses
monatoj sur Jorike oni ne plu havis idolojn. Vi mem helpu al vi, ne
tro fidu, ke aliaj helpos. Remeti falintajn kradojn, tio eĉ sur
sanaj kestoj ne estas plezuro, kiel mi pli poste eksciis. Tio ĉiam
estas tre ĉagreniga afero. Sed ne pli. Sed sur Jorike ĝi
estis sangolaboro.
Ĉiu kradobloko pezis proksimume
kvardek ĝis kvindek kilogramojn. Tiuj blokoj kuŝis per siaj
dentoj sur transversaj traboj antaŭe kaj fine de la fajrokanalo.
La transversaj traboj iam estis bonaj kaj novaj, en la tempo, kiam
eksplodis la granda striko ĉe la tura konstruado en Babilono kaj
estigis tiun lingvokonfuzon, kiu sur Jorike atingis sian kulminon.
Ne mirinde, ke tiuj transversaj traboj en
la longa intertempo perdis sian apogopovon. Multfoje ardiĝinte
la traboj sveltiĝis. La kradoj kuŝis per siaj dentoj nur
sur tre maldikaj strioj de tiuj arde sveltiĝintaj transversaj
traboj. Ĉe la rompado de la skorioj sufiĉis nur milimetra
misatento, aŭ nur, ke la skorioj tre firme sidis, kaj jam
kradobloko forglitis kaj falis en la cindrejon. La bloko ardis, kaj
oni devis elfiŝi ĝin el la cindrejo per kurioza ilo, kiu
nomiĝis kradotejnajlo kaj pezis proksimume dudek kilogramojn.
Elfiŝinte la blokon, oni devis levi ĝin en la fajrokanalon
kaj en sian antaŭan pozicion. Ĉar la transversaj traboj
elardiĝinte striiĝis en la paso de jarmiloj, la kriplaj kaj
forbruligitaj trabetoj, sur kiuj la blokoj kuŝu, apenaŭ
mallarĝis duonon de colo. Se oni bone
surmetis la antaŭon de la bloko, ĝia fino forglitis kaj
refalis en la cindrejon, kie oni devis duafoje elfiŝi ĝin,
por povi ankoraŭfoje provi la remeton. Ĉifoje ĝia
malantaŭo kuŝis bone sur la trabeto, sed ĝia antaŭo
ne atingis la restaĵon de la trabo kaj
ĝi falis nun antaŭe en la cindrejon. Se la bloko je unu el
la finaĵoj falis en la cindrejon, ankaŭ ĝia alia
finaĵo cedis kaj la tuta krado falis. Tiun elfiŝadon kaj
remetadon oni devis provi tiom ofte, ĝis la bloko per favora
koincido de kelkaj favoraj cirkonstancoj per ambaŭ finaĵoj
atingis tiun apenaŭan colduonon da surkuŝa surfaco.
Se temis pri nur unu bloko, jam estis la
plej malice imagebla laboro. Sed pro la elfiŝado kaj remetado
oni tuŝis foje kaj foje najbaran blokon, kaj tiu reagis je la
voko kaj mem falis obeeme en la cindrejon, kunŝirante ĉe
tio la najbaron. Ĉe la remeto de la lasta najbaro falis plia
najbaro, kiu per nura milimetra strio apogis sin kaj jam dum horo
sopire atendis, ke fine iu tuŝu ĝin, por ke ankaŭ ĝi
finfine havu kialon gliti en la cindrejon kaj partopreni la dancon.
Dum tiu elfiŝa kaj remeta tempo la
fajro en la kanalo kompreneble gaje brulis plu, la kradoj ardis, la
tenajlo ardis, la ferostango, per kiu la kradoj dum la remetado de
sube estis apogataj, ardis, kaj la kradoblokoj havis tian pezon, ke
ili eĉ tiam prezentis konsiderindan pezon, kiam ili estis fridaj
kiel glacio kaj oni povis surbrake porti ilin. Seninterrompe oni ne
povis labori je la blokoj, ĉar necesis priservi la aliajn
fajrojn, por ke ili ne estingiĝu. La tutan karboprovizon, kiu
kuŝis en la kaldronejo, la aliaj fajroj dume formanĝis, kaj
necesis alporti novan provizon.
Kiam ni finfine estis enigintaj la ses
kradojn kaj neniu el ni kuraĝis firme paŝi proksime de la
fajropordo, por ke la blokoj ne skuiĝu kaj ĵetiĝu for
de siaj milimetre dikaj trabetoj, ni ambaŭ falis senvive sur
karbomonton. "Senvive" estas la ĝusta esprimo; ĉar
ĉia vivo en ni estingiĝis dum
tridek minutoj. Ni sangis, sed ni ne sentis tion, nia haŭto
pendis en strioj de la brakoj kaj manoj, sur la brusto kaj dorse, kaj
ĝi estis brogita grandparte, sed ni ne sentis tion. Ni ne plu
havis la forton por spiri.
Bloveto da vivo fine revenis kaj ni devis
denove altigi la vaporpremon. El la plej foraj anguloj de la ŝipo
ni devis alporti la karbojn, ĉar la karboholdoj tie troviĝis,
kie ili forprenis plej malmulte da kargokapacito. La kargoholdoj
estis la plej grava afero. Pro ili Jorike veturis, pro ili ĉiu
ŝipo veturas. La karbo, la manĝo por la ŝipo, estis
akcesoraĵo, kiel la manĝo por la ŝipanaro estis
akcesoraĵo. Ĉiun superfluan angulon, ne uzeblan kiel
kargoholdon, oni plenigis per karboj, kaj de tie oni devis forporti
ilin. En kvarhora vaĉo la naŭ fajroj de Jorike glutis pli
ol mil kvarcent kvindek pezajn ŝovelplenojn da karboj. Tiujn mil
kvarcent kvindek ŝovelplenojn oni devis alporti. Kaj tion ni
devis fari aldone al la eligo de la skorioj, aldone al la elpreno de
cindro el la cindrejo, aldone al la cindrolevado kaj en speciale
benitaj vaĉoj aldone al la remetado de kradoj.
Tion devis fari unu subhejtisto, la plej
kota viro de la ŝipanaro, la plej malestimata, tiu, kiu havis
nek matracon nek kovrilon, nek kusenon, nek teleron, nek forkon, nek
tason, tion devis fari viro, kiun ĝissate nutri ne eblis, ĉar
la kompanio laŭ aserto tiukaze ne estus konkurenckapabla. Kaj ke
kompanioj estu konkurenckapablaj, pri tio eĉ la ŝtato
atentas. Tial, ĝi des malpli atentas pri tio, ke la homoj estu
konkurenckapablaj. Ambaŭ samtempe, la kompaniojn kaj la
laboristojn, oni ne povas teni konkurenckapablaj.
Je la kvara mia hejtisto estis
anstataŭigita. Sed ne mi. Dudek minutojn antaŭ la kvina mi
iris por veki Stanislavon, mian anstataŭulon, por levi la
cindron. Mi devis tiri lin el la litbenko. Li dormis kiel ŝtono.
Li estis jam delonge sur Jorike. Li ne
kutimiĝis al tio. Se iu, eble pasaĝero kun luksa kajuto,
pelate de scivolo, proksimiĝas la kaldronejan ŝakton, ties
unua penso estas: "Kiel eblas, ke homoj povas labori tie?"
Sed tiam tiu, kiu ĉiam proksimas por
fari lian vivon eltenebla, tuj flustras en lian orelon: "Tiuj
kutimiĝis al tio, ili eĉ ne rimarkas tion1."
Tiel oni povas senkulpigi ĉion, kaj
tiel oni senkulpigas ĉion. Tiom malmulte, kiom homo kutimiĝas
je tuberkulozo aŭ daŭra malsato, tiom malmulte homo povas
kutimiĝi elteni ion, kio en la unua tago tiel forte turmentas la
korpon kaj la animon, ke oni deziras ĝin al neniu, kiu havas
homan vizaĝon. Helpe de la malinda preteksto: "Tiuj
kutimiĝis al tio!" oni senkulpigas ankaŭ la skurĝadon
de sklavoj.
Stanislav, fortika kaj rezistopova viro,
neniam kutimiĝis al tio, kaj mi neniam vidis homon, kiu kiam ajn
kutimiĝis al turmentoj. Nek bestoj nek homoj povas kutimiĝi
al turmentoj, nek al korpaj, nek al animaj. Ili nur iĝas
obtuzaj, kaj tion oni nomas kutimiĝo. Sed mi ne supozas, ke homo
iam tiom obtuziĝas, ke li ne sopiras liberiĝon, ke li ne
plu portas enkore la eternan krion: "Mi esperas, ke mia
liberigonto venos!" Nur tiu kutimiĝis, kiu ne plu esperas.
La espero de la sklavoj estas la potenco de la mastroj.
"Ĉu jam la kvina?" diris
Stanislav. "Mi ja nur antaŭ sekundo kuŝiĝis."
Li estis ankoraŭ tiel kota, kiel li iris supren. Ankaŭ nun
li ne povis lavi sin. Li tro lacis.
"Mi devas diri al vi, Stanislav, mi
ne eltenas tion. Mi ne povas levi la cindron je la dekunua kaj ekvaĉi
tagmeze. Mi saltos maren."
Stanislav sidis sur la litbenko, rigardis
min dormeme, li oscedis kaj diris: "Ne faru tion. Mi ne povas
fari aldone ankaŭ vian vaĉon. Ankaŭ mi saltos maren.
Tuj post vi. Ne. Tion mi ne faros. Tiukaze prefere la prunan kaĉon
sub la fajron. Tiukaze ĉio kuniros, kaj ili ne plu povos kapti
iun. Estas ja amuzaĵo, se oni pripensas. Tio pri la prunkaĉo."
La kompatinda Stanislav estas ja ankoraŭ
tute ebria de dormo, mi pensis.
Rimarkoj
pri ĉapitro 31
1. alkutimiĝo: Georg
Forster (1754-1794), mondvojaĝinto kun Cook, sciencisto,
framasono kaj jakobeno skribis en la artikolo "Pri la
interrilato de la ŝtatarto kaj la feliĉo de la homaro":
"Por la malamikoj de la libero ankoraŭ restas elirvojo:
argumento, kiu laŭ ili estas prenita el la naturo. La homo, ili
asertas, estas nek pli nek malpli ol tio, por kio la kutimo destinis
lin..."
Reviziita
je la dua de decembro en 2009
[ĉapitro
32]
[glosaro]
[terminaro]