32
Je la sesa matene mia vaĉo finiĝis.
Mi ne povis lasi karboprovizon por Stanislav. Mi ne plu povis teni la
ŝovelilon. Mi bezonis nek matracon, nek kovrilon, nek kusenon,
nek sapon. Mi falis sur mian litbenkon, tiel kota, olee priŝmirita,
graskovrita kaj ŝvitanta, kiel mi estis. Miaj pantalonoj estis
fuŝitaj por ĉiam, ankaŭ mia ĉemizo kaj miaj
botoj. Ili estis priŝmiritaj per oleo, karbopolvo kaj petrolo.
Ili havis brultruojn, brulmakulojn, kaj estis ŝiritaj. Se mi nun
en iu haveno starus ĉe la balustrado de Jorike, vice kaj
marŝorde kune kun la aliaj poŝoŝtelistoj, enrompistoj
kaj fuĝintaj punkaptitoj, ne plu eblus diferencigi min de la
aliaj. Ankaŭ mi havis nun mian vestaĵon de punkaptito, en
kiu mi ne plu povis elŝipiĝi sen tuj esti kaptita kaj
rekondukita. Mi fariĝis nun parto de Jorike, mi devis veturi kun
ĝi, se eĉ al morto kaj pereo. Fuĝo ne plu eblis.
Iu ŝire vekis min kaj kriis al mia
orelo: "La matenmanĝo pretas." Ne eblis prepari kiun
ajn matenmanĝon en la mondo, kiu kapablus logi min el la
litbenko. Kio estis matenmanĝo kaj manĝado por mi? Nigra,
dika, nebuleca, ŝtone peza io. Kelkaj homoj diras: "Mi
estas tiel laca, ke mi ne plu povas movi eĉ fingron." Kiu
diras tion, ne scias, kion signifas laceco. Movi la fingrojn? Eĉ
la okulklapoj ne tute fermiĝis pro laco. Miaj okuloj estis duone
apertaj, kaj mi perceptis la nebrilan taglumon kvazaŭ ŝarĝanta
doloro, sed mi neniel povis fermi la palpebrojn. Ili ne fermiĝis
per si mem kaj ne per mia volo. Tiun volon mi ja ne kapablis estigi
en mi. Mi havis ne la deziron, sed nur animpezigan malkomfortan
senton: "La taglumo malaperu."
Kaj kiam mi ne pensis, sed senrezistipova
sentis: "Kial mi zorgu pri la taglumo?", tiam la peza fera
hoko de argano suprenŝiris min, la levilo glitis el la mano de
la arganisto, mi falis tre rapide tridek metrojn malsupren, trafis
kun laŭta bruo per la tuta korpo sur la kargokajon, kaj densa
svarmo da homoj alsturmis min kaj kriis: "Eliĝu, dudek
antaŭ la dekunua, levu la cindron."
Post kiam la cindro estis levita, mi
alportis la tagmanĝon el la kuirejo, mi devis supreniri kun mia
kruĉo la ŝipmezan eskalon kaj poste malsuprengrimpi la
eskalon al la antaŭferdeko. Mi manĝis kelkajn prunojn, kiuj
nomiĝis "la pudingo", kaj kuŝis en blua amela
muko. Por povi manĝi ion alian kaj pli multe mi tro lacis. Mi ne
lavis min, sed komencis sen tio la vaĉon. Kiam mia vaĉo
finiĝis je la sesa vespere, mi estis tro laca por lavi min. La
vespermanĝo estis malvarma kaj rigida. Tio ne tuŝis min. Mi
lasis min fali sur mian litbenkon.
Tio iris tiel tri tagojn kaj tri noktojn.
Mi ne havis alian penson ol dekunua ĝis la dekoka, dudektria ĝis
la sesa, dekunua ĝis la dekoka, dudektria ĝis la sesa. En
tiu kompreno sumiĝis por mi la mondpercepto kaj mia konscio pri
mia persono. Mi estis estingita. Anstataŭ mia mio estis nenio
alia ol dekunua ĝis la dekoka kaj dudektria ĝis la sesa. Du
nedireble veaj krioj entranĉis tiun histon mian, kiu iam estis
cerbo, karno, animo, koro. Ili kaŭzis akran doloron, kiu
ŝrikigis min. Povas esti, ke oni sentas similan kriĉigan
doloron, se la nuda cerbo estas tiklata per ŝtala risorto. La
krioj alvenis ĉiufoje de tre fora loko, ili ĉiufoje estis
la samaj, ĉiufoje same kruelaj kaj dolorigaj: "Eliĝu,
dudek antaŭ la...!" Sankta perfort... - kradoj falis!"
Kiam kvar tagoj kaj kvin tagoj estis
pasintaj, mi komencis malsati, manĝis kaj komencis kutimiĝi
al tio.
"Tiel terure, kiel mi pensis, tio
envere ne estas, Stanislav", mi diris, kiam mi transprenis la
vaĉon de Stanislav. "La fritbuletoj tute bone gustas. Nur
iom pli da lakto ni bezonus. Nu, kaj la provizo, kiun vi lasis al mi,
ne tre imponas. Tiun ni enpikos ja en kavan denton de fajro unu.
Cetere, kiel oni povas ellogi rumon el la Unua?"
"Lude facila afero, Pippip. Sufiĉe
magra vi ja aspektas. Li kredos al vi. Iru do tuj supren kaj diru, ke
via stomako malordiĝis, ke vi devas vomi sen interrompo. Diru,
ke vi ne povas iri al la vaĉo, ke vi vomas verde. Tuj vi ricevos
plenan glason da vino. Dufoje po semajno vi povas uzi la recepton. Se
vi provus pli ofte, li ne plu kredos al vi. Tiukaze li enverŝos
sen hezito ricinan oleon je duono, kaj vi rimarkos ĝin nur tiam,
kiam vi jam glutis ĝin.
Kaj vi ne povas kraĉi bone en lia kabineto, ĉar vi mem
devus viŝi poste. Vi do glutus. Ne donu la recepton al alia.
Estas nur por ni. La hejtistoj havas apartan. Sed ili ne elfajfas
ĝin, tiuj friponoj."
Mi kutimiĝis pli kaj pli al ĉio.
Tiam venis la tempo, kiam mi rehavis
kromajn pensojn, kiam mi ne lace kaj kvazaŭ dormeme, sed tute
seke alkriis la Duan, ke mi, se li ne tuj forlasos la kaldronejon, ne
nur martelon, sed ankaŭ streĉbolton ĵetos al lia
kranio, kaj ke li rajtas ĵeti min sen mia rezisto en la maron,
se ne tute certe mi rompbatos per la martelo lian frunton kaj per la
bolto la malantaŭon de lia idiotokranio kaj, ke li ĉifoje
ne sukcesos fuĝi tra la irejo. Li efektive ne povus fuĝi.
Ankaŭ li ŝajne sentis tion. Ni fiksis ferstangon en la
irejo tiel, ke ĝi pendis ŝvebe. De la dorsflanka vando en
la kaldronejo kondukis ŝnuro al tiu ferstango. Se la Dua provus
fuĝi, unu el ni tuj saltus al la ŝnuro kaj tirus ĝin.
Tiel la stango ĉesus ŝvebi kaj falus tiel sur lian
fuĝvojon, ke li sidus en la kaptilo. Ĉu li ne plu viva aŭ
nur kun frakasitaj membroj elirus, tio dependis nur de la nombro de
falintaj kradoj.
Pasis foje kvin vaĉoj sen la falo de
eĉ unu krado. Sed la kradoj ja ankaŭ elbrulis, kaj ni devis
anstataŭigi ilin per novaj, ĉar alie la fajroj trafalus en
la cindrejon. De tempo al tempo oni havis tioman bonan ŝancon,
ke ĉe la enmeto de nova krado nur unu najbaro kunfalis, kaj ke
oni sukcesis trakti kun pacienco kaj sango tiel delikate tiujn du
kradojn, ke pliaj ne falis. Sed kompensis tion poste des pli kruelaj
ekzamenoj, dum kiuj ne nur ses falis, sed ok, kaj ne nur en unu
fajrokanalo, sed en du aŭ tri en la sama vaĉo. Vere, ni
ricevis nenion donacite. Kiam ni alstiris la Oran Marbordon, ni
envenis en ŝtormon, kaj kian ŝtormon! Laŭdu Dion en la
alto kaj blovu al mi la trumpetojn! Kia vetero! Ĉe tio portu
foje la kruĉojn kun supo kaj tajlora gulaŝo sen karambolo
tra la mezŝipo al la kajuto. Laborsapo kaj benzino! Tion oni
devas lerni.
Kaj nun la cindrolevadon. Jen oni do
elkroĉis la pezan cindrokruĉon kaj portas ĝin varma
inter la brakoj sur la ferdekvojo al la cindroŝakto. Sed antaŭ
ol oni alvenas tie kun la amata kruĉo, Jorike ruliĝis kaj
oni retroflugas kun la aminda plenigita kruĉo laŭlonge de
la tuta ferdekvojo kaj rekte ĝis la alferdeka eskalo. Se Jorike
pobe hufobatas, oni surplankiĝas kun la ankoraŭ nun firme
braktenata cindrokruĉo sur la antaŭferdekon, se Jorike
antaŭe montras la nudajn femurojn, oni brue glitas kun la kruĉo
al la pobo kaj ruliĝas sur la tuta poba ferdeko antaŭen kaj
malantaŭen, kaj la Unua Oficiro krias de la ponto malsupren:
"Hej, subhejtisto, se vi emas salti maren, faru tion, neniu
retenos vin, sed la cindrokruĉon bonvolu lasi ĉi tie. Tiun
vi ne bezonos, kiam vi kaptos fiŝojn."
Tiam ankaŭ sube ĉe la
kaldronegoj estas multe pli agrable ol en aliaj tempoj. Ĝuste,
kiam la hejtisto volas surĵeti per bone ekzercita svingo
ŝovelilplenon en la fajron, li subite turnas sin kaj ĵetas
la ŝovelilplenon da karboj krake sur la vizaĝon aŭ al
la ripoj de la subhejtisto. En la sekvanta ŝipruliĝado li
eĉ ne povas eksvingi la ŝovelilon, sed flugas kun ĝi
en karbomonton, en kiu li malaperas, kaj el kiu li nur tiam elrampas,
kiam Jorike denove tie ruliĝas.
En la holdoj, se estas supraj holdoj,
kiujn oni povas ŝarĝi ankaŭ per kargo, estas eĉ
multe pli da amuzo, ĉar oni havas pli da manovrospaco. Oni
feliĉe amasigis ĉe la tribordŝakto ducent
ŝovelilplenojn kaj ĵus komencas ĵeti ilin en la
kaldronejan ŝakton.
Sed nun Jorike subite brue turniĝas
baborden. Kaj la subhejtisto, lia ŝovelilo kaj la belaj ducent
ĵetoj da karbo glitas sovaĝe kirliĝante baborden kaj
suprengrimpas la babordvandon. Jorike nun laŭlonge etendiĝas,
oni reakiras la ekvilibron kaj decidas enĵeti en la babordan
ŝakton la ducent ŝovelilplenojn. Oni ĵus enĵetis
la unuan, sed jen Jorike por ŝanĝo turnas sin triborden.
Kaj la kirliĝanta miksaĵo kun la subhejtisto en la mezo
brue ŝutiĝas triborden, de kie ĝi antaŭe venis.
Sed nun oni superruzas la bonan Jorike. Oni ne longe meditas, haste
enĵetas dek, dekkvin ŝovelilplenojn en la tribordan ŝakton,
poste oni kuras ankoraŭ sufiĉe frue transen al la babordo,
kaj kiam la lavango tie alvenas, enĵetas tuj denove kvindek
ŝovelilplenojn en la babordan ŝakton, kaj tiam oni kuras
kiel Satano triborden, kaj jam la lavango sekvas, nun oni tie enĵetas
dekkvin ŝovelilplenojn en la ŝakton, kaj tiel oni manovras
la karbojn antaŭ la kaldronegojn, se ili troviĝas en la
supraj holdoj. Subhejtisto devas same tiel bone regi la navigadon
kiel la ŝipestro, alie subhejtisto en certaj tempoj ne movus eĉ
kilogramon da karboj antaŭ la kaldronegojn. Memkompreneble, la
subhejtisto sur la tuta korpo estas bruna kaj blua, la nazo estas
batita, la tibioj vundbatitaj, la manoj kaj brakoj parte
senhaŭtigitaj. Gaja estas la marista vivo, hoj hoj!
Kaj eĉ pli gaja estas, ke centoj da
ŝipoj kiel Jorike, centoj da mortulaj ŝipoj veturas sur la
sep maroj. Ĉiuj nacioj havas siajn mortulajn ŝipojn. La
plej fieraj kompanioj, kiuj fanfarone flirtigas la plej belajn
flagojn, ne hontas veturigi mortulajn ŝipojn. Por kio oni pagas
asekurpremiojn? Ne por plezuro. Ĉio devas enspezigi profiton.
Veturas multaj mortulaj ŝipoj sur la
sep maroj, ĉar estas multaj mortuloj. Neniam ekzistis tiom da
mortuloj, kiom ekde la tempo, kiam la granda milito por la libereco
estis gajnita. Por tiu libereco, kiu altrudis al la homaro pasportojn
kaj ŝtatanecajn konfirmilojn, por montri al la homoj la ĉiopovon
de la ŝtato. La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de
la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties
lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la
epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de
la ŝtato kaj de ties lakeoj.
Levu
la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la
plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa. Neniu
religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi
estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn
kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro.
Reviziita
je la dua de decembro en 2009
[ĉapitro
33]
[glosaro]
[terminaro]