33
Se ili devigas labori vin tiel, ke vi estas tro kaputa, por diri eĉ "pip", vi ne plu zorgas vin pri tio, kio okazas ĉirkaŭe. Okazu kio ajn, rapide en la litbenkon, kaj dormi! Oni povas esti devigata labori ĝis tia laciĝo, ke oni ĉesas pensi pri rezisto, ke oni ĉesas pensi pri fuĝo, ke oni ĉesas pensi pri la laco. Oni fariĝas maŝino, oni fariĝas aŭtomato. Ĉirkaŭe ili nun rajtas rabi aŭ murdi, oni ne rigardas, oni ne aŭskultas, nur dormi kaj dormi kaj nenion alian.
Dormeme mi staris ĉe la balustrado kaj dormis starante. Granda kvanto da felukoj kun strangaj pintaj veloj proksimis. Sed tio ne frapis la atenton. Ili ĉiam estis en la ĉirkaŭaĵo. Fiŝistoj kaj kontrabandistoj kaj aliaj kun aliaj negocoj, negocoj, pri kiuj oni eĉ ne aŭdacas pensi.
Subite mi skuis min kaj tute vekiĝis. Mi ne komprenis, kio tiom ekscitis mian atenton. Ŝajne estis potenca bruo. Sed kiam mi kutimiĝis al la ideo pri bruo, mi konsciiĝis, ke ne bruo tiel frape vekis min, sed profunda kvieto. La maŝino ĉesis labori, kaj tio kaŭzas strangajn sentojn. Tage kaj nokte oni aŭdas la stamfojn kaj tondrojn de la maŝino, ĝi bruas en la kaldronejo kiel ruliĝanta tondrado, en la holdoj kiel obtuza peza martelado, kajute kiel turniĝanta rasla anhelado kaj pumpado. La bruo rampas en la karnon kaj cerbon. Oni sentas ĝin en ĉiuj fibroj de la korpo. La tuta korpo estas regata de la kruda stamfado. La tuta homo enfalas en la ritmon de la maŝino. Oni parolas, manĝas, legas, laboras, aŭdas, vidas, dormas, vaĉas, pensas, sentas kaj vivas en tiu ritmo. Kaj subite la stamfado de la maŝino ĉesiĝas. Oni perceptas strangan doloron. Oni sentas vakuon en si, kvazaŭ oni fulmrapide veturus lifte malsupren. La tero sinkas de sub la piedoj, kaj oni havas la senton, kvazaŭ elfalis la suba parto de la ŝipo, pro kio oni sinkas ĝis la fundo de la maro.
Jorike ekhaltis kaj balanciĝis facilmove sur la glata kvieta maro. La ĉenoj tintadis kaj la ankro falis.
Stanislav tiumomente alproksimiĝis kun la kafokruĉo.
"Pippip, li vokis kaj diris mallaŭte, "nun ni devos saltadi antaŭ la kaldronegoj, hoj diablo! Ni devos suprenĉasi la premon ĝis cent naŭdekkvin."
"Ĉu vi frenezas, Stanislavski?", mi diris, Jen ni tuj flugos sen interrompo ĝis la siriuso. Jam ĉe cent sepdek tremas niaj intestoj."
"Tial mi ja tiom ofte, kiom eblas, ferdeke promenas", Stanislav rikane diris. "Tiam oni ne kuros unue kelkajn fojojn per la kranio kontraŭ la feroplafonon. Oni tuj ekflugos kiel gumopilko, kaj antaŭ ol sekvo la ŝipfragmentoj, oni jam naĝas. Kiam mi vidis la felukojn, tiom suspektinde proksimajn, mi amasigis kiel freneziĝinto provizon, por ke mi havu la okazon tre ofte veni supren. Al la hejtisto mi diris, ke mi havas lakson. La venontan fojon vi devos elserĉi ion alian, ĉar ĉiufoje oni ne povas rakonti la saman kanabosemon, alie li eble mem venos supren kaj gustos la amarajn oranĝojn."
"Pri kio temas?"
"Nu, vi estas naiva ŝafo. Ili kaŝe marĉandas ion. La ŝipestro enpoŝigas la procentojn por la asekurpoliso. Azenon tian, kia vi estas, mi ne vidis en mia tuta vivo. Sur kio ni laŭ via opinio veturas?"
"Sur ĉerkveturilo."
"Almenaŭ tio jam klaras al vi. Sed ili ja ne sen muziko tombigos tian ĉerkon. Tion ja ne imagu. La Jorike estas finita. La mortatesto jam kuŝas ĉe la kompanio, ili nur ankoraŭ devas enskribi la daton. Nu, kaj pripensu, amiko, se oni jam ludas sur la lasta violonkordo, tiam vere ĉio estas kiko kaj kakto. La Jorike povas fari ĉion, kio plaĉas al ŝi, ŝi ne plu havas esperon, ŝi troviĝas sur la mortolisto. Ŝi povas riski ĉion, ĉu vi komprenas? Rigardu supren al la lanternkorbo. Jen pendas la maato kun la prisma tubo kaj observas, ĉu la aero estas klara. Tiam vi foje povos observi kiel Jorike ekvostumos, amiko, la olda eluzita damo en la unua kvarono de horo faros tian salton, ke vi skuiĝos pro timo ĉe tiu vaporpremo. Aŭ supren sur la lunon aŭ al la alta maro kun tridek kvin mejloj hore. En tiu stato observu Jorike. Post tridek minutoj ŝi fajfos kaj anhelos el ĉiuj butontruoj kaj havos astmon dum kvar semajnoj. Sed ŝi eliris. Kaj tio estas la plej grava afero. Sed nun mi devas iri malsupren. Mi tuj revenos, kiam mi estos enŝovelinta kelkajn ĵetplenojn, kaj poste mi denove iom promenos ferdeke."
Kutime ni veturis kun premo de cent kvindek, ankaŭ kun cent kvindek kvin, se Jorike devis batali kontraŭ ŝtorma vetero. Cent sesdek signifis: Atentu. Cent sesdek kvin: averto! Cent sepdek: danĝero! Ĉe tiu premo ŝi blove elfajfis kun tia hurlado, ke la suko teruriĝis en la ostoj. Por elpeli el ŝi la ploremon, nun la larmglandoj estis fermŝraŭbitaj. Se ŝi emis, ŝi povis plori internen, povis larmi pri sia terura sorto kaj malgaje rememori tiun tempon, kiam ankaŭ ŝi estis honesta ruĝvanga virgulino. Ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino en sia longa, riĉa vivo2. Ŝi dancis sur brilaj baloj, kie ŝi estis la reĝino de la festo, kaj kie la plej belaj viroj klopodis svati ŝin. Plurfoje ŝi edziniĝis, forkuris de siaj edzoj, retroviĝis en aĉaj hoteloj, tridekfoje eksedziniĝis, ree havis feliĉon kaj reakceptiĝis en la societo, ŝi faris pliajn petolaĵojn, dum kelka tempo fordonis sin al la drinkemo kaj kontrabandis skotan viskion al Norvegio kaj al la krabotruoj ĉe la bordo de la ŝtato Maine1, kaj nun ŝi fariĝis finfine bordelpatrino, testamentintrigulino, venenmiksistino kaj anĝelfaristino3. Tiel profunde povas sinki ino, kiu devenis el tre nobla familio, kiun oni provizis per bonega eduko, kaj kiu eniris la vivon kun silkaj jupetoj kaj robetoj. Sed la malfeliĉo de multaj belaj inoj estas, ke ili ne scipovas morti en la ĝusta tempo...
La kargolukoj estis malfermitaj, kaj oni trafosis diligente la intestojn de Jorike.
La felukoj jam proksimis, kaj du el ili haltis ŝipflanke kaj tie estis firmligataj. Sur la felukoj troviĝis marokaj fiŝistoj. Tiuj grimpis kiel katoj sur la ferdekon. La kargomastoj estis starigitaj kaj komencis labori, ŝrike grincante. Tri marokanoj, kiuj portis la vestaĵojn de fiŝistoj, sed spite al tio ne similis al fiŝistoj, kiuj aspektis prudentaj kaj inteligentaj, iris kun la Dua Oficiro al la kabineto de la ŝipestro. La oficiro ree elvenis kaj kontrole observis la kargadon. La Unua staris sur la ponto kaj direktis la okulojn ĉien, al la horizonto, sur la akvon, al la ŝipo. Ventroflanke sub sia zono li portis pezan Browning-pistolon.
"Ĉu la aero estas klara, maato?" li kriis supren al la masto.
"La aero klaras, aye, aye, Sir4."
"All right! Keep on!5"
La kestoj svingiĝis gaje tra la aero, kaj malsupren en la felukojn. Tie aliaj marokanoj kun lertaj manoj rapide laboris, stivante la kestojn sub la kargojn de fiŝoj kaj fruktoj. Kiam feluko estis ŝarĝita, oni malligis ĝin, kaj ĝi forveturis. Tuj alremis alia, alligiĝis kaj transprenis la kargon.
Ĉiu feluko, kiu ricevis la kargon, puŝite disiĝis de la ŝipo, hisis la velojn kaj forflugis. Ĉiu velis en alia direkto. Kelkaj en tiu direkto, kie firma tero nur estus, se ili volus veli ĝis Ameriko.
La Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbopapero kaj krajonon. Li kalkulis la kestojn. Poste marokano, kiu ŝajne laboris kiel kargestro, vokis nombron al li, la oficiro revokis la saman nombron kaj poste notis ĝin. Ankaŭ la kargestro priskribis paperfolion. La nombrojn ili vokis angle.
Finfine oni ne plu tiris kestojn supren kaj fermis la lukojn. La lasta feluko, kiu transprenis kargon, estis jam tre fora. La unuajn oni ne plu vidis. Ili aŭ malaperis post la horizonto aŭ nebulo vualis ilin. La aliajn oni vidis ĉirkaŭflosi diversdirekte kiel pecetoj de blanka papero.
Plia feluko, la lasta, ĉi tie videbla, estis firmligita ŝipflanke. Ĝi ne transprenis kargon. Ĝi transportis nur fiŝojn.
La tri marokanoj, kiuj troviĝis ĉe la ŝipestro en la kabineto, nun elvenis kun li. Ili ridis kaj interbabilis. Tiam la tri viroj adiaŭis lin per grandaj belaj gestoj de la brakoj kaj manoj, malsuprengrimpis per la ŝnurŝtupetaro, eniris sian ŝipeton, depuŝiĝis, kaj hisis la velojn, oni suprentiris la ŝnurŝtuparon, la ankroĉeno tintadis, kaj Jorike plenrapide ekveturis.
Post proksimume dek minutoj la ŝipestro elvenis sur la ferdekon:
"Kiom da mejloj for?"
"Ses for de la bordo."
"Brave. Ni do eliĝis, ĉu?"
"Jes, sinjoro!"
"Venu matenmanĝi. Ni lavu iom la gorĝon. Informu la stiriston pri la kurso kaj poste venu."
Tiel la fantomeca okazaĵo finiĝis.
Sed la fantomeca okazaĵo postlasis ion. Ni ĉiuj ricevis grandan postŝtorman matenmanĝon. Rostitajn kolbasojn, ŝinkojn, kakaon, rostitajn terpomojn kaj po gorĝo akvoglason da rumo verŝitan en niajn ladotasojn. Tiu postŝtorma matenmanĝo estis la buŝplastro por ni. La buŝplastro por la ŝipestro aspektis alia. Tion oni ne povis manĝi, oni devis meti ĝin en la monujon.
Sed ni eĉ tiel jam kontentis. Ni estus veturintaj en la inferon kun la ŝipestro, se li estus dirinta: "Ek, viroj!" Kaj eĉ ne ŝraŭboj por poleksoj estus povintaj eltorturi el ni tion, kion ni vidis.
Ni vidis nur, ke lagro de la maŝino varmegiĝis, ke ni devis ankri ĝis la difekto estis riparita, kaj ke - dum ni ankris - felukoj alvenis, kiuj intencis vendi fiŝojn kaj fruktojn al ni. La kuiristo aĉetis fiŝojn por du manĝoj, kaj la oficiroj aĉetis ananasojn kaj freŝajn daktilojn kaj oranĝojn.
Ni povas ĵuri tion, ĉar ĝi estas la vero, jes, sinjoro.
Tiel bonan kapitanon oni ne perfidas, ne, sinjoro.


Rimarkoj pri ĉapitro 33
1. ŝtato Maine (angle): la usona ŝtato Maine
2. Ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino...: Georg Forster, la radikala demokrato (vidu pri ĉapitro 31) en la sama artikolo: "La homaro kuŝis kiel trovita infano ĉe la mamoj de la kompatema nutristino, kies sanaj sukoj kaj amriĉa flegado donis kreskon kaj prosperon al ĝi, sed riĉo, altrango kaj abundo flamigis la voluptajn sentojn de la juna ino; malĉastigite malĉastante la flatulino baldaŭ ludis kun kronoj, dume ŝi tenis sian duonfilinon en severa servopreteco. Lastfine, sur la lasta ŝtupo kiel senhonora oldulino misformita al monstro, ŝi fariĝis la sklavino de siaj unuaj malĉastigintoj kaj deziris diskuti kun tiuj la liberecon, la junecon kaj la senkulpecon de plenkreskinta virgulino."
3. anĝelfaristino: abortistino
4. aye, aye, Sir (angle): Jes ja, sinjoro
5. All right! Keep on! (angle): Bone! Daŭrigu!
Reviziita je la naŭa de decembro en 2009
[ĉapitro34] [enhavo] [glosaro] [terminaro]