44
En la malproksimo ankris la Empress of Madagascar1, la Imperiestrino de Madagaskaro, angla ŝipo, kiu pezis naŭmil tunojn, eble eĉ pli. Tio estus tia kesto por provi surhopi kaj releviĝi el la tombo dum certa tempo kaj promeni. Fajna nova boateto. Kvazaŭ lakite, tiel pura ĝi aspektis. Eĉ la oro ankoraŭ ne delaviĝis de la haŭto. Ĝiaj novaj koloroj ankoraŭ brilas. Sed tie dungiĝo ne eblas, tie ne estas posteno, sur tia persike mola marjunulino. Ŝi tiel kokete ridetas trans la akvon, palpebrumas per la koloritaj okulharoj kaj tikas per la substrekitaj okulgloboj al mi, ke estas vera plezuro. Mi devas iri al ŝi kaj rigardi la ĉarman belulinon el la proksimo.
Mil diabloj, se nur la salajro ne estus, mi vere tie sonorilus pro dungiĝo. Sed de la salajro mi ne delasas. Se mi nur iel atingus, ke la Dua elĵetus min el la ŝipo. Ĉu mi eble iom agitu kiel bolŝevisto? Sed ili nur ridus pri tio. Agitu kiom ajn, vi ne povas forlasi la ŝipon. Kaj se vi troigus la spektaklon, li minusus la salajron por du semajnoj. Vi laborus por nenio.
Se la Imperiestrino ekveturus pli frue ol Jorike, kaj mi surestus sur ŝi, dungita pro urĝeco, jen oni jam ne povus ŝanĝi tion. Sed kie la Imperiestrino poste elŝipigus min? Al Anglio ili ne povus kunpreni min, ili ne povus liberiĝi de mi. Sed liberiĝi de mi ili devas. Sed kie? Ili puŝus min sur mortulan ŝipon, ie survoje aŭ en iu haveno, kie staras remizo.
Sed demandoj kostas ja nenion.
"Hola!"
"Hola! What is up?" Sur la kapo de la vokinto troviĝas blanka ĉapo.
"Ain't no chance for a fireman, chap?2 Ĉu vi havas postenon por hejtisto?" mi vokas supren.
"Paperojn?"
"Ne, sinjoro."
"Sorry. Mi bedaŭras, mi ne povas helpi al vi."
Tion mi ja sciis. Ŝi estas pura fraŭlino. Jen ĉio devas esti en ordo. Geedziĝa licenco necesas. Ŝi havas patrinon, kiu ankoraŭ gardas ŝin propramane. La patrino Lloyd en Londono.
Mi iradas laŭlonge de la kesto. Sur la poba ferdeko sidas kelkaj maristoj, ili ludas kartojn. Fulmotondro, kian anglan ili parolas? Tio estas ja la jorika lingvo. Kaj tio sur glatlakita angla ŝipo, de kies haŭto eĉ la oro ankoraŭ ne defalis? Jen io ne estas en ordo. Ili ludas kartojn, sed ne kverelas kaj ne ridas.
Mi foje rigardu. Sonorilfiŝo kaj ŝarknaĝilo! Ili sidas tie kaj ludas, kvazaŭ ili sidus sur sia propra tombomonteto kaj ludus pri la propraj vermetoj. Ilia manĝaĵo estas bona, ili aspektas bone grasigitaj. Sed la malgaja kartludado kaj la tristaj vizaĝoj, kaj ĉio ĉi sur tute nova angla ŝipo, ĉu? Jen io ne estas en ordo. Cetere, kial la ŝipo venis ĝuste ĉi tien, al la haveno de Dakaro? Kaj kiun kargon ĝi enprenis?
Feron. Malnovan feron. Ĉe la okcidenta bordo de Afriko? Tuj apud la ekvatoro? Malnovan feron? Nu bone, la damo Empress veturas hejmen kun balasto kaj kunprenas la malnovan feron. Al Glasgovo. Tiu fero pagas almenaŭ duonon de la veturo. Malnova fero estas pli bona ol sablo kaj ŝtonoj.
Kaj tamen. La bela nova ŝipeto Empress ne povas ricevi kargon de Afriko al Anglio, kial?
Se mi ĉi tie devus atendi sur la plaĝo, mi eltrovus ene de tri horoj, pri kio temas ĉe la brile pura Imperiestrino. Ŝi ja ne eble vere estas...? Nu, ankaŭ mi jam entranciĝas, nun ankaŭ mi vidas fantomojn en ĉiu angulo. La Empress of Madagascar, tiu persike mola kaj vivokreva marjunulino el Glasgovo ĉi tie jam prostituu sin sur la strato? Sin ŝminkinte?
Ne, ŝi ne ŝminkis sin. Estas ŝia natura aspekto.Ŝi estas pli ol tri jarojn juna. Ŝi estas absolute aŭtentika. Eĉ nito ankoraŭ ne estas forsmirgita de la jupeto. Kvazaŭ lekita kaj bone odora, supre kaj sube. Sed la ŝipanaro, tiu ŝipanaro. Jen io ne estas en ordo.
Kial tio min interesu? Ĉiu infano volas havi siajn plezurojn.
Mi reiras al la norvega ŝipo.
Mi lasas min suprentiri. Stanislav ankoraŭ ĉeestas. Li sidas en kajuto kaj babilas kun kelkaj danoj. Li havas ladujon da bona dana butero kaj pecon da luksa fromaĝo en poŝo.
"Pippip, vi venas ĝustatempe, vi povas vespermanĝi kun ni, bonan danan vespermanĝon, plenvaloran kaj originalan", diras Stanislav.
Ni ne longe lasas peti nin kaj kunvespermanĝas.
"Ĉu vi vidis tie transe la anglan ŝipon, la Imperiestrinon?" mi demandas, kiam ni ĉiuj sidas en la salono kaj diligente manĝas.
"Tiu ankras jam sufiĉe longe ĉi tie", iu el ili diras.
"Fajna knabino, ĉu?" mi nun esplore demandas.
"Ekstere pompe kaj interne trompe", diras unu el la danoj.
"Nu", mi demandas, "trompe, ĉu? Kial trompe? Ĝi estas ja tute bona ŝipo."
"Kompreneble ĝi estas bona ŝipo", alia intervokas.
"Vi povas dungigi vin laŭ la leĝo pri urĝeco, se vi emas. Por mielo kaj ĉokolado. Ili ĉiutage ricevas ekzekutan manĝon. Pudingon kaj rostaĵon."
"Fulmotondro, la diablo prenu vin, parolu fine klare", mi nun diras. "Kio tio estas? Mi ja mem demandis pro posteno, ili ne povis helpi al mi."
"Kara amiko, propre vi ne aspektas kvazaŭ vi hieraŭ glutis marakvon unuafoje. Ĝi estas mortulĉaro."
"Ĉu vi estas freneza kaj per peĉo priŝmirita?" mi vokas.
"Estas mortulĉaro, tion mi diras al vi", la dano ripetas kaj enverŝas kafon por si. Ĉu ankaŭ vi volas havi plian kafon? Ni ne devas ŝpari la lakton, la sukeron kaj la buteron. Ni povas diboĉi. Vi povas preni laktladujon por hejma uzo. Ĉu vi emas?"
"La nura demando min tiom kortuŝas, ke mi tuj ekploros", mi diras kaj plenigas mian tason per kafo, per aŭtentika kafo el grajnoj.
Mi forgesis kiel ĝi gustas, ĉar Jorike disdonis nur kafosurogaton dudekprocentan, por ke ne difektiĝu niaj koroj.
Jen kadavroŝipo, mi diras al vi plian fojon."
"Kion vi volas diri per tio? Ĉu kadavroj de Francio al Usono, por ke la patrinoj tie povu planti ilin en florpotojn, por ĝui la honoron, kaj entuziasmiĝi pri la milito, kiu finos ĉiujn militojn?"
"Ne parolu tiel fremdule, amiko."
"Ĝi transportas kadavrojn, sed ne militistajn kadavrojn el Francio."
"Sed?"
"Malgrandajn anĝeletojn. Maristajn anĝeletojn. Maristajn kadavrojn, vi segofiŝo, kiu vi estas, se vi ne finfine ekkomprenas."
"Ĉu la Imperiestrino havas ilin surŝipe?"
"Dio mia, kun vi oni devas trakuri holdovandon, antaŭ ol vi komprenas. Kompreneble la onklino enkargis ilin. Sep okonoj pretas. Hejme en ilia vilaĝa preĝejo oni jam povas trankvile engrati la nomojn sur la memortabulon por maristoj3. Korektado ne necesos. Se ankaŭ vi volas havi vian nomon sur la memortabulo de via vilaĝo, jen vi nur devas kuniri. Tio aspektas cetere efektive tre noble, se apud via nomo legeblas Empress of Madagascar. Tio ja sonas impone. Tio pli bone aspektas, ol se tie nur legeblus Berta aŭ Emma aŭ Norda Kabo. Oni devas pensi ankaŭ pri tio, kiun najbaron oni havos sur la tabulo. Empress of Madagascar, hoj, jen enestas muziko, amiko mia."
"Kial ŝi jam veturu por la poliso?"
Tion mi nun vere ne povis kompreni. Tio ja jam denove estis nura babilaĉo. La pura envio, ĉar ili ne veturis mem sur la nova kesto.
"Tion eĉ infano komprenas."
"Ŝi ja maksimume antaŭ tri jaroj eliris el la vindoj" mi kontraŭdiris.
"Finfine vi pruvas, ke vi eliĝis jam pli frue el viaj vindoj. Ŝi havas ekzakte tri jarojn. Oni konstruis ŝin por granda veturo. Orienta Azio kaj Sudameriko. Kun la celo veturi dekdu nodojn. Jen la kondiĉo. Kiam ŝi ekplugis, ŝi veturis kvar nodojn, kaj se ŝi rapidis, kvar kaj duonon. Tion ŝi ne povas elteni. Tiel ŝi bankrotiĝas."
"Ili povus rekonstrui ŝin."
"Tion ili jam dufoje provis. Ŝi malboniĝis pli kaj pli. Komence ŝi veturis eĉ ses nodojn, sed post la rekonstruo jam nur kvar. Ŝi devas forlasi la akvon, devas enspezigi la asekuron. Ili certe bone knedis la asekuron, por ke ŝi povu pasi tra Lloyd. Sed oni povas knedi ĉion."
"Kaj nun ŝi sinku kun muziko, ĉu?"
"Ŝi jam dufoje sidiĝis. Sed tio ne sukcesis. La unuan fojon ŝi sidis sur sablo. Elegante, kiel cigno. Ili certe jam pridrinkis tion en Glasgovo. Sed leviĝis ŝtorma vetero kun monstra alta tajdo, ĝi levis la ĉarman damon supren de la sablo, kiel ĉe ĉieliro, kun trompetoj kaj timbaloj. Kaj ŝi turniĝis gaje sur la maron. Tiam la ŝipestro certe suke sakris. La duan fojon, en la ĵus pasinta semajno, kiam ni jam ankris ĉi tie, ŝi rapidis kiel sago inter rifojn. Ŝi perfekte firmpinĉiĝis. Sed la sendrata stacio estis frakasita. Kompreneble. Jen la ŝipestro devis hisigi la flagojn. Pro la bona konduto, ĉar ĉiam ĉeestas atestantoj. Jen alvenis franca patrolŝipo, ĝuste kiam la ŝipestro jam kun gaja humoro kaj sen hasto lasis surakvigi la boatojn. La patrolo flagsignalis 'Atendu. Helpo survoje!' Jen la ŝipestro sakris. Mi volonte scius kiel li reordigis la taglibron. Li jam tiel perfekte manipulis ĝin. Li certe multe skrapis per gumo, amiko mia. Li eraris. Tio estas, verŝajne ne eblis alie. Li sidigis la ŝipon en basa tajdo. Nun tri trenŝipoj venis kaj levis ŝin de la rifoj en la alta tajdo. Tute elegante. Eĉ grato ne postrestis. Fatalaĵo! Nun li devas pagi ankaŭ la savokostojn. Ĉion tion oni minusos de la asekursumo. Estas plia demando, ĉu la asekurkompanio transprenos la tutajn kostojn. Tio dependas de la ŝipa taglibro."
"Kaj kiel plu?"
"Nun li riskos ĉion. Tion li devas fari. Trifoje li ne povus eltiri sin. Tiukaze la asekurkompanio farus enketon kaj nuligus la asekuron. Ĝi postulus alian ŝipestron sur la ŝipon, iun, kiu veturas sen trukoj. Tio estus la fino. Tiam la Imperiestrino devus iri al vrakejo. Veturi ŝi ja ne plu povas."
"Kial ŝi tiel longe ankras, se ŝi ne estas riparata?"
"Ŝi ne povas elveturi. Ne havas hejtistojn."
"Tio estas sensencaĵo. Tiukaze ili almenaŭ min povus dungi. Mi ja diris al ili, ke mi estas hejtisto."
"Ĉu vi havas paperojn?"
"Lasu la ŝercojn, knabo."
"Se vi ne havas paperojn, li ne dungas vin. Li devas gardi sian noblan vizaĝon. Mortuloj farus lin suspektinda. Sed ĉu vi estas zulukafro aŭ hotentoto aŭ surdmutulo, tio estas indiferenta. Vi devas havi nur paperojn kaj marspertojn. Uloj, kiuj ne marveturis, ne estas bonaj, la asekurkompanio povus reteni la pagon kaj kaŭzi multajn ĝenojn. La hejtistoj elvenis el la ŝipo. Ili brulvundiĝis kaj kuŝas en hospitalo, alie ili ja ne povintus forlasi la ŝipon. La hejtistoj estas en la plej malica situacio en tiaj okazoj. Ili ne elvenas, se la ŝipo surrifiĝas, riskante ĉion. Jen tuj estas akvo antaŭ la kaldronegoj, kaj la kaldronegoj kutime tuj eksplodas, se ili tiel subite troviĝas sub frida duŝo. Ili tuj malsanas je eksploda pneŭmonio."
"Ĉu li nun atendas, ĝis la hejtistoj fine elvenas el la hospitalo?"
"Tio ne helpus al li. Ili ne plu devas surŝipiĝi, se ili ne emas. Ili povas maldungiĝi sen sed kaj tamen. Ili havas perfektajn paperojn kaj povas trankvile atendi alian ŝipon."
"Kiel la onklino do formoviĝu?"
La uloj ridis kvazaŭ interne de si, kaj tiu, kiu ŝajne plej bone studis tiun kazon, diris: "Tiuj intencas infanforrabon, ŝanhajadon. Tion mi povas flustri al vi, knabo. Jes, ŝi estas nobla kaj eleganta damo, la Imperiestrino de Madagaskaro. Ekstere pompa kaj sub la masko trompa. Evitu ŝian proksimon, por ke ŝi ne trompu vin."
Kompare al ŝi Jorike estas tre estiminda damo. Ŝi ne pretekstas ion. Tiel, kiel ŝi aspektas, ŝi estas. Honeste ĝis la skeleto.
Preskaŭ mi komencas ami Jorike.
Jes ja, Jorike, mi devas konfesi al vi: Mi amas vin. Mi sincere amas vin pro vi mem. Mi havas je miaj manoj ses nigre bluajn ungojn kaj je la piedoj kvar nigreverde bluajn. Ĉion ĉi por vi, amata Jorike. Sur la piedajn ungojn batis falintaj kradoj kaj ĉiu fingra ungo havas sian propran dolorplenan historion. Mia brusto, mia dorso, miaj brakoj kaj piedoj havas cikatrojn de malicaj brulvundoj. Ĉiu el la cikatroj naskiĝis kun dolorkrio, eligita pro vi, amata. Via koro ne hipokritas. Via koro ne larmas, kiam ĝi ne sentas ploremon, ĝi ne jubilas, kiam ĝi ne sentas ĝojon.
Via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta kiel pura oro. Kiam vi ridas, koramata, ridas via animo, ridas via korpo kaj ridas via gaja ciganrobo. Kaj kiam vi ploras, plej kore amata ino, ploras eĉ la frida rifo, kiun vi preterveturas.
Neniam plu mi volas forlasi vin, amata, ne por ĉiuj trezoroj de la mondo. Mi volas migri kun vi, kanti kun vi, danci kun vi kaj dormi kun vi. Mi volas morti kun vi, elspiri en viaj brakoj mian lastan suspiron, kun vi, ciganino de la maroj. Vi ne fanfaronas pri via glorriĉa pasinteco kaj pri via praa genealogia arbo ĉe la onklino Lloyd en Londono. Vi ne fanfaronas per viaj ĉifonoj, kaj vi ne ludas per ili. Ili estas via plenrajta vestaĵo. Vi dancas en viaj ĉifonoj ĝoje kaj fiere kiel reĝino kaj kantas vian cigankanton, vian ĉifonulan kanton:


La danckanto de l' Mortula Ŝipo
La aĉa vest'? Forgesu ĝin.
Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min.
Estu sen zorg' pri mia stat'.
Mi bone vivas sen kompat'.
Estu sen zorg' pri vagabond'!
Mi vivas min, ne vin, en tiu mond'.
La paradizo estus stulta fin',
prefere kaptu la Satano min.
Mi viajn benojn ne bezonas,
eĉ se mortuloj en mi dronas
kaj fia fam' ĉirkaŭas min.
Afero mia, notu ĝin.
Mi fajfas pri la juĝ' de Di'.
Pri releviĝ' ne kredas mi.
Pri dioj estas mi sen sci'.
Inferajn punojn ridas mi.
Hola hej, sur alta mar',
hola, mortular'!


Rimarkoj pri ĉapitro 44
1. Empress of Madagascar: Tielnomataj piratoj en la nordo de la insulo Madagaskaro fondis fine de la 17-a jarcento en Diego Suarez respublikon kun la nomo Liberta, komunumo, kiu celis efektivigi liberecon kaj justecon. Eble "Empress of Madagaskar" ankaŭ estas sinonimo por la komunisma insulo Sovetunio, kiu same ne tiel rapide progresis, kiel atendite de la bolŝevistaj gvidantoj. En la libro "La germana ideologio", eldonita nur en la jaro 1932, Marx kaj Engels skribis pri la loka komunismo: "3. ĉiu plivastigo de la interrilatoj ĉesigus la lokan komunismon. La komunismo estas empirie ebla nur kiel la ago de la regantaj popoloj 'per unu fojo' kaj samtempe, kio premisas la universalan disvolviĝon de la produktiva forto kaj la mondan trafikon, ligitan kun ĝi."
2. "Ain't no chance for a fireman, chap?": "Ĉu vi eble bezonas hejtiston, amiko?"
3. memortabuloj por maristoj: Ekzistas ankoraŭ kelkaj el la malnovaj maristaj preĝejoj. Unu el ili estas tiu de Tersato, miksaĵo el kastelo kaj kapelo, sub la signoj de kruco kaj ankro. Ĝi troviĝas ĉe la plej norda etendiĝo de la Mediteraneo proksime de Fiume. Apud aliaj tre belaj ŝipaj objektoj videblas tie ankaŭ lignaj memortabuloj, kiuj montras buntkolorajn ŝipojn kaj ŝipkatastrofojn. Krome piratojn kaj fiŝistojn.
Reviziita je la deka de februaro en 2010
[ĉapitro 45] [enhavo] [glosaro] [terminaro]