LA RIMARKOJ PRI LA ĈAPITROJ

1 ĜIS 48

 

Rimarkoj pri ĉapitro 1

1. la nomo B. Traven: la signifo de la pseŭdonimo estas duba. En la praa angla marista slango la nomo signifas 'vojaĝanto', kio pensigas ankaŭ pri la angla vorto traveller. Se oni rigardas ĝin anagramo, ĝi legeblas kiel NEV ART B., tio estus NEW ART B., do NOVA ARTO de B. Se pravas mia supozo pri la rilato al la rivero Trave en Ŝlesvig-Holstinio ĉe Lübeck, pri kiu mi skribis en la enkonduko pri la libro kaj la aŭtoro, Traven ankaŭ estus simbolo por la vivo kontraŭ la morto. La usona Traven-esploristo Karl. S. Guthke trovis en Ŝlesvig-Holstinio la du vilaĝnomojn Travental kaj Marutendorf. La esploristo Baumann asertis, ke Traven estas la nomo de almenaŭ du personoj.

2. la titolo: la vortkombino 'mortula ŝipo' por certa speco de ŝipoj estas elpensaĵo de B. Traven, kiu tamen tre realas. Temas pri kargoŝipoj, kiujn la kompanio aŭ la posedanto tiom longe ne prizorgas kaj riparas, ĝis ili sinkas aŭ ĝis oni eĉ sinkigas ilin por enkasigi la asekursumon. La maristoj sur tiaj ŝipoj estas mortontoj, maristaj gladiatoroj.

3. la komenca kanto: "Estis mia intenco skribi amrakonton. Vi vidas tion ĉe la enkonduka kanto. Sed neniam mi sukcesas fari per miaj figuroj, kion mi volas.... kaj tamen ĝi estas la granda neeldirita amrakonto de tiu, kiu ne povas reiri al sia amatino."

( B.T. en letero el la jaro 1925)

4. Tuscaloosa: urbo en la okcidenta Alabamo, fondita en 1816 sur la tereno de indiana vilaĝo, la nomo de indiana tribestro; ankaŭ la nomo de fama oceana vaporŝipo

5. First rate steamer, made in USA (angle): Vaporŝipo plej alkvalita, produktita en Usono

6. homoj kaj ne nur manoj: "Li ( la kapitalisto) ne povas kompreni, ke li havas ankoraŭ alian rilaton al la laboristo krom tiu de vendo kaj disvendo, li ne rigardas ilin homoj, sed 'manoj' (hands) ...", skribis Friedrich Engels (1820-1895) en sia unua libro 'Situacio de la laborista klaso en Anglio', el la jaro 1845. Ĉiuj pliaj citaĵoj de Engels estas el tiu libro. Tiu grandioza verko de la junulo Engels, tute preteratendita de Traven-esploristoj, pri la frukapitalismo en Anglio estis la plej grava fonto por la verkinto de la Mortula Ŝipo.

Ankaŭ la usona verkisto Jack London - London estas pseŭdonimo- uzis ĝin por sia libro "Homoj de l' abismo" pri la loĝkvartalo East End de Londono. En ĉifonoj kaj aspektanta kiel senhejmulo li faris en tiu urbokvartalo praktikajn esplorojn por la libro. Antaŭ sia aresto kaj poste Ret Marut loĝis en tiu havena regiono.

Cetere, B.Traven, Jack London kaj F. Engels havas ankaŭ alian komunecon: La cindro de B. Traven estis ĵetita el aviadilo sur la indianan regionon Chiapas en Meksiko. La cindron de Jack London oni forsendis en leteroj al amikoj. Kaj tiun de Engels oni ĵetis en la kanalon inter Calais kaj Dover.

7. AB, able-bodied seaman (angle): plene lerta maristo

 

Rimarkoj pri ĉapitro 2

1. mon ami (france): mia kara

2. Well, Mademoiselle: bone, fraŭlino

3. Broadway: granda strato de Nov-Jorko, konata pro siaj multnombraj teatroj

4. Mi ne volis respondeci la morton de la patrino: " En Hamburgo, tie mi estis, kun veluro kaj silko min vestis. Mian nomon mi ne rajtas diri, ĉar mi estas, ho ve, damo por mon'. Mia frato skribis: Ho, fratino, ho, venu hejmen! Nia patrino kuŝas tre malsana. Ŝi ploras pro vi, sian solan feliĉon. Jen mi skribis al li: 'Ho, frato, mi ne povas reveni. Mia honoro en Hamburgo restis. Hejmlande mi ne trovos la feliĉon.'" ( Havena kanto, ne rimita de mi)

 

Rimarkoj pri ĉapitro 3

1. ...lasis foti min en Antverpeno: Tio povus esti, sed en Londono li devis allasi, ke la polico fotas lin en la prizono de Brixton la 1-an decembro 1923. Sur la policaj serĉlistoj de la gvidintoj de la bavara konsilia respubliko en Munkeno mankis la foto de Ret Marut. rimarkojn.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 4

1. elhaŭtiĝi (slange): fuĝi, foriĝi

2. Oui (france): jes

3. Netherlands (angle): Nederlando

4. Rotterdam, derde klasse (nederlande): Roterdamon, tria klaso

 

Rimarkoj pri ĉapitro 5

1. elsalti pobe (slange): fuĝi

2. My old Kentucky home (angle): Mia malnova hejmlando

Kentucky, usona popolkanto.

Strofo:

La negroj ĝojas en la Kentucky-land',
ĉar brilas somera la sun'.
Herbejoj floras, kaj el la foliar'
sonas ĉiam birdaj kantoj nun.

Infanoj ludas senzorge ĉe l' kaban',
gajege, sen melankoli';
sed iam frapos malĝojo al la pord'
nur pro vi, Kentucky-land', pro vi!

Ploru ne, negrino,
ĉe la kampara rand'!
Sed eksonu kanto por la Kentucky-hejm',
por la kara, malproksima land'!

trad. Paul Bennemann

3. 'm sorry, old fellow, can't help it. Good bye and g'd luck (angle): Mi bedaŭras, amiko mia, mi ne povas helpi al vi. Adiaŭ kaj multe da feliĉo.

4. Yesser: la angla parolkuntiro de Yes kaj Sir, do: Jes, sinjoro

 

Rimarkoj pri ĉapitro 6

1. Tsat so!: nenorma parolmaniero de la angla: That's so!, Esperante: Tiel estas!

2. good-bye (angle): adiaŭ

3. Wall Street: strato kun multaj bankoj kaj borsoj en Nov-Jorko, kvartalo Manhattan

 

Rimarkoj pri ĉapitro 7

1.Vaŝington: unua prezidento de Usono, tiel skribita de Z. en

la Fundamento de Esperanto

 

Rimarkoj pri ĉapitro 8

1. Une troiséme Anvers. (france): Bileton triaklasan al

Anvers.

2. la perditaj dekkvar punktoj de Wilson: proklamo de la usona

prezidento Thomas Woodrow Wilson je la 8-a januaro 1918, kiu celis pacon kaj novan mondan ordon inter la militpartoprenantoj

 

Rimarkoj pri ĉapitro 9

1. Yank (angle; slange): jankio, t.e. usonano

2. suspekti la cinamon(slange): jam antaŭsenti, pri kio temas

3. goat (angle): 'kaprino', ĉar la prizona pastro misprononcis la

anglan vorton 'God' (Dio)

 

Rimarkoj pri ĉapitro 10

1. M'me (france): sinjorino. Kion Traven rakontas pri la damo

estas tute reala maljustaĵo, sed ke li rakontas tion iomete antisemiteme, ne estas hazardo, sed sekvo de la miskomprenemo de Marut kaj de multaj samtempanoj, ke estas io tipe juda fari negocojn. Nur en la mahagonoromanoj li tute forlasos tiujn cetere ankaŭ jam antaŭe nur tre rarajn antisemitaĵojn. Liaj plej proksimaj batalamikoj en Munkeno, Gustav Landauer, Erich Mühsam kaj dr-o Levine estis judoj. Kaj unu el liaj du plej ŝatataj germanaj verkistoj estis la judo Heinrich Heine. La alia verkisto estis Johann Wolfgang von Goethe.

2. Mr. Grgrgrgs: dadaisma nomo

3. mondlingvon klakan: B.T. sciis pri la "arte faritaj lingvoj", sed

ne akceptis ilin. En "Lando de l' printempo" (1928) li skribis: "Kaj malhelpas la klopodoj krei novajn arte faritajn lingvojn, dume estas multe pli utile studi unu el la grandaj regantaj vivantaj lingvoj, kiuj disvolviĝis nature. En la sama tempo, dum kiu ĉiuj laboristoj de la mondo povas lerni artlingvon, ili ankaŭ lernas vivantan lingvon, la hispanan aŭ anglan, por interproksimiĝi. Ne per arte farita lingvo, sed per vivanta lingvo oni lernas kompreni aliajn popolojn."

 

Rimarkoj pri ĉapitro 11

1. Gale (angle): ventego, sed ankaŭ trovebla en la vorto Galileo, kien Jesuo foriris, ĉar profeto ne havas honoron en sia propra lando. (Sankta Johano, 4. 43-44). Ret Marut/ Traven devis forlasi Germanion, ĉar li estis serĉata ŝtatkrimulo pro la revoluciaj okazaĵoj en Munkeno en la jaro 1919. Por Marut Kristo estis "spartakisto kaj komunisto", "kiu diferencis disde la komunistoj nur en tiu punkto, ke li ne bezonis Ruĝan Armeon." Li ankaŭ skribis en sia anarkiema kontraŭmilita gazeto 'Der Ziegelbrenner' (La brikofaristo): "Jesuo estis homo kiel vi kaj mi, kaj tial li tiel gravas." Gerard Gale, verŝajne konato de B.Traven, eldonis de 1917- 1921 kun sia vivkunulino Magdalena E. Gale la revolucieman gazeton "Gale's Monthly"en Meksiko, ĝuste en tiu tempo, kiam Marut en Germanio eldonis "La brikofariston". Ribelon de anglaj brikofaristoj F. Engels priskribis en la jam menciita libro 'Situacio de la laborista klaso en Anglio'. Plie la nomo Gale enestas en la vortoj galeaso kaj galero.

La nomo Marut devenas laŭ la supozo de la esploristo Rolf Recknagel verŝajne de la praa hinda literaturo, kie la marutoj aperas kiel ŝtormestaĵoj. Ili estas la kunuloj de Rudra ĉe la venko kontraŭ la demonoj. En la Rigvedo la marutoj laŭ Recknagel estas tiel karakterizitaj: "Ilian devenon scias neniu; nur ili mem scias la naskiĝlokon unu de la alia. Kun flugiloj unu kovras la alian kaj kune ili batalas, la ventfuriozaj falkoj... Tial kun la marutoj la aro kapablas multon. Bela estas via sovaĝeco, kolera estas via senco, kiel de muĝanta Muni (ekstazulo)..." Krome oni supozas, ke Ret Marut estas anagramo por la germana 'der Traum', la sonĝo. Sonĝoj povas esti utopiaj, sed Traven sciis ankaŭ pri taoismaj sonĝinterpretadoj, laŭ kiuj ne estas tiel certa, kio estas pli reala, la sonĝo aŭ la tielnomata reala mondo?

2. Majestic (angle): la majesta

3. "Eble vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis?": Hal Croves, la viro, kiu ĉiam asertis, ke li ne estas Traven, en intervjuo diris: "... Ne temas nur pri pasportoj. Temas pri tio, ke homoj sub modernaj kondiĉoj estas devigitaj... Se oni ne havas pasporton, ankaŭ ne plu eblas pensi pri la animo de homo, la homo estas tute perdita." Ret Marut plurfoje en sia vivo provis ricevi pasporton: en la jaro 1914 en Barmen (?), 1915 aŭ 1916 en Kolonjo, en marto de 1917 en Munkeno kaj marte de 1924 en Londono.

4. pasporto pli necesas ol io ajn alia: Bertolt Brecht skribis ironie en"Interparoladoj de fuĝintoj", ke la pasporto el ĉiuj partoj de la korpo estas la plej grava.

5. Good bye and good luck to ye!(angle): Adiaŭ kaj multe da feliĉo por vi!

6. Jackson Square: publika placo en Nov-Orleano, nomita laŭ la usona prezidanto Andrew Jackson

7. "Serĉu sufiĉe frue alian, amatino": troviĝas en la danckanto de l' skeletulo' (vidu pri tio en rimarko 19/6)

8. Boys, get all the canvas set! (angle): Maristoj, hisu ĉiujn

velojn!

 

Rimarkoj pri ĉapitro 12

1. Boche (slange france): boŝo, germano

 

Rimarkoj pri ĉapitro 13

1.Mon dieu (france): Dio, mia

2. Sudfalio: ne ekzistanta, ŝerce uzita

3. Buletoj laŭ Königsberg: germane "Königsberger Klops", estas malgrandaj viandbuletoj el la regiono de la iama orientprusa urbo Königsberg, nun nomata Kaliningrad kaj enklavo de Rusio. Erich Mühsam (1878-1934 ), anarkiisto kaj verkisto kune kun Marut kaj Gustav Landauer unu el la aktivuloj de la unua konsilia respubliko en la jaro 1919 en Munkeno, skribis antaŭ 1919 la artikolon "Kiel arto efikas- interparolado pri la buleto laŭ Königsberg". Tiun ŝercan artikolon Marut eble konis. En la jaro 1926, kiam Marut jam elkokoniĝis kiel Traven kaj vivis en Meksiko, E. Mühsam estis farinta alvokon en sia gazeto "Fanal": "Kie estas la brikofaristo? Ĉu neniu el la legantoj de la 'Fanal' scias, kie la brikofaristo troviĝas? Ret Marut, kamarado, amiko, batalkunulo, homo, informu nin, moviĝu, donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne skleroziĝis, ke viaj brakoj ne lamiĝis, ke viaj fingroj ne rigidiĝis. La bavaroj en 1919 ne kaptis vin; ili jam havis vin ĉe la kolumo, kaj sur la strato vi ankoraŭ fuĝis. Alikaze vi verŝajne tie kuŝus, kie Landauer kuŝas kaj ĉiuj aliaj, kiuj havis vivantan spiriton, kie ankaŭ mi kuŝus, se ili ne estus kaptintaj kaj fortrenintaj min el la murdcentro jam dekkvar tagojn antaŭe. Nun ili ne plu povas molesti vin. La amnestio de la antaŭa jaro devas validi ankaŭ por vi. Estas tempo, priskribi antaŭ la historio la ekeston kaj la iron de la bavara komunumo. Tio, kio okazis ĝis nun en tiu rilato... estas stulta kaj malica, maljusta aŭ aplomba. Vi estis la sola, kiu aktive staris en la aferoj kaj tamen povis vidi el certa distanco kaj alto, kiuj malbonoj okazis, kio estis bonintenca, kio estis ĝuste entreprenita, kio pli ĝuste estu entreprenita. La postlasaĵo de Gustav Landauer, liaj leteroj, liaj paroladoj, liaj efikoj en la lasta tempo tre baldaŭ estos aperigitaj por la publika kritiko. Vi staris flanke de li helpante kaj instigante, kiam li estis la popola komisaro por instruo kaj propagando. Ni bezonas vin. - Kiu konas la brikofariston? Kiu el la legantoj de 'Fanal' scias, kie Ret Marut troveblas, atingeblas? Kiu povas eltrovi lian restadejon, sendu tiun ĉi kajeron al li. Multaj demandas pro li, multaj atendas lin. Li estas vokata." Marut ne respondis, sed salutis pere de la ŝerca vortludo pri la buleto laŭ Königsberg en la Mortula Ŝipo. Mühsam skribis pli poste entuziasman artikolon pri tiu libro kaj ĝia aŭtoro.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 14

1. La individuoj estas la atomoj de la homaro: "... nenio ekestas el la neestanteco. Alikaze ĉio el ĉio povus ekesti, ĉar baza ŝtofo ja ne necesus. Kaj se tio, kio perdiĝas, forirus en la neestantecon, tiukaze ĉiuj aĵoj jam delonge estus neniigitaj.." "La korpoj estas... aŭ kunmetaĵoj aŭ ties partoj. La lastaj devas esti nedivideblaj kaj senŝanĝeblaj, se ne ĉio iru en la neestantecon, sed daŭre ekzistu spite al la dissolviĝo de la aĵoj; ĉar ili estas el solida naturo kaj tute ne povas dissolviĝi. Tiel la bazaj partoj de ĉiuj aĵoj devas esti nedivideblaj (=atomoj)." Kontraŭe al la ĵus citita Demokrito, kiu nur materie difinis la atomojn, Epikuro eltrovis, ke la atomoj "deflankiĝas de la rekta linio". Tio kondukis lin al tio, kio la juna Marx difinis la "filozofio de la absoluteco kaj al libereco de la memkonscio", ĉar sen tio la atomoj ja ne povus deflankiĝi dum la libera falo. (Epikuro vivis de 342/341 ĝis 271/270 antaŭ Kristo) La citaĵoj estas el "Leteroj al Herodoto".

 

Rimarkoj pri ĉapitro 15

1. C.O, conscientious objector (angle): militserva rifuzanto. E. Mühsam (vidu pri tio 12/4 ) rifuzis la servon, estis kondamnita je prizono. O. Maria Graf ( vidu pri li ĉe 43/9 ), kiu pli poste internacie famiĝis kiel la aŭtoro kun la bavara ledopantalono, alia amiko de Marut, ludis antaŭ komisiono la idioton. Marut mem eble tial ne devis servi en la Unua Mondmilito, ĉar li ŝanĝigis sian ŝtatanecon komence de la milito al usonano. Estas alia afero, ke Ret Marut skribis kelkajn soldatrakontojn kaj eĉ novelon, kio pruvas, ke li bone konis la soldatan vivon de tiu tempo.

2. Aleo de l' Venkintoj: troviĝis en Berlino, sed pro la Dua Mondmilito ne plu ekzistas; restaĵoj de la damaĝitaj, parte senkapigitaj, ŝtonfiguroj staras nun antaŭ brika muro de tombejo en Berlino.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 16

1. Es alemán? (hispane): Ĉu vi estas germano?

2. Si, Señor ( hispane): Jes, sinjoro

3. Good bye, France! (angle): Adiaŭ, Francio

 

Rimarkoj pri ĉapitro 17

1. Kaj tamen, ĉu la ŝipestro povas sola veturi sian ladokeston, sen la laboristo? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomtivojn sen la laboristo?: Tiujn demandojn B. Brecht simile ripetas en sia poemo "Demandoj de leganta laboristo".

2. Ili volas nin fari sklavoj: "Mi abomenas la komunismon, ĉar ĝi estas la negacio de la libero, kaj ĉar mi ne povas imagi ion home indan sen libero. Mi tial ne estas komunisto, ĉar la komunismo koncentras kaj ligas ĉiun potencon de la socio en la ŝtato, ĉar ĝi necese kondukas al la centralizo de la propraĵo en la manoj de la ŝtato. Male mi deziras la radikalan forigon de la ŝtato, la radikalan ekstermon de la aŭtoritata principo kaj de la kuratoreco de la ŝtato, kiuj sub la preteksto morale instrui kaj civilizi la homojn, ilin ĝis hodiaŭ sklavigis, subpremis, ekspluatis kaj koruptis. Mi deziras la organizon de la socio kaj de la kolektiva kaj socia propraĵo de sube supren sur la vojo de la libera asociado kaj ne de supre suben helpe de iu aŭtoritato, kiu ajn ĝi estu." (M.Bakunin)

3. Favor! (hispane): Kompleze

 

Rimarkoj pri ĉapitro 18

1. Beachcombers (angle): strandvaguloj, bordaj irantoj. Oni nomis ilin ankaŭ flugantaj fiŝoj kaj outerbounder. Ili estis la malo de tiuj maristoj, kiuj neniam forlasis sian ŝipon.

2. Kaj la laboristo de la propra nacio estas la plej terura el ĉiuj diabloj: "Sed la konkurado de la laboristoj unu kontraŭ la alia estas la plej fia flanko de la nunaj rilatoj inter la laboristoj, la plej akra armo kontraŭ la proletaro..." (F.Engels)

3. En la klasika taoisma verko "Zhuang-zi" de la ĉina filozofo Zhuang Zhou el la tria kaj kvara jarcentoj antaŭ la unua jarmilo troviĝas du belaj tekstoj, en kiuj tiu filozofo jam longe antaŭ Jesuo kaj B.T. filozofiumis pri la gajo de la fiŝoj kaj la kaptado de fiŝoj. Cetere, tiu miriga libro abundas de pensoj, kiuj retroviĝas en la verkoj de B.Traven.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 19

1. Tomaso: "Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. ( Sankta Johano 20.19-25 )

2. Jorike: en la originalo "Yorikke", havas rilaton al "Hamleto" de Shakespeare. La sekva parto, tradukita de L.L. Zamenhof, troveblas en SCENO I de AKTO V, kiu okazas sur tombejo.

HAMLETO (prenas kranion)

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio:

persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per ridoj? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!...

La aktoro Ret Marut ludis la rolon de unu el la tombofosistoj.

3. Ĉar la ŝipo en la tuta romano estas priparolata de B. Traven kvazaŭ ino, do per "ŝi" (germane=sie) eĉ kontraŭe al la germana genro (das Schiff = es = ĝi), necesis adopti tiun lingvouzon en la traduko.

4. Tradukante la tekston pri la koloroj de Jorike, mi devis pensi pri la vortoj, kiujn la doktoro de la medicino Philippus Aureolus Theophrastus von Hohenheim, nomata Paracelsus, kiu en la Kamparanaj Militoj en Eŭropo kiel militkampa kuracisto staris sur la flanko de la revoluciaj kamparanoj, skribis: "Ilian mondon ili tute kovris per la sepa koloro. Kaj ili asertas, ke tiu koloro estas plenvalida. Kaj tiel ili opinias, ke ankaŭ ilia kovrilo ĵetita sur la mondon estas perfekta. Ilia ĉiopotenca, de Dio damnita, ne pretervidebla, sed senfine trankviliga grizo. Sep astroj estas kaj sep sakramentoj. Kaj tiel do ili bezonas la sepan koloron. Kaj tiel ili kovrante surŝmiras ĉion. Nenio plu de la profunda nigro de la radikoj, de la origino de ĉio estanta. Nenio plu de la klara blanko de la lumo. Nenio plu de la bluo, de la konsolanta fortiganta bluo de la tero. Nenion plu de la friskiga verdo de la akvo. Nenio plu de la flirtanta kaj viviga flavo de la aero. Nenio plu de la majesta ruĝo de la fajro. Nenio plu, kio varmigas la koron. Griza kaĉo sur la tutan teron. Tiel ili larĝe kaj dike rulpremas ĝin antaŭ si kaj sufokas min."

5. incendio: Ke ŝipbruloj estis timataj, montras la angla maristakanto de hejtistoj. "Fire down below", kiu priskribas incendion, ĉe kiu ĉie brulas, en la kuirejo, en la viandĉambreto, en la litbenko, en la monŝranko, kie la mono fandiĝas, kaj finfine sur la ferdeko. "Sube brulas, sube brulas, alportu sitelon kun akvo!"

6. kaj devas kuniri al la danco: inter la versoj de Nathanael Schlott el la jaro 1701 pri "la danco de l' skeletulo" en la Maria-preĝejo de Lübeck (vidu ankaŭ pri tio 45/1) estas la sekvaj. Por povi redoni tute precize la tekston mi prefere ne rimis:

La skeletulo al la junulino

Tiel kiel la mondo mi tute ne atentas komplimentojn.
Devo mi nomas la duran vorton, kiu rompas ŝtalon kaj feron.
Kaj kial vi volas rifuzi al mi la lastan iron?
La junulinoj alikaze ne kutimas rifuzi danceton.

La junulino al la skeletulo

Mi sekvas, ĉar mi devas kaj dancas kiel mi povas.
Fratinoj, elektu sufiĉe frue viron.
Tiel vi donas al la edzo en la vivo la manon,
kiun mi devas doni ne tute libervole al la skeletulo.

7. Kleopatra kaj Antonio: Gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kila ŝipo. Kleopatra partoprenis marbatalon ĉe Actium kiel komandantino de eskadro, sed fuĝis. La amanto Antonio tuj sekvis ŝin. Ŝia proksimo pli gravis por li ol la sukcesa fino de la marbatalo. Bela mensogeto, ĉu ne? Traven mencias Actium en la angla praversio de la Mortula Ŝipo, kiu troveblas en la biografio de Guthke.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 20

1. La tuta ĉapitro estas kvazaŭ protesto kontraŭ la artikolo 'Pri la aŭtoritato' de Friedrich Engels, kiu defendas kontraŭ la ideoj de Bakunin la neceson de aŭtoritato kaj ankaŭ asertas, "ke la neceso de aŭtoritato plej klare montriĝas sur ŝipo sur la maro, kie en la momento de danĝero la vivo de ĉiuj dependas de tio, ke ĉiuj tuj kaj absolute obeas la volon de unu sola persono."

2. Lloyds: brita unuiĝo de asekurkompanioj kun borso, precipe konata por marasekuraj aferoj, ekde 1683

3. trans la grandan ranolagon: trans la Atlantikon

 

Rimarkoj pri ĉapitro 21

1. pirato: la vorto devenas de la greka 'peiran', serĉi sian feliĉon

2. bukanieroj: Ili estis piratoj de la Kariba maro. Ili mem nomiĝis 'fratoj de la bordoj'. La vorto bukaniero devenas de la hispana vorto Bucan, kiu signifas: Rostkrado por la sekigo de viando en la suno, ankaŭ kromnomo de la kuiristo John Silver el la fama libro "La trezora insulo" de Stevenson.

3. cilindra ĉapelo: Cilindraj ĉapeloj ankoraŭ en la 19-a jarcento efektive estis kapkovraĵo de germanaj maristoj.

4. Hey ain't ye sailor? (angla): He, ĉu vi estas maristo?

5. Want a ĝop? (angle): misparolo de 'Do you need a job?

Ĉu vi bezonas laboron?

6. superstiĉo: La multspeca superstiĉeco de maristoj radikas en la origine preskaŭ centprocenta dependeco de ondoj, vento kaj vetero, sed ankaŭ la dependeco de labordonantoj estigas superstiĉojn.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 22

1. A.B., able-bodied seaman (angle): plene lerta maristo

2. Por maristoj sonĝoj pri fiŝoj estas antaŭsigno de ŝippereo, tiel kiel ratoj, kiuj havene forlasas la ŝipon aŭ pri la "griza morto", kiu montriĝas kiel nebula homfiguro.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 23

1. La surskribo: la surskribo super la ŝipanaraj kajutoj de la Mortula Ŝipo havas rilaton al la inferoporda surskribo de Dante en "La dia komedio": 'Kiu eniras ĉi tien, tiu delasu de ĉiu espero!'

La ŝajne absolute pesimisma surskribo de B. T. estas tamen ambivalenca. En la filozofio de la germana individua anarkiisto Max Stirner (1806-1856) la enhavo de la surskribo estas la "pordo", kiun homo devas trairi, se li volas agi kiel memkonscia individuo. Tiu pensado troviĝas jam ĉe Jesuo Kristo. La influo de Max Stirner, prononcata Maks Ŝtirner, al Ret Marut estis esenca, unuavice pro ties siatempe tute nekutima defendo de la unikeco de ĉiu jomo. Marx kaj Engels, kiuj konis Stirneron el filozofa klubo de Berlino, skribis dikan verkon, La germanan ideologion" por ridindigi ties libron "La unikulo kaj lia propraĵo". Kvankam ili en multaj detaloj tute pravas, ili ĝuste kontraŭ la kerna eldiro de la libro, "ĉio estu mia afero..., nur mia afero ne estu mia afero", ne scias diri ion konvinkigan. Eĉ male, sen la obstina defendo de la individuo fare de Max Stirner la sekva frazo verŝajne ne estus skribita en la Komunista Manifesto: "Sur la loko de la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klasaj antagonismoj ni havos asocion, kie la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj." (traduko de Detlev Blanke).

2. La vento forblovis lin: En pli fruaj tempoj vaĉo konsistis el ok "glasoj". Por tion mezuri ekzistis specialaj sablohorloĝoj. La sablo de supra glaso fluis en la suban dum duono de horo. Tiel la vaĉuloj orientiĝis. Se la sablo estis komplete fluinta suben, ili vekkantis en la orelojn de la vaĉontoj: "En la nomo de Dio, sep pasis kaj ok forblovis. Amen."

 

Rimarkoj pri ĉapitro 24

1. ĉambro de l' hororo: slanga esprimo ĉe Lloyds por ĉambro kun dika nigra libro, en kiu oni notis malaperintajn ŝipojn

 

Rimarkoj pri ĉapitro 25

1. la ŝipo rakontas: En la islanda legendo "La lingvo de la ŝipoj" ni trovas viron, kiu komprenis la lingvon de ŝipoj. En tiu legendo ni trovas plie ŝipon, kiu kiel la Jorike komence ne volas eniri la akvon. Post la eniro ankaŭ la ŝipo de la legendo neniam revenis. ("Islandaj popollegendoj", Berlino 1889 )

2. ratoj: pri tiu plago de la ŝipoj plendas la marveturaj kronikistoj de Pigafetta ĝis Melville. Tiu skribis: "Ili ne vivis inter ni, sed ni inter ili."

3. nupto de ratoj: edziĝofesto por musoj aspektantaj kiel ratoj troviĝas sur bonega ilustraĵo en "fabeloj de andersen" en 'dio de dormo', tradukita de Zamenhof. (eldonejo ludovikito 1990 )

 

Rimarkoj pri ĉapitro 26

1. Pacific Railway and Steamship Co.Inc. (angle): Pacifika Fervoja kaj Vaporŝipa Komerca Kompanio

2. subhejtisto: en la originalo 'karbotirulo', kiu devenas de la angla 'coal-drag'

3. ŝanhaji (slange): rabi personon aŭ personojn. Fifamon atingis la dunga agento Ŝanhajo-Brown el Nov-Jorko el la velŝipa tempo, kiu kune kun aliaj en havenaj tavernoj ebriigis tutajn ŝipanarojn per rumo, en kiun oni ŝutis dormigilon. La maristoj rimarkis la trompon nur, se ili jam troviĝis surmare en fremda ŝipo.

4. Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo: "...kaj tamen la ĵuĝejoj diras al la laboristo: 'Vi ja estis via propra mastro, vi ja ne devis akcepti tian kontrakton, se vi ne emis, sed nun, ĉar vi akceptis libervole tiun kontrakton, vi ankaŭ devas agi laŭ ĝi' - kaj tiel la laboristo aldone eĉ estas mokata de la juĝisto, kiu mem estas membro de la burĝa klaso.'" (F. Engels)

"Nur ĉar ekzistas senposeduloj, la leĝoj necesas,..." (F. Engels)

5. Helmont Rigbay, Aleksandria ( Egiptujo): La nederlanda teozofo kaj kemiisto Franciskus Merkurius van Helmont el la 17-a jarcento asertis en skribaĵo, ke li estas trovinta la "ŝtonon de la saĝuloj". Ankaŭ la postnomo ne estas hazarde elektita, ĉar poste ankaŭ Hal Croves/Traven uzis la pseŭdonomon Berrick, kiu devenas de Rigbay. En la angla la vorto bay estas ankaŭ uzata en la frazo: "To have someone at bay", do, "havi iun en la kaptilo". El 'Rigbay' legeblas la anglaj vortoj 'a brick', kiuj en Esperanto estas 'briko'. Tio rekondukas al 'brikofaristo', la nomon de la kontraŭmilita gazeto de Ret Marut.

6. Ave Caesar, Morituri te salutant!: Gracon al vi, Cezaro, la mortontoj salutas vin!, la saluto de la gladiatoroj antaŭ batalo supren al la roma imperiestro. Tiujn batalojn tiutempe nur la stoikisto Seneca, instruisto de Nerono, kondamne priskribis en siaj stoicismaj "leteroj" (1,7,4)

 

Rimarkoj pri ĉapitro 27

1. Moseo: ŝipknabo, la vorto devenas de la franca Mousse, la plej suba rango sur francaj galeroj ekde fine de la 17-a jarcento. La infanlaboron sur ŝipo la portugaloj komencis jam fine de la 15-a jarcento.

2. ratvaĉo: tiu vortkombino ne estas marista slango, sed elpensaĵo de B.T. En la marista slango oni diras "hunda vaĉo".

3. La fino de la ĉapitro: Tiu "eksploda" punkto, kiel la esploristo Heiner Böhnke nomas tion, la ekribela punkto estas unu el la esencaj temoj en la verkoj de Traven. Gustav Landauer, mortpafita en 1919 (vidu pri li en 12/4) skribis pri tio en sia plej konata verko "Alvoko al socialismo": "Neniu 'pura koncepto' (ankaŭ ne la marksisma) povas anstataŭigi la travivaĵojn, en kiuj individuo spertas sin sen sekurecoj kaj ligoj kaj malesperiĝas 'pro certa kaŭzo kaj frenezo kaj vera mizero'." La ekribela momento estas pli ol nura racia konkludo el soci-kritika pensado, ĝi estas la pasia ekkrio de turmentata animo, kiu ne plu pretas toleri tion, kio ne tolereblas.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 28

1. Stanislav: Hal Croves, plia pseŭdonimo de B. Traven, de la "komisiito" de B.T., kiel li nomas sin mem, en intervjuo rimarkis: "Sed estas ankoraŭ io plia, ankoraŭ pli inter la linioj. La usona maristo ne estas la vere grava figuro. La plej grava persono estas Stanislav. Li perdis pro milito la hejmlandon. Ne estis lia kulpo. Li eĉ ne estis soldato." Kaj en la sama intervjuo:"Jes, Stanislav estis reala persono."

2. Pippip: Se oni frapadas en Germanio la montrofingron al la frunto kaj diras al alia: "pipip", oni celas esprimi, "vi ja havas birdon", kio signifas: "Vi estas ja vere freneza. " Tia dadaisma varianto de nomdono troviĝas ankaŭ en ĉapitro dek, tie kie temas pri la konsulo Mr. Grgrgrgs. En la postlasaĵo de B.T. troviĝis la "Dada-almanako" el la jaro 1920 kaj la kajero "Vingt-cinq poemes" de Tristan Tzara kun manskriba dediĉo.

3. koboldoj kaj spiritoj: estas multaj en la historio de ŝipoj, la plej konata estas la bona nano kun la fajre ruĝa vizaĝo kaj blanka barbo, en maristaj vestoj, kiu nokte fermŝtopas likantajn ŝiptruojn kaj avertas pri proksimaj ŝipkatastrofoj. Kutime li sidas sub la ankrovinĉo. Sed se ŝtormas, li vaĉas ĉe la masto.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 29

1. kuiristo: Jam sur la velŝipoj la "Smutje" estis unu el la plej malamataj personoj. Elstarantan priskribon de tia malamata kuiristo donas Jack London en sia libro "La marlupo". Al la fifamaj inventaĵoj de tiuj markuiristoj apartenas "the potage", la kunkuirado de la manĝrestoj el pluraj tagoj, de la fiŝvosto ĝis la jam prironĝitaj ostoj.

2. Irish Stew (angle): Irlanda unupota manĝaĵo

3. tion scias Goethe: aludo pri la diablo en la dramo "Fausto I" de Goethe, kiu skribis en la akto 'sorĉistina kuirejo', ke la kulturo, kreinta ĉion en la mondo, disvastiĝis ankaŭ en la diablo. Henriko Faŭsto, en la teatraĵo faranta kontrakton kun tiu diablo, ne reflektas sole la historian figuron Johanon Fauston, sed ankaŭ la kuraciston kaj filozofon Henricus Cornelius Agrippa de Nettesheim (vidu pri li en ĉapitro 43), kies nigraj hundoj" Tarot" kaj "Mastro" ĉe Goethe transformiĝis al nigra pudelo. Marut skribis pri "Fausto I", ke estas "genia artaĵo", en kiu ĝenis lin nur la figuro de Grete. Kaj pri Goethe mem li skribis: "Germanio havos nur tiam la rajton diri pri Goethe, ke li estas germano, se en la tuta Gemanio ne plu troveblos mangrenado kaj gasbombo, krom en muzeo." ("Brikofaristo", 1919-12-03)

Ke Goethe kiel sekreta konsilisto kaj militminstro prizorgis al sia princo kaj sinjoro Karl August la soldatojn el turingiaj lokoj, ekzemple el Dornburg, Traven evidente ne sciis. Goethe mem nomis tion "Soldatenklauben", la ungokaptado de soldatoj. Li ankaŭ patroprenis en la milito kontraŭ la revoluciaj francoj sub Napoleono, kompreneble nur tre malvolonte, ĉar lia princo devigis lin.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 30

1. galersklavoj: elpensaĵo de la fenicoj. La galeroj servis dum kvarmil jaroj kiel militŝipoj. Sub la franca reĝo Ludoviko la 14-a estis eĉ libervolaj "galiotanoj", kiuj ĝuis la dubindan privilegion esti katenitaj nur dum bataloj.

2. Ĉu vi nun flaras la pipron? (slange): Ĉu vi nun komprenas?

 

Rimarkoj pri ĉapitro 31

1. alkutimiĝo: Georg Forster (1754-1794), mondvojaĝinto kun Cook, sciencisto, framasono kaj jakobeno en la artikolo "Pri la interrilato de la ŝtatarto kaj la feliĉo de la homaro" skribis: "Por la malamikoj de la libero ankoraŭ restas elirvojo: argumento, kiu laŭ ili estas prenita el la naturo. La homo, ili asertas, estas nek pli nek malpli ol tio, por kio la kutimo destinis lin..."

 

Rimarkoj pri ĉapitro 33

1. ŝtato Maine (angle): la usona ŝtato Maine

2. Ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino...: Georg Forster, la radikala demokrato (vidu pri ĉapitro 31) en la sama artikolo: "La homaro kuŝis kiel trovita infano ĉe la mamoj de la kompatema nutristino, kies sanaj sukoj kaj amriĉa flegado donis kreskon kaj prosperon al ĝi, sed riĉo, altrango kaj abundo flamigis la voluptajn sentojn de la juna ino; malĉastigite malĉastante la flatulino baldaŭ ludis kun kronoj, dume ŝi tenis sian duonfilinon en severa servopreteco. Lastfine, sur la lasta ŝtupo kiel senhonora oldulino misformita al monstro, ŝi fariĝis la sklavino de siaj unuaj malĉastigintoj kaj deziris diskuti kun tiuj la liberecon, la junecon kaj la senkulpecon de plenkreskinta virgulino."

3. anĝelfaristino: abortistino

4. aye, aye, Sir (angle): Jes ja, sinjoro

5. All right! Keep on! (angle): Bone! Daŭrigu!

 

Rimarkoj pri ĉapitro 34

1. Akc.Soc.: Akca kompanio

2. Mauser (germane): germana pistolo

3. Suhl: malgranda urbo en Turingio, kiu havas famon pro la produktado de ĉas- kaj sportarmoj

 

Rimarkoj pri ĉapitro 35

1. Lingvo por si mem: Ĝi havis sian propran lingvon...:"La laboristoj parolas aliajn dialektojn, havas aliajn ideojn kaj imagojn, aliajn morojn kaj moralprincipojn, alian religion kaj politikon ol la burĝaro. Estas du tute diversaj popoloj..." (F. Engels)

2. money (angle): mono

3. Pettycoat-lane aŭ Cockney dialekto: londona urbodialekto de la laboristoj.

4. bread (angle): pano

5. meal (angle): manĝo

6. thunder (angle): tondro

7. water (angle): akvo

 

Rimarkoj pri ĉapitro 36

1.

Nomoj: B.Traven estis eksperto pri la serĉado de taŭgaj nomoj. En la romano "Troza" li skribas: "Se oni havas nomon, kiu sufiĉe ofte aperas en policaj raportoj, juĝaj dokumentoj kaj prizonulaj listoj, oni, jam el la instinkto de memkonservo, agas certe bone, se oni deskuas la nomon kaj serĉas alian, kiu estas malpli konata kaj malpli eluzita."

 

Rimarkoj pri ĉapitro 37

1. maristoficejo: Jam en la jaro 1902 la Germana Marista Regularo estis leĝigita. Kun la fondo de marista oficejo, kiu eksterlande estis reprezentata fare de konsulejoj, oni samtempe establis oficejon, kiu decidis pri konfliktoj sur la ŝipoj. Ĉi tie oni skribis kaj disdonis ankaŭ la maristodokumentojn.

2. ĉiu afero havas sian tempon: "Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno; estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵojn..." La Predikanto 3.1-9)

3. sed nun for de sur la Elinjo: estas esploristoj, kiuj asertas, ke B. Traven estas la eksteredzeca filo de la germana imperiestro Vilhelmo la Dua kaj ties nobela amatino, de iu certa Elisabeth, kiu havis la kromnomon Ella; la karesnomo Elinjo ankoraŭfoje aperos en ĉapitro 38. Vivraporto de nobla damo, kiu memorigas pri tiu Elisabeth, troviĝas en ĉapitro 33.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 38

1. Ellis Island (angle): 'La insulo de Ellis' en Nov-Jorko, la 'ora pordo' estis la sojlo por multaj enmigremuloj en la jaroj de 1892 ĝis 1932. Hodiaŭ ĝi estas Nacia Monumento. La muzeo sur Ellis Island montras multajn trezorojn kaj objektojn el tiu tempo.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 40

1. Insulo ĉiam malicas: Laŭ FBI-dokumentoj Ret Marut estis arestita la 30-an de novembro 1923 en Londono, ĉar li kiel eksterlandano ne registrigis sin ĉe la polico. Juĝisto sendis lin en la prizonon de la londona urbokvartalo Brixton, kie oni ellasis lin la 15-an de februaro 1924.

2. patrio: Manifesto de la Komunista Partio: "La laboristoj ne havas patrujon. Oni ne povas preni de ili, kion ili ne posedas." (eldonejo progreso 1990, tradukis Detlev Blanke)

 

Rimarkoj pri ĉapitro 41

1. donkey-man ( slanga angla): vinĉomaŝinisto, parte hejtisto, suboficiro; donkey estas en la angla azeno

2. honesta laborista klaso: K. Marks kaj F. Engels skribis en la 'Manifesto de la Komunista Partio: "La ĉifonproletaro, tiu pasiva putraĵo de la plej malaltaj tavoloj de la malnova socio estas parte entirata en la movadon per la proleta revolucio. Laŭ sia tuta vivsituacio ĝi inklinos esti subaĉetebla por reakciaj intrigoj." (Eldonejo Progreso 1990, tradukis Detlev Blanke)

3. Li estis majstro pri la nigra magio: Agrippa von Nettesheim (1486-1535), filozofo, magiisto, kuracisto, juĝisto, soldato kaj verkisto, rigardis la nigran magion "aĉa arto", kiu funkcias "nur pere de la trompo de la okuloj". Ne estis vero por li, sed nur imago. "Ĉar tiu arto ne kreas ion". "Sed ĝi donas gajnon, donas honoron. Ne estas la vero de la scienco."

 

Rimarkoj pri ĉapitro 42

1. Ĉu lasi mian hejtiston en la kaĉo?: Kropotkin en Etiko I, eldonita en Esperanto de SAT-broŝurservo Laroque Timbaut: "Darwin, kiu konis la naturon, kuraĝis diri, ke el la du instinktoj - la socia kaj la individua - la socia estas pli forta, pli persista kaj pli konstante propra instinkto ol la dua."

2. Ni estis liberaj viroj, liberaj maristoj: "La tuta diferenco rilate al la antikva, senkaŝa sklaveco estas nur tiu, ke la hodiaŭa laboristo ŝajnas liberi, ĉar li ne estas vendata per unu fojo, sed pecon post peco, po tago, po semajno, po jaro, kaj ĉar posedanto ne vendas lin al alia, sed ĉar li mem tiumaniere devas vendi sin, ĉar li ja ne estas la sklavo de unu persono, sed de la tuta posedanta klaso. Por li la afero fakte restas la sama, kaj ankaŭ, se tiu ŝajno de libereco unuflanke devas doni kelkajn liberojn al li, li havas aliflanke la malavantaĝon, ke neniu garantias al li lian vivtenon, ke de lia mastro, de la burĝaro, li ĉiutempe povas esti forpuŝata kaj lasata al la malsatmorto, se la burĝaro ne plu havas intereson pri li, pri lia ekzisto." (F. Engels)

3. Monsieur, s'il vous plait (france): sinjoro, bonvolu

 

Rimarkoj pri ĉapitro 43

1. murdobruligistoj: por la nuna germana lingvouzo tre nekutima esprimo, kiun uzis Agrippa von Nettesheim (1486-1535). (Vidu pri li en 41/4 ) Pri la reĝa korto de la franca urbo Lyon, kie oni sufokis ribelon de prakristanismaj valdanoj, li skribis post lia foriro: "Jen kovejo por mortbatontoj. El ambicio kaj maljusteco ekestis nomoj: generaloj, grafoj, baronoj, kavaliroj, kapitanoj, subkapitanoj, standardistoj. Sed la ĝustaj nomoj devus esti: rabistoj, rompŝtelistoj, homŝtelantoj, banditoj, ŝtelistoj, malsanktigantoj de l'templo, seksperfortantoj de virinoj, monedziĝaj svatuloj, seksdiboĉuloj, adultuloj, perfiduloj, rabistoj de l' ŝtatkaso, brutŝtelistoj, ludistoj, blasfemantoj, venenmiksantoj, patromurdistoj, murdobruligistoj."

2. la aglo kaj la flagstango: la aglo estas la prusa aglo

3. kristnasko: ĉirkaŭ kristnasko de la jaro 1918 en Munkeno, la revoluciaj laboristoj kun Erich Mühsam kaj la spartakistoj atakas la socialdemokratan registaron de Kurt Eisner, kiu januare de 1919 arestigis 12 el la plej radikalaj kontraŭuloj.

4. kaj jam truo enestis: temas pri la truo de JEHXEZKEL ( 8.7-18 ), pri kiu Thomas Müntzer (1489?- 1525), unu el la revoluciaj gvidantoj en la Germana Kamparana Milito, skribas la jenon: "Karaj kamaradoj, ni ankaŭ plivastigu la truon, por ke ĉiuj en la mondo vidu kaj kvazaŭ per manoj kaptu, kiaj estas niaj grandaj sinjoroj, kiuj tiel blasfeme faris pentritan vireton el nia Dio." Thomas Müntzer, tiu radikala kaj anarkiema prakomunisto kaj verkisto, kiu, kiel la anabaptistoj antaŭ li, celis forigi ĉiun registaron post la venko de la kamparanoj, estis unu el la vojpretigintoj por Marut/ Traven.

5. La feraj mastoj tute kurbiĝis: 'feraj' germane estas 'eiserne', aldudo pri Eisner, Kurt ( vidu punkton 3)

6. latbariloj kun avertaj ŝildoj: Traven skribis al la legisto de la Librogildo, ke tiu ekkonos en la romano "La Mortula Ŝipo" "kelkajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, kiuj ŝanceliĝos. Espereble ne alvenos tiuj homoj, kiuj same asertas, ke ili laboras en la moderna socia spirito, kaj firmtenas la ŝanceliĝantajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, ĉar ili timas, ke ankoraŭ tute aliaj aferoj povus ekŝanceli."

7. La tunelaj traveturkostoj: povus esti aludo pri la sekreta fervoja traveturo de Lenin tra Germanio. Tiujn traveturkostojn pagis la germana imperiestro Vilhemo la Dua.

8. dentradaj reloj: aludo pri Lenin, kiu uzis tiun komparon al dentrado por la sindikatismo

9. la purigado de kaldronegoj: povus esti kaŝita priskribo de veraj bataloj en kaj apud Munkeno la 30-an de aprilo en 1919, kiam la civitana milito kondukas al masakroj kontraŭ ruĝarmeanoj kaj al nepartoprenantaj loĝantoj, pli ol mil mortintoj, Ret Marut, cenzuristo de la Centra komitato de la konsilia respubliko post aresto kaj pridemando en la militministerio fuĝas la unuan de majo.

En la biografio de Chris Hirte pri Erich Mühsam, eldonejo "Neues Leben Berlin", 1985, mi trovis foton sur la kovrila paĝo el tiu tempo, sur kiu Marut staras inter aliaj batalantoj kun fusilo, kun bantkravato kaj proletoĉapo, apud mitralo. Ankaŭ O. M. Graf, Irene Mermet kaj Max Hoelz rekoneblas tie. Hoelz kun sia ruĝa armeo ankoraŭ post la okazaĵoj en Munkeno plu batalis.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 44

1. Empress of Madagascar: Tielnomataj piratoj en la nordo de la insulo Madagaskaro fondis fine de la 17-a jarcento en Diego Suarez respublikon kun la nomo Liberta, komunumo, kiu celis efektivigi liberecon kaj justecon. Eble "Empress of Madagaskar" ankaŭ estas sinonimo por la komunisma insulo Sovetunio, kiu same ne tiel rapide progresis, kiel atendite de la bolŝevistaj gvidantoj. En la libro "La germana ideologio", eldonita nur en la jaro 1932, Marx kaj Engels skribis pri la loka komunismo: "3. ĉiu plivastigo de la interrilatoj ĉesigus la lokan komunismon. La komunismo estas empirie ebla nur kiel la ago de la regantaj popoloj 'per unu fojo' kaj samtempe, kio premisas la universalan disvolviĝon de la produktiva forto kaj la mondan trafikon, ligitan kun ĝi."

2. "Ain't no chance for a fireman, chap?": "Ĉu vi eble bezonas hejtiston, amiko?"

3. memortabuloj por maristoj: Ekzistas ankoraŭ kelkaj el la malnovaj maristaj preĝejoj. Unu el ili estas tiu de Tersato, miksaĵo el kastelo kaj kapelo, sub la signoj de kruco kaj ankro. Ĝi troviĝas ĉe la plej norda etendiĝo de la Mediteraneo proksime de Fiume. Apud aliaj tre belaj ŝipaj objektoj videblas tie ankaŭ lignaj memortabuloj, kiuj montras buntkolorajn ŝipojn kaj ŝipkatastrofojn. Krome piratojn kaj fiŝistojn.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 45

1. Sekve, la danco post kelkaj tagoj komenciĝos: temas pri la "danco de l'skeletulo", ofte en bildserioj, el la tradcio de la 15-a jarcento. Pri la vizito en Lübeck H.C. Andersen skribis: "En la Maria-preĝejo de Lübeck mi vidis la faman astronomian horloĝon kaj la eĉ pli faman ciklon de pentraĵoj, nomatan 'la danco de l' skeletulo'. Ŝajnis al mi, kvazaŭ la pentristo desegnis ironian rideton sur la vizaĝon de la dancanta skeleto, kiu al mi kaj al la tuta societo farantaj rimarkojn pri li, kvazaŭ volis diri: "Vi pensas nun, ke vi staras senmove aŭ maksimume ĉirkaŭpromenas kaj rigardas la malnovajn pentraĵojn. Vin la morto ankoraŭ ne petis al la danco, kaj tamen vi ĉiuj jam dancas kun mi! Ekde la lulilo jam komenciĝas la granda danco. La vivo estas kiel lampo, kiu jam komencas estingiĝi, tuj kiam ĝi estas ekbruligita! Kiom ajn aĝa ĉiu el vi estas, tiom da jaroj mi jam dancas kun vi, ĉiu havas siajn diversajn vojojn, kaj kelkaj eltenas la dancon pli longe ol la aliaj, sed ĉirkaŭ la matenhoro la lampoj finbrulas, kaj tiam vi ĉiuj sinkas en miajn brakojn; tion oni nomas morti." La danco de l' skeletulo", tiu bildociklo, estas kreita de la majstro Bernt Notke el Lübeck en la jaro 1463. En la jaro 1701 Anton Wortmann kopiis ĝin. Tiu danco de l' skeletulo forbrulis en bombonokto en 1942. Partoj de la originalo ankoraŭ hodiaŭ videblas en Talino. La fotita kopio de la kopio estas videbla en la Maria-preĝejo de Lübeck.

 

Rimarkoj pri ĉapitro 47

1. kadavroj: Laŭ marista superstiĉo mortaj maristoj kaŭzas malfeliĉojn. En ĉiu kazo ili ĝenas la veturon, do necesas kiel eble plej rapide ĵeti ilin maren. Se oni ne tuj en la unua tago entombigas maren ilin, la ŝipo malfruiĝos.

2. gasto: Stanislav kaj Pippip intence ne uzas la vorton 'morto' aŭ 'skeletulo'.

3. Tiom longe, kiom mi vivos, mi ne akceptos, ke iu plore hurlos pri la gasto al mi: "Ĉar tiom longe, kiom ni estas, la morto ne estas, kaj tuj, kiam ĝi ĉeestas, ni ne plu estas." (Epikuro, "letero al Menoikeus" )

4. elo: speco de biero

5. Se via vivo finiĝu supre: la filozofo Feuerbach en la oka prelego pri la esenco de la religio, eldonita en la jaro 1845, skribas: "Ja, la hindoj, kiuj atingis la plej altan gradon de religia perfekteco, foje kaj foje kuŝigas sin 'sur la relon, por lasi sin dispremegi de la ĉaro, sur kiu en festoj estas veturigata la bildo de la detruanta Dio Ŝiva. Ĉu oni povas postuli pli?"

 

Rimarkoj pri ĉapitro 48

1. pendigi ŝtonon al via ventro: "..., estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro." (Sankta Mateo 18.6)

2. Granda veturo: La granda aŭ lasta veturo pro tio, ĉar maristo eĉ vidalvide al la morto ne parolas pri ĝi. Li "iras al la fiŝoj", "en la grandan havenon", sed ne mortas.

 

enhavo