46
La kajutoj aspektas kiel salonoj, puraj kaj novaj. Ili nur fetoras neelteneble pro la freŝaj farboj. Matracoj kovras la litbenkojn, sed nek kuseno, nek kovrilo, nek littuko. Imperiestrino de Madagaskaro, vi ne estas tiel riĉa, kiel vi aspektas de ekstere. Aŭ ili eble jam forludis kaj monerigis ĉion, kion ili povis savi.
Ankaŭ manĝilaro ne estas. Sed eblas jam pli facile kunkolekti ĝin, ĉar iu manĝilo superfluas kaj aliloke iu alia neutile kuŝas. La manĝon alportas itala knabo, sekve tio ne estas nia problemo. La manĝo estas eksterordinare bona. Kompreneble, kiel ekzekutan manĝon mi imagas ion pli bonan.
Rumo ĉi tie tute ne haveblas, kiel iu rakontis al mi. La ŝipestro abstemas, tio jam suspektindas.
Ŝipoj sen rumo fetoras kiel sterko.
Mi sidas en la manĝoĉambro de la kaldrona personaro.
La kuireja knabo vokas la ŝipanojn el la litbenkoj por la manĝo.
Envenas du pezaj negroj, la subhejtistoj. Kaj tiam envenas hejtisto, kiu ne vaĉas.
La hejtiston mi konas. Lian vizaĝon mi jam vidis ie. La vizaĝo estas ŝvelinta, kaj ĉirkaŭ la kapo la hejtisto portas bandaĝon.
"Stanislav, vi, ĉu?"
"Pippip, ankaŭ vi, ĉu?"
"Kiel vi vidas. Kune kaptite, kune katenite", mi diris.
"Kompare kun mi vi sufiĉe bone elvenis el la afero. Mi kaj ili draste interdraŝis nin. Mi tuj denove surpiediĝis, kiam trafis min la unua bato. Vi kuŝis sen vivo, vi kaptis tuj krudan baton. Sed kiam vi tiel subite renversiĝis, mi kliniĝis al vi, kaj tial la bato trafis min nur duone. Tuj mi denove ekstaris. Kaj nun la boksbatalo ekis. Kvar el ili tuj ĉirkaŭis min. Damne, ili marteladis mian kranion per duraj pugnoj."
"Kaj kiun historion ili al vi rakontis?" mi demandis.
"Ili diris, ke mi interbatiĝis kun aliaj kaj pikmortigis iun, kaj poste kaŝiĝis sur la kesto pro polica persekuto."
"Al mi ili rakontis ion similan, tiuj rabistoj de infanoj", mi diris, "ankaŭ nian salajron de Jorike ni nun perdis, kaj ĉi tie ni ricevos eĉ ne cendon."
"Tio daŭros ja nur kelkajn tagojn. Mi pensas, ke la afero finiĝos jam postmorgaŭ. Pli bonan lokon li ne povus deziri. Ĝi povas elegante subakviĝi flanken, kiel sur pentraĵo. Neniu venos kaj kovros la vizaĝon. Ili ordonis ekzercadon ĉe la boatoj je la kvina. Ĉu vi rimarkas ion, he? Ni ne ĉeestos, ĝuste tiam ni vaĉos. Ni apartenas ambaŭ al la boato kvar, la hejtistoj de la vaĉo de noktomezo ĝis la kvara. Mi rigardis la listojn, ili pendas en la ferdeka trairejo."
"Ĉu vi jam scias, kio atendas nin ĉe la kaldronegoj?" mi demandis.
"Dekdu fajroj. Kvar hejtistoj. La du aliaj estas negroj. Ankaŭ la subhejtistoj estas negroj. Jen la du, kiuj sidas ĉe la tablo." Stanislav signis transen al la fortaj uloj, kiuj indiferente maĉis sian manĝon kaj ŝajne apenaŭ rimarkis nin.
Je la dekdua ni komencis nian vaĉon. La antaŭan vaĉon la vinĉomaŝinisto faris kun la negroj.
La fajroj aspektis malice. Preskaŭ du horojn ni devis labori kiel sovaĝuloj ĝis ĉio ree estis laŭorda en ili. Ĉiuj estis plenaj de skorioj; la nigraj hejtistoj ankaŭ ne sciis kiel nutri la fajron. Ili krake enŝovelis la karbojn, kaj tio jam sufiĉis por ili. Ke la hejtado estas arto, kiun kelkaj ellernas neniam, pri tio ili ŝajne sciis nenion, kvankam ili laboris jam kelkajn jarojn antaŭ la kaldronegoj kaj certe jam servis sur atendinda kvanto de ŝipoj.
Pro la kradoj ni havis ĉi tie nur malmulte da laboro. Se iu trabrulis, ĝi rapide lasis sin remeti, sen fali aŭ eĉ kunŝiri aliajn. La subhejtistoj, gigantaj negroj, kun brakoj kiel femuroj kaj korpokonstruo tia, ke oni supozis ilin kapablaj forporti tutan kaldronegon sur la ŝultroj, damne lante alportis la karbojn. Ni devis tre energie blovi la marŝon al ili, ĝis ili fine faris la honoron al ni eklabori. Ili ĝemis seninterrompe, ke estas tro varmege, ke la aero mankas al ili, ke ili ne povas gluti pro la polvo, kaj ke ili certe mortos pro soifo.
"Nu, Pippip", diris Stanislav, ni ja multe pli devis streĉi nin sur la olda Jorike. Kion tiuj uloj faras kun siaj ostoj? Antaŭ ol ili alportis duonon de tuno, mi alportas ses kaj eĉ ne anhelas ĉe tio. Kaj ĉi tie la karboj kuŝas rekte antaŭ iliaj nazoj."
"Ĝuste nun sur Jorike dum semajno estos bela tempo", mi diris. "Ili ĵus stivis novajn karbojn, la ŝaktoj kaj kaldronejaj holdoj estas tiom ŝtopitaj, ke la venonta veturo devus esti pura plezuro. Finite. Merdon al Jorike Ni nun devas pensi pri aliaj aferoj."
Mi ĉirkaŭrigardis.
"Ankaŭ mi jam ĉirkaŭrigardis", diris Stanislav. "Ni devas serĉi aerotruojn. La eskalon oni ne ĉiam atingas. Ĝi plej ofte forrompiĝas, se ĝi forte falas kun krako. Kaj se aldone eĉ la kaldronegoj kaj la tuboj komencas zumi kaj sputi, tiam la eskalo estas damnita ratkaptilo. Vi povus grimpi nek supren, nek malsupren."
"La supra holdo havas lukon al la ferdeko", mi diris. Mi ĵus estis supre kaj esploris. "La luko devas esti ĉiam libera, kiam ni vaĉos. Plie mi konstruos latan eskalon, kaj tiun ni lasos stari ĉi tie ĉe la ŝaktoluko. Se io ekgrincos, tuj for, supren kaj elen tra la ferdekluko."
Ni ne tro laboris. Tio ŝajne tute ne interesis la inĝenierojn. Tiom longe, kiom la maŝino marŝis, ili kontentis. Ĉu la ŝipo veturas rapide aŭ ne, oni ne konsideris.
Ĉio estus povinta iri tute laŭ la regularo. Necesintus nur bori sube kelkajn truojn tra la ŝipŝelon, ne pli grandajn ol duonon de colo, kaj la Imperiestrino kun sia ĉerka enhavo de malnova fero kviete kaj beate ekdormus kaj sinkus kiel ŝtono. Aldone necesintus nur delikata frapo al la pumpilo. Sed antaŭ la martribunalo tio foje kaj foje ne funkcias, kaj se la tuta ŝipanaro eskapis sana, tio ĉiam provokas suspekton. Pasis nur du tagoj. Ni ĵus transprenis la vaĉon kaj elskorigis duonon, kiam mi aŭdis teruran knalon kaj krakadon. Mi flugis unue kontraŭ la kaldronegojn kaj tiam malantaŭen en karbomonton.
Tuj poste la kaldronegoj staris vertikale super mi, kelkaj fajropordoj elrompiĝante malfermiĝis, kaj la ardaj karboj falis en la kaldronejon. Surgrimpi la latan eskalon mi ne devis, mi povis iri sur ebena surfaco al la ŝaktoluko.
Stanislav jam estis ekstere. Ĝuste, kiam mi envenis en la holdon, li grimpis tra la luko.
En tiu momento ni aŭskultis hororan krion el la kaldronejo.
Ankaŭ Stanislav aŭdis la krion kaj turniĝis.
"Tio estas Daniel, la subhejtisto "mi vokis al Stanislav.
"Mi supozas, ke li estas kaptita."
"Damne, malsupren, sed rapide, kriis Stanislav.
Mi jam denove estis en la kaldronejo. La kaldronegoj eĉ nun plu staris surkape, kaj ĉiusekunde unu el ili povus eksplodi. La elektra lumo ne plu funkciis, ĉar evidente la kablo traŝiriĝis. Sed la fajro donis sufiĉe da lumo, kvankam ĝi aspektis fantomece.
Daniel, unu el la negroj, kuŝis senmove, kaj lia maldekstra piedo estis firmpinĉita de derompiĝinta fera plato. Li kriis kaj kriis, ĉar la ardaj karboj rostis lin.
Ni provis levi la platon, sed sen sukceso, ni ne povis levi ĝin kaj ankaŭ ferstangon ni ne povis enŝovi sube, por levi la platon.
"Ne funkcias, Daniel, la piedo ne moveblas." Mi kriis tion al Daniel freneze rapide.
Kion fari? Ĉu ni lasu lin ĉi tie?
"Kie estas la martelo?", Stanislav kriis.
Jam la martelo estas enmane, dum la sama sekundo ni platigis ŝovelilon, kaj sen hezito Stanislav forhakis la piedon de la negro. Tri batoj necesis. Ni trenis Danielon al la ŝaktluko, poste tra la holdo kaj ŝire eltiris lin tra la ferdekluko.
Ekstere la alia negro de nia vaĉo, kiu sin ankoraŭ ĝustatempe savis, lin tuj kaptis. Ni lasis Danielon ĉe li kaj zorgis nun por ni mem.
La kajuto jam subakviĝis. La Imperiestrino per la pobo alte elstaris el la akvo. Tion oni ne elprovis je la boatekzercado. Ĉio staris tute alie ol ni estis kutimigintaj. Dum iom da tempo la lumo ankoraŭ funkciis. La inĝeniero transkonektis ĝin al la akumulatoroj. Nun ĝi lante febliĝis pli kaj pli, ĉar la akumulatoroj verŝajne komencis elflui, aŭ ĉar la kabloj ie kolektis rezistancojn. Poŝlampoj kaj provizoraj lanternoj devis helpi.
El la kajuto mi vidis neniun. Ili estis mortkondamnitoj, jam ne povis elveni. Kontraŭ la pordon premis kelkaj tunoj da akvo.
La boato du deŝiriĝis kaj tuj la maraj ondoj forflosigis ĝin, sed neniu ŝipano enestis.
La boato kvar ne disponeblis. Ĝi firmpinĝiĝis.
La boato unu estis preta veturi, kaj la ŝipestro komandis la membrojn de la boato. Poste ĝi restis flanke de la ŝipo kaj ili atendis la kapitanon, ĉar li pro deco restadis sur la ferdeko. La martribunalo ŝatas tian sintenon kaj laŭdas ĝin.
Nun ankaŭ la boato tri veturpretiĝis. En tiun boaton Stanislav kaj mi post rapida kuro ensaltis, krome du inĝenieroj, la sana negrosubhejtisto kaj Daniel kun la forhakita piedo, nun bandaĝita per ĉemizo; plie aldoniĝis al ni la Unua Oficiro kaj la stevardo.
La kaldronegoj ŝajne fidele eltenis kaj eble trankviliĝis pro la elfalintaj fajroj. Prunkaĉo ĉi tie ja ne estis.
Ni depuŝiĝis. La ŝipestro intertempe saltis en la boaton unu, kaj ankaŭ tiu boato sukcese ekveturis.
Sed antaŭ ol ili ekremis, la ondoj ĵetis la boaton per forta puŝo kontraŭ la ŝipŝelon. Denove kaj denove ili provis forremi.
Jen subite derompiĝis ia objekto de la ŝipo kaj trafis rompe kaj splitige kun muĝanta bruo la boaton. Ni aŭdis kriojn de multaj voĉoj, kaj tiam ĉio kvietis, kvazaŭ la krioj, la boato kaj la boatanoj subite estus glutitaj de granda faŭko.
Ni depuŝiĝis sukcese kaj gaje remis antaŭen. Kurse al la bordo.
Rapide ni ne veturis, pro la malmultaj remiloj. La ondoj leviĝis diable grande, kelkfoje ni ŝvebis sur kruta akvovando, kiu altis du boatlongojn. Kelkfoje la remiloj pikis diversdirekte en la aeron kaj ne lasis sin enakvigi, kaj ni estis kirle ĵetataj tien kaj ĉi tien. La inĝeniero, kiu remis kun ni, tiam diris subite: "Ni preskaŭ surgrundas. Apenaŭ tri futojn. Sur rokoj."
"Neeble", rediris la Unua Oficiro. Li pale serĉis remilon, sondis kaj tiam diris: "Vi pravas. Elen! Elen!"
La komando ankoraŭ ne tute eliris lian buŝon, kiam ni kun la boato jam krute estis levitaj sur akvovando. La ondo prenis nin kiel etan subtason kaj draŝis la tutan boaton kun tia forto sur la rokon, ke ĝi dissplitiĝis je mil pecoj.
"Stanislav! "mi elkriis en la muĝadon de la ondoj. "Ĉu vi havas ion por teni vin?"
"Eĉ ne magran pajlotigon", li kriis al mi. "Mi renaĝos al la kesto. Ĝi tiel plu staros certe kelkajn tagojn. Tro rapide ĝi ne falos sur viajn piedfingrojn."
La ideo ne estis malbona. Mi provis teni la kurson al la nigra monstro, kiu klare konturiĝis antaŭ la nokta ĉielo.
Je Satano, ni ambaŭ ĝin atingis, kvankam la ondoj kelkdekfoje reĵetis nin.
Ni surgrimpis kaj provis veni ĝis la mezŝipo. Tio ne estis facila. La poba vando estis nun la ferdeko aŭ la tegmento por la mezŝipo. La du koridoroj fariĝis nun profundaj ŝaktoj, en kiujn malsuprengrimpi en la nokto ne bone estis entreprenebla, kaj kio eĉ en la tago ne estus ebla sen komplikaĵoj. La ondoj leviĝis eksterordinare alte kaj ŝajne eĉ pli potenciĝis. Evidente ni rokpuŝiĝis antaŭ la alta tajdo, ĉar la akvo komencis altiĝi.
La Imperiestrino staris firme kiel turo, enpinĉita en fendo de rifo. Kiel povis okazi, ke ĝi envenis en tiun nekutiman ŝippozicion, verŝajne nur ĝi mem sciis. Ĝi apenaŭ tremis kaj ne moviĝis, tiel firme ĝi staris. Nur kelkfoje, kiam eksterordinare forta ondo furioze atakis ĝian kirason, ĝi levis la ŝultrojn, kvazaŭ ĝi volus forskui ĝin. Ŝtormo tute ne estis. Nur la fortaj marondoj ribele furiozis. Ankaŭ ne aspektis, kvazaŭ ŝtormo leviĝos. Ne dum la ses venontaj horoj. Tiam la ĉielo griziĝis! La suno leviĝis. Freŝe laviĝinte ĝi eliris el sia marbanejo supren en la altan ĉielon.
Unue ni rigardis observe trans la maron. Nenio videblis. Ŝajne neniu viro postrestis. Ke iu estis elfiŝita, mi ne supozis; ankaŭ Stanislav pridubis tion. Ni ne vidis preterpasi ŝipon. Krome ni troviĝis ekstere de la kutima ŝipvojo. La ŝipestro eliris el ĝi, por ke patroloj aŭ preterpasantoj ne vidu la ŝipon plian fojon. La gaja entrepreno fariĝis multekosta por li. Komence li pensis pri trankvila kaj paca realigo de la negoco. Ke li povos kunpreni el la kajutoj neniun membron, li ne atendis. Se la du boatoj estus veturintaj kun ĉiuj membroj, la forremado certe estus estinta plezuro.
Reviziita je la deksepa de februaro en 2010
[ĉapitro 47] [enhavo] [glosaro] [terminaro]