47
Kiam tute heliĝis, ni provis malsuprengrimpi la koridoran ŝakton. Ĉar ni tre atentis, tio efektive sukcesis. Ni uzis la pordojn de la diversaj kajutoj kaj la ŝelajn ripojn kiel ŝtupojn, kaj tiel ni multe pli rapide moviĝis antaŭen ol ni atendis.
Sur la fundo de la ŝakto troviĝis la du kajutoj de la ŝipestro. Mi trovis poŝan ŝipkompason, kiun mi tuj alpropriigis, sed tiam konfidis al Stanislav, ĉar mi ne havis poŝon por konservi ĝin. Estis ankaŭ du malgrandaj cisternoj en unu el la kajutoj, unu por lavakvo kaj la alia por trinkakvo. Pri akvo ni do dum kelkaj tagoj ne devis cerbumi. Ĉu la pumpiloj en la kuirejo pumpos aŭ ne pumpos la akvon, tion ni ankoraŭ devis elprovi. Eble la trinkakvo jam tute elfluis el la cisterno.
Sur Jorike ni konis ĉiun lokon, kie ni povis ŝovi ion en niajn poŝojn. Ĉi tie ni ankoraŭ devis antaŭe serĉi ĉion. Sed Stanislav havis bonan nazon kaj trovis la kameron por la nutroprovizoj jam en la momento, kiam sin prezentis la demando pri la matenmanĝo. Malsatmorti ni ne povis en la sekvontaj ses monatoj. Kaj se ni havus ankoraŭ sufiĉe da akvo, ni povus elteni kelkan tempon. En la kamero troviĝis diversaj kestoj kun minerala akvo, biero kaj vino. Tute malbone do ne povis fariĝi.
La fornelon ni restarigis, kaj tial ni povis ankaŭ kuiri. Ni elprovis la pumpilojn por la trinkakvo. Unu el ili ne suĉis, sed des pli bone la alia. La akvo ankoraŭ estis iom malklara pro la ekkirlita ŝlimo, kiu surfundiĝis en la cisterno. Sed atendeblis, ke ĝi klariĝos post tago.
Naŭzosento ekkaptis mian korpon, kaj ankaŭ Stanislav aspektis malbonsenta.
"Amiko mia", li diris nun subite, "kion vi diras pri tio? La maro vomemigas min. Fulmotondro, tio ĝis nun vere ne okazis al mi."
Mi ne povis trovi klarigon, kial mi sentis min pli kaj pli mizera, kvankam la kesto staris preskaŭ senmova. La furioze alrompiĝantaj pezaj ondoj kaj la ĉeokazaj ektremoj de la fera koloso efektive ne povis elvoki tian mizeran senton.
"Nun mi povas diri al vi, pri kio temas, Stanislav", mi respondis post kelke da tempo. "Estas la freneza pozicio de la kajutoj, kiu vomemigas nin. Ĉio staras oblikve kaj krute. Al tio oni devas kutimiĝi."
"Mi supozas, ke vi pravas", li diris. Post la eliro sub la liberan ĉielon, la aĉa sento tuj estis for, kvankam nian ekvilibran senton konfuzis ankaŭ la pozicio de la ŝipotiel freneze staranta antaŭ la horizonto.
"Rimarku", mi diris nun al li, kiam ni ekstere sidis kaj fumis la bonajn cigarojn de la ŝipestro, "estas nur la imago, nenio alia. Mi estas certa, ke tiam, kiam ni estos eltrovintaj, kio en nia vivo estas imago kaj kio fakto, ni lernos ankoraŭ tre strangajn aferojn kaj rigardos la tutan mondon el alia vidpunkto. Kiujn sekvojn tio eble havos, scias neniu."
Kiom ajn atente ni observis la maron, ni ne vidis ŝipon. Eĉ fumkolonon ni ne vidis. Ni estis tro ekstere de la kutimaj marvojoj.
"Ni povus vivi ĉi tie la plej belan vivon, pri kio ni iam sonĝis", Stanislav filozofumis, "ni havas ĉion, kion ni povas deziri al ni, ni povas manĝi kaj trinki, kion kaj kiom ni volas, neniu homo ĝenas nin, kaj ankaŭ labori ni ne devas. Kaj tamen ni volas foriri de ĉi tie, ju pli frue des pli bone, kaj se ne venos kesto por kunpreni nin, ni baldaŭ devos entrepreni ion, por forlasi la ŝipon kaj por provi atingi la bordon. Ĉiam kaj ĉiutage la samon, jen tio, kion oni ne eltenas. Mi pensas de tempo al tempo, se vere ekzistus paradizo, kion mi ja ne akceptas, ĉar mi ne povas imagi, kien tiukaze la riĉuloj irus, ke mi post tri tagoj terure blasfemus al ili, nur por ke mi elvenu kaj ne devu seninterrompe kanti piajn kantojn kaj sidi inter oldaj preĝulinoj kaj pastroj kaj pietistoj."
En tiu momento mi efektive devis ridi: Ja ne zorgu vin pri tio, Stanislav, ni, vi kaj mi, tie ne rajtos eniri. Ni ja ne havas paperojn. Kaj vi sankte povas fidi tion, ke ankaŭ tie supre ili postulos paperojn de vi, pasportojn kaj baptajn atestojn, kaj se vi ne povos montri tiujn, ili fermos la pordon antaŭ via nazo. Demandu pastron, li tuj konfirmos tion al vi. Vi devas montri la ateston pri geedziĝo, la preĝejan geedziĝan paperon, la baptan ateston, la konfirmacian paperon, la komunian stampon kaj la konfesnoton. Se la afero tie supre irus tiel glate, kiel vi ŝajne supozas tion, ili ĉi tie surtere ja ne devus pretigi iujn. Al tio, ke Dio scias ĉion, ili ŝajne ne fidas. Jam pli bone estas, se oni posedas ĝin nigre skribitan sur blanka fono kaj laŭorde stampite. Tion ĉiu pastro rakontos al vi, ke la pordogardisto tie supre havas grandan faskon kun ŝlosiloj. Por kio? Por fermi la pordojn, por ke ne tamen iu iam traglitu la ĉielan limon sen vizo."
Stanislav sidis muta dum iom da tempo kaj diris tiam: "Strange, ke tio ĝuste nun envenas en mian kapon, sed la tuta afero ĉi tie ne tre plaĉas al mi. Ni multe tro bone fartas. Kaj, se oni escepte tiel bone fartas, io ne estas en ordo. Mi ne povas elteni tion. Tio estas ĉiam tiel, kvazaŭ ili sendus nin en sanatorion por grasiga kuracado, ĉar nin atendas eksterordinare malfacila tasko, kiu ne estus plenumebla sen tiu bona antaŭpreparo kaj ripozo.Tiel estis ankaŭ en la mararmeo de la imperiestro. Ĉiufoje, se proksimis io eksterordinara, ni havis antaŭe kelkajn bonajn tagojn. Tiel estis ankaŭ antaŭ ol ni glitis al Skagen."
"Nun vi sendube parolas galimation", mi diris al li. "Se rostita kokineto flugas en vian buŝon, vi tuj elsputas ĝin, nur por ke vi ne fartu bone. La malfacila tasko venos tute per si mem, fidu tion. Des pli bone, se vi antaŭe feriis kelkajn somertagojn. Se vi ŝtopadis vin per manĝo en sanatorio, vi povas subigi la malfacilan taskon, alie ĝi eble subigos vin."
"Damne, vi pravas" Stanislav nun denove bone humore vokis. "Mi estas naiva ŝafo. Neniam mi havis tiajn stultajn pensojn. Nur hodiaŭ. Ili trudiĝis iel al mi, kiam mi pensis, ke tie antaŭe en la kajutoj, aŭ ĝustadire tie sub niaj piedoj la knaboj ĉiuj drivas mortaj malantaŭ la pordo, sur la sama kesto kiel ni. Vi ja scias, Pippip, oni ne veturu kun kadavro1 sur kesto, tio allogas la gaston2. Ŝipo estas vivanta. Ĝi ne ŝatas kadavrojn en la proksimo. Kiel kargo jes, tion mi konsentas. Tio estas io alia. Sed ne tiajn ĉirkaŭe kuŝantajn aŭ ĉirkaŭe drivantajn kadavrojn."
"Tion ni ja ne povas ŝanĝi", mi diris.
"Ĝuste tio estas, kion mi volas diri", respondis Stanislav.
"Ni ne povas ŝanĝi tion, kaj tio estas la terura. La aliaj ĉiuj iris al la fiŝoj. Nur vi kaj mi postrestis. Io ne estas en ordo en tiu afero."
"Nun mi volas diri ion al vi, Stanislav, se vi ne tuj ĉesigos tiujn stultajn lamentojn, tiukaze...ne, el la ŝipo mi ja ne volas ĵeti vin, tion vi certe ne allasus. Sed mi ne plu interparolos eĉ silabon kun vi, eĉ se mi forgesus pro tio mian lingvon. En tiu kazo vi loĝos en la triborda ŝakto kaj mi en la baborda, kaj ĉiu el ni elektos vojon laŭ sia plaĉo. Tiom longe, kiom mi vivos, mi ne akceptos, ke iu plore hurlos pri la gasto al mi.3 Por tio mi havos, se la tempo iam venos, sufiĉe da tempo. Kaj se vi nun volas aŭskulti mian opinion, kial ĝuste vi kaj mi postrestis, tiam mi devas diri al vi, ke estas tute klare kaj ke montras plian fojon, kiel juste ĉio statas en la mondo. Ni ne apartenis al la ŝipanaro. Ni estis ŝtelitaj. Ni neniam faris iun malbonon al la Empress of Madagaskar, kaj ni ankaŭ neniam intencis fari tion. Neniu tion scias tiel bone kiel ŝi. Tio estas la kialo, pro kio ŝi ne kunprenis nin."
"Kial vi ne tuj diris tion, Pippip?"
"Kion vi pensas pri mi, mi ja ne estas via reĝa konsilanto. Ion tian oni scias per si mem kaj sentas tion."
"Nun mi iros por ebriiĝi", Stanislav nun diris. "Estas tute egale al mi. Nu, mi ne diru ebriiĝi, sed tamen mi bone tralavos la gorĝon. Kiu sciu, eble tamen venos baldaŭ kesto kaj kunprenos nin. Dum mia tuta plia vivo mi ne povus pardoni al mi, se mi lasus ĉion tion ĉi tie, sen ĝin tragustumi foje."
Kial Stanislav ĝuu la plezuron sen mi?
Komenciĝis nun tia luksa bankedo, kian eĉ la ŝipestro mem ne estus permesinta al si ĉe unu sidado.
Ĉio tiel alloge ĉemane kuŝis en ladujoj. Salmoj el Brita Columbio, kolbaso el Bolonjo, koketoj, kokinetaj frikasaĵoj, pasteĉoj, ĉiuspecaj langoj, dekduo da diversaj konfitaĵoj, biskvitoj, legomoj el la plej bonaj elektoj, likvoroj, brandoj, vinoj, eloj4, maltbieroj, pilzenaj bieroj. La kapitanoj, oficiroj kaj inĝenieroj scias kiel agrabligi la vivon al si. Sed nun ni estis la posedantoj kaj manĝuloj, dume la antaŭaj manĝuloj drivis en la akvo kaj grasigis la fiŝojn.
Dum la sekva tago la vetero estis pluvema kaj nebula. Ni apenaŭ vidis ion en distanco ĝis mejloduono.
"Leviĝos ŝtorma vetero", diris Stanislav.
Vespere ĝi leviĝis. Pi kaj pli forte.
Ni sidis en la kajuto de la ŝipestro ĉe petrola danĝerlanterno.
La vizaĝo de Stanislav aspektis zorgoplena: "Se la Imperiestrino adiaŭas de ĉi tie aŭ derompiĝos de la rifo, nia lasta horo estos veninta, amiko. Ni do sufiĉe frue rigardu."
Li trovis proksimume trimetran ŝnuregon kaj ligis ĝin ĉirkaŭ sian talion, por havi ĝin ĉiam ĉemane. Mi trovis nur duone foruzitan ŝnurbulon, kies ŝnuro estis malpli dika ol krajono.
"Prefere ni suprengrimpu la ŝakton" Stanislav proponis. "Ĉi tie ni sidus en la kaptilo, se la spektaklo komenciĝos. Supre ĉiam restos eblo por savi sin."
"Se via vivo finiĝu supre, tiukaze ĝi finiĝos supre, kaj se vi iru malsupre al la fiŝoj, vi foriros malsupre, mi diris5. "La fino estas la sama. Se estas via destino morti sub aŭtomobilo, ĝi saltos transen al la montrofenestro, antaŭ kiu vi staras, vi eĉ ne devas postkuri la aŭtomobilon aŭ kuri sur ĝian vojon."
"Vi estas kuriozulo. Se via destino estas droni en akvo, vi povas trankvile meti vian kolon sur la relojn kaj la ekspresa trajno supersaltos vin kiel aerŝipo. Tion mi ne akceptas. Mi ne metas mian kolon sur la relojn. Mi iros supren kaj observos, kio okazas."
Li suprengrimpis la koridorŝakton, kaj ĉar mi bone komprenis, ke li pravas, mi postgrimpis.
Tiam ni sidis denove supre sur la poba vando de la mezŝipo, unu apud la alia. Ni devis firme mane teni nin je la metalaj garnaĵoj, ĉar alie la ŝtormo ĵetus nin en la maron.
Pli kaj pli la vetero tumultis. Potencaj pinte rompiĝantaj ondoj furiozis kontraŭ la antaŭon de la mezŝipo, kiu troviĝis sub ni, kaj ĵetiĝis kontraŭ la ŝipestran kajutojn.
"Se tio daŭros la tutan nokton", diris Stanislav, " restos morgaŭ matene nenio de la kajutoj. Mi havas eĉ la fortan konvinkon, ke la ondegoj kunprenos la tutan mezŝipon. Tiam por ni restos nur la pobaj holdoj kaj la maŝinejo, kie staras la rudromaŝino. Tiukaze bonan nokton al manĝo kaj trinkado. Tie eĉ muso ne trovas ion."
"Eble ni prefere jam nun suprengrimpu", mi konsilis, "ĉar ni ne plu havos tempon, se la mezŝipo adiaŭos sin. Tiam ankaŭ ni jam drivos."
"Tiel subite la mezŝipo ne foriros", nun Stanislav klarigis, "ĝi iros pecon post peco al la diablo. Kaj se malsupre vando elrompiĝos, ni havos sufiĉe da tempo por suprengrimpi." Stanislav pravis.
Sed ankaŭ la juro ŝanĝiĝas pro ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj. Ekzistas nenio, kio ne iam konformis al la juro. Oni nur ne provu pekli la juron, kaj oni ne atendu, ke ĝi ankoraŭ post cent jaroj estos juro, eble eĉ la sama juro.
Stanislav tute certe pravis. Sed kelkajn minutojn poste, li jam ne plu pravis.
Tri gigantaj ondegoj, el kiuj ĉiu sinsekva ŝajnis dekoble pli granda kaj pli forta ol la antaŭa, furiozis kun tia tondra muĝado kontraŭ la Imperiestrino, kvazaŭ ili volus vori nian planedon.
La furioza muĝado de la ondegoj kaj de la postsekvantaj frapantaj ondoj estis minacoplena kolera hurlado al la Imperiestrino, kiu kuraĝis spiti sur tiu rifo tiom longe.
La tria ondego tangigis la Imperiestrinon, kiu krute ĵetiĝis supren. Ankoraŭ ŝi rezistis. Sed ni ambaŭ sentis, ke ŝi komencis loziĝi, ke ŝi ne plu staras kiel firma turo.
La ondegoj retiriĝis por kolekti la forton por la tri sekvaj.
La sovaĝa ŝtormo pelis la pezajn nubojn kiel paperpecojn sur la nokta ĉielo antaŭen. De tempo al tempo malfermiĝis truo en tiu senbrida furiozado de nuboj, kaj oni ekvidis dum kelkaj sekundoj diversajn klare brilantajn stelojn, kiuj en tiu nigra, hurlanta, muĝanta kaj vipanta tumulto de la ribelantaj elementoj vokis malsupren: "Ni estas paco kaj trankvilo por vi, sed por ni mem ni estas ĉirkaŭataj de la flamoj de la kreado, de la naskado kaj de senhalta laboro. Ne fuĝu al la steloj, se vi serĉas trankvilon kaj pacon. Kion vi ne portas en vi mem, tion ni ne povas doni al vi!"
"Stanislav", mi kriis laŭte, kvankam li sidis flanke de mi, "la ondegoj revenos. Nun ni devas agi, la Imperiestrino tuj eksinkos."
Mi vidis en la febla stelolumo la unuan ondegon proksimiĝi. Ĝi aspektis kiel nemezureble granda nigra monstro.
Ĝi suprenvipis per siaj malsekaj bestecaj manoj kaj ĵetiĝis sur nin.
Ni bone nin firmtenis, sed la Imperiestrino leviĝis kaj baraktis en la ungoj de la rifo, kvazaŭ ŝi devus elteni severajn dolorojn.
La dua ondego alvenis, forprenis nian spiron dum longa tempo, kaj mi sentis min kvazaŭ ĵetita en la maron. Sed ankoraŭ mi sidis firme.
La Imperiestrino ŝrikis kvazaŭ morte vundata. Ŝi turniĝis eĉ pli en sia doloro kaj pobe retrotangis, krakante, laŭte frapante kaj muĝante, ĝis kiam ŝi ne plu krute sed oblikve staris. Krome ŝi kliniĝis eĉ triborden.
La mezŝipo per la ondegoj nun tiom pleniĝis per akvo, ke certe ĉiuj nutraĵoj ne enlutitaj en ladujoj fariĝis nemangeblaj. Sed tio, kio en la mezŝipo okazis, efikis en mi nur kiel tre fora pala penso.
"Stanislav, amiko!" mi kriis.
Ĉu ankaŭ li kriis, mi ne scias. Certe ankaŭ li faris. Sed ja ne eblis aŭdi lin.
La tria ondego, la plej peza el la ondosinsekvo, alvenis ŝturmatake.
La Imperiestrino jam elspiris la vivon, kvazaŭ ŝi mortis pro subita timo. La tria ondego, kvankam alvenanta tre rapide kaj tondre albatante, levis facile la kadavron de la Imperiestrino de Madagaskaro, kvazaŭ ŝi estus silka vualo. Malgraŭ sia kruda furiozado ĝi faris tion delikate kaj karese. Ĝi levis la kadavron, turnis ĝin laŭ la tuta longo en cirkloduono. Ĝi ne faligis ŝin plian fojon sur la rokojn por delekti sin je la rompado de la ostoj, ĝi kuŝigis ŝin mole kaj karese sur la flankon.
"Forsaltu kaj naĝu, Pippip, alikaze la suĉo glutos nin", kriis Stanislav.
Naĝu do, se ĝuste ĉirkaŭfluganta kargomasto, aŭ kio ajn estis, draŝis sur viajn brakojn.
Sed ĉu mi ne povis aŭ ne volis naĝi, estis tute ekster konsidero. La posta ondego de la antaŭlasta forflosigis min al sufiĉe granda foro, tiel ke la glute suĉanta kirlado ne povis kapti min. Kelkajn minutojn la Imperiestrino ankoraŭ eltenos, antaŭ ol ŝin glutos la profundo por ĉiam. La poban parton de la ŝipo la akvo ĝis nun ankoraŭ ne atingis.
"Hoj! Hoj!" mi nun aŭdis Stanislavon krii. "Kie vi estas?"
"Venu, ĉi tien. Mi gluiĝis bone. Sufiĉe da loko", mi kriis en la nigron. "Hola! Ĉi tien. Hoj! Hoj!" Denove kaj denove mi kriis tion, por signali la direkton al Stanislav.
Efektive li venis pli kaj pli proksimen. Finfine li kroĉiĝis kaj grimpis supren.
Rimarkoj pri ĉapitro 47
1. kadavroj: Laŭ marista superstiĉo mortaj maristoj kaŭzas malfeliĉojn. En ĉiu kazo ili ĝenas la veturon, do necesas kiel eble plej rapide ĵeti ilin maren. Se oni ne tuj en la unua tago entombigas maren ilin, la ŝipo malfruiĝos.
2. gasto: Stanislav kaj Pippip intence ne uzas la vorton 'morto' aŭ 'skeletulo'.
3. Tiom longe, kiom mi vivos, mi ne akceptos, ke iu plore hurlos pri la gasto al mi: "Ĉar tiom longe, kiom ni estas, la morto ne estas, kaj tuj, kiam ĝi ĉeestas, ni ne plu estas." (Epikuro, "letero al Menoikeus" )
4. elo: speco de biero
5. Se via vivo finiĝu supre: la fiKiam tute heliĝis, ni provis malsuprengrimpi la koridoran ŝakton. Ĉar ni tre atentis, tio efektive sukcesis. Ni uzis la pordojn de la diversaj kajutoj kaj la ŝelajn ripojn kiel ŝtupojn, kaj tiel ni multe pli rapide moviĝis antaŭen ol ni atendis.

5. Se via vivo finiĝu supre: la filozofo Feuerbach en la oka prelego pri la esenco de la religio, eldonita en la jaro 1845, skribas: "Ja, la hindoj, kiuj atingis la plej altan gradon de religia perfekteco, foje kaj foje kuŝigas sin 'sur la relon, por lasi sin dispremegi de la ĉaro, sur kiu en festoj estas veturigata la bildo de la detruanta Dio Ŝiva. Ĉu oni povas pli? Filozofo Feuerbach en la oka prelego pri la esenco de la religio, eldonita en la jaro 1845, skribas: "Ja, la hindoj, kiuj atingis la plej altan gradon de religia perfekteco, foje kaj foje kuŝigas sin 'sur la relon, por lasi sin dispremegi de la ĉaro, sur kiu en festoj estas veturigata la bildo de la detruanta Dio Ŝiva. Ĉu oni povas postuli pli?"
Reviziita je la deka de marto en 2010
[ĉapitro 48] [enhavo] [glosaro] [terminaro]