02
Estis longa bela somera krepusko. Mi
trotis kontenta pri la mondo tra la stratoj kaj ne povis imagi, ke iu
estas en la mondo, al kiu tiu mondo ne plaĉas. Mi rigardis la
montrofenestrojn kaj mi rigardis la homojn, kiujn mi renkontis.
Lindaj knabinoj, ĉe la diablo, estas vere! Kelkaj kompreneble
tute ne atentis min, sed ĝuste tiuj, kiuj min alridis, estis
plej ĉarmaj. Kaj kiel afable ili povis
ridi! Tiam mi venis al domo, kies fasado estis pompe orumita. Tiel
gaje tio aspektis, la tuta domo kaj la orumaĵo. La pordoj estis
vaste malfermaj kaj diris: "Volu enveni, amiko, nur por iom da
tempo, sidiĝu, kondutu kiel hejme kaj forgesu viajn zorgojn."
Mi tute ne havis zorgojn, sed estis tamen
gajige, ke iu petis min forgesi la zorgojn. Estis tiel afable. Kaj
ene de la domo jam troviĝis amaso de homoj, kaj ĉiuj estis
tre gajaj, forgesis la zorgojn, kantis kaj ridis, kaj sonis tie tia
plezuriga muziko. Nur por rigardi, ĉu la domo ankaŭ interne
havas orumaĵon kiel ekstere, mi eniris kaj sidiĝis sur
seĝo. Tuj venis knabo al mi, alridis min kaj metis botelon kaj
glason rekte antaŭ mian nazon. Evidente oni vidis ĝin sur
mia vizaĝo, ĉar li parolis al mi tuj en la angla: "Bonvolu
priservi vin, mon ami1, kaj plezurigu vin kiel ĉiuj
aliaj."
Nur gajaj vizaĝoj en la rondo, post
semajnoj kun nenio alia antaŭ la okuloj ol akvo kaj fetoranta
farbo. Do mi plezuriĝis, kaj ekde tiu momento mi ne povas
rememori ion konkretan. Mi ne riproĉas la afablan knabon, sed
certe la prohibicion, kiu faris nin tiel feblaj kontraŭ tentoj.
Leĝoj ĉiam febligas, ĉar apartenas al la homa naturo
transpaŝi leĝojn, kiujn faris aliaj.
La tutan tempon tre kurioza nebulo estis
ĉirkaŭ mi, kaj malfrue en la nokto mi trovis min en la
ĉambro de beleta ridanta knabino.
Finfine mi diris al ŝi: "Well,
Mademoiselle2, kioman horon ni nun havas?"
"Ho", ŝi diris kun sia
afabla rido, "bela knabo-" Jes, ĝentlemanoj, tion la
Mademoiselly diris al mi, "bela knabo, ho, bela knabo",
ŝi diris, ne estu plezurfuŝanto, estu kavaliro, ne lasu
sola delikatan junan damon je noktomezo. Jen eble proksimas
rompŝtelistoj, kaj mi tiel terure timemas, la rompŝtelistoj
eble povus eĉ murdi min."
Nu, mi ja konas la devon de ruĝsanga
usona knabo en tiaj cirkonstancoj, se li estas petata protekti
senhelpan feblan damon. Ekde mia unua enspiro oni predikis al mi:
Kondutu ĝentile en la ĉeesto de damoj, kaj se damo petas
pri io, jen vi devas hasti kaj fari, eĉ se tio kostus vian
vivon.
Nu, tre frue matene mi kuregis al la
haveno. Sed tie la Tuscaloosa ne videblis. La loko, kie ĝi
ankrumis, vakis.Ĝi hejmeniris al la suna Nova Orleano, hejmiris
sen kunpreni min.
Mi vidis infanojn, kiuj devojiĝis
kaj ial apartiĝis de la patrino; mi vidis homojn, kies dometo
forbrulis aŭ fordrivis en inundo, kaj mi vidis bestojn, kies
kunulo estis forpafita aŭ forkaptita. Ĉio ĉi estis tre
malĝoja. Sed la plej malĝoja el ĉiuj aferoj estas
maristo en fremda lando, kies ŝipo ĵus forveturis sen
kunpreni lin. La maristo, kiu restas. La maristo, kiu postrestas.
Ne la fremda lando premas lian animon kaj
incitas lin larmi kiel infaneto. Li kutimas fremdajn landojn. Ofte li
libervole postrestis kaj ofte li finis la kontrakton, maldungiĝis
pro ia kialo. En tiuj kazoj li ne sentis malĝojon aŭ
animpremon. Sed, se la ŝipo, kiu estas lia hejmo, forveturas sen
kunpreni lin, aldoniĝas al la sento de senpatrieco la mortiga
sento pri superflueco. La ŝipo ne atendis pro li, ĝi povas
aranĝiĝi sen li, ĝi ne bezonas lin. Malnova najlo ie
elfalinta kaj postrestanta povas fariĝi fatalaĵo por la
ŝipo; la maristo, kiu ankoraŭ hieraŭ taksis sin tiom
grava por la prospero kaj la veturado de la ŝipo, nun malpli
valoras ol tiu malnova najlo. La najlon oni ne povus rezigni, la
mankon de la maristo, kiu postrestis, oni ne sentas. La kompanio
ŝparas lian salajron. Maristo sen ŝipo, maristo, kiu ne
apartenas al ŝipo, malpli valoras ol polvo sur strato. Li
apartenas al nenie, neniu volas havi kontakton kun li. Se li nun ie
saltus en la maron kaj dronus kiel kato, neniu rimarkus lian mankon,
neniu serĉus lin. "Nekonato, evidente maristo", jen
ĉio, kion oni dirus pri li.
Kiel karese, mi pensis, kaj mi tuj donis
al tiu ondo de ektimo rapidan kaj solidan baton sur la kreston, tiel
ke ĝi fuĝis. Faru la plej bonan el la malbono kaj la
malbono tuj malaperos.
Egale, Satano prenu tiun malnovan
najlokeston, estas aliaj ŝipoj en la mondo, la oceanoj ja estas
tiom grandaj kaj tiom vastaj. Venos alia, venos pli bona. Kiom da
ŝipoj estas en la mondo? Certe duono de miliono. El ili unu
certe iam bezonos ferdeklaboriston. Kaj Antverpeno estas granda
haveno, ĉi tien tiu duono de miliono da ŝipoj sendube iam
venos, iam kaj iun fojon certe. Oni devas havi nur paciencon. Mi ja
ne povas atendi, ke jam tie ankrumas sur la akvo tia kesto kaj la
kapitano en mortotimo krias: "Sinjoro ferdeklaboristo, venu tuj
supren al mi, mi bezonas ferdeklaboriston, ne iru al la najbaro, mi
petas vin surgenue."
Tiel multe min efektive ne turmentis la
malfidela Tuscaloosa. Kiu estus pensinta tion pri tiu belulino? Sed
tiaj ili ĉiuj estas, ĉiuj, ĉiuj. Kaj ĝi havis
tiajn purajn kajutojn kaj tian bonan manĝaĵon. Ĝuste
nun ili matenmanĝas, tiuj malbenitaj kanajloj. Mian porcion de
ovoj kaj ŝinko ili manĝas aldone. Se almenaŭ ne Slim
ricevus ĝin, ĉar al tiu hundo de certa Bob, mi ne emas cedi
la plezuron. Sed li certe estos la unua, kiu trafosos mian havaĵon
kaj elserĉos la plej bonan el ĉio al si, antaŭ ol oni
forŝlosas la tuton. Tiuj banditoj tute ne forŝlosas la
aĵojn, ili glate dividos ilin inter si kaj diros, ke mi havis
nenion, tiuj banditoj kaj friponoj. Ankaŭ al Slim oni ne povas
fidi, li jam antaŭe ĉiufoje ŝtelis la tualetsapon de
mi, ĉar li ne volis lavi sin per ordinara sapo, tiu danda
Broadway3-stalono. Jes, sinjoro, tion tiu Slim
faras; vi ne supozus tion, se vi vidus lin.
Vere ne, tiom mi ne maltrankviliĝis
pro la forkurinta kesto. Sed, kio serioze ĉagrenis min, estis,
ke mi ne havis eĉ unu favan cendon en mia poŝo. Tiu linda
knabino rakontis al mi en la nokto, ke ŝia korege amata patrino
tre malsanas, kaj ke ŝi ne havas monon por aĉeti
medikamentojn kaj fortikigan manĝaĵon. Mi ne volis
respondeci la morton de la patrino4, kaj tial mi donis al
la ĉarma knabino la tutan monon, kiun mi havis ĉe mi. Mi
ricevis riĉan pagon en la formo de mil feliĉaj dankesprimoj
de la knabino. Ĉu io estas en la mondo, kio pli feliĉigas
ol la mil dankesprimoj de ĉarma knabino, kies amatan patrinon
oni ĵus savis de la morto? Ne, sinjoro.
Rimarkoj
pri ĉapitro 2
1.
mon ami (france): mia kara
2.
Well, Mademoiselle: bone, fraŭlino
3.
Broadway: granda strato de Nov-Jorko, konata pro siaj multnombraj
teatroj
4.
Mi ne volis respondeci la morton de la patrino: " En Hamburgo,
tie mi estis, kun veluro kaj silko min vestis. Mian nomon mi ne
rajtas diri, ĉar mi estas, ho ve, damo por mon'. Mia frato
skribis: Ho, fratino, ho, venu hejmen! Nia patrino kuŝas tre
malsana. Ŝi ploras pro vi, sian solan feliĉon. Jen mi
skribis al li: 'Ho, frato, mi ne povas reveni. Mia honoro en Hamburgo
restis. Hejmlande mi ne trovos la feliĉon.'" ( Havena
kanto, ne tute rimita)
Reviziita
je la unua de julio en 2009
[ĉapitro 3] [enhavo]
[glosaro] [terminaro]