03
Mi sidiĝis sur grandan keston, kiu
tie troviĝis kaj imagis la Tuscaloosa sur la vojo trans la
maron. Mi esperis kaj deziris, ke ĝi krake surveturu rokon kaj
pro tio devu reveni aŭ almenaŭ per boatoj elŝipigi kaj
resendi la maristaron. Sed ĝi ĉirkaŭveturis elegante
la rifojn, ĉar mi ne vidis ĝin reveni. Ĉiukaze mi
elkore deziris al ĝi ĉiujn katastrofojn kaj pereojn, kiuj
entute povas trafi ŝipon. Sed tio, kion mi plej klare revis,
estis, ke ĝi falu en la manojn de marrabistoj, kiuj de supre ĝis
sube elrabu la ŝipon kaj forprenu de la bestaĉo Bob mian
tutan havaĵon, kiun li certe jam alpropriigis al si, kaj ke ili
tiel forte surdraŝu lian rikanan grimacilon, ke la rikanado kaj
mokemo forlasu lin por la tuta cetera vivo.
Ĝuste kiam mi komencis iom endormiĝi
kaj sonĝi pri tiu belulino, iu frapis min sur ŝultron kaj
vekis min. Li tuj komencis tiel fulmrapide paroli al mi, ke mi
ekhavis kapturnojn.
Mi furioziĝis kaj diris kolere "Ĉe
l'ratoj, lasu min en paco, mi ne ŝatas vian babilaĉon.
Krome, mi ne komprenas eĉ vorton el via parolaĉo. Foriru al
la Satano."
"Vi estas anglo, ĉu ne?"
li nun demandis angle.
"No,Yank."
"Ha, do usonano."
"Jes, kaj nun lasu min en paco kaj
ekiru vian vojon. Mi tute ne volas paroli kun vi."
"Sed mi al vi, mi estas policisto."
" Fortuno vin gardas, kara amiko,
bona posteno", mi respondis.
"Kio do? Ĉu vi sidas en la
kaĉo, aŭ ĉu vi havas aliajn zorgojn? Maristo,ĉu
ne?", li demandis plu.
"Yes, old man. Ĉu vi
eble havas postenon por mi?"
"De kiu ŝipo?"
"Tuscaloosa el Nov-Orleano."
"Ĝi eliris je la tria matene."
"Mi ne bezonas vin, por ke vi
rakontu tion al mi. Ĉu vi ne scias pli bonan ŝercon? Tiu
estas jam malnova kaj fetoras."
"Kie vi havas viajn paperojn?"
"Kiujn paperojn?"
"Vian maristan dokumenton."
"Aj ĉokolada kremo kun poma
saŭco! Mia marista dokumento? Tiu estis en mia jako kaj la jako
estis en mia vestosako, kaj mia vestosako mole kuŝis sub mia
dormbreto en la Tuscaloosa, kaj la Tuscaloosa estas..., jes ja, kie
ĝi nun estas? Se mi nur scius, kian matenmanĝon ili ricevis
hodiaŭ! La negro certe denove bruligis la lardon, nu, mi foje
diros mian opinion al li, kiam mi farbos la kuirejon.
"Nu, via marista dokumento. Vi ja
komprenas pri kio temas, ĉu?"
"Mian maristan dokumenton. Se vi
celas tiun, do mian maristodokumenton. Jen mi efektive devas konfesi
la veron al vi. Mi ne havas maristodokumenton."
"Neniun maristdokumenton?" Tion
oni devus aŭskulti, per kia perpleksa tono li diris tion.
Proksimume kvazaŭ li volus diri: "Kiiio? Vi ne kredas, ke
ekzistas mara akvo?"
Estis tute neimageble por li, ke mi ne
havas maristodokumenton, kaj li demandis pri tio la trian fojon. Sed
dum li demandis ĝin ĉifoje, evidente tute maŝinece, li
jam supervenkis sian miron kaj aldonis: "Neniujn aliajn
paperojn? Pasporton aŭ identigilon aŭ ion similan?"
"Ne." Mi diligente traserĉis
miajn poŝojn, kvankam mi tre bone sciis, ke mi ne havas eĉ
vakan leterkoverton kun mia nomo ĉe mi.
"Kuniru kun mi!" respondis la
viro.
"Kien kuniri?" mi demandis, ĉar
mi tamen volis scii, kion la viro celas, kaj sur kiun ŝipon li
volas fortreni min. Sur rumboaton mi ne reiros, tion mi jam nun povas
deklari al li. Tien eĉ dek ĉevaloj ne plu tiros min.
"Kien?" Tion vi tuj vidos."
Ke la viro eksterordinare afablas, mi ne povus aserti, sed la
dungomastroj nur tiam afablas kiel mielo, se ili efektive ne povas
trovi iun por kesto. La ŝipo, al kiu li volis konduki min, ŝajne
estis sufiĉe brava boateto. Mi ne pensis, ke mi tiel rapide
venos sur alian keston. Fortunon oni bezonas, kaj ja ne ĉiufoje
tuj malesperi.
Finfine ni albordiĝis. Kie? Vi bone
divenis, sinjoro, en policejo. Jen oni tuj ĝisfunde ekzamenis
min. Post kiam ili jam traserĉis min multfoje kaj neniu kunkudro
plu estis sekreto por ili, la viro tute seke demandis min: "Neniuj
armoj? Neniuj iloj?" Nu, en tiu momento mi vere volonte tuj
pafus pugnon al li. Kvazaŭ mi povus kaŝi maŝinpafilon
en la supra duono de la naztruo kaj levstangon sub palpebro! Sed tiaj
estas tiuj homoj. Se ili ne trovas ion, ili asertas, ke oni kaŝis
ĝin; ke oni ne posedas tion, kion ili serĉas, ili ne povas
kompreni, kaj neniam lernos kompreni. Tiutempe mi ankoraŭ ne
sciis tion.
Poste mi devis stariĝi antaŭ
pupitro, malantaŭ kiu sidis viro, kiu fikse rigardis min, kvazaŭ
mi estus ŝtelinta lian palton. Li malfermis dikan libron, kiu
enhavas multajn fotojn. La viro, kiu akompanis min ĉi tien,
ludis la interpretiston, ĉar alie ni ne povus interkompreniĝi.
Kiam ili bezonis niajn knabojn, en la milito, ili komprenis nin; nun
tio delonge pasis, kaj tial ili ne plu devas kompreni ion.
La altranga pastro, tiel li ja aspektis
malantaŭ sia pupitro, ĉiufoje rigardis la fotojn kaj poste
min, aŭ pli precize, mian vizaĝon. Tion li faris pli ol
centoble kaj liaj kolaj muskoloj ne laciĝis, tiom li kutimiĝis
al tiu laboro. Li havis multe da tempo, kaj li disponis pri ĝi
tute senĝene. Ja la aliaj devas pagi tion. Do, kial rapidi?
Finfine li balancis la kapon kaj klake
fermis la libron. Evidente li ne trovis mian foton. Cetere, mi ne
povis rememori, ke mi iam lasis foti min en Antverpeno1.
Fine mi iĝis hunde laca pro tiu enuiga afero kaj diris: "Nun
mi ja malsatas. Mi ankoraŭ ne matenmanĝis hodiaŭ."
"Konsentite", diris la
interpretisto kaj kondukis min en malvastan ĉambron. Multe da
mebloj ne enestis, kaj tiuj, kiuj enis, ne estis faritaj en
artmetiejo.
Sed kio estas tio ĉe la fenestro?
Strange, ĉi tiu ĉambro ŝajnas kutime servi por
konservi la belgan ŝtatan trezoron. La ŝtata trezoro kuŝas
ĉi tie sekura, ĉar de ekstere certe neniu povas enveni, tra
la fenestro certe neniam, ne, sinjoro.
Mi volus scii, ĉu vere la homoj ĉi
tie nomas tion matenmanĝo. Kafo kun pano kaj margarino. Ili
ankoraŭ ne venkis la sekvojn de la milito. Aŭ ĉu male
la milito estis farita nur por havigi pli grandajn matenmanĝojn?
Tiukaze ili certe ne gajnis ĝin, kion ajn la ĵurnaloj
skribu pri tio, ĉar ili certe jam antaŭ la milito nomis
tiujn kelkajn panerojn matenmanĝo, kiu ja prezentas la minimumon
de kvalito kaj kvanto, kiun oni ĝuste ankoraŭ kaj nur tial
rajtas nomi plu matenmanĝo, ĉar oni ricevas la manĝeton
matene.
Ĉirkaŭ la tagmezo oni denove
kondukis min al la altranga pastro.
"Ĉu vi deziras iri al Francio?"
Tion oni min demandis.
"Ne, mi ne ŝatas Francion. La
francoj ĉiam devas okupi ion kaj ne povas okupiĝi pri io.
En Eŭropo ili ĉiam devas okupi ion kaj en Afriko ĉiam
okupe lupi. Kaj tia okupiteco nervozigas min, ili eble povus bezoni
tre rapide soldatojn, kaj min, ĉar mi ne havas
maristodokumenton, erare trakti kiel aliulon, kiel unu el siaj
okupuloj. Ne, al Francio mi iros en neniu kazo."
"Kiel vi pensas pri Germanio?"
Kiom multe tiuj homoj volas scii pri mi!
"Al Germanio mi same ne ŝatus
iri."
"Kial? Germanio estas ja rava lando,
kaj tie vi facile retrovos ŝipon."
"Ne, mi ne ŝatas la germanojn.
Se oni prezentos la kalkulojn al ili, jen ili estos minacataj de l'
okupolupo, kaj se ili ne povos pagi la kalkulojn, jen ili fariĝos
la okupitoj. Kaj ĉar mi ne havas maristodokumenton, ankaŭ
tie oni erare povus preni min aliulo, kaj mi devus kunpagi. Tiom da
mono mi ja neniam povus perlabori kiel ferdeklaboristo. Tiel mi
neniam povus suprengrimpi en la plej suban tavolon de la meza klaso
kaj fariĝi valora membro de la homa socio."
"Kial vi tiel multe babilas pri ĉio?
Diru koncize, ĉu vi volas iri tien, ĉu ne?"
Ĉu ili komprenas, kion mi diras, mi
ne scias. Sed ŝajnas, ke ili havas multe da tempo kaj ĝojas,
ke interparolado okazas.
"Do, traktite kaj paktite, vi iros
al Nederlando", diris la altranga pastro kaj la interpretisto
diris al mi.
"Sed mi ne ŝatas la
nederlandanojn", mi respondis, kaj tuj mi volis diri kial, kiam
oni diras al mi: "Ĉu vi ŝatas aŭ ne ŝatas la
nederlandanojn, tio tute ne estas nia afero. Diskutu tion kun la
nederlandanoj. Francio estus la plej bona rifuĝejo por vi. Sed
tien vi ne volas iri. Al Germanio vi same ne volas iri, tio ne estas
sufiĉe bona por vi, kaj nun vi simple iros al Nederlando. Fino
kaj punkto. Alian landlimon ni ne havas. Pro vi ni ankaŭ ne
povas serĉi alian najbaron, kiu eble povus perlukti vian
estimon, kaj en la akvon ni ankoraŭ ne volas ĵeti vin. Jen
la sola limo, kiu restas al ni kiel lasta. Iru do al Nederlando kaj
nun punkton. Ĝoju, ke vi tiel facile eliĝas el la afero."
"Sed sinjoroj miaj, vi eraras, mi
tute ne volas iri al Nederlando. La nederlandanoj okupas..."
"Silentu. La demando estas decidita.
Kiom da mono vi havas?"
"Vi ja traserĉis ĉiujn
miajn poŝojn kaj vestajn kunkudrojn. Kiom da mono vi trovis?"
Kiel ne koleriĝi en tia momento? Ili traserĉas dum horoj
kvazaŭ per lupeo min, kaj poste ili eĉ farisee demandas,
kiom da mono mi havas.
"Se vi ne trovis monon, mi ne havas
monon", mi diris.
"Estas bone. Tio estas ĉio.
Rekonduku lin en la ĉelon."
La altranga pastro per tio finis sian
ceremonion.
Rimarkoj
pri ĉapitro 3
1.
...lasis foti min en Antverpeno: Tio povus esti, sed en Londono li
devis allasi, ke la polico fotas lin en la prizono de Brixton la 1-an
decembro en 1923. Sur la policaj serĉlistoj de la gvidintoj de
la bavara konsilia respubliko en Munkeno mankis la foto de Ret Marut.
Reviziita
je la unua de julio en 2009
[ĉapitro 4] [enhavo] [glosaro] [terminaro]