04
En la malfrua posttagmezo oni kondukis
min al la stacidomo. Du viroj, unu el ili la interpretisto, akompanis
min. Evidente ili pensis, ke mi neniam en mia vivo veturis trajne,
ĉar mi ne rajtis fari ion sola. Unu el ili aĉetis la
biletojn, dum la alia restis tuj apud mi kaj atentis, ke ne tamen iu
ŝtelisto ŝarĝu sin per la vana laboro ankoraŭfoje
traserĉi miajn poŝojn. Ĉar tie, kie la polico
traserĉis poŝojn, eĉ la plej lerta poŝoŝtelisto
ne plu trovus kupreron.
La viro, kiu aĉetis la biletojn, ne
donis mian bileton al mi. Verŝajne li supozis, ke mi tuj vendus
ĝin. Ili poste tre ĝentile akompanis min al la kajo kaj
kondukis min al mia kupeo. Mi supozis, ke ili tie adiaŭos min.
Sed tion ili ne faris. Ili sidiĝis apud mi en la kupeo, kaj por
protekti min kontraŭ falo el la trajno, ili sidigis min meze de
si. Ĉu belgaj policaj oficistoj ĉiam estas tiel ĝentilaj
al homoj, mi ne scias. Mi mem ne povis plendi pri ili. Ili tiam donis
cigaredojn al mi. Ni fumis kaj la trajno en vaporo ekveturis. Post
nelonga veturo ni forlasis la trajnon kaj venis en urbeton. Denove
oni kondukis min al policejo. Mi devis sidiĝi sur benko en tiu
ĉambro, kie restadis ĉiuj ĉi policaj oficistoj, kiuj
tenis sin deĵorpretaj. La du viroj, kun kiuj mi venis, rakontis
pri mi grandan historion. La ceteraj bastonuloj, aŭ pli bone
dirite, la aliaj policaj oficistoj, algapis min el la tuta vico,
kelkaj kun tia intereso, kvazaŭ ili vidis tian viron neniam, kaj
aliaj, kvazaŭ mi ie estus entrepreninta duoblan rabosuicidon.
Ĝuste tiuj, kiuj tiel fatale fikse
rigardis min, kiuj konsideris min kapabla je la plej hororaj krimoj,
kies farintojn oni ankoraŭ ne kaptis, kaj kiuj opiniis min
kapabla estonte eĉ multe pli grave krimi, ol mi jam krimis laŭ
ilia netrompebla opinio, subite enfluigis al mi la penson, ke mi
atendas ĉi tie la ekzekutiston, kiu videble ne estas hejme kaj
kiun oni tial unue devas serĉi.
Neniu kaŭzo por ridi, ne, sinjoro.
Estis tre serioza afero. Oni devas nur iom primediti tion. Mi ne
havis maristodokumenton, mi ne havis pasporton, mi ne havis
identigilon, mi ne havis iun alian paperon, kaj ankaŭ mian foton
la altranga pastro ne trovis en sia dika libro. Se tie almenaŭ
mia foto enus, tiukaze li ja tuj scius, kiu mi estas. Ke iu
postrestis pobe de la Tuscaloosa, tion povus rakonti kiu ajn, kiu
vagabondas tie. Loĝejon mi havis nenie en la mondo. Aŭ
ladokesto aŭ marista domo. Ankaŭ membro de iu komerca
ĉambro mi ne estis. Mi ja estis neniulo. Nu, nun mi demandas
vin, kial la povraj belgoj almoznutru neniulon, dum ili jam nutras
tiom da neniulaj infanoj, kiuj ja almenaŭ duone apartenas al
tie. Sed mi apartenis per neniu duono tien. Mi estis nur plia kaŭzo
por denove devi prunti monon de Usono. Pendigi min, estis la plej
kurta kaj simpla metodo por liberiĝi de mi. Mi eĉ ne povis
kondamni ilin pro tio. Neniu homo zorgis sin pri mi, neniu homo
demandus pri mi, eĉ mian nomon ili ne devus enskribi en siajn
dikajn librojn. Kaj tute certe mi estis pendigota. Ili nur atendas la
ekzekutiston, kiu regas la metion, alie tio estus ja neleĝa ago
kaj murdo.
Kiom mi pravis! Jen la pruvo. Unu el la
bastonuloj proksimiĝis kaj donis al mi du dikajn
cigaredoskatolojn, la lastan donaĵon al la kompatinda pekinto.
Poste li donis ankaŭ alumetojn, sidiĝis flanke de mi kaj
per stumbla lingvo alparolis min, ridis kaj afablis, frapis mian
ŝultron kaj diris: " Ne estas tiel terure, amiko, ne faru
tragedion el tio. Fumu, por ke la longa tempo ne enuigu vin. Ni devas
atendi ĝis noktiĝos, alie ni ne povus bone fari tion."
Ne fari el tio tragedion, se la pendumilo
atendas min! Ne tiel terure! Mi volus scii, ĉu oni jam provis
tion kun li, ke li tiel decide povas diri: ne tiel terure, kaj atendi
ĝis malhelas. Klare, dum la taga helo mankas al ili iom la
kuraĝo, ni ja eble povus renkonti iun, kiu konas min, kaj tiam
la plezuro estus fuŝita. Sed ne havas sencon jam nun lasi pendi
la kapon, sufiĉe baldaŭ ĝi pendos per si mem en la
maŝo. Kaj antaŭ ĉio mi fumas nun kiel fabrika
kamentubo, por ke ili finfine ne ŝparu eĉ la cigaredojn.
La cigaredoj gustas je nenio. Nura pajlo.
Fulmotondro! Mi ne volas pendi. Se mi nur scius kiel tiri min el ĉi
tio. Sed ili sen interrompo ĉirkaŭas min. Kaj ĉiu
novulo, post la deĵortransdono envenanta, algapas min kaj volas
scii de la aliaj, kiu mi estas, kial mi estas ĉi tie, kaj kiam
oni pendigos min. Kaj poste ĉiu rikanas per la tuta vizaĝo.
Naŭza popolo. Mi volus scii, kial ni
helpis al ili.
Pli poste mi ricevis mian lastan manĝon.
Sed pliaj tiaj avaruloj sur la tuta mondo ne ekzistas! Tion ili do
nomas ekzekuta manĝo: terpoma salato kun peceto da hepata
kolbaso kaj kelkaj pantranĉaĵoj kun margarino. Mi povus
verŝi larmojn pro tio. Ne, la belgoj ne estas bonuloj, kaj nur
je haro mi evitis vundiĝon, kiam ni devis tiri ilin el la kaĉo
kaj perdis nian monon. Tiu, kiu donis al mi la cigaredojn kaj provis
persvadi min, ke ne estas tiel terure esti pendigita, nun diris: "Nu,
vi estas bona usonano, vi ne trinkas vinon, ĉu?" Kaj ĉe
tio li alridetis min. Je la diablo, se li ne estus tia hipokritulo
kun sia "ne tiel terure", oni povus preskaŭ kredi, ke
ekzistas ankaŭ simpatiaj kaj afablaj belgoj.
"Bona usonano? Merdon sur Usonon! Mi
trinkas vinon, kaj multe."
"Tion mi ja tuj pensis",
ridetante diris la bastonulo. "Vi estas sincera. Tio estas nura
oldulina idiotaĵo, via tielnomata prohibicio. Vi lasas vin
komandi de onjoj kaj preĝinoj. Min tio ja ne koncernas. Sed ĉi
tie ĉe ni ankoraŭ la viroj portas la pantalonon."
Dio, jen finfine iu, kiu vidas la dornon
en la karno. Tiu viro ne povas perdiĝi, tra malklara akvo li
povas rigardi ĝis la fundo. Domaĝe por la viro, ke li estas
bastonulo. Sed, se li ne estus bastonulo, mi verŝajne neniam
estus rigardinta tiun gigantan glason da bona vino, kiun li nun
antaŭmetis al mi. La prohibicio estas grava hontindaĵo kaj
peko, kiu estu lamentita al Dio. Mi certas, ke ni iam kaj ie krimis
teruraĵon, ĉar ili forprenis de ni tiun delektindan donacon
de Dio.
Ĉirkaŭ la deka vespere la
donacinto de la vino diris al mi:
"Do, nun estas nia tempo, maristo,
venu kun mi."
Kiun sencon havus krii: 'Mi ne volas esti
pendigita!', se dekkvar viroj ĉirkaŭas min, kaj ĉiuj
dekkvar reprezentas la leĝon. Jen la sorto. Nur du horojn la
Tuscaloosa bezonintus atendi pro mi. Sed du horojn mi ne valoras, kaj
ĉi tie mi eĉ multe malpli valoras.
Sed pensi pri tiu senvaloreco tamen
indignigis min, kaj mi diris:
"Mi ne kuniros, mi estas usonano, mi
plendos pri tio."
"Ha!" unu el ili moke alkriis
min. "Vi ne estas usonano. Do pruvu tion. Ĉu vi havas
maristodokumenton? Ĉu vi havas pasporton? Nenion vi havas. Kaj
kiu ne havas pasporton, estas neniu. Ni povas fari al vi, kio plaĉas
al ni. Kaj tion ni nun faros, sen demandi vin. For la bubon!"
Ne necesis, ke mi provoku eĉ baton
sur la kranion, ĉar fine ja nur mi estus la stultulo. Tial mi
devis ektroti.
Maldekstre de mi iris la gajulo, kiu fuŝe
parolis la anglan, kaj dekstre de mi iris alia. Ni forlasis la
urbeton kaj baldaŭ ni troviĝis sur vastaj kampoj.
Regis timiga tenebro. La vojo, kiun ni
iris, estis nur malglata, radspurumita kampvojo, sur kiu oni nur
streĉe povis paŝi. Volonte mi estus sciinta, kiom longe ni
tiel migros, ĝis ni atingos la tristan celon.
Nun ni forlasis eĉ tiun aĉan
vojon kaj devojiĝis sur herbejan padon. Dum sufiĉe longa
tempo ni iris tra herbejoj.
Nun venis mia momento por elhaŭtiĝi1.
Sed tiuj uloj videble estis telepatiuloj. Ĝuste, kiam mi volis
delikate svingi brakon al la mentono de unu el miaj apuduloj, la viro
kaptis mian brakon kaj diris: "Nun ni alvenis. Nun ni devas
adiaŭi unu la alian."
Kia hororsento, kiam oni tiel klare kaj
reale vidas alrampi la lastan minuton. Eĉ ne alrampi. Ĝi
sobre staris antaŭ mi. Tre sekis en mia gorĝo. Volonte mi
estus trinkinta gluton da akvo. Sed nun ja eĉ pri akvo pensi ne
plu eblis. Tiujn kelkajn minutojn mi ja eltenos sen akvo, tion ili
certe dirus al mi. Pri la donacinto de la vino mi ne supozis antaŭe,
ke li estas tia hipokritulo. Ekzekutiston mi imagis alia. Kia
senhonora kaj fia metio, kvazaŭ ne ekzistus aliaj profesioj. Fi,
ĝuste ekzekutisto, bestaĉo, kaj tio eĉ profesie.
Neniam antaŭe en la vivo mi tiel
forte sentis, kiel grandioze bela estas la vivo. Grandioza kaj
senmezure bela la vivo eĉ tiam estas, kiam oni venas laca kaj
malsata al la haveno kaj eltrovas, ke la ŝipo estas for, kaj ke
oni postrestis sen maristodokumento. Vivi ĉiam estas bele, kiom
ajn trista ĝi ŝajnas. Kaj tiel simple esti forviŝita
en tia nigra nokto sur vasta kampo, kvazaŭ oni estus ne pli ol
vermo! Tion mi ne atendis de la belgoj. Sed kulpas tion la
prohibicio, kiu tiom febligas la homojn kontraŭ tentoj. Se mi
havus ĉi tie inter miaj manoj, ĝuste nun, tiun Mr.Volstead!
La edzino de tiu viro tre verŝajne pli ol nur malicis, ke li
povis elpensi kaj elfetori ion tian! Kaj tamen mi ĝojas, ke tiuj
milionoj da sakroj, kiuj ŝarĝas la vivon de tiu viro, ne
tondras sur min.
"Oui2,
Mister, ni devas adiaŭi. Eble vi estas tre simpatia homo.
Sed momente ni tute ne bezonas vin."
Sed tial ili ja ne devas tuj pendigi min.
Li levis brakon. Evidente por ĵeti
la ŝnuron ĉirkaŭ mian kolon kaj strangoli min. Ili ne
faris al si la penon konstrui eŝafodon. Tio kostus tro multe.
"Jen", li nun diris kaj montris
per etendita brako, "tie transe, ĝuste kien mi montras,
estas Netherlands3. Vi certe jam aŭdis pri ĝi,
ĉu?"
"Jes."
"Nun iru rekte en tiu direkto, kiun
mi signas per la brako. Mi ne supozas, ke vi nun tie trafos
kontroloficiston. Ni informiĝis. Sed, se vi vidos iun, penu
preteriri lian vojon. Post horo de irado, ĉiam en tiu direkto,
vi venos al la fervojlinio. Sekvu tiun linion ankoraŭ dum iom da
tempo en la sama direkto, kaj tiam vi atingos la stacion. Restu
proksima al ĝi, sed ne montru vin. Ĉirkaŭ la kvara
matene venos multaj laboristoj, kaj tiam iru al la giĉeto kaj
diru nur: 'Rotterdam, derde klasse4', sed ne diru
eĉ unu vorton pli. Jen kvin guldenojn por vi."
Li donis al mi kvin monbiletojn.
"Kaj jen ankoraŭ iom da manĝo
por la nokto. Ne aĉetu ion en la stacio. Baldaŭ vi estos en
Roterdamo. Tiom longe vi certe eltenos."
Nun li donis al mi pakaĵeton, en kiu
laŭ la ekstera ŝajno enestis buterpanaĵoj.
Poste mi ricevis ankoraŭ pakaĵon da cigaredoj kaj
skatoleton da alumetoj.
Kion diri pri tiuj homoj? Ili estas
senditaj por pendigi min kaj donas al mi eĉ monon kaj
buterpanojn, por ke mi povu forkuri. Ili havas tro bonan koron por
tiel fridsange mortigi min. Kiel ne ami la homojn, se oni trovas
tiajn bonulojn eĉ inter policistoj, kies koroj pro la ĉiama
homĉasado tute ŝtoniĝis? Mi skuis tiel forte la manojn
al ambaŭ, ke ili ektimis, mi volus forporti la manojn.
"Ne tiel spektaklu, iu transe eble
eĉ aŭdos vin, kaj tiam ĉio estos en la kaĉo. Kaj
tio ne estus bona, tiukaze ni povus komenci denove." La viro
pravis. "Kaj nun bone aŭskultu, kion mi diras al vi."
Li parolis duonlaŭte, sed penis ekzakte ĉion klarigi al mi
per tio, ke li ripetis plurfoje la eldirojn. "Nur ne venu denove
al Belgio, pri tio mi avertas vin. Se ni trovos vin ankoraŭfoje
interne de niaj limoj, vi povas fidi je tio, ke ni metos vin por la
tuta vivo en prizonon. Por ĉiam prizono. Kara amiko, tio
signifas multon. Do, mi eksplicite avertas vin. Ni ja ne scias, kien
sendi vin. Vi ne havas maristodokumenton."
"Sed eble mi al la konsulo..."
"Silentu, mi petas, pri via konsulo.
Ĉu vi havas maristdokumenton? Ne. Nu do. Tial via konsulo
elĵetos vin tiel, ke krakos, kaj tiam vi sidos sur nia nuko. Vi
nun scias, pri kio temas. Por ĉiam en prizono."
"Tute certe, sinjoroj miaj, mi
promesas tion. Mi ne denove enpaŝos vian landon." Ja kial?
Ligis min nenio al Belgio. Por diri la veron, mi ĝojis eliri.
Nederlando multe pli bonas. La nederlandanojn oni komprenas almenaŭ
duone, dume ĉi tie oni ne komprenas eĉ vorton de tio, kion
la homoj diras, kaj kion ili celas.
"Bone do. Nun vi estas avertita. Do,
hop! Kaj estu memgarda. Se vi aŭdos paŝojn, kuŝiĝu
surtere ĝis la paŝoj pasos. Ne lasu vin kapti, alie kaptos
ni vin, kaj tiam via vivo aĉos. Feliĉan vojaĝon."
Ili formarŝis kaj lasis min sola.
Tiam mi ekmigris, feliĉa kiel tajloro. Ĉiam en tiu direkto,
kiun ili montris al mi.
Rimarkoj
pri ĉapitro 4
1.
elhaŭtiĝi (slange): fuĝi, foriĝi
2.
Oui (france): jes
3.
Netherlands (angle): Nederlando
4.
Rotterdam, derde klasse (nederlande): Roterdamon, tria klaso
Reviziita
je la oka de julio en 2009
[ĉapitro 5] [enhavo]
[glosaro] [terminaro]