05
Roterdamo estas ĉarma urbo, se oni
havas monon. Mi eĉ monujon ne havis, en kiun mi povus meti ĝin,
se mi havus monon.
Tie en la haveno estis eĉ ne unu
ŝipo, kiu bezonus ferdeklaboriston aŭ Unuan Inĝenieron.
En tiu tempo estis tute egale al mi. Se oni postulus sur iu ŝipo
Unuan Inĝenieron, mi estus akceptinta la postenon. Tuj. Sen eĉ
palpebrumi. La spektaklo ekus ja nur, se la ŝipo veturus
surmare. Kaj tiam ili ne tiel simple povus ĵeti min en la maron.
Ĉiam io estas farbenda, jam troviĝus la ĝusta laboro.
Mi finfine ne estas tia homo, kiu insistus ĝis murdo kaj ĝis
morto la salajron de la Unua Inĝeniero. Mi ja povas rabati
iomete. Je Dio, en kiu butiko oni ne foje marĉandas la prezon
suben, eĉ se la pentrita afiŝo "Fiksaj prezoj"
pendas kiom ajn granda?
Spektaklo tute certe estus okazinta; ĉar
tiutempe mi povis distingi nek krankon disde valvo nek bielon de
ŝafto. Tio evidentiĝus ĉe la unua signalo, kiam la
ŝipestro sonorilus suben "helike lante" kaj la
ladokesto eksagus antaŭen, kvazaŭ devigita gajni je morto
kaj vivo la Bluan Rubandon. Amuzaĵo estus tamen. Sed ne dependis
de mi, ke mi ne povis elprovi la ŝercon, ĉar neniu serĉis
Unuan Inĝenieron. Estis serĉata neniu, sur neniu ŝipo.
Mi estus akceptinta ĉion inter kapitano kaj kuireja knabo. Sed
eĉ ne kapitanon ili bezonis..
Vagadis tie tiom da maristoj, kiuj ĉiuj
atendis ŝipon. Spite tion ankoraŭ eĉ kapti ŝipon,
kiu transveturos al la Ŝtatoj, tio estas pli ol nur senespera.
Ĉiuj volas suriri keston, kiu transveturos, ĉar ili ĉiuj
volas ĵeti tie la ankron kaj poste elsalti pobe1. Ĉar
ĉiu el ili supozas, ke trans la oceano oni nutras la homojn per
sekvinberoj, ke ili devos nur malfermi la bekon. Sed merdo. Kaj poste
sidas milopoj da ili en la havenoj kaj atendas ŝipon, kiu portos
ilin hejmen, ĉar tamen ĉio montriĝis tute alia ol ili
imagis. La ora epoko pasis, alikaze neniu estus trovinta min sur la
Tuscaloosa, kie mi estis ferdeklaboristo.
Sed la du afablaj belgaj bastonuloj donis
al mi konsilon: Mia konsulo. Mia! Ambaŭ bastonuloj ŝajne
pli bone konis mian konsulon ol mi. Strange. Estas ja mia devo pli
bone koni lin, ĉar li estas mia. Pro mi li estas en la mondo.
Pro mi li ricevas sian pagon.
La konsulo anoncas dekojn da ŝipoj
por la landlima imposto, do li certe ankaŭ ion scias pri
bezonataj ferdeklaboristoj, des pli, se mi ne havas monon.
"Kie vi havas vian
maristodokumenton?"
"Mi perdis ĝin."
"Ĉu vi havas pasporton?"
"Ne."
"Ateston de ŝtataneco?"
"Neniam havis."
"Ja kial do vi venis ĉi tien?"
"Mi pensis, ke vi estas mia konsulo,
kaj ke vi helpos al mi."
Li rikanis. Estas strange, ke la homoj
ĉiam rikanas, se ili volas doni baton al iu.
Kaj kun tiu rikano sur la lipoj li diris:
"Via konsulo, ĉu? Tion vi devas pruvi al mi, kara viro, ke
mi estas konsulo via."
"Sed mi ja estas usonano kaj vi
estas usona konsulo."
Tio certe estas vera.
Sed ŝajne tamen ne estis vera, ĉar
li diris: "Usona konsulo, eĉ se ĉi-momente ankoraŭ
ne la Unua, mi efektive estas. Sed ĉu vi estas usonano, tion vi
devas ankoraŭ pruvi al mi. Kie vi do havas viajn paperojn?"
"Mi ja diris al vi jam, ke mi perdis
ilin."
"Vi perdis ilin. Kiel oni povas
perdi siajn paperojn? Tiujn oni ja ĉiam portas ĉe si, tiom
pli, se oni troviĝas en fremda lando. Vi ja eĉ ne povas
pruvi, ke vi efektive estis sur la Tuscaloosa. Ĉu vi povas pruvi
tion? "
"Ne."
"Do, kial vi venis ĉi tien? Eĉ
se vi veturis sur la Tuscaloosa, eĉ se pruveblus, ke vi vere
veturis sur la ŝipo, tio estus eĉ ne la plej malgranda
pruvo, ke vi estas civitano. Sur usona ŝipo ankaŭ
hotentotoj povas labori. Do, kial vi venis ĉi tien? Cetere, kiel
vi venis sen paperoj de Antverpeno ĉi tien al Roterdamo? Tio
estas neordinara."
"La polico min ja..."
"Mi tre petas vin, ne venu al mi
ankoraŭfoje kun tia rakonto. Kie oni iam aŭdis tion, ke
ŝtataj oficistoj sendis iun per tia neleĝa vojo trans limon
en fremdan landon? Sen paperoj? Tiel vi ne povas trompi min, kara
viro."
Kaj ĉion tion li diris rikanante kaj
kun eterna rideto, ĉar usona oficisto ĉiam devas rideti, eĉ
se li anoncas mortkondamnon. Tio estas lia respublika devo. Sed kio
plej multe incitis min, estis, ke li ludis dum sia parolado ĉiam
per krajono. Jen li zigzagis per ĝi sur la tabloplato, jen li
gratis per ĝi en sia hararo, jen li tamburis per ĝi "My
old Kentucky home2", kaj jen li klakis per sia
krajono tiel sur la tablo, kvazaŭ li volus per ĉiu klako
firmnajli vorton.
Plej volonte mi estus ĵetinta la
inkujon sur lian vizaĝon. Sed mi devis pacienci, kaj tial mi
diris: "Eble vi povas havigi al mi alian ŝipon, por ke mi
venu hejmen. Ja povas esti, ke iu ŝipestro bezonas ankoraŭ
viron aŭ, ke iu malsaniĝis."
"Ŝipon? Sen paperoj ŝipon?
Ne de mi, tiukaze tute ne penu reveni al mi."
"Sed kie mi ricevu paperojn, se vi
ne donas paperojn al mi?" mi demandis.
"Ĉu tio eble estas mia afero,
kie vi ricevu paperojn? Ja mi ne forprenis ilin. Ĉu ne? Jen ĉiu
vagabondo, kiu ne pli bone atentis pri siaj paperoj, povus veni kaj
postuli paperojn."
"Sinjoro", mi tamenis je tio,
"mi supozas, ke ankaŭ jam aliaj homoj, kiuj ne estas
laboristoj, perdis siajn paperojn."
"Vi pravas, sed tiuj homoj havas
monon."
"Ha, tiel!" mi kriis laŭte.
"Nun mi komprenas."
"Nenion vi komprenas", li
rikanis, "mi volas diri, ke temas tiukaze pri homoj, kiuj
posedas kromajn legitimaĵojn, homoj, pri kiuj neniu dubo eblas,
homoj, kiuj havas hejmon, kiuj havas adreson."
"Do estas mia kulpo, ke mi havas nek
vilaon nek hejmon nek alian adreson ol mian laborlokon?"
"Tio ne estas mia afero. Vi perdis
la paperojn. Zorgu do, ke vi ricevu aliajn. Mi devas agi laŭ
miaj direktivoj. Ne estas mia kulpo. Ĉu vi jam manĝis?"
"Mi ja ne havas monon kaj mi ne
petis almozon ĝis nun."
"Atendu momenton."
Li ekstaris kaj iris en alian ĉambron.
Post kelkaj minutoj li revenis kaj donis al mi karton.
"Jen manĝokarto por tri
kompletaj tagoj en la marista domo. Se ĝi estos elĉerpita,
venu senĝene ankoraŭfoje. Provu denove, eble vi trovos
alian ŝipon, ŝipon de alia nacio. Kelkaj ne tiel precize
kontrolas. Mi ne rajtas fari aludojn. Vi mem devas eltrovi tion. En
tiu ĉi kazo mi estas absolute senpotenca. Mi estas nura servisto
de la ŝtato. 'm sorry, old fellow, can't help it. Good bye
and g'd luck!3"
Eblas, ke la viro pravas. Eble li tute ne
estas tia bestaĉo. Kial homoj estu bestaĉoj? Preskaŭ
mi supozas, ke la ŝtato estas la bestaĉo. La ŝtato,
kiu forprenas la filojn de la patrinoj, por ĵeti ilin antaŭ
la idolojn. Ĉi tiu viro estas la servisto de la bestaĉo,
tiel kiel la ekzekutisto estas la servisto de la bestaĉo. Ĉion,
kion la viro diris, li lernis parkere. Certe li devis lerni tion,
kiam li trapasis la ekzamenojn por fariĝi konsulo. Tio glitis
tute glate el li. Al ĉiuj miaj eldiroj li havis konvenan
respondon, kiu tuj ŝtopis mian buŝon. Sed kiam li demandis:
"Ĉu vi malsatas? Ĉu vi jam manĝis?", li
subite fariĝis homo kaj ĉesis esti bestaĉservisto.
Havi malsaton estas io homa. Havi paperojn estas io malhoma, io
kontraŭnatura. Tial la diferenco. Kaj jen la kialo pro kio homoj
pli kaj pli ĉesas esti homoj kaj fariĝas figuroj el
papermaĉaĵo. La bestaĉo ne bezonas homojn; tiuj kaŭzas
tro multe da laboro. Figuroj el papermaĉaĵo pli bone lasas
sin starigi en vicoj kaj meti en uniformojn, por ke la servistoj de
la bestaĉo povu vivi pli oportune. Yesser4,
Jes, sinjoro.
Rimarkoj
pri ĉapitro 5
1.
elsalti pobe (slange): fuĝi
2.
My old Kentucky home (angle): Mia malnova hejmlando Kentucky, usona
popolkanto.
Strofo:
La
negroj ĝojas en la Kentucky-land',
ĉar brilas somera la
sun'.
Herbejoj floras, kaj el la foliar'
sonas ĉiam birdaj
kantoj nun.
Infanoj ludas senzorge ĉe l' kaban',
gajege,
sen melankoli';
sed iam
nur
pro vi, Kentucky-land', pro vi!
Ploru ne, negrino,
ĉe la
kampara rand'!
Sed eksonu kanto por la Kentucky-hejm',
por la
kara, malproksima land'!
trad.
Paul Bennemann
3.
'm sorry, old fellow, can't help it. Good bye and g'd luck (angle):
Mi bedaŭras, amiko mia, mi ne povas helpi al vi. Adiaŭ kaj
multe da feliĉo.
4.
Yesser: la angla parolkuntiro de Yes kaj Sir, do: Jes, sinjoro
Reviziita
je la oka de julio en 2009
[ĉapitro 6] [enhavo]
[glosaro] [terminaro]