06
Tri tagoj ne ĉiam estas tri tagoj.
Estas tre longaj tri tagoj kaj estas tre kurtaj. Ke tri tagoj povus
esti tiom kurtaj kiom tiuj tri tagoj, en kiuj mi havis bonan manĝon
kaj liton, mi ne estus supozinta. Mi volis sidiĝi unuafoje por
matenmanĝo, kaj jam pasis la tri tagoj. Sed eĉ se ili
daŭrus la dekoblan tempon, al la konsulo mi ne reirus. Ĉu
mi eble denove aŭskultu liajn parkere lernitajn ekzamenajn
demandojn? Ion pli bonan ol antaŭe li ankaŭ nun ne scius.
Ŝipon li ne povis havigi al mi. Do, kiun sencon havus permesi,
ke li verŝu sur min siajn paroladojn? Eble li denove estus
doninta al mi karton. Sed ĉifoje certe jam kun gesto kaj mieno,
kiuj kunpremus al mi jam la gorĝon, antaŭ ol mi metus
kuleron en la supon. La tri tagoj fariĝus eĉ multe pli
kurtaj ol la antaŭaj.
Sed la plej grava kialo estis, ke mi ne
volis perdi el mia memoro la etan pecon da homo, kiu li estis okaze
de mia unua vizito en tiu momento, kiam li zorgis, ke mi bone fartas.
Certe li ĉifoje transdonus la karton al mi kun la plena supereco
de bestaĉservisto kaj kun moralornamitaj paroloj, ke ĉi tiu
fojo devos esti la lasta fojo, ke venas tro multaj kaj ke oni ne
ripozu kun tio, ke oni mem faru ion por antaŭeniri. Prefere
mortaĉi, ol iri plian fojon tien.
Ho, amata animo de tajloro, kiom mi
malsatis! Tiom mi malsatis, ke Dio indulgu. Kaj tiom laca pro la
dormado en pordegaj vojoj kaj anguloj, ĉiam ĉasate dum
dormemaj momentoj de la noktpolico, kiu enlumigis per poŝlampoj
en la pordegajn vojojn kaj angulojn. Ĉiam devi memgardi, dum
dormo devi aŭskulti la patrolon je kvindekpaŝa distanco,
por sufiĉe frue skui la polvon de la piedoj. Esti kaptita de ili
signifus la labordomon.
Kaj en la haveno neniu ŝipo, kiu
bezonus iun. Tie tiom da centoj de maristoj el la propra lando estas
surpiede, kiuj serĉas ŝipon kaj havas bonajn paperojn. Kaj
neniu laboro en la fabrikoj, neniu laboro en iu vendejo. Eĉ se
laboro estus, la viro, kiu donas la laboron, tute ne rajtus doni ĝin
al mi. Ĉu vi havas paperojn? Ne? Domaĝe, mi ne rajtas dungi
vin. Vi estas eksterlandano.
Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj
enirvizoj estas direktataj? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ
kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn?
Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca
subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon
de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj
malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus
vivi? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo
en la bestaĉo: Mi gardas klanon mian; tiu, kiu ne apartenas al
klano mia, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo
malpli. Jes, sinjoro.
Tiom malsata kaj tiom laca! Poste venas
la tempo, en kiu oni ne plu pensas pri tio, ĉu faras diferencon,
erare interŝanĝi la monujon de alia, kiu ne malsatas, kun
la propra ne ekzistanta monujo. Oni ne devas erare interŝanĝi
ilin, oni komencas, sen intenci tion, pensi pri la monujo de homo,
kiu ne malsatas.
Sinjoro kaj damo staris antaŭ
montrofenestro, kiam mi preteriris.
La damo diris: "Ja diru do, Fibby,
ĉu tiuj beletaj retikuloj ne vere tre ĉarmas?"
Fibby diris tra la dentoj ion, kio povis
esti aŭ konsento aŭ la malo, sed ankaŭ bone eblis, ke
tio signifis: Lasu min trankvila kun viaj banalaĵoj!
La damo: "Mi diras, ke vere, ili
vere ravas, estas originala pranederlanda metia artaĵo."
"Klare", Fibby nun seke diris,
"aŭtentika pranederlanda, kopirajtita en 1926."
Tio estis por mi muziko de la sferoj. Nun
mi konvinkiĝis. Mi nun tre rapidis kaj ne perdis plian sekundon.
Jen ja la pura oro kuŝis antaŭ mi meze de la strato.
Ŝajnis al mi, ke Fibby multe pli
amuziĝis pri tio, kion mi rakontis al li, ol pri tio, kion
rakontis lia edzino aŭ lia amikino aŭ lia... nu, sinjoro,
ne estas mia afero, en kiu rilato de parenceco ili ambaŭ
troviĝis, sed ĉiuokaze li delekte amuziĝis pri mia
rakonto. Li ridetis, poste li ridis, kaj fine li kriis tiom, ke la
homoj ekhaltis. Se mi ne estus aŭdinta tuj pro lia "Tsat
so1!", kiam li unue intonaciis ĝin,
de kie li venis, jam perfidus lin lia nebridebla ridado. Tiel povas
ridi nur usonano, jes ja, ili povas ridi.
"Do bubo, vi prezentis grandioze
vian rakonton." Kaj jam li denove ridis. Antaŭe mi supozis,
ke li eklarmos pro mia trista rakonto. Nu, li ja ne estis en mia
haŭto. Li rigardis ĉion ĉi de la komika flanko.
"Nu diru do, Flory", li turnis
sin al sia akompanulino,"ĉu tiu birdeto, falinta el la
nesto, ne efektive grandioze prezentis sian rakonton?"
"Efektive, tre amuze. De kie vi
estas? El Nov-Orleano? Tio ja estas tute rava. Tie loĝas eĉ
nun onklino de mi, Fibby. Ĉu mi ne jam rakontis pri onklino
Kitty el Nov-Orleano, Fibby? Mi supozas, ke jes. Vi ja scias, tiu,
kiu ĉiam tiel komencas ĉiun frazon: 'Kiam avĉjo
ankoraŭ loĝis en South Carolina...'
Fibby tute ne atentis, kion diris lia
Flory, li lasis ŝin paroli, kvazaŭ ŝi estus akvofalo,
al kiu li kutimiĝis. Li fingrumis en siaj poŝoj kaj
aperigis dolarbileton: "Ne estas por via rakonto mem, amiko mia,
sed estas por tio, ke vi tiel majstre prezentis la rakonton. Bone
scipovi prezenti rakonton, kiu ne veras, tio estas talento, amiko
mia. Vi estas artisto, ĉu vi scias tion? Por diri la veron,
estas domaĝe, ke vi tiel vagabondas en la mondo. Vi povus
enspezi multe da mono, kara amiko. Ĉu vi scias tion? Ĉu li
ne vere estas artisto, Flory?" li turnis sin denove al sia...,
nu, ni diru, edzino; ne estas mia afero, ili certe havas sian
pasporton tia, kia ili bezonas ĝin.
"Vi ja pravas, kompreneble, Fibby",
Flory respondis en ekstazo,"vi pravas, ke li estas granda
artisto. Mi havas ideon, Fibby, tuj demandu lin, ĉu ni povus
havi lin por nia vespera festeno. Certe, tiel ni povus superatuti la
Pennington'ojn, tiun favan bandon."
Do, estas efektive lia edzino.
Fibby dediĉis eĉ ne la plej
minimuman atenton al la akvofalo. Li ridetis kaj ridis plu. Li denove
fingrumis en siaj poŝoj kaj venigis plian fojon dolarbileton en
la taglumon.
Nun li donis al mi ambaŭ biletojn
kaj diris: "Vidu, la unua estas por tio, ke vi tiel majstre
prezentis vian rakonton, kaj la alia estas por tio, ĉar vi donis
al mi brilan ideon por mia gazeto. En miaj manoj ĝi valoras
kvinmilon, en viaj ne eĉ cendon. Sed mi pagas vin nun per cendo
kun dividendo. Multan dankon por via peno, good-bye2
kaj multe da feliĉo."
Tio estis la unua mono, kiun mi ricevis
por la prezento de rakonto. Jes, sinjoro.
Mi eksaltis al monŝanĝejo. Je
dolaro ĉirkaŭ du kaj duonon da guldenoj, por la du dolaroj
sekve ĉirkaŭ kvin guldenojn. Bela sumeto. Post kiam mi
donis tie la biletojn, la ŝanĝisto amasigis ĉirkaŭ
kvindek guldenojn antaŭ mi. Tio estis surprizo. Fibby donis al
mi du dekojn, kaj mi supozis ilin, ĉar mi ja ne volis scivoleme
disfaldi dum lia ĉeesto la ĉifitajn biletojn, unudolaraj.
Fibby estas nobla animo. Wall Street3 benu lin.
Estas tute nature, ke dudek dolaroj estas tre multe da mono. Se oni
posedas ilin. Se oni devas ilin elspezi, oni lernas subite, ke dudek
dolaroj estas nenio. Des pli, se oni pasis vicon de malsataj tagoj
kaj senlitaj noktoj. Antaŭ ol mi povis ekaprezi la valoron de la
mono, ĝi jam estis foruzita. Nur la homoj, kiuj havas sufiĉe
da mono, scias la valoron de mono, ĉar ili disponas pri la tempo
por povi taksi la valoron. Kiel oni lernu scii la valoron de aĵo,
se aliaj ĉiufoje tuj denove forprenas ĝin? Sed oni
predikas, ke nur tiu, kiu havas nenion, scias, kion cendo valoras.
Pro tio la klasaj kontraŭdiroj.
Rimarkoj
pri ĉapitro 6
1.
Tsat so!: nenorma parolmaniero de la angla: That's so!, Esperante:
Tiel estas!
2.
good-bye (angle): adiaŭ
3.
Wall Street: strato kun multaj bankoj kaj borsoj en Nov-Jorko,
kvartalo Manhattan
Reviziita
je la dekkvina de julio en 2009
[ĉapitro 7] [enhavo]
[glosaro] [terminaro]