07
Pli frue ol mi supozis, venis mateno, kiu
estis, se juĝi laŭ la ŝajno, dum certa tempo la lasta
mateno, kiu salutos min en lito. Mi traserĉis miajn poŝojn
kaj trovis en ili ĝuste tiom da cendoj por ebligi neabundan
matenmanĝon. Neabundaj matenmanĝoj ne trovas mian aplaŭdon.
Ili ĉiam estas la antaŭludo de tagmanĝoj kaj
vespermanĝoj, kiuj ne aperos. Iun Fibby oni ja ne trovas
ĉiutage. Sed, se mi trafos denove iun, tiam mi prezentos mian
rakonton tiom komike kiom eblas. Tiam li eble ploros kordisŝire
kaj ekhavos la kontraŭideon de la kvinmildolara ideo de Fibby.
El ideo ĉiam eblas elpremi monon, egale ĉu ĝi plorigas
aŭ ridigas. Ekzistas precize tiom da homoj, kiuj volonte ploras
kaj pagas kelkajn dolarojn por la eblo plori, kiom da homoj ekzistas,
kiuj prefere komplezas siajn ridomuskolojn.
...komplezas... Nu, pri kio nun denove
temas? Ĉu oni eĉ ne rajtas dormi iom trankvile en la lito
por la lasta elspezita guldeno da dormpago, antaŭ ol oni devas
forlasi ĝin?
"Lasu min dormi, damne. Mi pagis
hieraŭ vespere antaŭ ol mi iris supren." Kiel ne
furioziĝi tiurilate? Sen interrompo oni krake bategas la pordon.
Kaj tuj denove frapas.
"Fulmotondro, ĉu vi ne
aŭskultis? Ke vi forportu vin, mi petas! Mi volas dormi."
Se ili nur malfermus la pordon! Mi pafus boton mezen de iliaj
grimaciloj. Tiaj sentaŭgaj kaj impertinentaj kanajloj.
"Malfermu. Jen la polico. Ni deziras
paroli kun vi momenton."
Mi tute serioze dubas, ke ie en la mondo
plu estas homoj, kiuj ne estas policanoj. La polico zorgu por paco,
sed neniu pli perturbas la pacon, neniu pli molestas la homojn, neniu
pli da homoj pelas en la frenezon ol la polico. Tute certe, neniu
kaŭzis pli da malfeliĉo en la mondo ol la polico, ĉar
ja ankaŭ la soldatoj estas nuraj policistoj.
"Nu, kion vi deziras de mi?"
"Ni volas nur iom paroli kun vi."
"Tion vi povus fari ankaŭ tra
la pordo,ĉu?"
"Ni volas vidi vin persone. Malfermu
aŭ ni rompos la pordon."
Rompi la pordon! Kaj tiuj gardu kontraŭ
rompŝtelistoj.
Bone, mi malfermas. Sed apenaŭ mi
malfermis la pordon nur fendete, jam unu el la buboj enpremas piedon.
La malnova artifiko, pri kiu ili ĉiufoje denove fieras. Tio
ŝajne estas la unua artifiko, kiun ili devas lerni.
Ili envenas. Du viroj en civilaj vestoj.
Mi sidas sur la litrando kaj komencas vestiĝi.
La nederlandan mi regas sufiĉe bone.
Mi veturis sur nederlandaj ŝipoj kaj nun ĉi tie lernis iom
aldone. Sed la du birdoj ankaŭ iom regas la anglan.
"Vi estas usonano, ĉu?"
"Jes, mi pensas, ke jes."
"Montru vian maristan dokumenton."
La marista dokumento ŝajnas esti la
meza punkto de la universo. Mi certas, ke la milito okazis nur tial,
por ke oni ĉiulande povu esti pridemandata pri la
maristdokumento aŭ la pasporto. Antaŭ la milito neniu
demandis pri la marista dokumento aŭ pri la pasporto, kaj la
homoj estis feliĉaj. Sed militoj, entreprenataj por la libero,
por la sendependeco kaj por la demokratio, ĉiam estas
suspektindaj. Suspektindaj ekde tiu tago, kiam la prusoj kondukis
siajn Liberigajn Militojn kontraŭ Napoleono. Se oni venkas en
Liberigaj militoj, tiam la homoj post la milito perdas ĉiun
liberon, ĉar la milito gajnis la liberon. Jes, sinjoro.
"Mi ne havas maristan dokumenton."
"Vi ne haaaaavas maristan
dokumenton?"
Tiun perpleksan tonon mi jam iam aŭdis,
kaj ankaŭ ĝuste en momento, kiam mi volis dolĉe
ekdormeti frumatene.
"Ne, mi ne haaaaavas. Neniun, neniun
maristan dokumenton."
"Tiukaze montru vian pasporton."
"Mi ne havas pasporton."
"Neniun pasporton?"
"Ne, neniun pasporton."
"Ĉu ankaŭ ne identigilon
de la ĉi-tieaj policaj instancoj?"
"Ne, ankaŭ ne identigilon de la
ĉi-tieaj policaj instancoj."
"Vi certe scias, ke vi ne rajtas
restadi ĉi tie en Nederlando sen paperoj kun la vizo de niaj
instancoj, ĉu?"
"Tion mi ne scias."
"Tiel do? Tion vi ne scias, ĉu?
Ĉu vi do eble vivis dum la lastaj monatoj kaj jaroj sur la
Luno?"
La du birdoj opiniis tiun ŝercon
tiel bona, ke ili laŭte ekridis.
"Vestiĝu kaj kuniru!"
Scii mi volus, ĉu oni ankaŭ ĉi
tie estu pendumita, se oni ne povas montri maristan dokumenton.
"Ĉu unu el la sinjoroj eble
havas cigaredon?" mi demandas.
"Cigaron vi povas ricevi, cigaredon
mi ne havas. Ni povas aĉeti ilin survoje. Ĉu vi volas havi
la cigaron?"
"La cigaron mi prefere prenas."
Dum mi vestas kaj lavas min, mi fumas la
cigaron. La du sidiĝas, sed proksime al la pordo. Mi ne tro
rapidas. Sed eĉ se oni vestas sin tiom lante kiom eblas, iam oni
tamen vestas sin ĝisfine.
Ni formarŝis kaj kie albordiĝis?
Vi ĝuste divenis. En policejo. Unue oni nun denove ĝisfunde
traserĉis min. Ĉifoje ili pli sukcesis ol iliaj fratoj en
Antverpeno. Ili trovis en miaj poŝoj kvardek kvin nederlandajn
cendojn. La monon por la matenmanĝo. Tion mi nun povis ŝpari.
"Kio? Pli da mono vi ne havas?"
"Ne, pli da mono mi ne havas."
"De kio vi do vivis ĉi tie la
multajn tagojn?"
"De tio, kion mi nun ne plu havas."
"Jen vi do havis monon, kiam vi
venis ĉi tien al Roterdamo, ĉu?"
"Jes."
"Kiom da?"
"Tion mi jam ne scias tiel precize.
Cent dolarojn proksimume, eble ankaŭ estis ducent."
"De kie vi do ricevis la monon?"
"La monon mi simple ŝparis."
Tio videble estis denove bona ŝerco,
ĉar la tuta bando kolektiĝinta ĉirkaŭ mi en la
pridemanda ĉambro, eksplode ekridis. Sed ĉiuj atentis, ĉu
ankaŭ la altranga pastro ridis. Kaj kiam li ekridis, ankaŭ
ili ekridis, kaj kiam li ĉesis ridi, ili tiel subite ĉesis
ridi, kvazaŭ trafus ilin apopleksio.
"Kiel vi do envenis Nederlandon?
Tute sen pasporto. Kie vi do travenis?"
"Mi simple iel envenis."
"Kiel, enveninta?"
La konsulo ne akceptis de mi, kiel mi
envenis. Tiuj des pli ne akceptus tion. Mi ankaŭ ne rajtis fuŝi
la plezuron de tiuj afablaj uloj el Belgio.
Mi do diras: "Per ŝipo mi
venis."
"Per kiu ŝipo?"
"Per la... per... per la Georgo
Vaŝington1."
"Kiam?"
"Tion mi jam ne plu scias tiel
precize."
"Ĉu tiel? Do, per la Georgo
Vaŝington vi venis. Tio estas ja sufiĉe mistera Georgo
Vaŝington. Ĝi laŭ nia scio neniam estis en Roterdamo."
"Ne estas mia kulpo. Mi ne
respondecas pri la ŝipo."
"Vi do tute ne havas paperon, tute
ne legitimaĵon, nenion ajn, per kio vi povus pruvi, ke vi estas
usonano?"
"Ne, sed mia konsulo..."
Ŝajne mi faris bonajn ŝercojn.
Denove ekis monstra ridado.
"Viiia konsulo."
Tiun 'via' li tiel longigis, kvazaŭ
ĝi devus sufiĉi por ses monatoj.
"Vi ja ne havas paperojn. Kion en
tiu kazo viiia konsulo faru por vi?"
"Li ja donos al mi paperojn!"
"Via konsulo, ĉu? La usona
konsulo? Usona konsulo? Ne en nia jarcento. Ne sen paperoj. Ne sen
tio, ke vi, ni diru, vivas en bona stato. Ne al tia vagabondo."
"Sed mi estas ja usonano."
"Eblas, sed tion vi devas pruvi al
viiia konsulo. Kaj sen viaj paperoj li ne kredos al vi. Sen viaj
paperoj li eĉ ne supozos, ke vi estas naskita. Mi volas ion diri
por via instruo. Ŝtataj oficistoj estas ĉiam burokratoj.
Ankaŭ ni estas burokratoj. Sed pli fiaj estas tiuj, kiuj nur de
hieraŭ burokratas. Kaj la plej fiaj burokratoj el ĉiuj
estas tiuj, kiuj heredis la burokratismon de la prusoj. Ĉu vi
komprenas, kion mi celas diri?"
"Mi supozas, ke jes, sinjoro."
"Kaj se ni nun kondukus vin tien, al
via konsulo, kaj vi ne havas paperojn, tiukaze li transdonos vin
oficiale al ni, kaj ni povus neniam plu liberiĝi de vi. Ĉu
vi ankaŭ tion komprenas?"
"Mi pensas, ke jes, sinjoro."
"Ja kion fari kun vi? Tiu, kiun oni
kaptas sen pasporto, devas iri por ses monatoj en prizonon, kaj poste
sekvas la deporto al la hejmlando. Via hejmlando estas kontestata,
kaj tial ni devas meti vin en internigejon. Ni ja ne povas mortbati
vin kiel hundon. Sed eble tiaj leĝoj ankoraŭ venos. Kial
ĝuste ni satigu vin ĉiutage? Ĉu vi volas iri al
Germanio?"
"Mi ne ŝatas Germanion. Se oni
prezentas al la germanoj la kalkulon..."
"Do ne al Germanio, tion mi povas
kompreni. Sufiĉas por nun." Jen oficisto, kiu evidente
multe pensis aŭ legis multajn bonajn librojn.
Li nun alvokis bastonulon kaj
diris:"Konduku lin al la ĉelo, donu al li matenmanĝon,
iru aĉeti anglan gazeton kaj ĵurnalon, por ke li ne enuu.
Ankaŭ kelkajn cigaredojn."
Rimarkoj
pri ĉapitro 7
1.Vaŝington:
unua prezidento de Usono, tiel skribita de Z. en la Fundamento de
Esperanto
Reviziita
je la dekkvina de julio en 2009
[ĉapitro 8] [enhavo]
[glosaro] [terminaro]