08
Malfrue
posttagmeze ili denove kondukis min al la oficisto, kaj oni diris al
mi, ke mi sekvu la du oficistojn en civilaj vestoj. Ni eniris la
stacidomon kaj ekveturis. Ĉe urbeta stacio ni forlasis la
trajnon kaj iris al la policejo de la urbo. Tie mi sidis sur benko,
kaj ĉiuj bastonuloj, kiuj finis sian vaĉon, rigardis min
kvazaŭ mi estus besto en zoologia ĝardeno. De tempo al
tempo ili ankaŭ alparolis min. Kiam estis ĉirkaŭ la
deka, du viroj diris al mi: "Venis la ĝusta tempo, ni
ekiru."
Ni
iris tra kampoj kaj sur herbejaj padoj. Finfine la du haltis, kaj unu
el ili parolis kun memgarda voĉo: "Iru tien en tiu direkto,
kiun mi montras al vi, ĉiam rekte. Vi ne trafos iun. Sed se vi
vidos iun, ne krucu lian vojon aŭ kuŝigu vin, ĝis li
preterpasis. Irinte dum kelka tempo, vi alvenos fervojlinion. Sekvu
la fervojlinion, ĝis vi alvenos la stacion. Restadu proksime ĝis
la mateno. Tuj kiam vi vidos, ke oni pretigas trajnon por la
ekveturo, iru al giĉeto kaj diru: 'Un troisiéme Anvers1.'
Ĉu vi povas memorteni tion?"
"Jes,
tion mi povas. Estas tre facile."
"Sed
parolu krom tio neniun vorton. Vi ricevos tiam vian veturbileton kaj
veturos al Antverpeno. Tie vi facile sukcesos pri ŝipo, ĉar
oni ĉiam bezonas maristojn. Jen iom por manĝi, kaj jen
ankaŭ iom por fumi. Aĉetu nenion, ĝis vi estos en
Antverpeno. Jen tridek belgaj frankoj."
Li
enmanigis al mi pakaĵeton da buterpanoj, papersaketon kun
cigaroj kaj skatolon da alumetoj, por ke mi ne devu peti iun pro
fajro.
"Neniam
revenu Nederlandon. Atendos vin ses monatoj en prizono kaj poste
internigejo. Do, ni eksplicite avertis vin, antaŭ atestanto.
Good-bye kaj multe da feliĉo."
Jen
mi staris nokte sur kampo sub la ĉielo. Multe da feliĉo!
Dum iom da tempo mi iris nun en la montrita direkto, ĝis mi
konvinkiĝis, ke ambaŭ ne plu povas vidi min, aŭ ke ili
estas jam for. Poste mi haltis kaj komencis pripensi.
Ĉu
al Belgio? Tie atendus min tutviva prizono. Ĉu ree al
Nederlando? Tie atendus min nur ses monatoj en prizono. Tio ja malpli
kostus. Poste sekvus aldone la internigejo por senpasportuloj. Mi
bedaŭris, ke mi ne demandis, kiom longe la internigejo daŭrus.
Verŝajne tutan vivon. Ja kial en Nederlando kostu malpli ol en
Belgio?
Mi
fine decidis, ke Nederlando en ĉiu kazo malpli kostos. Ankaŭ
tial estis pli bone, ĉar mi tie povus elturniĝi lingve, dum
en Belgio mi povus paroli nenion kaj kompreni eĉ malpli.
Mi
nun une iris por certa tempo flanken, proksimume tridek minutojn. Kaj
poste rekte trans la kampojn reen al Nederlando. Tiu 'tutvive' vere
tro amaris.
Iris
sufiĉe glate. Nur ĉiam brave antaŭen!
"Haltu!
Ekstaru! Aŭ ni pafos!" Tre agrable, se subite iu elvokas el
la nigra nokto: "Ni pafos."
La
viro ja ne povas celi kaj vidi min li same ne povas. Sed ankaŭ
necelita kuglo povas trafi. Kaj tio finfine tamen pli aĉas
ol 'tutvive'.
"Kion
vi faras ĉi tie?" Du viroj elvenis el la mallumo kaj al mi.
Unu el ili demandis min.
"Mi
promenas iom, mi ne povas dormi."
"Kial
vi promenas ĝuste ĉi tie sur la limlinio?"
"La
limon mi ne vidis, mankas ja barilo ĉi tie."
Du
akre brilaj poŝlampoj celis al mi, kaj oni traserĉis min.
Kial tiuj homoj ĉiam devas traserĉi? Mi supozas, ke ili ĉie
serĉas la perditajn dek kvar punktojn de Wilson2.
Ĉiukaze, mi ne havas ilin en la poŝoj.
Kiam
ili nun trovis nenion krom la buterpanojn, la tridek frankojn kaj la
cigarojn, unu el ili restis staranta apud mi, dum la alia iris
prilumi iom la vojon, sur kiu mi venis. Verŝajne li esperis tie
trovi la mondopacon, kiu estas serĉata en la tuta mondo, de kiam
niaj knaboj batalis kaj sangis por tio, ke tiu milito estu la milito
lasta.
"Kien
vi volas iri?"
"Mi
volas reiri Roterdamon."
"Ĉu
nun? Kial ĝuste noktomeze kaj kial ĝuste ĉi tie tra la
herbejo? Kial vi ne iras sur vojo?"
Kvazaŭ
oni ne rajtus iri nokte sur herbejo! Tiuj homoj havas strangajn
vidpunktojn. Kaj ĉiam ili tuj suspektas, ke oni eble krimis ion.
Mi rakontis nun, ke mi venis el Roterdamo kaj kiel mi venis ĉi
tien. Sed tio nun kolerigis ilin kaj ili diris, ke mi ne mistifiku
ilin. Estas ja tute klare, ke mi venas de Belgio kaj volas ŝteliri
en Nederlandon. Kiam mi nun diris, ke la tridek frankoj ja pruvas, ke
mi diris la veron, ili koleriĝis eĉ pli kaj asertis, ke tio
estas ĝuste la pruvo, ke mi volas trompi ilin. Laŭ ili la
frankoj estis la pruvo, ke mi venas el Belgio, ĉar oni ne havas
frankojn en Nederlando. Kaj nun eĉ aserti, ke nederlandaj
oficistoj donis al mi tiun monon kaj deportis min meze en la nokto
per eksterleĝa vojo trans la limon, tio devigus ilin aresti kaj
akuzi min pro insultado de ŝtataj oficistoj. Sed ili diris, ke
ili ankoraŭfoje volas indulgi min, ĉar videble mi estas
kompatindulo, kiu ne havis la intencon kontrabandi, do ili volas
rekonduki min sur la ĝustan vojon, per kiu mi povos reveni al
Antverpeno.
Tiel
bonaj tiuj homoj estis al mi.
Nun
mi vere devis iri al Belgio, nenio helpus kontraŭ tio. Se nur la
'tutvive' ne estus.
Unu
horon mi nun migris en la direkto al Belgio.
Mi
laciĝis kaj stumblis antaŭen. Plej volonte mi kuŝiĝus
kaj dormus. Sed tamen mi opiniis pli bone plu iri por forlasi la
zonon de danĝero, kie ili rajtas pafi al iu, kiu ne havas la
rajton pafi.
Jen
iu subite ekkaptas min je kruro. Mi pensas, ke estas hundo. Sed kiam
mi ektuŝas ĝin, estas mano. Kaj jen jam poŝlanterno
ekflamas.Tiu ĉi objekto estas plia inventaĵo de Satano,
kiun oni vidas ĉiufoje nur tiam, kiam ĝi troviĝas
proksime antaŭ la okuloj.
Du
viroj nun ekstaras. Ili kuŝis tie sur la herbejo kaj mi glate
iris en iliajn brakojn.
"Nu,
kien vi volas iri?"
"Al
Antverpeno."
Ili
parolas nederlande aŭ, pli bone, flandre.
"Al
Antverpeno vi volas iri, ĉu? Nun en la nokto? Nu, kial vi ne
iras sur laŭorda vojo, kiel decas ĉe honestaj homoj?"
Mi
rakontas nun, ke mi ne venis libervole, kaj mi rakontas, kiel okazis,
ke mi devas vagabondi ĉi tie.
"Tiajn
fabelojn vi povas rakonti al aliaj. Ne al ni. Ion tian ŝtataj
oficistoj ne faras. Vi faris iun fiaĵon en Nederlando kaj nun vi
volas transiri ĉi tie. Sed tio ne eblas. Unue ni traserĉu
la poŝojn por ekscii, kial vi iras meze de la nokto tra herbejoj
kaj ĉiam landlime." Ili trovis en miaj poŝoj kaj en la
kunkudroj de miaj vestaĵoj ne tion, kion ili serĉis. Mi
volus scii, kion la homoj serĉas ĉiufoje, kaj kial ili ĉiam
devas trafosi miajn poŝojn. Estas malica kutimo de tiuj homoj.
"Ni
ja scias, kion ni serĉas. Pri tio ne zorgu."
Ankaŭ
nun mi ne scias pli. Sed ili trovas nenion. Mi estas konvinkita, ke
ĝis la fino de la mondo estos duono de la homoj, kiuj devas
traserĉi poŝojn, kaj ke estos alia homarduono, kiu devas
toleri la traserĉadon de la poŝoj. Eble la tuta kverelado
de la homaro koncernas nur tion, kiu rajtas traserĉi poŝojn,
kaj kiu devas toleri kaj eĉ pagi tion.
Post
kiam la oficialaĵoj finiĝis, unu el ili diris al mi: "Jen,
tie transe estas la direkto al Roterdamo, tien vi nun rekte marŝos,
kaj ja ne montru vin denove ĉi tie. Kaj se vi denove renkontos
la limpolicon, ne azenigu ilin kiel vi azenigis nin. Ĉu vi tie
en via freneza Usono ne plu havas ion por manĝi, tiel, ke vi
ĉiuj devas transveni ĉi tien, por forvori la iomon da
nutraĵoj, kion ni mem bezonas por niaj homoj?"
"Sed
mi ja tute ne libervole estas ĉi tie", mi kontraŭdiris,
kaj mi plej bone sciis, kiom mi pravas.
"Strange,
tion diras ĉiu el vi, kiun ni kaptas ĉi tie."
Tio
estas ja io tute nova. Sekve do ne nur mi eble devas vagabondi ĉi
tie en fremda kontinento.
"Nun
forportu vin kaj ne plu iru superfluajn kromvojojn. Baldaŭ
heliĝos, kaj tiam ni bone observos vin. Roterdamo estas bona
loko. Tie estas multaj ŝipoj, kiuj ĉiam bezonas iun."
Kiel
ofte oni jam rakontis tion al mi. Per la ofta ripetado ĝi devus
jam esti scienca vero.
Per
la tridek frankoj mi ne povis entrepreni ion en tiu urbeto, ĉar
tio certe tuj frapus la atenton.
Sed
venis laktokamiono, kiu kunprenis min iom sur la vojo. Kaj poste
venis alia kamiono, kaj tiu dum certa tempo kunprenis min. Kaj poste
venis kamparano, kiu veturigis porkojn al urbo. Tiel mi proksimiĝis
mejlon post mejlo al Roterdamo. Tuj se la homoj ne apartenas al la
polico, kaj tuj se ili ne volas esti alkalkulitaj al la polico, ili
komencas esti tre simpatiaj estaĵoj, kiuj tute normale povas
pensi kaj senti. Mi tute sincere rakontis al la homoj, kion mi
travivis, kaj ke mi ne havas paperojn. Kaj ili ĉiuj tiel
afablis, donis al mi manĝon, donis al mi varman, sekan angulon
por dormi, kaj donis al mi bonajn konsilojn pri tio, kiel plej lerte
preteriri la vojon de la polico.
Estas
tre strange. Neniu ŝatas la policon. Kaj ĉe rompŝtelo
oni vokas nur tial la policon, ĉar ne estas permesite mem draŝi
la felon de la rompŝtelinto kaj forpreni mem la predon de li.
Rimarkoj
pri ĉapitro 8
1.
Un troiséme Anvers. (france): Bileton triaklasan al Anvers.
2.
la perditaj dekkvar punktoj de Wilson: proklamo de la usona
prezidento Thomas Woodrow Wilson je la 8-a januaro 1918, kiu celis
pacon kaj novan mondan ordon inter la militpartoprenantoj
Reviziita
je la dekkvina de julio en 2009
[ĉapitro 9] [enhavo]
[glosaro] [terminaro]