09
La
nederlandaj guldenoj, kontraŭ kiuj mi ŝanĝis la tridek
frankojn, ne tro helpis. Ĉar oni tute ne povas fidi monon, se
oni ne havas ion kroman.
La
kroma io venis en posttagmezo, tuj poste. Mi vagabondis laŭlonge
de la haveno, kaj tie mi vidis proksimiĝi du virojn. Kiam ili
proksimis, mi kaptis orele iom el ilia babilaĉo. Estas ja tiel
drole aŭskulti paroli anglon. La angloj ĉiam asertas, ke ni
ne ĝuste povas paroli la anglan; sed tion, kion parolas tiuj
homoj, certe ne estas la angla. Tio tute ne estas lingvo. Nu, ne
gravas, mi eĉ ne emas flari tiujn ruĝkapulojn. Sed nin ili
ja same ne povas digesti. Tiel la afero denove ekvilibriĝas.
Tiel tio iradas nun jam de cent kvindek kaj mi ne scias kiom da
jaroj.
Nun
la tuta supo kompreneble des pli superbolis denove, de kiam
komenciĝis la
granda skandalo.
Oni
venas ekzemple al haveno, kie ili larĝe sidas
kiel la beroj sur rubuso. En Aŭstralio, aŭ eble en Ĉinio
aŭ Japanio. Kiel ĝuste ludas la hazardo. Oni emas iom
tralavi la gorĝon kaj englitas en havenan tavernon. Tie ili
sidas kaj staras nun, kaj apenaŭ oni eligis vorton, tuj la amuzo
komenciĝas: "Hej, Yank1."
Oni
tute ne atentas pri la bovokapuloj, oni eltrinkas sian brandeton kaj
intencas foriri.
Kaj
subite bruas voĉo el angulo: "Who won the war? Kiu
gajnis la militon, Yank?"
Scii
mi volus, kial tio estu afero mia. Mi mem ne gajnis ĝin, tion mi
certe scias. Kaj tiuj, kiuj vere opinias sin la gajnintoj, ankaŭ
ne havas kaŭzon por ridi kaj ĝojus, se neniu parolus pri
tio.
"Hej,
Yank, who won the war?"
"Kion
oni nun diru, se oni tute solas kaj tie estas du dekduoj da
ruĝkapuloj? Se mi diras: "Ni! ", jen ili draŝos
min. Se mi diras: "La francoj!", jen ili draŝos min.
Se mi diras: "Mi!", ili ridos, sed tamen tradraŝos
min. Se mi diras: La Dominioj, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando,
Sudafriko!", ili draŝos min. Se mi diras nenion, tio
signifas: "Ni, la usonanoj!" kaj ili draŝos min. Sed
diri: "Vi gajnis ĝin, tio estus impertinenta mensogo, kaj
mensogi oni ne volas. Sekve oni tradraŝos min, kaj tion mi ne
povas eviti. Tiaj estas tiuj bovokapuloj, kaj tamen oni diras eĉ
nun: "la kuzoj el transe." Ne miaj. Kaj tamen ili eĉ
miras, se oni sentas sin naŭzita de ili.
Sed
kion mi faru?
"Sur
kiu kesto vi estas?" mi demandis.
"Nu,
malgranda jankio, kion vi faras ĉi tie? Ni ja ne vidis ŝipon
el Usono." Ili sentas sin superaj, ĉar ili jam suspektas la
cinamon2.
"Mi
pobe elsaltis kaj nun ne povas levi la ankron."
"Neniu
asekurpoliso, ĉu?"
"Vi
divenis."
"Ĉu
vi nun volas veturi kiel kaŝpasaĝero?"
"Mi
devas. La ŝipo grundas, brulas."
"Ni
estas sur skota."
"Kien
vi elveturas nun?" mi demandis.
"Bulonjon,
ĝis tie ni povos forstivi vin. Sed plu ne eblos. La ĉefo,
la maato, estas fia hundo."
"Bone,
tiukaze mi iros Bulonjon. Kiam vi ekos?"
"Plej
bone, se vi surŝipiĝos je la oka, tiam la ĉefo
drinkos. Ni staros sur la unua ferdeko. Se mi ŝovos la ĉapon
al la nuko, ĉio estos klara, se mi faros nenion, tiukaze atendu
ankoraŭ iom. Ne tiel paradu, ne montru vin. Sed, se ili vin
kaptos, tiam prefere lasu platbati vian grimacilon ol diri, kiu
pilotis vin, afero de honoro, ĉu vi komprenas?"
Je
la oka mi estis tie. La ĉapo estis ŝovita al la nuko. La
maato ebriis kaj ne sobriĝis antaŭ Bulonjo, kaj tie mi
elŝipiĝis kaj estis en Francio.
Mi
ŝanĝis mian monon kontraŭ francaj frankoj. Tiam mi
iris al la stacidomo, kaj tie staris la ekspresa trajno al Parizo. Mi
aĉetis bileton por la unua stacio kaj sidiĝis en la trajno.
La
francoj tro ĝentilas por molesti iun dum la veturo.
Kaj
jen mi subite troviĝis en Parizo. Sed tie ili kontrolis la
biletojn, kaj mi ne havis bileton por Parizo.
Denove
polico. Kompreneble, kiel povus funkcii sen polico? Ekis terura
interbalbutado. Mi parolis kelkajn erojn el la franca lingvo, la
aliaj homoj erojn de la angla. La plej multajn erojn mi devis diveni.
De kie mi venis? El Bulonjo. Kiel mi venis al Bulonjo? Per ŝipo.
Kie mi havas mian maristan dokumenton? Mi ne havas.
"Kio,
vi ne havas maristan dokumenton?"
Tiun
ĉi demandon mi nun eĉ komprenus, se oni metus ĝin al
mi hindustanlingve. Ĉar la gesto kaj la intonacio tiel ekzakte
samas, ke mi povus erari neniam.
"Ankaŭ
pasporton mi ne havas. Mi ankaŭ ne havas identigilon. Mi tute ne
havas paperojn. Neniam havis paperojn."
Tion
mi tuj diras per unu elspiro. Nun ili almenaŭ tiujn demandojn ne
povas meti al mi kaj per tio pasigi la tempon. Ili efektive iom
perpleksiĝas, ĉar ili nun tute perdis la fadenon. Dum kelka
tempo neniu el ili scias, kion demandi aŭ diri. Feliĉe
restis al ili ja la veturbileto, kiun mi ne havis. La postan tagon
sekvas denove pridemandado. Mi trankvile lasas ilin pridemandi kaj
paroli kaj demandi. Mi komprenas nenion. Sed fine klariĝas al
mi, ke mi kaptis dek tagojn da prizono pro fervojtrompo aŭ io
simila. Kiel mi sciu? Cetere, estis tute ne grave al mi. Tiel mi do
alvenis Parizon.
La
prizona kariero estis sufiĉe gajiga.
Unua
tago: enprizoniĝo, banado, kontrolo de la saneco, eldono de la
tolaĵo, disdono de ĉeloj. La unua tago pasis.
Dua
tago: veni al la kasadministranto por kvitanci la sumon, kiun mi
posedis, kiam ili arestis min. Ankoraŭfoja konstato de mia
persono kaj registriĝo en dikaj libroj. Posttagmeze: aŭdienco
ĉe la prizona pastro. Li parolis bone la anglan. Li asertis
tion. Sed tio certe estis la angla lingvo parolata, kiam Vilhelmo la
Konkeranto ankoraŭ ne albordiĝis Anglujon, ĉar mi
komprenis de tiu bona angla lingvo eĉ ne vorton, sed mi ne
montris tion. Se li parolis pri Dio, li ĉiam diris "goat3",
kaj mi opiniis, ke li parolas pri kaprino. Per tio ankaŭ la dua
tago pasis.
Tria
tago: Antaŭtagmeze oni demandas min, ĉu mi jam iam alkudris
antaŭtukajn bendojn. Mi diris, ke ne. Posttagmeze oni informis
min, ke ili min envicigos en la antaŭtukan sekcion. Tiel finiĝis
la tria tago.
Kvara
tago: Antaŭtagmeze oni donis al mi tondilon, kudrilon, tutan
kudrilon, fadenon kaj fingringon. La fingringo ne havis la ĝustan
grandecon. Sed ili diris al mi, ke ili ne havas alian. Posttagmeze
ili montris al mi kiel meti la tondilon, la kudrilon kaj la
fingringon ĉiam videble sur la tabureton, kaj kiel meti la
tabureton en la mezon de la ĉelo, kiam mi forlasas la ĉelon
por rondiro. Ekstere apud la pordo ili fiksis afiŝon kun la
surskribo: "Posedas tondilon, kudrilon kaj fingringon."
Tiel la kvara tago pasis.
Kvina
tago: Dimanĉo.
Sesa
tago: Antaŭtagmeze oni kondukas min al la laborhalo. Posttagmeze
ili montras al mi mian lokon en la laborhalo. La sesa tago pasis.
Sepa
tago: Antaŭtagmeze ili montras al mi la prizonulon, kiu instruu
min kiel alkudri antaŭtukajn bendojn. Posttagmeze la prizonulo
diras al mi, ke mi jam enkudriligu la fadenon. La sepa tago pasis.
Oka
tago: La instrumajstro montras al mi, kiel li alkudras antaŭtukajn
bendojn. Posttagmeze sekvas la banado kaj pesado. La oka tago pasis.
Naŭa
tago: Antaŭtagmeze mi devas veni al la direktoro. Oni informas
min pri tio, ke morgaŭ finiĝos mia tempo en la prizono, kaj
oni demandas min, ĉu mi havas ion por plendi. Tiam mi devas
skribi mian nomon en la gastlibron. Posttagmeze ili montras al mi
kiel alkudri antaŭtukan bendon. La naŭa tago pasis.
Deka
tago: Antaŭtagmeze mi alkudras antaŭtukan bendon. Mia
instrumajstro rigardadas la alkudritan bendon post horo kaj duono kaj
tiam diras, ke ĝi ne estas bone alkudrita, ke li devas malkudri
ĝin. Posttagmeze mi denove alkudras antaŭtukan bendon.
Ĝuste kiam mi alkudris unu el la finaĵoj, oni vokas min por
la preparo de mia liberigo. Oni pesas min kaj kontrolas mian sanecon,
mi rericevas miajn civilajn vestojn, kiujn mi rajtas surmeti, kaj
poste mi povas promeni en la korto. La deka tago pasis.
La
venontan tagon je la sesa ili demandas min, ĉu mi volas
matenmanĝi ankoraŭ. Mi diras ke ne, kaj ili kondukas min al
la kasadministranto, kie mi devas atendi kelkan tempon, ĉar li
ankoraŭ ne ĉeestas. Poste mi tamen ricevas matenmanĝon,
kaj fine la kasadministranto alvenas, kiu redonas mian monon, kion mi
devas kvitanci. Tiam mi ricevas dekkvin centimojn por la farita
laboro, ekde nun estis libera kaj povis foriri. Multajn enspezojn mi
ne alportis al la franca ŝtato, kaj ĉu nun la fervojo povas
imagi al si, ke ĝi ricevis la pagon, tio estas plia demando. Sed
tuj ekstere la polico min denove akceptis.
Oni
avertis min. Ene de dekkvin tagoj mi forlasu la landon, per la sama
vojo, kiun mi envenis. En la kazo, ke oni trovos min post paso de la
dekkvin tagoj interne de la landlimoj, oni procedos kontraŭ mi
laŭ la determinoj de la leĝoj. Do kontraŭ min
procedos. Kion tio signifas, ne estis klare al mi. Eble pendumi aŭ
rosti sur ŝtiparo. Kial ne? En tiu ĉi epoko de la
perfektigita demokratio, senpasporta homo, kiu pro tio ankaŭ ne
rajtas baloti, estas herezulo. Ĉiu epoko havas siajn herezulojn,
kaj ĉiu epoko havas sian inkvizicion. En la nuna epoko la
pasporto, la vizo kaj la enmigrada anatemo estas la dogmoj, sur kiuj
sin apogas la nepoveco erari, je kiuj oni devas kredi, ĉar alie
oni devas elteni la diversajn gradojn de torturoj. Pli frue la
princoj estis la tiranoj, nun la ŝtato estas la tirano. La fino
de tiranoj ĉiam estas detroniĝo kaj revolucio, tute egale,
kiu estas la tirano. La libero de la homo estas tro praorigine ligita
kun ties tuta ekzistado kaj volado, ol ke la homo longe povus elteni
iun tiranecon, eĉ se la tiraneco aperus en la velure mola
mensogomantelo de la kundecida rajto.
"Vi
ja devus havi iun paperon, kara amiko", diris la oficiro, kiu
avertis min. "Sen paperoj vi certe ne ĉiam povos
vagabondi."
"Eble
mi foje iru al mia konsulo."
"Al
via konsulo, ĉu?"
La
intonacion mi konis. Ŝajnas, ke mia konsulo estas konata en la
tuta mondo.
"Ja
kion vi volas ĉe via konsulo? Vi ja ne havas paperojn. Li kredos
al vi eĉ ne silabon, se vi ne havas paperojn. Li nur paperojn
akceptas. Pli bone, se vi tute ne irus tien, alie ni neniam povos
liberiĝi de vi kaj vi ripozos dum via tuta vivo sur nia dorso."
Kiel
diris la romianoj? La konsuloj atente gardu la respublikon kontraŭ
malbonoj. Kaj certe povus okazi multe da malbono al la respubliko, se
la konsuloj ne malhelpus, ke iu, kiu ne havas paperojn, revidas sian
patrion.
"Sed
iun paperon vi certe devus havi. Vi ja ne bone povus vagabondi sen
paperoj dum via tuta cetera vivo."
"Jes,
tion ankaŭ mi pensas, ke mi devus havi iun paperon."
"Mi
ne povas doni paperon al vi. Surbaze de kio? Ĉio, kion mi povas
doni, estas liberiga atesto de la prizono. Tia papero ne tre taŭgas.
Tiukaze prefere neniun. Kaj sur ĉiun alian paperon mi povus
skribi nur, ke la montranto asertas esti tiu aŭ tiu ĉi, ke
li venis de tie aŭ tie. Sed tia papero estas senvalora, ĉar
ĝi ne estas pruvilo; ĝi eldiras nur tion, kion diras vi.
Kaj vi kompreneble povas rakonti tion, kion vi volas, ĉu veron,
ĉu ne. Eĉ se estus la vero, necesus pruvo pri tio. Mi tre
bedaŭras, mi ne povas helpi al vi. Mi avertis vin oficiale, vi
devas forlasi la landon. Iru, mi proponas, al Germanio. Ankaŭ
tio estas tre bela lando."
Kial
ili ĉiuj intencas sendi min al Germanio? Tion mi volonte scius.
Rimarkoj
pri ĉapitro 9
1.
Yank (angle; slange): jankio, t.e. usonano
2.
suspekti la cinamon(slange): jam antaŭsenti, pri kio temas
3.
goat (angle): 'kaprino', ĉar la prizona pastro misprononcis la
anglan vorton 'God' (Dio)
Reviziita
je la kvina de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
10] [enhavo] [glosaro]
[terminaro]