10
Nun
mi restis unue kelkajn tagojn en Parizo, por atendi, kio okazos.
Okazaĵoj foje kaj foje pli bone povas helpi progresi ol la plej
belaj planoj. Mi ja nun havis rajton rigardi Parizon. Mia veturbileto
estis pagita, mian manĝaĵon en la prizono mi perlaboris.
Tiel mi ne plu ŝuldis ion al la franca ŝtato kaj rajtis
piedi sur francaj pavimoj.
Sed,
se oni tute ne scias kion fari, oni ekhavas tre diversajn superfluajn
ideojn. Tian superfluan ideon mi ekhavis en iu bela tago, kaj ĝi
kondukis min al mia konsulo. Ke estas tute senespere, mi sciis jam
antaŭe. Sed mi pensis, ke domaĝas neniam, se oni kolektas
spertojn pri homoj. Ĉiuj konsuloj estas gisitaj en la sama
muldilo kiel preskaŭ ĉiuj oficistoj. Ili uzas laŭvorte
la samajn parolformulojn, kiujn ili devis prezenti ĉe siaj
ekzamenoj, ili fariĝas dignaj, seriozaj, ordonemaj, devotaj,
indiferentaj, enuantaj, interesiĝemaj kaj profunde malĝojaj
je la samaj okazoj, kaj ili fariĝas bone humoraj, gajaj, afablaj
kaj babilemaj ĉe la samaj okazoj, sendepende de tio, ĉu ili
servas Usonon, aŭ Francion, Anglion aŭ Argentinon. Scii,
kaj precize scii, kiam ili montru unu el tiuj emocioj, estas la tuta
saĝo, kiun bezonas tia oficisto. Sed de tempo al tempo ĉiu
oficisto foje forgesas sian saĝon kaj fariĝas dum tridek
sekundoj homo. Jen oni tute ne rekonas lin, tiam li komencas turni la
internan haŭton eksteren. Sed la plej interesa momento estas,
kiam li subite sentas, ke la interna haŭto nudas, kaj li rapide
rekrustigas ĝin. Por travivi tiun momenton kaj por pliriĉiĝi
je sperto, mi iris al la konsulo. La danĝero estis, ke li
kontestos min, ke li transdonos min oficiale al la franca polico, ke
ili forprenos de mi la eblon libere iri mian vojon, ĉar tiam la
polico observus min kaj mi devus fari raporton pri ĉiu el miaj
paŝoj, kiun mi faris aŭ intencas fari.
Unue
mi devis atendi dum la tuta antaŭtagmezo. Poste oni fermis.
Ankaŭ posttagmeze ne venis mia vico. Personoj kiel ni ja ĉiam
devas atendi, kien ajn ni venas. Ĉar pri tiu, kiu ne posedas
monon, oni supozas, ke tiu havas almenaŭ senmezureble multe da
tempo. Tiu, kiu posedas monon, povas aranĝi aferojn per mono;
kiu ne havas monon por prezenti, devas pagi per sia tempo kaj sia
pacienco. Se oni eĉ ekribelas aŭ esprimas sian senpaciencon
laŭ neŝatata maniero, tiukaze la oficisto scipovas iri tiom
da kromvojoj, ke oni devas pagi per la kvarobla tempo. Tial oni cedas
al la tempopuno, al kiu oni estas kondamnita.
Sidis
tie tuta vico de tiuj, kiuj devis oferi sian tempon. Kelkaj sidis jam
dum tagoj. Aliaj estis jam sesfoje senditaj tien aŭ tien, ĉar
tio mankis kaj tio ĉi ne havis la preskribitan formon, aŭ,
pli bone, uniformon.
Jen
malgranda, nekredeble dika damo enĵetiĝis, tiel nekredeble
grasa. Ne imageblis, kiel grasa ŝi estis. En tiu ĉambro,
kie la skeletecaj figuroj atende sidis sur la benkoj, per siaj
kapmalantaŭoj preskaŭ tuŝantaj la mure fiksitan
stelflagon, kies dimensio tiel gigantis, ke ĝi plenigis la tutan
muron. En tiu ĉi ĉambro, kie senkulpaj, laborpretaj kaj
laborspertaj homoj atende sidis kun vizaĝesprimo, kvazaŭ
post tiuj multnombraj pordoj oni tiumomente subskribas ilian
mortkondamnon, la grasa damo efikis kiel malica ofendo. Ŝi havis
peĉe nigran, olean, buklan hararon, okulfrape kurban nazon kaj
tre kurbajn krurojn. Ŝiaj brunaj okuloj tiel gape elrigardis el
la grasa pastovizaĝo, kvazaŭ ili volus elŝveli el la
kavoj en la sama momento. Ŝi estis vestita per la plej bona,
kion riĉo povas aĉeti. Ŝi anhelis kaj ŝvitis, kaj
sub la ŝarĝo de siaj perloĉenoj, orgarnaĵoj kaj
briliantbroĉoj ŝi ŝajnis preskaŭ kolapsi. Se ŝi
ne estus havinta tiom da pezaj platinringoj ĉirkaŭ la
fingroj, la fingroj certe estus krevintaj.
Apenaŭ
ŝi malfermis la pordon, jen ŝi jam kriis: "Mi perdis
mian pasporton. Kie estas la sinjoro konsulo? Mi tuj bezonas novan
pasporton."
Ho,
vidu, ankaŭ aliaj homoj povas perdi sian pasporton. Kiu pensus
tion? Mi supozis, ke tio povas okazi nur al maristo. Bone, Fanny,
ĝoju, la sinjoro konsulo tuj rakontos al vi tekston pri nova
pasporto. Eble vi alkudros la alian bendofinaĵon de la
antaŭtuko. Kiel ajn malagrabla estis al mi la damo pro sia
sintruda karaktero, mi sentis simpation al ŝi, la simpation de
tiuj, kiuj estas alforĝitaj en la sama galero.
La
akcepta sekretario tuj salte stariĝis: Memkompreneble, M'me1,
nur momenton. Bonvolu!"
Li
prenis seĝon kaj petis riverence la damon, ke ŝi sidiĝu.
Li alportis tri formularojn, interparolis mallaŭte kun la damo
kaj skribis sur la formularojn. La skeletecaj figuroj ĉiuj devis
mem plenigi la formularojn, kelkaj kvar- aŭ kvinfoje, ĉar
ili estis nebone plenigitaj. Sed la damo evidente ne kapablis skribi,
kaj tial estis nur gesto de helpopreteco, ke la sekretario
transprenis por ŝi tiun etan penon.
Kiam
la formularoj estis plenigitaj, li salte stariĝis kaj portis
ilin tra unu el la pordoj, malantaŭ kiuj la mortkondamnoj estas
subskribataj.
Li
revenis tre rapide kaj diris duonlaŭte kaj ĝentile al la
grasulino: "Mr. Grgrgrgs2 deziras vidi vin,
M'me. Ĉu vi havas tri fotografaĵojn ĉemane?"
La
grasa nigraharara damo havis la fotojn ĉemane kaj donis ilin al
la helpopreta sekretario. Tiam ŝi malaperis malantaŭ la
pordon, kie oni decidas pri la sortoj de la mondo.
Nur
tute malmodernaj homoj eĉ nuntempe plu kredas, ke la sortoj de
la homoj decidiĝas en la ĉielo. Tio estas lamentinda eraro.
La sortojn de la homoj, la sortojn de milionoj da homoj, decidas
usonaj konsuloj, kiuj devas zorgadi pri tio, ke neniu malutilo trafu
la respublikon. Jes, sinjoro.
La
damo ne longe enestis en tiu ĉambro de misteroj. Elvenante ŝi
fermis sian retikuleton. Ŝi fermis ĝin per forta energia
klako. Kaj la klako kriĉis akrevoĉe: Dio, ni ja havas, kio
necesas por tio, vivi kaj lasi vivi."
La
sekretario tuj stariĝis, duone elvenis de malantaŭ sia
tablo, kaj movetis la seĝon, sur kiu la damo estis sidinta. La
damo sidiĝis nur rande de la seĝo, malfermis sian
retikulon, traserĉis ĝin dum kelka tempo, elprenis
pudroskatoleton kaj lasis kuŝi la malfermitan retikulon sur la
tablo, dum ŝi pudris sin. Kial ŝi jam denove devis pudri
sin, kvankam ŝi certe nur antaŭ minuto sin pudris, ne estis
tute klare.
La
sekretario palpserĉis nun per siaj manoj sur la tuta tablo, por
trovi iun paperon, kiun li certe metis al malĝusta loko. Finfine
li trovis la folion, kaj ĉar ankaŭ la damo intertempe jam
finpudris sin, ŝi prenis la retikulon al si, enmetis la
pudroskatoleton kaj plian fojon tiel fermklakis la retikulon, ke la
retikulo eligis la saman akran kriĉon kiel nelonge antaŭe.
La
skeletecaj figuroj sur la benkoj ne aŭdis la akran kriĉon.
Ili ĉiuj ŝajne estis elmigremuloj, kiuj ankoraŭ ne
komprenis la mondlingvon klakan3, ĉar ili ne havis
ion por povi klaki. Tial ili ja devis sidi sur la benkoj. Tial oni ja
ankaŭ ne proponis kun riverenco seĝon al ili. Tial ili ja
ankaŭ devis atendi, ĝis ilia vico venos, precize laŭ
la numera sinsekvo.
"Ĉu
vi ankoraŭfoje povus viziti nin post tridek minutoj, M'me,
aŭ ĉu ni sendu la pasporton al via hotelo?"
Ĝentila
oni estas en usona konsulejo.
"Mi
alveturos post horo. Mi ja subskribis la pasporton jam interne."
La
damo ekstaris. Kiam ŝi revenis post horo, mi sidis ankoraŭ
tie. Sed la grasa damo ricevis sian pasporton.
Ĉi
tie mi finfine ricevos mian pasporton. Tion mi sciis. La sekretario
ne devos sendi ĝin en mian hotelon, mi tuj kunprenos ĝin
mem. Kaj se mi denove ricevos pasporton, tiam mi ankaŭ denove
veturos sur ŝipo, se ne sur hejmlanda ŝipo, do tamen certe
sur angla aŭ nederlanda aŭ dana. Almenaŭ mi ricevos
denove laboron kaj havos la ŝancon, tamen iam trovi hejmlandan
ŝipon en iu haveno, kie oni bezonas ferdeklaboriston. Mi ja ne
nur povas farbi, mi ankaŭ scipovas poluri latunon; ĉar, se
oni ne povas farbi ion, oni ĉiam poluras latunon.
Mi
vere tro hastis pri mia juĝo. La usonaj konsuloj pli bonas ol
ilia reputacio, kaj tion, kion diris al mi la belgaj, nederlandaj kaj
francaj policistoj pri la konsuloj, estis nenio alia ol nacia envio.
Sed
finfine venis la tago kaj la minuto, kiam estis la vico de mia numero
kaj oni vokis min. Miaj skeletecaj benkaj kunuloj ĉiuj devis
trairi alian pordon por ricevi la mortbaton. Mi estis escepto. Ili
vokis min al Mr. Grgrgrgs aŭ kiel ajn la viro nomiĝis.
Tiu ĉi estis la viro, kiun mi elkore deziris vidi; ĉar li
estis tiu, kiu vere kapablas kompreni la zorgojn de homo, kies
pasporto perdiĝis. Se neniu alia en la tuta vasta mondo helpus
al mi, li helpos min. Li helpis al la orogarnita damo, des multe pli
kaj multe pli rapide li helpos al mi. Estis bona ideo de mi, kiu
forlogis min ĉi tien, por ankoraŭfoje serĉi mian
fortunon.
Rimarkoj
pri ĉapitro 10
1.
M'me (france): sinjorino. Kion Traven rakontas pri la damo estas tute
reala maljustaĵo, sed ke li rakontas tion iomete antisemiteme,
ne estas hazardo, sed sekvo de la miskomprenemo de Marut kaj de
multaj samtempanoj, ke estas io tipe juda fari negocojn. Nur en la
mahagonoromanoj li tute forlasos tiujn cetere ankaŭ jam antaŭe
nur tre rarajn antisemitaĵojn. Liaj plej proksimaj batalamikoj
en Munkeno, Gustav Landauer, Erich Mühsam kaj dr-o Levine estis
judoj. Kaj unu el liaj du plej ŝatataj germanaj verkistoj estis
la judo Heinrich Heine. La alia verkisto estis Johann Wolfgang von
Goethe.
2.
Mr. Grgrgrgs: dadaisma nomo
3.
mondolingvon klakan: B.T. sciis pri la "arte faritaj lingvoj",
sed ne akceptis ilin. En "Lando de l' printempo" (1928) li
skribis: "Kaj malhelpas la klopodoj krei novajn arte faritajn
lingvojn, dume estas multe pli utile studi unu el la grandaj regantaj
vivantaj lingvoj, kiuj disvolviĝis nature. En la sama tempo, dum
kiu ĉiuj laboristoj de la mondo povas lerni artlingvon, ili
ankaŭ lernas vivantan lingvon, la hispanan aŭ anglan, por
interproksimiĝi. Ne per arte farita lingvo, sed per vivanta
lingvo oni lernas kompreni aliajn popolojn."
Reviziita
je la kvina de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
11] [enhavo] [glosaro]
[terminaro]