11
La
konsulo estas malgranda, magra viro, kiu tute elsekiĝis dum siaj
deĵoraj jaroj.
"Sidiĝu",
li diris kaj mangestis al la seĝo antaŭ sia skribtablo.
"Kiel mi povas servi al vi?"
"Mi
deziras havi pasporton."
"Ĉu
vi perdis vian pasporton?"
"Ne
mian pasporton, sed mian maristodokumenton."
"Aĥ,
tiel, vi estas maristo, ĉu?"
Ekde
tiu frazo li ŝanĝis sian paroltonon. Kaj tiu ĉi nova
parolmaniero, kiu miksiĝis kun ia tre stranga suspektemo, daŭras
nun dum kelke da tempo kaj difinas la karakteron de nia
interparolado.
"Mi
perdis mian ŝipon."
"Pro
ebrio, ĉu?"
"Ne.
Mi tute ne trinkas tiun venenon, eĉ ne guton. Mi estas seka kiel
osto."
"Ĉu
vi ne diris, ke vi estas maristo?"
"Tio
mi vere estas. Mia ŝipo tri horojn pli frue ekveturis ol
anoncite. Estis decidite, ke ĝi elveturu kun la alta tajdo, sed
ĉar la ŝipo ne havis kargon, ĝi ne bezonis atenti la
tajdon."
"Kaj
sekve viaj paperoj do restis sur la ŝipo?"
"Jes."
"Tion
mi jam supozis. Kiun numeron havas via maristodokumento?"
"Tion
mi ne scias."
"Kaj
kie oni pretigis ĝin por vi?"
"Tion
mi ne povas diri tiel precize. Mi veturis sur bordoŝipoj el
Bostono, el Nov-Jorko, el Baltimore, el Filadelfio, sur la Golfa Fluo
kaj eĉ okcidente. Mi ne povas rememori, kie estis pretigita la
dokumento."
"Tion
mi jam supozis."
"Oni
ja ne ĉiutage rigardas sian dokumenton. Mi neniam rigardis ĝin,
dum la tempo, kiam mi havis ĝin."
"Jes."
"Ĝi
ĉiam estis en mia poŝo."
"Ĉu
ŝtataniĝinta?"
"Ne.
Naskita en la lando."
"Ĉu
registrita, la naskiĝo?"
"Mi
ne scias, mi ankoraŭ estis tro eta, kiam mi naskiĝis."
"Do
ne registrite, ĉu?"
"Tion
mi ne scias", mi diris.
"Sed
mi tion scias."
"Tiukaze
vi ne bezonas pridemandi min, se vi scias ĉion."
"Ĉu
eble volas mi havi pasporton?" li rediris.
"Tion
mi ne scias, sinjoro, ĉu vi volas havi pasporton."
"Ja
vi volas havi pasporton, ne mi. Kaj se mi donu pasporton, vi certe
devas permesi al mi fari demandojn. Ĉu ne?"
La
viro pravis. Tiuj homoj ĉiam pravas. Tio estas tre facila por
ili. Unue ili faras la leĝojn, kaj poste oni starigas ilin, por
enblovi vivon en la leĝojn.
"Ĉu
vi havas daŭran adreson en Usono?"
"Ne,
mi loĝas sur ŝipoj, aŭ se mi ne veturas sur ŝipoj,
mi loĝas en maristaj hejmoj kaj gastejoj."
"Do
neniu daŭra loĝejo, ĉu membro en registrita klubo?"
"Kiu,
mi? Ne."
"Gepatrojn?"
"Ne,
ili mortis."
"Parencojn?"
"Dank'
al la ĉielo, ne. Se mi havus iujn, mi forĵurus ilin."
"Ĉu
vi balotis?"
"Ne.
Neniam."
"Sekve
vi ankaŭ ne troviĝas en la registroj de balotintoj."
"Certe
ne. Mi ankaŭ ne balotus, se mi estus sur firma tero."
Li
rigardas min nun dum kelke da tempo, sufiĉe stulte kaj
perpleksa. La tutan tempon li ridetis kaj ludis kiel sia kolego en
Roterdamo per krajono. Kion tiuj homoj farus, mi demandas min, se ne
plu estus krajonoj? Sed tiukaze certe estus liniilo aŭ
inksorbilo aŭ telefonŝnuro aŭ okulvitroj aŭ
kelkaj paperfolioj aŭ formularoj, kiujn oni kunfaldus aŭ
malfaldus. Oficeja ĉambro estas tiel bone ekipita, ke la
enestanto neniam enuas. Pensojn, pri kiuj li povas okupiĝi, li
ne havas; kaj se li ekhavas iujn, li kutime ĉesas esti oficisto,
kaj fariĝas homo societema. Se la fingroj iutage ne plu povus
ludi per la ilaro, kiu troviĝas sur la inventarlistoj, ili eble
ludus kaj borus je la fundamentoj, kaj tion la fundamentoj ne povus
elteni.
"Do,
mi ne povas doni al vi pasporton."
"Kial
ne?"
"Ja
pro kio? Pro viaj nuraj eldiroj? Tion mi ne povas fari. Tion mi eĉ
ne rajtas. Mi ja devas povi montri dokumentojn. Mi ja devas raporti,
surbaze de kiuj pruvoj mi pretigis la pasporton por vi. Diru, kiel vi
povas pruvi al mi, ke vi estas usonano, ke mi estas devigita okupiĝi
pri vi?"
"Sed
tion vi ja povas aŭskulti?"
"Kiel?
Pro la lingvo?"
"Kompreneble."
Tio
ne estas pruvo. Prenu la kazon de Francio. Ĉi tie vivas miloj,
kiuj france parolas kaj ne estas francoj. Ĉi tie estas rusoj,
rumanoj, germanoj, kiuj pli bone kaj pli pure parolas la francan ol
la francoj mem. Ĉi tie estas miloj, kiuj naskiĝis ĉi
tie kaj ne estas ŝtatanoj. Aliflanke transe Usono estas
centmiloj, kiuj apenaŭ kapablas paroli la anglan kaj pri kies
usona ŝtataneco ne ekzistas eĉ la plej eta dubo."
"Sed
mi ja naskiĝis en la lando."
"Tiukaze
vi kompreneble povas esti usona civitano. Sed ankaŭ en tiu kazo
vi devus pruvi ankoraŭ, ke via patro ne rezervis por vi alian
ŝtatanecon, kiun vi ne malelektis, kiam vi plenkreskiĝis."
"Jam
miaj prageavoj estis usonanoj kaj ankaŭ jam iliaj gepatroj."
"Pruvu
tion, kaj mi devos pretigi pasporton por vi, ĉu mi volas aŭ
ne. Konduku ĉi tien la prageavojn aŭ almenaŭ la
gepatrojn. Sed mi volas decide plifaciligi la aferon, pruvu, ke vi
estas naskita en Usono."
"Sed
kiel mi pruvu tion, se la naskiĝo ne estas registrita."
"Tio
certe ne estas kulpo mia."
"Eble
vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis3?"
"Ĝuste.
Tion mi kontestas. La fakto, ke vi staras ĉi tie antaŭ mi,
ne estas pruvo por mi, ke vi estas naskita. Mi devas akcepti tion.
Tiel, kiel mi devus akcepti, ke vi estas usonano, usona civitano."
"Do,
vi eĉ ne akceptas, ke mi estas naskita? Tio ja vere estas la
limo de ĉio ebla."
La
konsulo ridetis sian plej belan oficejan rideton: "Ke vi estas
naskita, mi ja devas akcepti; ĉar mi vidas vin ĉi tie per
miaj okuloj. Se mi nun pretigus pasporton por vi kaj pravigus ĝin
hejme ĉe la instancoj tiumaniere, ke mi skribus en mia raporto:
'Mi vidis la viron kaj supozas, ke li estas usona civitano!', tiukaze
facile povus okazi, ke ili eksigos min. Tion, kion mi supozas, la
instancoj hejme ne volas scii. Ili volas scii nur tion, kion mi certe
scias. Kaj tion, kion mi certe scias, mi ĉiam devas povi pruvi.
Vian ŝtatanecon kaj vian naskiĝon mi ne povas pruvi."
Foje
kaj foje oni emas bedaŭri, ke ni ankoraŭ ne estas faritaj
el papermaĉaĵo; ĉar tiel oni vidus pro la stampo, ĉu
ni estas produktitaj en la fabriko Usono aŭ en la fabriko
Francio aŭ en la fabriko Hispanio, kaj la konsuloj ŝparus
la penon disipi sian valoran tempon pro tiaj stultaĵoj.
La
konsulo ĵetis la krajonon for de si, ekstaris, iris al la pordo
kaj vokis nomon. Sekretario envenas, kaj la konsulo diras al li:
"Trarigardu foje. Kiun nomon vi havas?" Li turnas sin al
mi. "Ha jes, mi jam rememoras, Gale1, ĝuste. Do
rigardu, tuj."
La
viro lasas parte malferma la pordon, kaj mi vidas lin elserĉi ĉe
ŝranko, kie miloj da flavaj kartoj estas stakigitaj, la literon
G pro mia nomo. Estas la kartoj de la deportitoj, nedeziratoj,
pacifistoj kaj konataj anarkiistoj.
La
sekretario revenas. La konsulo, kiu dum tiu tempo staris ĉe la
fenestro kaj rigardis malsupren, turnas sin: "Nu?"
"Ne
enestas."
Tion
mi sciis antaŭe. Nun mi ricevos mian pasporton. Tiel rapide ne.
La sekretario foriris denove kaj fermis la pordon post si. La konsulo
diras nenion, sidiĝas denove ĉe sia skribtablo, rigardas
min dum kelke da tempo kaj ne scias plu, kion demandi? Liaj ekzamenaj
demandoj sufiĉis ŝajne nur ĝis tiu punkto. Nun li
ekstaras kaj forlasas la ĉambron. Ĉiukaze li serĉas
konsilon en unu el la aliaj sanktaj ĉambroj. Mi ne plu havas ion
por fari kaj rigardas la bildojn sur la muro. Ĉiuj montras
konatajn vizaĝojn; la vizaĝo de mia propra patro ne tiel
intimas al mi kiel tiuj vizaĝoj. Vaŝington, Franklin,
Grant, Lincoln. Viroj, kiuj tiom hatis la burokratismon kiel hundo la
katojn. "La lando estu por ĉiam la lando de la libero, kie
la persekutatoj kaj ĉasatoj trovu rifuĝejon, se ili nur
estas bonvolaj."
"Tiu
ĉi lando apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ĝi."
Sed
kompreneble, tio ja ne povas pluiri ĝis eterne. "La lando
apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ĝi." La puritana
konscienco ne permesis diri, precize kaj koncize: "La lando
apartenas al ni, al la usonanoj. " Jen estis la indiĝenoj,
al kiuj la lando estis donita de Dio, kaj la leĝojn de Dio la
puritano devas respekti. "Kie la persekutatoj kaj ĉasatoj
trovu rifuĝejon." Tute bone, se ĉiuj, kiuj tie loĝas,
estas persekutatoj kaj ĉasatoj el ĉiuj eblaj landoj. Kaj la
idaro de tiuj persekutitoj kaj ĉasitoj riglas la landon, kiu
estis donita al ĉiuj homoj. Kaj por ĝisfine perfektigi la
rigladon, por ke ankaŭ muso ne povu tragliti, ili riglas ĝin
kontraŭ la propraj filoj. Sub la masko de la propra filo
povus ja enŝteliĝi la filo de najbaro.
La
konsulo revenas kaj residiĝas. Li trovis novan demandon.
"Vi
ja eble povus esti fuĝinta prizonulo aŭ iu, kiu estas
serĉata pro grava krimo. Kaj mi pretigus por vi pasporton kun la
nomo nomita de vi, kaj mi protektus vin per tiu pasporto kontraŭ
la justa persekuto."
"Jes,
tion vi farus. Mi nun akceptas, ke mia vizito estis tute sensenca."
"Mi
vere tre bedaŭras, ke mi ne povas helpi al vi. Miaj kompetentoj
ne etendiĝas sufiĉe vaste por pretigi pasporton aŭ iun
paperon, kiu povus servi al vi kiel legitimaĵo. Vi devintus
gardi pli zorgeme vian maristodokumenton. Tiajn aĵojn oni ne
perdu en tiu ĉi tempo, en kiu la pasporto pli necesas ol io
ajn4."
"Sed
nun mi tamen ŝatus scii unu aferon."
"Nome?"
"Estis
ĉi tie tre dika sinjorino kun multaj briliantaj ringoj, kiujn ŝi
apenaŭ povis porti, ja ankaŭ ŝi perdis sian pasporton,
kaj vi tuj donis pasporton al ŝi. Tio daŭris nur tridek
minutojn."
"Sed
tio estis ja la sinjorino Sally Marcus el Nov-Jorko, vi certe jam
aŭdis la nomon. La granda banko", li diris per gesto kaj
intonacio, kvazaŭ li dirus: Tio estis ja la Princo de Kimrujo
kaj ne maristo, kies ŝipo forveturis.
Li
certe rimarkis je mia mieno, ke tiel rapide mi ne povis kapti la
sencon, ĉar li aldonis: "Vi certe jam aŭdis la nomon,
ĉu? La granda banko en Nov-Jorko?"
Mi
dubis eĉ nun kaj diris: "Sed mi apenaŭ supozas, ke la
damo estas usonanino, multe pli facile mi supozus, ke ŝi
naskiĝis en Bukareŝto."
"De
kie vi scias tion? Sinjorino Marcus efektive naskiĝis en
Bukareŝto. Sed ŝi estas usona civitano."
"Ĉu
ŝi havis sian ateston de ŝtataneco ĉe si?"
"Kompreneble
ne. Kial?"
"Kiel
vi do scias, ke ŝi estas usona civitano? Bone paroli la anglan
ŝi ne lernis ĝis nun."
"Por
tio mi ne bezonas pruvon. La bankiero Marcus estas ja konata. Ŝi
transveturis en luksokajuto sur la 'Majestic2'."
"Nun
finfine mi komprenas. Mi transveturis nur en antaŭferdeka kajuto
sur frajtŝipo kiel ferdeklaboristo. Kaj tio pruvas tute nenion.
Granda banko kaj luksa kajuto pruvas ĉion."
"La
kazo estas ja tute alia, Mr. Gale. Mi diris al vi, ke mi povas fari
por vi nenion. Mi eĉ ne rajtas fari ion por vi. Paperojn mi ne
rajtas doni al vi. Mi persone akceptas, kion vi diris. Sed, se la
polico kondukus vin al mi, por ke mi agnosku kaj akceptu vin, tiukaze
mi glate forneus vin kaj kontestus vian ŝtatanecon. Mi ne povas
fari ion alian."
"Tiel
mi do simple pereu en fremda landoĉ, cu?"
"Mi
ne havas tian grandan povon, ke mi povus helpi al vi, eĉ se mi
persone volonte farus tion. Mi donos al vi karton por hotelo por tri
tagoj, kun ĉiuj manĝoj. Post paso de la tri tagoj vi rajtas
reveni je dua kaj ankaŭ je tria fojo."
"Ne,
mi tre dankas. Ne klopodu."
"Eble
bileto al la plej proksima iom pli granda havenurbo estus pli bone
por vi, kie vi eble trovos ŝipon, kiu veturas sub alia flago."
"Ne,
dankon. Mi esperas, ke mi mem trovos mian vojon."
"Nu
do.Good bye kaj multe da feliĉo!"
Sed
jen denove la grandaj kontrastoj inter la usonaj oficistoj kaj
oficistoj en aliaj landoj. Kiam mi estis surstrate kaj ĉirkaŭrigardis
por trovi horloĝon, mi vidis, ke estas jam post la kvina. La
deĵorhoroj de la konsulo finiĝis je la kvara; sed li eĉ
ne unufoje montris iun signon de malpacienco aŭ sentigis, ke lia
tempo jam delonge pasis.
Nur
nun mi efektive perdis mian ŝipon.
Adiaŭ,
sunplena Nova Orlean'. Good bye and good luck to ye!5
Amata,
kara amatino en Nov-Orleano, nun vi povas atendi je via knabo; sur la
Jackson Square6 vi povas sidi kaj plori. Via knabo
ne venos hejmen. La maro glutis lin. Kontraŭ ŝtormoj kaj
ondoj mi povis batali, per farbo kaj per firmaj pugnoj; kontraŭ
paragrafoj, krajonoj kaj paperoj ne. Serĉu sufiĉe frue
alian, amatino7. Ne disipu vian rozkoloran junecon per
atendado je senpatriulo kaj nenaskito. Fartu bone! Dolĉaj estis
viaj kisoj kaj ardaj, ĉar ni ne zorgis pri geedza licenco.
Forgesu
la knabinon. Hoj! Hoj! Vento ekblovas. Boys, get all the canvas
set8. Ĉiun eron de tolo, elprenu ĝin kaj
supren!
Rimarkoj
pri ĉapitro 11
1.
Gale (angle): ventego, sed ankaŭ trovebla en la vorto Galileo,
kien Jesuo foriris, ĉar profeto ne havas honoron en sia propra
lando. (Sankta Johano, 4. 43-44). Ret Marut/ Traven devis forlasi
Germanion, ĉar li estis serĉata ŝtatkrimulo pro la
revoluciaj okazaĵoj en Munkeno en la jaro 1919. Por Marut Kristo
estis "spartakisto kaj komunisto", "kiu diferencis
disde la komunistoj nur en tiu punkto, ke li ne bezonis Ruĝan
Armeon." Li ankaŭ skribis en sia anarkiema kontraŭmilita
gazeto 'Der Ziegelbrenner' (La brikofaristo): "Jesuo estis homo
kiel vi kaj mi, kaj tial li tiiom gravas." Gerard Gale, verŝajne
konato de B.Traven, eldonis de 1917- 1921 kun sia vivkunulino
Magdalena E. Gale la revolucieman gazeton "Gale's Monthly"en
Meksiko, ĝuste en tiu tempo, kiam Marut en Germanio eldonis "La
brikofariston". Ribelon de anglaj brikofaristoj F. Engels
priskribis en la jam menciita libro 'Situacio de la laborista klaso
en Anglio'. Plie la nomo Gale estas en la vortoj galeaso kaj galero.
La
nomo Marut devenas laŭ la supozo de la esploristo Rolf Recknagel
verŝajne de la praa hinda literaturo, kie la marutoj aperas kiel
ŝtormestaĵoj. Ili estas la kunuloj de Rudra ĉe la
venko kontraŭ la demonoj. En la Rigvedo la marutoj laŭ
Recknagel estas tiel karakterizitaj: "Ilian devenon scias neniu;
nur ili mem scias la naskiĝlokon unu de la alia. Kun flugiloj
unu kovras la alian kaj kune ili batalas, la ventfuriozaj falkoj...
Tial kun la marutoj la aro kapablas multon. Bela estas via sovaĝeco,
kolera estas via senco, kiel de muĝanta Muni (ekstazulo)..."
Krome oni supozas, ke Ret Marut estas anagramo por la germana 'der
Traum', la sonĝo. Sonĝoj povas esti utopiaj, sed Traven
sciis ankaŭ pri taoismaj sonĝinterpretadoj, laŭ kiuj
ne estas tiel certa, kio estas pli reala, la sonĝo aŭ la
tielnomata reala mondo?
2.
Majestic (angle): la majesta
3.
"Eble vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis?":
Hal Croves, la viro, kiu ĉiam asertis, ke li ne estas Traven, en
intervjuo diris: "... Ne temas nur pri pasportoj. Temas pri tio,
ke homoj sub modernaj kondiĉoj estas devigitaj... Se oni ne
havas pasporton, ankaŭ ne plu eblas pensi pri la animo de homo,
la homo estas tute perdita." Ret Marut plurfoje en sia vivo
provis ricevi pasporton: en la jaro 1914 en Barmen (?), 1915 aŭ
1916 en Kolonjo, en marto de 1917 en Munkeno kaj marte de 1924 en
Londono.
4.
pasporto pli necesas ol io ajn alia: Bertolt Brecht skribis ironie
en"Interparoladoj de fuĝintoj", ke la pasporto el ĉiuj
partoj de la korpo estas la plej grava.
5.
Good bye and good luck to ye!(angle): Adiaŭ kaj multe da feliĉo
por vi!
6.
Jackson Square: publika placo en Nov-Orleano, nomita laŭ la
usona prezidanto Andrew Jackson
7.
"Serĉu sufiĉe frue alian, amatino": troviĝas
en la danckanto de l' skeletulo' (vidu pri tio en rimarko 19/6)
8.
Boys, get all the canvas set! (angle): Maristoj, hisu ĉiujn
velojn!
Reviziita
je la dekdua de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
12] [enhavo] [glosaro]
[terminaro]