12
La
ekspresa trajno Parizo-Limoĝo. Mi sidas ene kaj ne havas
bileton. Ĉifoje ili kontrolas. Sed mi malaperis senspure.
Limoĝo-Tuluzo. Mi sidas ene kaj denove ne havas bileton.
Kial
ili senĉese kontrolas? Ŝajnas, ke vere estas tro multaj
fervojtrompistoj, pro kio ili tiom ofte kontrolas. Sed ili tute
pravas, se ĉiu veturus sen bileto, kiu tiukaze pagu la
dividendojn? Tio ne estus allasebla. Mi malaperas senspure. Post la
paso de la kontrolo mi residiĝas sur mia loko. Subite la
kontrolisto revenas, laŭiras la vicojn kaj rigardas min. Ankaŭ
mi rigardas al li. Tute impertinente. Li iras plu. Oni devas nur scii
kiel alrigardi kontroliston, kaj jam oni venkis. Li turniĝas kaj
proksimiĝas al mi. "Mi petas, kie vi intencas ŝanĝi
la trajnon?"
Tre
ruza bubo, tiu kontrolisto.
Mi
komprenas nur la la vorton ŝanĝi en tiu momento, ĉar
mi unue devas traduki enkape la ceterajn vortojn. Sed tion fari mi eĉ
ne sukcesas, ĉar li tuj poste diras: "Bonvolu montri, mi
tre petas, vian bileton."
"
Nu, amiko, kiom ajn vi ĝentilas, kaj kiom ajn ĝentile vi
petas, mi tre bedaŭras, mi ne povas plenumi vian deziron.
"Tion
mi sciis", li diris tre trankvile kaj diskrete. Mi estas
konvinkita, ke la ceteraj pasaĝeroj tute ne rimarkis, kia
tragedio ĉi tie deruliĝas.
La
viro prenas sian notlibron, skribas ion kaj iras plu. Eble li havas
bonan koron kaj forgesas min. Sed en Tuluzo en la stacidomo ili jam
atendas min. Sen blovmuziko, sed kun aŭtomobilo.
Estas
tre bona aŭtomobilo, sekura kontraŭ fajro kaj rompŝteloj,
kaj mi ne povas elfali dum la veturo kaj mi vidas el la fenestro nur
parton de la plej supraj dometaĝoj, kiujn ni fluge rapide
preterpasas. Estas speciala aŭtomobilo por gastoj, kiujn oni
deziras ĉi tie bonvenigi, ĉar la tuta trafiko devas cedi
lokon al mia aŭtomobilo, tiel, ke ĝi povas veturi sen
malhelpo. Ĉiukaze la aŭtomobiloj en Tuluzo estas de
fabrikmarko, kiun mi ne konas ankoraŭ. Nek Ford nek Dodge
Brothers povus esperi je vendoj ĉi tie, aŭ ili devus
pli akomodi sin al la lokaj postuloj.
Sed
mi jam scias, kie mi albordiĝos. Se al mi iam ŝajnas
strangaj la moroj kaj kutimoj en eŭropaj landoj, mi ĉiufoje
estas survoje al policejo aŭ sub la flugiloj de bastonuloj.
Hejme mi neniam en mia vivo havis aferon kun la polico aŭ kun
kortumo. Ĉi tie mi povas sidi trankvile sur kesto aŭ kuŝi
senkulpe en lito aŭ promeni tra herbejo aŭ veturi en
trajno, ĉiufoje mi albordiĝos policejon. Ne mirige, ke
Eŭropo ruiniĝas. La homoj ja tute ne havas tempon por
labori, sep okonojn el sia vivo ili devas disipi en policejoj aŭ
kun policistoj. Tial la homoj ĉiam estas tiel incititaj kaj tiel
volonte militas, ĉar ili seninterrompe devas kvereli kun la
polico kaj la polico kverelas kun ili. Ni ne plu prunte donu eĉ
groŝon al la eŭropaj landoj, ili nur elspezus ĝin por
plimultigi sian policon. Eĉ ne groŝon plu, ne, sinjoro.
"De
kie vi venas?"
La
altranga pastro sidas denove antaŭ mi. Ili ĉiuj samas. En
Belgio, en Nederlando, en Parizo, en Tuluzo. Ĉiam ili devas
demandi, kaj ĉiam ili volas scii ĉion. Kaj mem oni faras
ĉiufoje denove la grandan eraron, ke oni efektive respondas. Oni
devus tute silenti, tute nenion diri kaj lasi diveni ilin. Tiel ili
ĉiuj baldaŭ venus en frenezuldomon, aŭ ili ree
enkondukus la torturon. Sed se oni respondus neniam, tiukaze la
bastonuloj ja eĉ pli stultiĝus ol ili jam estas.
Sed
tion oni eltenu, sidi aŭ stari kaj seninterrompe esti
pridemandata kaj respondi nenion. La malbenita babililo parolas tute
per si mem, tuj kiam alĵetiĝas demando. Tion la longa
kutimiĝo kaŭzas. Estas neelteneble lasi ŝvebi en la
aero demandofrazon sen restarigi la ekvilibron per respondo.
Nerespondita demando ne lasas trankvilon, ĉiam postkuras,
trudiĝas en la sonĝojn kaj forrabas la serenon por labori
kaj pensi. La sola vorto "Kial?" kun demandosigno estas la
centra punkto de ĉia kulturo, civilizacio kaj evoluo. Sen tiu
unu vorto la homoj estas nenio pli ol simioj, kaj se oni donas al la
simioj tiun sorĉvorton, ili tuj fariĝas homoj. Jes,
sinjoro.
"De
kie vi venas, mi volas scii!"
Jen
mi foje faris la provon ne respondi, sed jam nun mi ne plu eltenas.
Mi devas rakonti ion. Ĉu mi nun diru, ke mi venis el Parizo? Aŭ
ĉu mi prefere diru, ke mi venis el Limoĝo? Se mi diras
Limoĝo, ili eble malmultekostigos la aferon je ok tagoj, ĉar
Limoĝo ja pli proksimas ol Parizo.
"Mi
eniris la trajnon en Limoĝo."
"Tio
ne estas ĝusta, homo, vi eniris en Parizo." Atentu, kiel
bone ili povas diveni.
"Ne,
mi ne eniris en Parizo, sed nur en Limoĝo."
"Sed
vi havas ja kajobileton de Parizo en la poŝo."
Ili
do denove traserĉis miajn poŝojn. Mi tute ne rimarkis tion,
ĉar mi jam tiom kutimiĝis al tio, ke ĝi ne plu kaptas
mian atenton.
"Ho,
la kajobileton mi havas jam delonge."
"Kiom
longe?"
"Ses
semajnojn almenaŭ."
"Tio
estas rimarkinda. La bileto havas la daton de hieraŭ
antaŭtagmeze."
"Tiukaze
oni erare antaŭdatis ĝin", mi diras.
"Evidente.
Do, vi eniris en Parizo."
"Sed
de Parizo ĝis Limoĝo mi pagis."
"Tiel
do. Kaj vi estas tia bona pagulo, ke vi aĉetis krom la
veturbileto eĉ kajobileton, kiun vi tute ne bezonas, se vi havas
bileton. Sed, se vi havis bileton ĝis Limoĝo, kie do estas
tiu bileto?"
"Tiun
mi redonis en Limoĝo", mi respondis.
"Sed
tiel vi devus havi kajobileton de Limoĝo. Sed ni lasu tion. Unue
ni foje firmtenos la personajn indikojn."
Bone,
se ili firmtenos nur la personajn indikojn, mi preferas tion al tio,
ke ili firmtenas min.
"Via
ŝtataneco?"
Estas
nun delikata demando. Ion tian mi ne plu havas, de kiam mi ne povas
pruvi, ke mi estas naskita. Mi ja povus provi kiel franco. La konsulo
ja rakontis al mi, ke estas miloj da francoj, kiuj ne parolas la
francan kaj tamen estas francoj, se temas pri ilia ŝtataneco. Li
certe ne akceptos tion de mi. Ankaŭ li volos vidi pruvojn. Mi
volus nur scii por kiu malpli kostas veturi en trajno sen bileto, por
francoj aŭ por eksterlandanoj? Sed la eksterlandano povus ja
pensi, ke oni ne bezonas biletojn en Francio, ke li agis bonafide.
Monon
ili ne trovis en miaj poŝoj, kaj jam tio suspektindas.
"Mi
estas germano", elfulmis el mi, ĉar tute subite kaptis min
la ideo, ke mi ekvidu, kion ili faras kun Boche, do boŝo,
se ili trovas lin sen pasporto kaj sen bileto en sia lando.
"Do
germano. Nu! Eble eĉ el Potsdam, ĉu?"
"Ne,
nur el Vieno."
"Tio
estas en Aŭstrio. Sed tio estas ja ĉio la samo. Do germano.
Kial vi ne havas pasporton? Diru."
"Tiun
mi perdis."
Nun
la tuta vico ree deruliĝis. En ĉiu lando ili havas precize
la samajn demandojn. Tion kopiis unu de la alia. Elpensitaj ili estis
verŝajne en Prusujo aŭ Rusujo, ĉar ĉio, kio
koncernas la enmiksiĝon en la privatajn aferojn de homoj, venas
el unu el tiuj landoj. Tie la homoj plej paciencas kaj akceptas ĉion,
kion oni faras al ili, kaj antaŭ polurita butono ili demetas la
ĉapelon. En tiuj landoj la polurita butono estas la malica Dio,
kiun oni devas honori kaj adori, por ke Li ne venĝu sin.
Du
tagojn poste ili punis min per du semajnoj da prizono pro fervoja
trompo. Se mi estus dirinta usonano, ili eble eltrovintus, ke mi jam
estas unufoje punita pro trompo de la fervojo, kaj tiukaze ĝi
kostus pli. Sed ankaŭ mian nomon mi ja ne diris al ili. Estas
foje avantaĝe nek havi pasporton nek maristodokumenton, kiujn iu
povus trovi en la poŝoj.
Kiam
la tagoj de la preparoj jam pasis, ili asignis min al mia
laborkolono. Tie estis malgrandaj strangaĵoj stancitaj el
stanita lado. Por kio oni bezonis ilin, sciis neniu, eĉ la
gardaj oficistoj ne sciis tion. Kelkaj asertis, ke estas parto de
infanludilo, aliaj diris, ke estas parto de kirasŝipo, kaj
ankoraŭ aliaj estis konvinkitaj, ke apartenas al aŭtomobilo,
kaj kelkaj ĵuris kaj forvetis kontrabanditan tabakon, ke tiu
ladopeceto estas grava parto de stirebla aerŝipo. Mi firme
opiniis, ke ĝi devas aparteni al skafandrista ekipaĵo. Kiel
mi venis al tiu opinio, mi ne scias. Sed la ideo fiksiĝis en mi,
kaj krome mi iam ie legis, ke por skafandrista ekipaĵo necesas
tuta kolekto de aĵoj, kiujn oni alicele neniel povas utiligi.
De
tiuj kuriozaj ladodetondaĵoj mi devis ĉiufoje kalkuli cent
kvardek kvar kaj meti ilin en unu amaseton. Se mi elkalkulis
amaseton, kiu nun kuŝis apud mi, kaj volis komenci alian
amaseton, la gardoficisto venis al mi kaj demandis min, ĉu mi
vere tute precize scias, ke estas cent kvardek kvar pecetoj, aŭ
ĉu mi eventuale miskalkulis.
"Mi
tute precize kalkulis ilin, estas precize cent kvardek kaj kvar."
"Ĉu
tio vere certas, ĉu mi tute certe povas fidi pri tio?"
Li
rigardis min tiel zorgoplene, kiam li demandis min pri tio, ke mi
sincere ekdubis, ĉu vere kaj efektive estas cent kvardek kaj
kvar pecoj, kaj mi diris, ke eble tamen pli bone estas, ke mi
ankoraŭfoje kalkulu ilin. Je tio la oficisto diris, ke mi nepre
faru tion, ke tio ĉiukaze pli bone estas, por ke ja ne okazu
eraro; ĉar, se ili ne estus tute precize kalkulitaj, ekestus
terura skandalo, kiu povus eble eĉ kosti lian postenon, kio tre
malagrablus, ĉar li devas zorgi por tri infanoj kaj maljuna
patrino.
Ĝuste
kiam mi nun kalkulis duan fojon la amaseton kaj trovis la sumon
ĝusta, la oficisto denove proksimiĝis. Mi vidis, ke li ree
zorgoplene sulkigas la frunton, kaj por ŝpari la zorgojn al li
kaj por montri, kiel forte mi partoprenas liajn zorgojn, mi diris,
antaŭ ol li povis malfermi la buŝon: "Mi pensas, ke mi
prefere plian fojon kalkulu; eble mi tamen miskalkulis je unu aŭ
eĉ du."
Sur
lia zorgosulka vizaĝo en tiu momento hastis tia beata rideto,
kvazaŭ iu rakontus, ke li ricevos post paso de kvar semajnoj
heredaĵon kvinmilfrankan.
"Ja
faru tion, pro Dio, prefere tute ekzakte kalkulu plian fojon. Ĉar,
se tie troviĝus peco tro multe aŭ tro malmulte kaj la
sinjoro direktoro ordonus min al si por raporto, mi ne scius, kion
fari? Mi tute certe perdus mian postenon, kaj jen la kompatindaj
gebubetoj, kaj ankaŭ mia edzino ne tre sanas, kaj krome mia olda
patrino. Ho ve, kalkulu do tute ekzakte cent kvardek kvar, precize
dekdu dekduojn. Eble vi elkalkulu la pecojn entute podekdue, jen vi
ne tiel facile povus miskalkuli."
Ĝis
la tago, kiam ili ellasis min, post la fino de mia prizona tempo, mi
kalkulis entute tri amasetojn de la detondaĵoj. Eĉ nun mi
ne scias, ĉu mi ne vere miskalkulis je unu. Sed mi dorlotas la
kvietan esperon, ke la lojala oficisto kaj honesta prizorganto de sia
familio ankoraŭfoje dum du semajnoj lasis kalkuli la tri
amasetojn, tiel, ke mi ne devas repondeci, se la viro tamen estas
ordonita raporti.
Mi
ricevis salajron de kvardek kvar centimoj. Unu afero estas certa, ke,
se mi veturus du pliajn fojojn sen bileto per la franca fervojo kaj
oni kaptus min, la franca ŝtato nepre bankrotus. Tion eltenas
neniu ŝtato, eĉ se ĝi status multe pli bone ol
Francio.
Tiun
damaĝon mi ne volis kaŭzi al la franca ŝtato, kaj mi
ankaŭ ne volis, ke oni povu eĉ nomi min kulpa pro tio, ke
la franca ŝtato ne povas interezigi la pruntitan monon.
Tial
mi devis forlasi tiun landon.
Tio
estas, mi ne volas prisilenti, ke ne nur miaj zorgoj pri la bona
stato kaj la regulita interezopagado de la franca ŝtato instigis
min pensi pri akcelita ekveturo. Ĉe mia ellaso oni denove
avertis min. Ĉifoje tre serioze. Se mi en la daŭro de
dekkvar tagoj ne forlasos la landon, min trafos unu jaro kaj
deportiĝo al Germanio. Tio denove kostus multon al la povra
ŝtato, kaj mi eksentis sinceran kompaton al tiu plagata lando.
Rimarkoj
pri ĉapitro 12
1.
Boche (slange france): boŝo, germano
Reviziita
je la dekdua de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
13] [enhavo] [glosaro]
[terminaro]