13
Mi
migris suden, sur padoj tiom antikvaj, kiom la historio de la eŭropaj
popoloj. Mi restis nun ĉe mia nova nacieco. Kaj se iu demandis
min, mi tute seke diris: 'boŝo'. Neniu ofendiĝis pro tio,
mi ricevis ĉie manĝon kaj ĉie bonan dormlokon por
nokto, ĉe ĉiu kamparano. Ŝajnas,
ke mi instinkte trafis la ĝustan. Neniu ŝatis la usonanojn.
Ĉiu insultis kaj malbenis ilin. Tiuj estis por ili la rabistoj,
kiuj monerigis siajn dolarojn el la sango de filoj de Francio, tiuj
por ili estis la vampiroj kaj uzuristoj, kiuj nun plian fojon volis
elmonerigi dolarojn el la zorgoj kaj larmoj de la postrestintaj
gepatroj, ĉar ili neniam povus sufiĉe plene ŝtopi la
faŭkojn, kvankam ili jam sufokiĝas en oro. "Se ni nun
havus ĉi tie unu el ili, unu el tiuj usonaj uzuristoj, ni
mortbatus lin per draŝilo kiel maljunan hundon, ĉar li
efektive ne meritas ion pli bonan."
Mil
damnojn! Jen Fortuno helpis al mi!
"Tute
male la boŝoj. Bone, ni faris militon kontraŭ ili, honestan
kaj ĝustan militon. Ni reprenis Alzacon de ili. Tion ili tute
akceptis, tion ili komprenis. Sed nun tiuj povraj diabloj tute same
sidas en la kaĉo kiel ni. Ankaŭ
ilin la usonaj hundoj kaptis je la kolumo kaj elsuĉas eĉ la
lastan ronĝitan oston. Ili ĉiuj malsatmortas, tiuj povraj
boŝoj. Ni tiel volonte fordonus ion de ni, sed ni havas ja mem
nur la nudan vivon, ĉar la usona diablo jam deŝiris de ni
ĉion ĝis la ĉemizo. Nu, kial ili cetere transveturis
al Eŭropo? Por helpi al ni? Sanon kaj bonan apetiton! Por deŝiri
ankoraŭ la lastan fadenon de sur nia korpo. Ĉar ni mem
devas pagi ĉion. Ni kaj la kompatindaj boŝoj."
"Tion
oni vidas je vi kiel mizere vivas la kompatindaj boŝoj. Tute
malsata vi aspektas. Manĝu diligente, prenu. Prenu la plej bonan
pecon, se bone gustas al vi. Se trans la Atlantiko ili ĉiuj tiel
malsatas kiel vi, jen bonan nokton. Sed ni mem ne havas multon. Kien
vi nun volas iri? Al Hispanio, ĉu?
Tio estus ĝusta. Tio prudentas. Ili havas ankoraŭ iom pli
ol ni. Ili ne havis militon. Sed ankaŭ ilin la usonanoj ja tiel
superruzis pro Kubo kaj la Filipinoj. Jen vi jam denove povas
konstati ĝin. Ĉiam la usonanoj
elrabas nin, la kompatindajn eŭropanojn. Kvazaŭ ili hejme
trans la maro ne sufiĉe havus. Ne, ili devas veni ĉi tien
por ŝteli kaj uzuri. Manĝu diligente. Ne ĝeniĝu
pro ni, ĉar ni jam ĉesas manĝi. Ni ja ankoraŭ
havas iom kaj almenaŭ de tempo al tempo povas satigi nin. Sed vi
povraj boŝoj, ĉe vi la etaj beboj malsatmortas en la
lulilo."
"Kaj
se nun ĉi tie iu povra diablo povis ŝpari la monon kaj
volas transveturi al la usonanoj por perlabori kelkajn dolarojn kaj
sendi ilin al siaj gepatroj, jen ili fermas la pordon, tiuj banditoj.
Unue ili ŝtelas la landon de la kompatindaj indianoj, kaj
havante ĝin, ili enlasas neniun plu, nur por ke ili tute povu
sufokiĝi en la graso, tiuj malbenitaj hundoj. Kvazaŭ ili
donacus ion al tiu, kiu venis. Labori li devas kaj multe. La plej
aĉan laboron, kiun neniu usonano emas tuŝi, tiun faru niaj
knaboj."
"Nu,
aŭskultu, estas ja tiel, vi povus ĉi tie tute bone labori
kelkajn semajnojn. Tiel vi povus dece nutri vin, ĝissate, por ke
vi refortiĝu, ĉar Hispanio ankoraŭ estas malproksima.
Mon dieu1, multe pagi ni ne povas, po tridek
frankojn ĉiumonate,
po ok frankojn kaj la manĝon kaj la dormadon ĉiusemajne.
Antaŭ la milito la salajro estis nur po tri frankoj semajne, sed
nun ĉio tiom terure multekostas, ke estas peko. Ni havis ankaŭ
dum la milito boŝon ĉi tie. Militkaptiton. Li estis tia
diligenta viro, ni ĉiuj vere malgajis, kiam li devis iri hejmen.
Diru, Antoine, Vilhelmo, la boŝo, li estis tre diligenta viro.
Li bone laboris. Ni ĉiuj vere tre ŝatis lin, kaj la
najbaroj ĉiam diris, ke ni tro bone traktas lin, sed tamen ni
donis al li ĉion, kion ni povis doni. Li ricevis la saman manĝon
kiel ni, tiurilate ni ne faris diferencon."
Tie
laboris nun mi, kaj baldaŭ mi lernis, ke Vilhelmo certe estis
tre fervora laboristo, ĉar mi aŭdis sesfoje ĉiun
tagon: "Mi ne scias, sed Vilhelmo certe venis el tute alia
regiono ol vi. Tiom, kiom tiu Vilhelmo, vi ne kapablas labori. Ĉu
mi pravas, Antoine?"
Kaj
Antoine konfirmis: "Jes, certe li venis el tute alia regiono,
ĉar tiom, kiom tiu Vilhelmo, li ne kapablas labori. Sed verŝajne
ankaŭ inter la boŝoj estas diferencoj, tiel, kiel ĉe
ni."
La
ĉiama komparo kun tiu diligenta Vilhelmo, kiu certe pli ol mi
estis sperta pri la agrokulturo, kaj kiu certe ankaŭ pro tio
tiel "bone" laboris, ĉar li prefere restadis ĉi
tie ĉe la kamparanoj ol esti resendita en la internigejon aŭ
pavimi stratojn en Alĝero, baldaŭ atakis miajn nervojn. Eĉ
se mi estus laborinta la duonan kvanton, estus trioble tro multe.
Tiel malmultekoste la kamparano neniam denove ricevos laboriston. Po
ok frankoj semajne. Aliaj kamparanoj devis pagi po dudek, dudekkvin,
tridek frankojn semajne. Mi ricevis ok. Mi estis ja la malsatega
boŝo, al kiu ili devis doni abundan manĝon, por ke li ree
fortiĝu.
Kiam
mi forlasis ilin, klarigante, ke mi nun nepre devas ekiri Hispanion,
ke mi neniel povas atendi pli da tempo, ke eble eĉ la polico
venos, kiu malpermesos al mi labori ĉi tie, mi ricevis por mia
sessemajna laboro entute dek frankojn. La kamparano diris al mi, ke
li ne havas pli da mono. Se mi eble volus reveni post la unua tago de
la nova jaro, li povos pagi la reston, ĉar li ricevos tiam la
monon por la rikolto, sed nun li ne havas pli da mono. Li aldonis, ke
mi nun cetere tute sane aspektas, ke do la abunda manĝo efikis
bone, kiun mi ricevis ĉi tie, ke mi cetere ankaŭ ne laboris
ĝis la renversiĝo, la Vilhelmo...
"Jes",
mi diris, "Vilhelmo estis ja el Vestfalio en la okcidento, sed
mi venas el Sudfalio2, kaj tie oni ne tiel streĉe
devas labori, ĉar ĉio kreskas per si mem, tie oni ne estas
kutimiginta al tia peniga laboro."
"Tiukaze
tio tute kompreneblas", diris la kamparano. "Pri Sudfalio
ankaŭ mi jam aŭdis multon. Tio estas ja la granda duklando,
kie troviĝas tiuj multaj sukcenminejoj, ĉu?"
"Pravas",
mi diris, "tio estas la parto de la lando, kie troviĝas la
multaj altfornoj, en kiuj oni fandas la buleton laŭ
Königsberg3."
"Kiel?
La buleto laŭ Königsberg estas farata el fero, ĉu? Mi
ĉiam supozis, ke ili faras ĝin el pistita antracito."
"Tio
estas la falsita. Tiun ili efektive faras el pistita antracito",
mi rediris. Pri tio vi ja ne malpravas, ĝi konsistas el pistita
antracito kun densigita sulfura peĉo. Sed la veran, la
aŭtentikan buleton laŭ Königsberg ili fandas en
altfornoj, kaj tiu multe pli duras ol la plej dura ŝtalo. Per ĝi
niaj generaloj plenigis ja la torpedojn, per kiuj ili sinkigis la
kirasŝipojn. Mi mem laboris ĉe tia alta forno."
"Vi
estas ja tre ruzaj homoj, tion mi devas koncedi", la kamparano
diris. Sed ni gajnis la militon, kaj pro tio ni ne sentas nin
ofenditaj de vi. Kaj krome la milito jam finiĝis. Kial do plu
malici unu al alia? Fartu bone kaj agrable en Hispanio."
Foje
mi tamen demandos al germano, kio efektive estas buleto laŭ
Königsberg. Ĉiu, kiun mi demandis, rakontis al mi ion
alian, sed kompreneble, neniu el ili estis germano.
Rimarkoj
pri ĉapitro 13
1.Mon
dieu (france): Dio, mia
2.
Sudfalio: neniam ekzistinta aŭ ekzistanta, ŝerce uzata
3.
Buletoj laŭ Königsberg: germane "Königsberger
Klops", estas malgrandaj viandaj buletoj el la regiono de la
iama orientprusa urbo Königsberg, nun nomata Kaliningrad kaj
enklavo de Rusio. Erich Mühsam (1878-1934 ), anarkiisto kaj
verkisto kune kun Marut kaj Gustav Landauer unu el la aktivuloj de la
unua konsilia respubliko en la jaro 1919 en Munkeno, skribis antaŭ
1919 la artikolon "Kiel arto efikas- interparolado pri la buleto
laŭ Königsberg". Tiun ŝercan artikolon Marut eble
konis. En la jaro 1926, kiam Marut jam elkokoniĝis kiel Traven
kaj vivis en Meksiko, E. Mühsam estis farinta alvokon en sia
gazeto "Fanal": "Kie estas la brikofaristo? Ĉu
neniu el la legantoj de la 'Fanal' scias, kie la brikofaristo
troviĝas? Ret Marut, kamarado, amiko, batalkunulo, homo, informu
nin, moviĝu, donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la
brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne
skleroziĝis, ke viaj brakoj ne lamiĝis, ke viaj fingroj ne
rigidiĝis. La bavaroj en 1919 ne kaptis vin; ili jam havis vin
ĉe la kolumo, kaj sur la strato vi ankoraŭ fuĝis.
Alikaze vi verŝajne tie kuŝus, kie Landauer kuŝas kaj
ĉiuj aliaj, kiuj havis vivantan spiriton, kie ankaŭ mi
kuŝus, se ili ne estus kaptintaj kaj fortrenintaj min el la
murdocentro jam dekkvar tagojn antaŭe. Nun ili ne plu povas
molesti vin. La amnestio de la antaŭa jaro devas validi ankaŭ
por vi. Estas tempo priskribi antaŭ la historio la ekeston kaj
la iron de la bavara komunumo. Tio, kio okazis ĝis nun en tiu
rilato... estas stulta kaj malica, maljusta aŭ aplomba. Vi estis
la sola, kiu aktive staris en la aferoj kaj tamen povis vidi el certa
distanco kaj alto, kiuj malbonoj okazis, kio estis bona intenco, kio
estis ĝuste entreprenita, kio pli ĝuste estu entreprenita.
La postlasaĵo de Gustav Landauer, liaj leteroj, liaj paroladoj,
liaj efikoj en la lasta tempo tre baldaŭ estos aperigitaj por la
publika kritiko. Vi staris flanke de li helpante kaj instigante, kiam
li estis la popola komisaro por instruo kaj propagando. Ni bezonas
vin. Kiu konas la brikofariston? Kiu el la legantoj de 'Fanal' scias,
kie Ret Marut troveblas, atingeblas? Kiu povas eltrovi lian
restadejon, sendu tiun ĉi kajeron al li. Multaj demandas pro li,
multaj atendas lin. Li estas vokata." Marut ne respondis, sed
salutis pere de la ŝerca vortludo pri la buleto laŭ
Königsberg en la Mortula Ŝipo. Mühsam skribis pli
poste entuziasman artikolon pri tiu libro kaj ĝia aŭtoro.
Reviziita
je la deknaŭa de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
14] [enhavo] [glosaro]
[terminaro]