14
La
pejzaĝo baldaŭ fariĝis tre soleca, nur montara tereno,
mi grimpis kaj grimpis. La kamparanoj pli kaj pli raris kaj la
kabanoj pli kaj pli mizeris. Akvo abundis, sed la mangaĵo magris
kaj apenaŭ sufiĉis. La noktoj estis preskaŭ fridaj,
nur en esceptaj okazoj troviĝis kovraĵo kaj ofte eĉ ne
sako. La enmarŝo en sunajn landojn ĉiam postulas penojn,
tion ne nur unuopuloj, sed ankaŭ tutaj popoloj spertis. "La
landlimo nun ne plu malproksimas", estis dirite al mi, kiam mi
matene forlasis la paŝtiston, en kies mizera kabano mi dormis,
kaj kiu dividis kun mi sian iometon da fromaĝo, cepoj, pano kaj
akveca vino.
Tiam
mi troviĝis sur vojo, kiu grimpis la montojn kaj denove
malgrimpis en la valojn, nur por plian fojon ascendi kaj denove
descendi.
Sur
tiu vojo mi venis finfine al granda alte volbiĝanta pordego, kiu
aspektis tre antikva. Ambaŭflanke de la pordego etendiĝis
muro, kiu aspektis same tiel grize flava kaj malnova kiel la pordego.
Tiu muro ŝajnis ĉirkaŭi grandan bienon. La vojo
kondukis rekte tra la pordega arko.
Por
progresi sur la strato, tute ne eblis alie fari ol trairi la
pordegon. Mi esperis, ke la vojo kondukos tra la biena korto kaj, ke
sur la transa flanko estos simila pordego, tra kiu oni revenos sur la
straton.
Mi
ekmarŝis, iris tra la pordego kaj migris senflankiĝante
antaŭen sen vidi iun.
Sed
subite elvenas el iu angulo du francaj soldatoj kun fusiloj kaj
surmetitaj bajonetoj, proksimiĝas al mi kaj demandas min pri la
pasporto. Ĉi tie ŝajne eĉ la soldatoj demandas pri la
marista dokumento.
Mi
klarigas, ke mi ne havas pasporton. Sed tiam ili diras, ke ili volas
vidi ne mian pasporton vojaĝan, kiu tute ne interesas ilin, sed
nur mian pasporton pretigitan de la franca militministerio en Parizo,
kiu donas al mi la rajton ĉi tie sen akompano ĉirkaŭpromeni
en la remparoj.
"Tion
mi ne sciis, ke tio estas remparoj", mi diras, "mi ĉiam
iris sur la strato kaj supozis, ke tio estas la vojo al la landlimo."
"La
vojo al la limo horon pli frue flankeniĝas dekstren. Tie estas
ŝildo. Ĉu vi ne vidis tiun?"
"Ne,
la ŝildon mi ne vidis."
Mi
nun rememoras, ke mi vidis vojon flankeniĝi dekstren. Sed mi
memoras ankaŭ, ke mi vidis en la lastaj tagoj tutan aron da
vojoj flankeniĝi dekstren aŭ maldekstren. Sed mi supozis,
ke plej bone mi iru ĉiam rekte antaŭen, en la suda direkto.
Tio estis por mi la celata direkto. Mi vidis tiom da ŝildoj. Sed
kial ĉiuj ŝildoj koncernu min? Se ili montris la nomon de
loko, mi ja ne sciis, ĉu tiu loko pli aŭ malpli proksimas
al la limo. Finfine mi nur cirkle irus kaj neniam venus al Hispanio,
se mi estus marŝinta laŭ ĉiuj ŝildoj. Mapon, sur
kiu mi estus povinta legi la lokajn nomojn, mi ja ne posedis.
"Ni
devas konduki vin al la deĵoranta oficiro." La du soldatoj
prenis min inter si kaj forkondukis min.
La
deĵoranta garda oficiro estis ankoraŭ juna viro. Li tre
serioziĝis, kiam li eksciis, pri kio temas.
Poste
li diris: "Ni devas pafmortigi vin. Ene de dudek kvar horoj. Laŭ
la milita leĝo pri landlimoj. Laŭ paragrafo...",
ĉi-momente li diris numeron, kiu ne interesis min.
Kiam
la juna oficiro diris tion, li tute paliĝis kaj apenaŭ
povis eligi la vortojn. Li devis kvazaŭ elkraĉi
ilin.
Estis
permesite al mi sidiĝi, sed la du soldatoj kun la surmetitaj
bajonetoj plu staris apud mi. La juna oficiro prenis folion kaj
provis skribi. Sed li estis tro ekscitita kaj devis lasi tion. Fine
li elprenis cigaredon el sia arĝenta skatoleto. Li volis
interlipigi ĝin, sed ĝi falis malsupren, kaj mi vidis tremi
liajn manojn. Por kaŝi tion, li elprenis plian fojon cigaredon
kaj metis ĝin nun per tute rigida kaj lanta brakmovo en la
buŝon. La alumetoj trifoje estingiĝis. Antaŭ ol li
flamigis la kvaran, li demandis min: "Ĉu vi fumas?"
Poste li premis butonon, kaj envenis servosoldato, al kiu li ordonis
aĉeti du cigaredajn pakaĵetojn en la kantino, je lia nomo.
Mi ricevis tiam la cigaredojn kaj rajtis fumi, dume la du soldatoj
staris apud mi kiel idoloj kaj ne moviĝis.
Trankviliĝinte,
la oficiro prenis libron, foliumis en ĝi kaj legis kelkajn
tekstpartojn. Poste li prenis alian libron kaj ankaŭ en tiu
legis, serĉante diversajn tekstpartojn, kiujn li komparis kun
aliaj.
Estis
strange. Mi, kiu estis la viktimo, ne sentis eĉ aludon de
ekscitiĝo. Kiam la oficiro diris al mi, ke ili devas pafmortigi
min ene de dudek kvar horoj, tio ne pli profunde impresis min, ol se
li dirus: "Malaperu de ĉi tie, kaj rapidu."
Tio
lasis min frida kiel pavimŝtono.
Fakte
kaj tute senŝerce dirite, mi estis jam delonge morta. Mi ne
estis naskita, ne havis maristodokumenton, neniam en mia vivo povus
denove ricevi pasporton, kaj ĉiu povis trakti min laŭ sia
plaĉo, ĉar mi estis ja neniu, oficiale tute ne estis en la
mondo, sekve ne eblis, ke iu povus serĉi min. Se iu min
mortbatus, ne estus murdo. Ĉar mi mankis nenie. Oni povas detrui
la honoron de mortulo, oni povas prirabi lin, sed ne murdi.
Tio
kompreneble estas enkape konstruitaj imagoj, kiuj tute ne eblus, ja
eĉ estus signo de frenezo, se ne ekzistus burokratismo,
landlimoj kaj pasportoj. En la epoko de la ŝtato eĉ tute
aliaj aferoj eblas, kaj el la universo povas esti forviŝitaj eĉ
tute aliaj aferoj ol kelkaj homoj. La plej intimaj, la plej praaj
leĝoj de la naturo povas esti forviŝitaj kaj kontestataj,
se la ŝtato volas ampleksigi kaj profundigi sian internan
potencon koste de la ununuro, de la unuopo, kio estas la fundamento
de la universo. La universo estas ja konstruita el individuoj, ne el
gregoj. Ĝi ekzistas pere de la reciproka kontraŭa efikado
de individuoj. Kaj ĝi kolapsas, se la libera moviĝado de la
unuopaj individuoj estas limigata. La individuoj estas la atomoj1
de la homa specio.
Eble
la anoncita pafmorto ankaŭ pro tio ne postlasis impreson ĉe
mi, ĉar mi jam unufoje gustumis tion, kaj tiutempe kun ĉiuj
kunligitaj hororoj. Sed ripetoj mildigas, eĉ se temas pri
ripetitaj mortkondamnoj. Se vi unufoje eskapis, vi ĉiam eskapos.
Kio
ajn estis la motivo de mia febla percepto fronte al la minacata
mortkondamno, ĉiukaze ĝi estis egala al mi kiel eluzita
kaforestaĵo.
"Ĉu
vi malsatas?" la oficiro nun demandis.
"Kiel
lupo, tion vi povas kredi al mi", mi diris.
La
oficiro ruĝiĝis sur la tuta vizaĝo kaj komencis laŭte
ridi.
"Vi
havas bonajn nervojn!" li diris ridante. "Ĉu vi
supozis, ke mi ŝercas?"
"Pri
kio?" mi demandis." Ne eble pri la proponita manĝo,
ĉu? Tio vere ne plaĉus al mi."
"Ne",
la leŭtenanto respondis, kaj li fariĝis iom pli serioza,
"pri la pafmortigo."
"Tion
mi prenis tiel serioze, kiel vi celis ĝin. Laŭvorte. Se tio
estas skribita en via leĝo, vi efektive devas fari tion. Sed vi
ja ankaŭ diris, ke laŭ la leĝo ene de dudek kvar
horoj. Sed ĝis nun pasis nur kvarono de horo, kaj vi ja
espereble ne pensas, ke mi malsatos dum la ceteraj dudek tri horoj
kaj tri kvaronoj, nur pro la pafmortigo. Se vi volas pafmortigi min,
vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon. Tion mi vere ne
emas donaci al via ŝtato."
"Vi
ricevos bonan manĝon. Mi ordonos tion. Dimanĉan manĝon
por oficiroj, duoblan porcion."
Mi
nun vere volas vidi, kion francaj oficiroj dimanĉe manĝas.
Pridemandi min aŭ demandi pri la maristodokumento, tion la
oficiro opiniis ne necesa. Finfine mi foje trovis homon, kiu nenion
volis scii pri miaj privataj aferoj. Eĉ miajn poŝojn ili ne
traserĉis. Sed la leŭtenanto pravis. Se la pafmortigo estas
farenda, ne valoras la penon pridemandi aŭ trafosi poŝojn.
La rezulto ja ĉiam samus.
Daŭris
sufiĉe longe, ĝis mi ricevis mian manĝon. Tiam oni
kondukis min en alian ĉambron, en kiu staris tablo kovrita per
tablotuko, sur kiu la manĝilaro estis aranĝita laŭ
alloga maniero, por faciligi kaj plibeligi al mi la manĝadon.
Oni aranĝis ĉion nur por unu persono, sed teleroj, glasoj,
tranĉiloj, forkoj kaj kuleroj tiom amase troviĝis, ke ili
bone sufiĉus por ses personoj.
Miaj
gardopostenuloj intertempe finis sian deĵoron, mi ricevis du
aliajn. Unu el ili staris nun ĉe la pordo kaj la alia malantaŭ
mia seĝo. Ambaŭ kun surmetita bajoneto, kaj la fusilo
ĉepiede. Sed ekstere antaŭ la fenestro mi ekrigardis
ankoraŭ du pliajn, kiuj patrolis tien kaj reen kun la fusiloj
sur la dorso. Honorgardo.
Ili
ne bezonis timi, sed povintus trankvile iri en la kantinon por ludi
kartojn. Ĝis mi ne enhavus, sub mia ledohaŭto, la dimanĉan
manĝon por oficiroj, la duoblan porcion, mi forirus eĉ ne
paŝon.
Se
juĝi laŭ la multaj diversaj tranĉiloj, forkoj,
kuleretoj, grandaj kaj malgrandaj teleroj, vitroteleretoj kaj grandaj
kaj malgrandaj vin- kaj likvorglasoj, kiuj staris antaŭ mi, min
ja atendis io, de kio povus forpeli min eĉ ne triobla
mortkondamno. Se oni komparas kun la pelveto, en kiu oni antaŭmetis
al mi la belgan ekzekutan manĝon, atendis min ĉi tie neniu
terpoma salato kun hepata kolbaso. Mi havis nur unu zorgon, kaj tiu
estis, ĉu mi kapablos manĝi ĉion, ĉu mi eble
tamen devos lasi nemanĝita ion, kio povus plenigi la lastan
horon de mia ekzisto per la torturaj turmentoj de amara pento, ĉar
mi seninterrompe devus pensi pri tio, kiel eblis, ke mi ĝuste
tion lasis nemanĝita.
Fine
estis la unua kaj finfine ankaŭ la unua kaj duono. Jen la pordo
malfermiĝis kaj la festeno komenciĝis.
Unuafoje
en mia vivo mi lernis per spertado, kiaj barbaroj ni estas, kaj kiaj
kulturaj homoj estas la francoj, kaj mi aldone lernis per spertado,
ke la nutraĵoj de la homo ne estu boligitaj, frititaj, rostitaj,
stufitaj aŭ bakitaj, sed preparitaj, kaj, ke tiu preparado estas
arto, ho ne, ne arto, estas doto de la naturo metita en la lulilon de
benato kaj selektito, pro kiu li fariĝas geniulo.
Sur
la Tuscaloosa la manĝo estis bona, ja bonega. Sed post la manĝoj
mi ĉiam povis diri, kion mi manĝis. Tion mi ĉi tie ne
povis diri. Tio, kion oni prezentis ĉi tie kaj kiel gustis, tio
estis kiel poemo, ĉe kiu oni revas kaj eniĝas en la staton
de beateco, kaj pri kiu oni poste, demandita pri la enhavo, devas
konfesi kun plej eble granda miro, ke oni ne atentis ĝin.
La
artisto, kiu kreis tiun poemon, estis vere granda. Li ne postlasis en
mi senton de pento pro postrestintaj versoj. Ĉiu plado estis
tiel zorgeme pesita kaj kunmetita kaj taksita rilate al ĉiuj
valoroj de nutro kaj ĝuo, ke mi postlasis eĉ ne
forkpintplenon, ke mi plu atendis la sekvontan pladon per pli intensa
antaŭĝuo, kaj kiam ĝi venis, emis saluti ĝin per
fanfaroj. Tiu ĉi festeno daŭris proksimume horon kaj
kvaronon aŭ iom pli, ĝi povintus daŭri kvar horojn,
kaj tamen mi estus postlasinta nenion. Ĉiam denove alvenis tia
buŝpleno, kaj poste tia frandaĵo, tiam denove tia kandizita
frukto kaj plia tia kremaĵo, kaj post ĉiu manĝmetado
oni volis vidi plian. Sed kiam ĉio finfine pasis - belo ja multe
pli rapide pasas ol tristo - kiam ankaŭ ĉiuj likvoroj,
vinoj, vinetoj kaj gutetoj iris la vojon de ĉiuj bonaj gutoj,
kiam fine la kafo - dolĉa kiel knabino en la unua vespero,
varmega kiel ŝi en la sepa kaj nigra kiel la sakroj de la
patrino, kiam ŝi ekscias tion - estis trinkitaj, mi sentis min
plenigita sako, sed mi sentis ankaŭ bonan farton kaj paradizan
saton kun fajna kaj delikata aludo de sopiro pri la vespermanĝo.
Sinjoroj! Jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo. Pro tia mi kun
ĝojo lasus min ĉiutage dufoje pafmortigi.
Mi
fumis cigaron, el kiu mi suĉis ĉiujn aromojn kaj sundancojn
el la karibaj Antiloj. Poste mi kuŝigis min sur la soldatliton,
kiu staris en la ĉambro, kaj observis la bluajn nubojn.
Ho,
kiel bela estas la vivo! Belega! Tiel bela, ke oni lasas sin
pafmortigi kun dankema rideto sur la lipoj, sen perturbi per grumbloj
aŭ lamentoj la harmonion de la vivo.
Rimarkoj
pri ĉapitro 14
1.
La individuoj estas la atomoj de la homaro: "... nenio ekestas
el la neestanteco. Alikaze ĉio el ĉio povus ekesti, ĉar
baza ŝtofo ja ne necesus. Kaj se tio, kio perdiĝas, forirus
en la neestantecon, tiukaze ĉiuj aĵoj jam delonge estus
neniigitaj.." "La korpoj estas... aŭ kunmetaĵoj
aŭ ties partoj. La lastaj devas esti nedivideblaj kaj
senŝanĝeblaj, se ne ĉio iru en la neestantecon, sed
daŭre ekzistu spite al la dissolviĝo de la aĵoj; ĉar
ili estas el solida naturo kaj tute ne povas dissolviĝi. Tiel la
bazaj partoj de ĉiuj aĵoj devas esti nedivideblaj
(=atomoj)." Kontraŭe al la ĵus citita Demokrito, kiu
nur materie difinis la atomojn, Epikuro eltrovis, ke la atomoj
"deflankiĝas de la rekta linio". Tio kondukis lin al
tio, kion la juna Marx difinis la "filozofio de la absoluto kaj
libero de la memkonscio", ĉar sen tio la atomoj ja ne povus
deflankiĝi dum la libera falo. (Epikuro vivis de 342/341 ĝis
271/270 antaŭ Kristo) La citaĵoj estas el "Leteroj al
Herodoto".
Reviziita
je la deknaŭa de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
15]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]