15
Kelkaj
horoj jam pasis antaŭ ol la leŭtenanto envenis. Mi
ekstaris, sed li diris al mi, ke mi trankvile kuŝu plu, ke li
volas informi min nur pri tio, ke la komandanto ne revenos morgaŭ
vespere kiel li pli frue informis, sed jam morgaŭ matene, do
antaŭ la paso de miaj lastaj dudek kvar horoj, ke tial li havas
la eblon transdoni la aferon al la komandanto mem.
"Kompreneble",
li aldonis, "vian sorton tio ne ŝanĝos. La milita leĝo
estas tre preciza pri tiu punkto kaj ne lasas breĉon."
"Sed
la milito jam pasis, sinjoro leŭtenanto", mi diris.
"Certe.
Sed ni troviĝas ankoraŭ en la militstato, kaj verŝajne
tiom longe, ĝis ĉiuj kontraktoj estos definitive regulitaj.
Niaj limfortikaĵoj ankoraŭ ne ŝanĝis siajn
regularojn eĉ en unu punkto, ili estas la samaj kiel dum la
milito. Pro la nunaj minacaj cirkonstancoj en niaj nordafrikaj
kolonioj la militministerio karakterizas la hispanan landlimon kiel
pli grandan danĝerzonon ol nian orientan limon."
Tio
tre malmulte interesis min, kion li rakontis pri danĝerzonoj kaj
regularoj. Kial la franca politiko koncernu min? Min post mia saniga
tagmeza dormo io tute alia interesis, kaj tion mi ankaŭ tuj
volis sciigi al li.
Li
intencis foriri, sed ankoraŭfoje rigardis min kaj poste ridete
demandis: "Mi esperas, ke vi bone fartas spite la
cirkonstancojn. Ĉu la manĝo bone gustis al vi?"
"Jes,
dankon." Vere, mi ne povis lasi ĝin nedirita:
"Pardonu,
sinjoro leŭtenanto, ĉu mi ricevos ankaŭ denove
vespermanĝon?"
"Kompreneble.
Ĉu vi eble pensas, ke ni lasas vin malsatmorti? Eĉ, se vi
estas boŝo, ni tamen ne lasos vin malsatmorti. Post kelkaj
minutoj vi ricevos la kafon."
Mi
hezitis iomete pro ĝeniĝo, oni ja ne volas malĝentili
al sia gastiganto. Sed merdon, kial mortkondamnito plu ĝentilu?
"Pardonu, sinjoro leŭtenanto, ĉu mi ricevos denove
oficiran manĝon, duoblan porcion?"
"Memkompreneble.
Kion vi pensis? Tio estas en la regularo. Estas via lasta tago. Kun
malbona memoro pri nia fortikaĵo ni vin ja ne al la, al... do
forsendos."
"Ne
zorgu pri tio, sinjoro leŭtenanto, mi tenos la fortikaĵon
en bona memoro. Vi povas pafmortigi min trankvile. Nur ne ĝuste
en tiu momento, kiam la oficira manĝo, la duobla porcio, kuŝas
sur la tablo. Tio estus ago de barbarismo, kiun mi forgesus neniam,
kaj kiun mi tuj devus raporti, kiam mi alvenos tie supre.
Kelkan
tempon la oficiro rigardis min, kvazaŭ li ne bone komprenus.
Efektive ne estis tiel facile klarigi al si el miaj francaj
vortfragmentoj, kion mi celis. Sed subite li kaptis la sencon kaj
komprenis. Kaj tiam li tiel ridis, ke li devis iri al la tablo por
povi firmteni sin je ĝi. La du soldatoj supozeble komprenis ion,
sed la ĝustan sencon ili ne kaptis. Ili staris rigide kiel
pupoj. Sed de la ridado de la leŭtenanto ili fine tamen
infektiĝis kaj kunridis, sen scii, pri kio temas, kaj je kies
kostoj okazas tiu ridado...
La
komandanto tre frue revenis, kaj je la sepa matene ili kondukis min
al li.
"Ĉu
vi ne vidis la ŝildojn?"
"Kiujn
ŝildojn?"
"Nu,
tiujn ŝildojn, sur kiuj legeblas, ke tio ĉi estas armea
tereno, kaj, ke tiu, kiun oni renkontas en tiu ĉi tereno, estas
traktata laŭ la milita leĝo. Tio signifas, ke vi jam estas
mortkondamnita, sen procesa debato, kaj, ke oni pafmortigos vin."
"Tion
mi jam scias."
"Do,
la ŝildojn vi ne vidis?"
"Ne.
Kaj se mi vidis ilin, tiukaze mi ilin ne atentis. Mi ankaŭ ne
povas legi, kio estas skribita sur la ŝildoj. Ĝustadire, mi
povas legi tion, sed ne kompreni."
"Vi
estas nederlandano, ĉu ne?"
"Ne,
mi estas boŝo."
Se
mi estus dirinta, ke mi estas la diablo, kiu ĵus venis laŭ
la plej rekta vojo el la infero por persone forkonduki la
komandanton, li ne povus montri vizaĝon pli
mirigitan.
"Mi
supozis, ke vi estas nederlandano. Vi estas oficiro en la germana
armeo aŭ almenaŭ vi estis, ĉu ne?"
"Ne,
mi neniam estis soldato en la germana armeo."
"Kial
ne?"
"Mi
estas C.O.1, prokonscienca rifuzanto, kiu dum la tuta
tempo de la milito sidis en prizono."
"Ĉar
vi spionis, ĉu?"
"Ne,
ĉar la germanoj supozis, ke mi ne allasas la militon. Kaj tial
ili tiom timis, ke ili metis min kaj ses aliajn, kiuj same ne volis
allasi la militon, en prizonon."
"Alivorte,
vi kaj la ses aliaj kunkaptitoj estus povintaj malebligi la militon?"
"Almenaŭ
la boŝoj supozis tion pri mi. Antaŭe mi ne sciis, ke mi
estas tia forta viro. Sed tiam mi eksciis tion, ĉar alikaze ili
ja ne bezonus meti min en prizonon."
"En
kiu fortikaĵa prizono vi do troviĝis?"
"En..en..
en Sudfalio."
"En
kiu urbo?"
"En
Deutschenburg."
"Pri
tiu loko mi neniam aŭdis."
"Jes,
oni parolas nur malofte pri ĝi. Tio estas tute sekreta
fortikaĵo, kiun eĉ la boŝoj mem ne konas."
La
komandanto turnis sin nun al la leŭtenanto: "Ĉu vi
scias, ke la viro estas germano?"
"Jes
ja, li tuj diris tion."
"Ĉu
tuj li diris, sen antaŭaj pretekstoj?"
"Jes
ja."
"Ĉu
li havis fotografan aparaton, mapojn, bildojn, desegnaĵojn,
planojn aŭ ion tian?"
"Ne,
ne videble. Mi ne ordonis traserĉi lin, li ĉiam estis
observata kaj ne povis kaŝi ion."
"Bone.
Ni rigardu, kion li havas."
Nun
venis du kaporaloj, kaj tiuj traserĉis min. Sed ili ne sukcesis.
Ĉio, kion ili trovis, estis kelkaj frankoj, disŝirita
naztuko, eta kombilo kaj sapopeco. La sapon mi portis ĉe mi
kvazaŭ legitimaĵo, ke mi apartenas al civilizita raso, ĉar
mia eksteraĵo ne ĉiam permesis konkludi tion. Kaj
legitimaĵon ja finfine ankaŭ mi bezonis.
"Entranĉu
la sapon", oni ordonis al unu el la kaporaloj. Sed ankaŭ
interne estis nenio alia ol sapo. La komandanto evidente supozis, ke
enestas ĉokolado.
Tiam
mi devis demeti la botojn kaj ŝtrumpojn, kaj ili traserĉis
la plandumojn de miaj botoj.
Sed,
se jam ĉiuj tiuj multaj policistoj ne trovis tion, kion ĉiuj
ŝatus havi de mi, kaj ankaŭ ili ja bone scias kiel
traserĉi, tiukaze la kaporaloj tiom malpli trovos ĝin. Se
la homoj nur dirus, kion ili serĉas, mi volonte dirus, ĉu
mi havas ĝin aŭ ne. Tiel ili povus ŝpari als si la
penon. Tamen, en tiu kazo ili denove ne havus laboron kaj plian fojon
ne scius, kion fari?
Tio
certe estas tre valorplena objekto, kiun ili serĉas en miaj
poŝoj en ĉiuj landoj. Eble la mapo de perdiĝinta
orminejo aŭ de diamantkampo, kiu sinkis en sablon. La komandanto
preskaŭ perfidis ĝin, ĉar li parolis pri mapoj; sed
rapide li rememoris, ke estas malpermesate perfidi la grandan
profundan sekreton, kiun rajtas scii nur bastonuloj kaj soldatoj.
"Mi
nur unu aferon ne komprenas", la komandanto ree turnis sin al la
leŭtenanto, "kiel eblis, ke li sukcesis preterpasi la
gardistojn de la eksteraj remparoj, sen esti rigardata kaj
halitigata?
"Dum
tiuj ĉi horoj estas nur malmulte da trafiko sur la alkondukantaj
vojoj. Mi aranĝis en konformeco kun la ordono de la sinjoro
komandanto por tiu tempo ekzercadon sur remparo ĉe la alia
flanko, kaj ĉi tie restis nur patroloj, komisiitaj observi la
alkondukantajn vojojn. Certe li traglitis inter du patroloj. Se estas
permesate, mi volus prezenti pro tiu sperto al la komandanto la
proponon entrepreni la ekzercojn nur kun triono de la trupo, por ke
la nombro de gardostarantoj ne estu reduktita."
"Ni
supozis, ke neniu alproksimiĝo eblas. Mi devis agi laŭ la
validaj instrukcioj, kies mankojn mi, kiel vi certe memoras,
raportis. Mi havas nun fortan pozicion por venkigi nian koncepton.
Tio havas valoron. Ĉu ne?"
Mi
ne sciis, kial koncernu min, kiun koncepton ili opinias pli bona.
Kial ili diskutis ĉion ĉi en mia ĉeesto? Sed, estas
vere, kial ili sekrete parolu antaŭ mortulo?
"De
kie vi venis?" la komandanto nun demandis min.
"De
Limoĝo."
"Kie
vi transiris la landlimon?"
"En
Strasburgo."
"En
Strasburgo, ĉu? Ĝi tute ne situas ĉe la landlimo."
"Mi
volis diri, ke tie, kie la usonaj trupoj havas sian bazon."
"Vi
celas la teritorion de la Mozelo, ĉu? Do vi sekve transvenis de
la Saar-teritorio?"
"Jes,
tion mi volis diri. Mi interkonfuzis Strasburgon kaj Saarsburg."
"Kion
vi faris ĉi tie la tutan tempon en Francio? Ĉu vi petis
almozojn?"
"Ne,
mi laboris. Ĉe kamparanoj. Kaj ĉiufoje, kiam mi havis
denove iom da mono, mi aĉetis veturbileton kaj denove iom plu
veturis, ĝis mi ree laboris ĉe kamparano kaj ree povis
aĉeti veturbileton."
"Kien
vi tiam volis iri?"
"Al
Hispanio."
"Kion
vi volas fari en Hispanio?"
"Vidu,
sinjoro komandanto, baldaŭ la vintro venos, kaj mi ne ŝparis
monon por hejtaĵoj. Tial mi do pensis, ke mi prefere iru sufiĉe
frue al Hispanio. Tie ankaŭ vintre tre varmas, kaj oni ne
bezonas hejtaĵojn. Tie oni povas sidi trankvile sub la suno kaj
manĝi dum la tuta tago oranĝojn kaj vinberojn. Ili tie
kreskas sovaĝe en la apudŝoseaj fosaĵoj, oni devas nur
pluki ilin, kaj la homoj ĝojas, se oni plukas ilin, ĉar
tiuj estas por la hispanoj nuraj fiherboj, kiujn ili ne volas havi."
"Do,
vi volas iri Hispanion, ĉu?"
"Mi
volis iri. Nun ja ne plu eblas."
"Kial?"
"Ĉar
vi pafmortigos min."
"Se
mi nun ne ordonos pafmortigi vin kaj diros al vi, ke vi reiru per la
plej rapida vojo al Germanio, kaj ke vi povos foriri libere sub la
kondiĉo, ke vi tuj reiros al Germanio, ĉu vi promesus
tion?"
"Ne."
"Ne?"
Li strange rigardis la leŭtenanton.
"Prefere
esti pafmortigita. Al Germanio mi ne iros. Mi ne kunpagos ŝuldojn.
Sed nedepende de tio, mi planis iri al Hispanio, kaj mi iros
Hispanion kaj al neniu alia loko. Se mi volas iri ien, tiam mi iras
tien. Se vi pafmortigos min, mi ne povos iri tien. Hispanion aŭ
la morton. Nun vi povas trakti min laŭ via plaĉo."
La
komandanto ekridis, kaj ankaŭ la leŭtenanto ridis. Kaj la
komandanto diris ridante: "Kara amiko, tio savis vin. Mi ne diru
kial, por ke oni ne misuzu tion. Sed vi konvinkis min, ke mi rajtas
lasi vin libere foriri, sen neglekti per tio mian devon. Kion vi
diras, leŭtenanto?"
"Mi
konsideras la konvinkon de la sinjoro komandanto la ununure ĝusta,
kaj mi trovas nenion, kio povus ŝarĝi mian konsciencon aŭ
mian honoron."
Poste
la komandanto diris: "Eskorto vin nun tuj kondukos al la limo
kaj transdonos vin al la hispana limgardo. Mi certe ne eksplicite
devas atentigi vin, ke en tiu kazo, se oni denove vidos vin en la
proksimo, ankaŭ, se estus ekstere de pure armea teritorio, ne
plu estos demando, kia sorto vin atendus en la du horoj post via
aresto. Ĉu vi ekzakte komprenis, kion mi celis diri?"
"Jes
ja, sinjoro komandanto."
"Bone,
tio estas ĉio. Tuj ekiru."
Sed
mi staris plu kaj tretumis unu piedon sur la alia.
"Ion
plian?" demandis la komandanto.
"Ĉu
mi rajtas demandi al la sinjoro leŭtenanto?"
Ne
nur la komandanto, sed eĉ pli la leŭtenanto, preskaŭ
ŝtoniĝis. La komandanto ĵetis rigardon al la
leŭtenanto, kvazaŭ li jam vidus lin antaŭ la milita
tribunalo.
Li
ĝuste suspektis: la leŭtenanto efektive estis mia
aliancano.
"Bonvolu
demandi la sinjoron leŭtenanto."
"Pardonu,
sinjoro leŭtenanto, mi ankoraŭ ne matenmanĝis."
La
komandanto kaj la leŭtenanto eksplodis per laŭta ridado,
kaj la komandanto kriis al la leŭtenanto: "Nun certe ne plu
estos dubo, ke la viro ne estas suspektinda."
"La
dubo min jam hieraŭ forlasis", diris la leŭtenanto,
"kiam mi demandis lin, ĉu li malsatas."
"Bone,
vi ricevu ankaŭ matenmanĝon", la komandanto diris, eĉ
nun plu ridante.
Sed
mi havis plian enkoran deziron.
"Sinjoro
leŭtenanto, ĉar estas jam mia lasta manĝo, mia adiaŭa
manĝo, ĉu mi rajtus peti pri oficira matenmanĝo, pri
duobla porcio? Mi tiel volonte deziras konservi la fortikaĵon en
altestima memoro."
La
komandanto kaj la leŭtenanto tiel ekmuĝis de ridado, ke la
tuta fortikaĵo ŝajnis ektremi.
Ridante
kiel urso, la komandanto elkriis la jenajn vortojn, kiujn li nur pene
povis teni vice, ĉar ili denove kaj denove estis forhakitaj de
lia krianta, tondranta ridado: "Tio estas la efektiva malsatega
boŝo, se li jam dronas, se jam la maŝo estas ĉirkaŭ
lia kolo, li ankoraŭ volas manĝi kaj manĝi kaj plian
fojon manĝi. Tiun voreman idaron de la diablo ni neniam
subigos."
Mi
esperas, ke la boŝoj por tiu bona opinio pri la germanoj, kiun
mi sugestis al la du francaj oficiroj, starigos por mi indan
monumenton. Nur ne en la Aleo de l' Venkintoj2, tiukaze
prefere neniun. Jen la aĉa gusto en la buŝo neniam forlasus
min, kaj ne sufiĉe radikalaj revolucioj aperus al mi kiel
fantomoj.
Rimarkoj
pri ĉapitro 15
1.
C.O, conscientious objector (angle): militserva rifuzanto. E. Mühsam
(vidu pri tio 12/4 ) rifuzis la servon, estis kondamnita je prizono.
O. Maria Graf ( vidu pri li ĉe 43/9 ), kiu pli poste internacie
famiĝis kiel la aŭtoro kun la bavara ledopantalono, alia
amiko de Marut, ludis antaŭ komisiono la idioton. Marut mem eble
tial ne devis servi en la Unua Mondmilito, ĉar li ŝanĝigis
sian ŝtatanecon komence de la milito al usonano. Estas alia
afero, ke Ret Marut skribis kelkajn soldatrakontojn kaj eĉ
novelon, kio pruvas, ke li bone konis la soldatan vivon de tiu tempo.
2.
Aleo de l' Venkintoj: troviĝis en Berlino, sed pro la Dua
Mondmilito ne plu ekzistas; restaĵoj de la damaĝitaj, parte
senkapigitaj, ŝtonfiguroj staras nun antaŭ brika muro de
tombejo en Berlino.
Reviziita
je la dudeksesa de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
16]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]