16
Du
viroj kun bajonetaj fusiloj akompanis min. Tiel mi enmigris en la
sunplenan Hispanion. Kun ĉiuj armeaj honoroj. La soldatoj min
gvidis al la limgardo kaj tie transdonis min al la hispanaj
limoficistoj.
"Paperojn
li ne havas", diris la kaporalo, kiu akompanis min.
"Es
alemán?1" demandis la hispano.
"Si,
señor2", mi diris.
"Estu
bonvena!" la hispano respondis, kaj al la kaporalo li diris, ke
estas en ordo, kaj ke li transprenas min. La kaporalo rigardis al sia
horloĝo kaj poste skribis ion sur raportfolion. Tiam la du
soldatoj sin turnis kaj formarŝis.
"Good
bye, France3!"
La
limo de Francio malaperis el miaj okuloj.
La
hispana oficisto tiris min nun en la gardoĉambron, kie min tuj
ĉirkaŭis ĉiuj oficistoj, kaj ĉiuj skuis mian
manon kaj ĉirkaŭbrakis min. Unu el ili eĉ volis kisi
miajn vangojn. Faru militon kontraŭ la usonanoj, kaj vi ne
trovos pli bonajn amikojn sur la tuta terglobo ol la hispanojn! Se
ili scius, kiu mi estas, ke mi forprenis Kubon kaj la Filipinojn de
ili, kaj, ke mi krimis kontraŭ ili laŭ kelkaj pliaj
manieroj, ili ne mortbatus min, por diri la veron, kaj ili ankaŭ
ne resendus min en tiun regioneton, kie mi neniam denove rajtas
montri min, sed ili efektive traktus min fride kiel malsekaj jakoj
kaj indiferentus al mi kiel malnova litopajlo.
Unue
ili enverŝis vinon por mi, poste sekvis ovoj kaj delikata
fromaĝo, tiam io por fumi kaj denove vino kaj denove ovoj kaj
delikata fromaĝo, kaj tiam ili diris al mi, ke baldaŭ la
tagmanĝo sekvos. La oficistoj ekstere deĵorintaj envenis
unu post la alia. Kaj nun neniu eliris denove. Tutaj kontrabandistaj
taĉmentoj nun povus veni, tio tute indiferentus al ili. Ĉi
tie estis germano, kaj al tiu oni devis montri, kiel oni pensas pri
Germanio kaj la germanoj. Kaj por montri tion al li tute precize,
honore al li, oni forlasis ĉiujn deĵorojn.
Se
juĝi laŭ mia aspekto, mi ne estis glora ekzemplo de tiu tia
pura kaj pimpa germana lando kaj de ĝiaj ĉiam tiel freŝe
lavitaj kaj pimpaj enloĝantoj. De kiam mia Tuscaloosa forvelis,
mi ŝanĝis nek mian kostumon nek miajn botojn, nek mian
ĉapelon, kaj mia tolaĵo aspektis tia, kia ĝi devas
aspekti, se oni lavas ĝin ĉe riveretoj kaj riveroj, kiujn
oni preterpasas, per pli aŭ malpli da sapo pli aŭ malpli
zorgeme, se oni poste pendigas ĝin sur arbusto, mem banas sin
kaj fine tiel longe atendas, ĝis la tolaĵo sekiĝis, aŭ
ĝis oni devas surmeti ĝin ankoraŭ malseka, ĉar
komencas pluvi.
Sed
mia aspekto ŝajne estis por ili la plej bona pruvo, ke mi venis
rekte sen haltoj el Germanio. Tia, ili imagis, devas aspekti germano,
kiu perdis la militon, kiun la usonanoj ĝisĉemize elrabis
kaj la angloj elmalsatigis. Kaj mia aspekto tiel perfekte kongruis
kun iliaj imagoj, ke tiukaze, se mi dirus, ke mi estas usonano, ili
supozus min impertinenta mensogulo, kiu volas mistifiki ilin.
Ke
iu, kiu rekte sen halto venis el Germanio, devas havi teruran kaj eĉ
dum kvin jaroj ne mildigeblan malsaton, tio estis klara al ili. La
tagmanĝo, amasigita antaŭ min, tiel abundis, ke mi povis
kompensi senpene la kvinjaran malsatadon.
Poste
iu alportis ĉemizon, alia botojn, alia ĉapelon, alia ses
ŝtrumpoparojn, alia naztukojn, alia kolumon, alia silkajn
kravatojn, alia pantalonon, alia jakon kaj tiel tio progresis
seninterrompe. Mi devis ĉion akcepti kaj forĵeti ĉion,
kion mi posedis ĝis tiam.
Posttagmeze
ni kartludis. Tiun kartludon mi ne scipovis, sed ili instruis min,
kaj baldaŭ mi ludis tiel bone, ke mi forgajnis de ili
konsiderindan sumeton, kio tre plezurigis ilin, kaj kio ilin instigis
ludi plu kaj plu.
Tra
tiu stacio ankoraŭ neniam pasis germano, kaj tial ili feste
honoris min kiel la unuan reprezentanton, la unuan aŭtentikan
reprezentanton de tiu en tiu lando tiel amata popolo.
Ho,
sunplena Hispanio! La unua lando, kiun mi renkontis, kie oni ne
demandis pro mia marista dokumento, kie oni ne volis scii mian nomon,
mian aĝon, mian korpolongon, miajn fingropremaĵojn. Kie oni
ne trafosis miajn poŝojn, kie oni ne trenis min nokte al iu
landlimo, kie oni ne forpelis min kiel elservintan hundon, kie oni ne
volis scii, kiom da mono mi havas kaj de kio mi vivis la lastajn
monatojn.
Ne,
ili eĉ ŝtopis miajn poŝojn, por ke finfine iu iam
trovu ion en ili. La unuan tagon mi restis en la gardoĉambro, la
unuan nokton mi devis dormi en la domo de unu el la oficistoj, la
sekvintan tagon oni prizorgis min en lia domo. Vespere alia oficisto
transprenis min. Neniam iu volis fordoni min; ĉe ĉiu mi
estus devinta resti plej prefere semajnon. Sed tion tiu, kies vico
nun estis, ne permesis. Kaj kiam la vico finiĝis kaj estis
rekomenconta, ĉiuj loĝantoj de la landlima vilaĝeto
venis unu post la alia kaj esprimis sian pretendon je mi, kaj mi
devis resti ĉiun tagon ĉe alia civitano. La konkurado, por
ke mi foriru de ĉiu kun la sento, ke li gastigis min multe pli
bone ol la najbaro, devigis min iunokte fuĝi. Mi estas firme
konvinkita, ke la homoj nun ĉiuj asertas, ke ili ne atendis de
mi tian sendankemon. Sed la morto per pafoj aŭ la pendumilo
estis ja gaja komedio kompare al la turmentega morto, kiu tie atendis
min, kaj kiun mi povis eviti per nenio alia ol la nokta fuĝo.
Pro tiaj miskomprenoj la moroj de la homoj aĉiĝas. Mi certe
plu vivas en ilia memoro kiel iu, kiu devas esti forkurinta
punkaptito, ĉar mi skuis la polvon de la piedoj sub la ŝirmo
de la nokto. Se venos tien denove fremdulo, ĉi-foje eble ĝusta
germano, tre verŝjanas, ke ili donos eĉ ne varman supon al
li, aŭ, se ili tamen donos ĝin, tiukaze kun suprentiritaj
brovoj kaj mieno, kiu klare montras: "Malsatmorti ni lasas
neniun, kaj eĉ se estus la Satano mem." El amo povas fariĝi
ne nur la malo, sed multe pli malbone, el amo povas fariĝi
sklaveco. En tiu ĉi kazo estis sklaveco kun mortbato. Eĉ
sur la korton mi ne povis iri sen sperti, ke tuj familiano postkuris
kaj zorgeme demandis, ĉu mi havas ankaŭ molan paperon. Jes,
sinjoro.
Tion
neniu homo eltenas, aŭ nur paralizulo. Se mi estus aludinta, ke
mi intencas ekvojaĝi, la homoj katenintus min. Mi pensas, ke
certe iu prudentulo vivas inter tiuj homoj, kiu vidas mian malican
agon en pli milda lumo.
Rimarkoj
pri ĉapitro 16
1.
Es alemán? (hispane): Ĉu vi estas germano?
2.
Si, Señor ( hispane): Jes, sinjoro
3.
Good bye, France! (angle): Adiaŭ, Francio!
Reviziita
je la dudeksesa de aŭgusto en 2009
[ĉapitro
17]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]