18
Mi
sidis sur la kajmuro kaj tenis mian hokfadenon, kiu pendis en la
akvo. Neniu fiŝo ekmordis, kvankam mi tiel bone provizis ilin
per la sangokolbaso, kiun mi kunportis de nederlanda ŝipo, kie
mi estis por manĝi restaĵojn, por manĝi kun la
maristaro. Ankaŭ ili ne ĉiam estas dignaj aferoj, tiuj
vizitoj por manĝi la restaĵojn sur la ŝipoj, la
kunmanĝado kun la maristaro de ŝipo, kiu ankras enhavene.
La laboristo, kiu havas bonan laboron aŭ almenaŭ supozas
havi bonan postenon, sentas sin foje tre supereca al laboristo, kiu
ne havas laboron. Kaj tiun superecon li ankaŭ sentigas al la
senlaborulo. La plej granda diablo por la laboristo estas la
laboristo. 'Nu, beachcombers1, vi strandvaguloj, ĉu
vi denove ne havas ion por ŝtopi ĝin en viajn grimacajn
vizaĝojn? Jen vi volas veni jam plian fojon sur nian keston, kaj
ni donu al vi plian fojon manĝon, por ke vi povu ŝtopi ĝin
en viajn grimacilojn, ĉu? Sed nur du el vi rajtas suprenveni.
Porkoj, kiuj vi estas, vi alportas tro da koto al ni.'
Tiam
ni ne rajtis veni al la kajutoj, sufiĉe ofte ne. Ni devis halti
antaŭ la pordoj. Tiam la kunproletoj ŝutis ĉion, kio
restis sur la teleroj, kaj kion ili kelkfoje jam havis enbuŝe,
en la grandan ladopelvon, en kiu oni estis alportinta la supon, tiam
ili elŝovis la pelvon al ni, kaj ni devis manĝi sur la
ferdeko, kie ni kaŭris sur la planko. Se ni tiam devis peti
kuleron - mi kunhavis pro longa sperto ĉiam mian propran en la
poŝo - ili diris, ke ni ne ricevos kulerojn. Tiukaze ni fiŝumis
perfingre en la kaĉo. Aŭ ili ĵetis kelkajn kulerojn al
ni kaj ĵetis ilin tiel lerte, ke ili falis en la kaĉon,
tiel, ke ni devis eltiri ilin per niaj kotaj fingroj, kio ŝajnis
doni inferan plezuron al tiuj uloj.
Kaj
tiuj maristaroj eĉ ne estis la plej fiaj. Jen estis kelkaj, kiuj
forpelis nin de la ŝipo, ĉar ni estas por ili fripona
bando. Aŭ aliaj, kiuj antaŭ niaj okuloj ŝutis la plej
belajn pelvojn plenajn de viando, legomo kaj terpomoj en la maron,
kaj tutajn panojn postĵetis, nur por ĉagreni nin. Estis
poste kelkfoje sufiĉe dolĉe travivi, se tiu aŭ alia el
ili pro iu cirkonstanco estis maldungita aŭ elsaltis pobe, kaj
tiam devis kuŝi kun ni sur la plaĝo, devis iri kun ni por
manĝi restaĵojn, kaj tiel lernis, kiel sentiĝas
tiuspeca traktado fare de la propraj klaskunuloj.
Ne
ĉiuj tiel agis. Sufiĉe da pesetoj mi ricevis de libervole
donantaj ŝipproletoj, mi ricevis tutajn ladskatolojn plenajn de
spicita bovaĵo aŭ hepata kolbaso aŭ sangokolbaso,
ladujojn plenajn de legomoj, po kilogramoj kafon de la kuiristoj,
tutajn panojn, kukojn kaj pudingojn. Unufoje dekdu, mi ripetas: dekdu
rostitajn kokinojn, el kiuj mi mem devis forĵeti dek, kiujn mi
ne povis manĝi kaj konservi, ĉar mi ja ne havis fridujon en
miaj pantalonaj poŝoj. Ĉion, kion oni posedas en la mondo,
oni havas ĉe si aŭ en si.
Kiam
oni troviĝas sur la plaĝo apud hispanaj, afrikaj, egiptaj,
hindiaj, ĉinaj, aŭstraliaj kaj sudamerikaj havenoj, oni
konatiĝas kun tre diversaj homoj kaj tre diversaj metodoj kiel
vivteni sin. Sed neniu tiel fride sange lasas iun morti pro malsato
kiel en multaj okazoj la laboristo. Kaj la laboristo de la propra
nacio estas la plej terura el ĉiuj diabloj2. Okazis,
ke la maristaroj forpelis min, la usonanon, de la usonaj ŝipoj.
Male mi vivis kiel germano sur franca ŝipo kiel princo. La
maristaro eksplicite invitis min, ke mi aperu sur la ŝipo por
ĉiu matenmanĝo, ĉiu tagmanĝo kaj ĉiu
vespermanĝo, dum la tuta tempo, kiam la ŝipo plu ankras en
la haveno de Barcelono. Kaj mi ricevis la plej bonan, kio envenis la
kajuton. Sed sur germanaj ŝipoj la maristoj tuj sur la falda
ŝtuparo kun granda ŝildo alsaltis min: "Eniro
malpermesite!" La germanaj ŝipoj estas la ununuraj, kiujn
mi konas, kiuj foje pendigas en la haveno grandan ŝildon kun la
surskribo: "Eniro malpermesite!", en la germana lingvo kaj
en la lingvo de la lando, en kies haveno ili troviĝas. Jes,
sinjoro.
Kiam
mi restadis en Barcelono, oni rakontis al mi, ke en Marsejlo ankras
multaj usonaj ŝipoj, kiuj ne povas trovi maristojn, ĉar
forfuĝis tro multaj. La maristaro de
vaporŝipo kunprenis min al Marsejlo. Sed estis falsa alarmo. Eĉ
ne unu usona ŝipo ankris en la haveno, kaj ankaŭ sur la
malmultaj aliaj nenio estis aranĝebla.
Tute
malesperiĝinte mi iris tra la stratetoj en la havena kvartalo.
Mi eniris tavernon, kiun multaj maristoj frekventas, por vidi, ĉu
mi eble renkontos konaton, kiu povus helpi, ĉar mi ne havis eĉ
nur centimon en miaj poŝoj.
Kiam
mi eniris kaj ĉirkaŭrigardis pro seĝo, proksimiĝis
kelnerino, afabla juna knabino, kaj demandis, kion mi volas trinki.
Mi diris al ŝi, ke mi ne havas monon, ke mi nur volas rigardi,
ĉu iu konato enestas, kiu eble donos iom al mi. Ŝi demandis
min, kio mi estas. Mi diris: "Germana maristo."
Jen
ŝi diris: "Sidiĝu, mi alportos manĝon por vi!"
Mi
rediris: "Sed mi ja ne havas monon."
"Ne
gravas", ŝi diris. "Vi tuj havos sufiĉe da mono."
Tion
mi ne komprenis kaj mi intencis skui la polvon de la piedoj, ĉar
mi supozis, ke estas ia kaptilo.
Post
kiam mi manĝis kaj botelo da vino staris antaŭ mi, la
knabino subite vokis tute laŭte tra la taverno: "Sinjoroj,
ĉi tie estas kompatinda germana maristo, kiu ne havas ŝipon.
Ĉu vi volus doni iom al li?"
Mi
sentis, ke mi paliĝis kiel mortinto, ĉar mi nun pensis, ke
tio estas la kaptilo, ke oni volas amuzi sin per tio, ke oni
tradraŝas min, kaj sufiĉe draste. Sed nenio tia okazis. La
homoj ĉiuj nur ĉesis paroli kaj turnis sin al mi. Unu el
ili leviĝis, alvenis kun sia glaso, tintigis ĝin al la mia
kaj tostis: "Je via sano, germano!" Li eĉ ne diris
'boŝo'. Tiam la knabino prenis teleron kaj rondiris, kaj kiam ŝi
poste elŝutis la teleron antaŭ min, mi kalkulis deksep
frankojn kaj ĉirkaŭ sesdek centimojn. Nun mi povis bone
pagi mian manĝon kaj mian vinon, kaj kiam mi reveturis du tagojn
poste al Barcelono, restis eĉ kelkaj frankoj.
Mi
ne pensas, ke iu malamikeco inter popoloj ekzistus, se oni ne
artifike kreus ĝin kaj poste hejtus per fia agitado. Oni
supozus, ke homoj pli prudentas ol hundoj. Sed hundoj nur de tempo al
tempo lasas sin peli kontraŭ sia propra specio, kaj kelkfoje ne.
Sed homoj ĉiam lasas sin peli kontraŭ aliaj, kaj la kŝ,
kŝ eĉ ne devas esti farita lerte. Sufiĉas, ke ĝi
estu farita, kaj jam ili atakas sin kvazaŭ freneziĝinte...
Fulmotondro!
Eĉ ne unu fiŝeto ekmordas la hokon, kaj la kolbaso el la
ladskatolo tuj elĉerpiĝas. Jen la sekvo de tio, se oni
revas kaj pensas pri io alia, anstataŭ atenti pri la negoco. Tuj
kiam mi estos ariginta porcion, mi eliros, ekbruligos fajron kaj
rostos la fiŝojn sur bastono. Foje io alia ol ĉiam fiŝoj
frititaj en oleo.
Denove
neniu alhokiĝis, kaj la kolbaso estas formordita. Kiom da tempo
mi sidas ĉi tie? Certe jam tri horojn. Sed la kaptado de fiŝoj
trankviligas la nervojn. Oni ne havas la senton disipi sian tempon.
Estas utila laboro, kiun oni faras: Oni kontribuas sian parton al la
nutrado de la popolo, ĉar se mi manĝas la fiŝojn,
kiujn mi nun kaptas ĉi tie, mi ja ne devas formanĝi aliloke
la nudelsupon. Tiu do povas esti ŝparita, kaj fine de la jaro
oni retrovas la ŝparitan nudelsupon en iu statistiko, kie la
linio, en kiu la ŝparita nudelsupo estas menciita, pli kostas ol
sume ĉiuj forŝutitaj supoj de la tuta lando.
Sed
mi povus ankaŭ vendi la fiŝojn. Eble mi arigos tiom da ili,
ke mi povos ricevi du pesetojn. Tiukaze mi povus denove dormi en lito
du noktojn.
Nu,
amiketo, finfine mi tamen kaptis vin. Vi estas tiu, kiu formordis la
tutan sangokolbason. Peza ĝi ja ne estas. Duono de kilogramo. Mi
supozas, ke ne tute. Tricent kvindek gramojn. Vi ja nun vere bele
baraktas. Mi povas kunsenti kun vi. Ankaŭ mi jam diversajn
fojojn tiel baraktis, se bastonulo kaptis min kolume. Sed nenio
helpas, mi havas apetiton je fiŝoj.
Jes
ja, la akvo estas tiel agrable friska kaj la suno tiel bele varma.
Kaj ankaŭ bastonulo ĉi tie ĝis nun ne kaptis min
kolume. Kaj mi scias, kia sento estas. La tricent kaj kvindek gramoj
cetere ne sufiĉus. Se vi pezus almenaŭ kilogramon. Kaj ĉar
vi ja ekmordis kaj faris la komplezon al mi, ke mi ne tiel vane devis
sidadi ĉi tie, kaj ĉar mi amas liberi, ĉar mi multe
pli amas liberi ol povi manĝi ĝissate, kaj ĉar la suno
ridas kaj la akvo bluas, kaj ĉar vi estas hispana fiŝeto:
Hop, mi ne pafmortigos vin, gaje eknaĝu denove kaj ĝoju pri
via vigla vivo. Ne tuj eniru en la reton de alia. Fornaĝu kaj
salutu vian amikinon.
Jen
ĝi plaŭdas kaj naĝas kaj ridas, ke mi povas aŭdi
tion ĝis sur la muro. Salutu vian amikinon! ...aĥ, merdon,
forgesu tion...
"Vi
estas stranga kaptisto de fiŝoj", subite iu diris malantaŭ
mi. Mi turnas min kaj vidas stari doganoficiston, kiu observis min
dum la tuta tempo kaj nun laŭte ridas.
"Sed
tie enestas ja pli da fiŝoj, la maro ja ne tro malgrandas",
mi diras, dum mi lancas denove sangokolbason sur la hokon.
"Certe
enestas pliaj. Sed ĝi estis ja tute bona, dika fiŝo."
"Certe
ĝi estis tia, ĝi havas mian tutan ladskatolon da
sangokolbaso en la stomako, tiukaze ĝi ne diku, ĉu?"
"Kial
vi cetere kaptas fiŝojn, se vi reĵetas maren tiajn bonajn
fiŝojn?"
"Por
ke mi povu diri, ke mi kaptis fiŝojn, se hodiaŭ vespere iu
demandos, kion mi faris dum la tuta tago."
"Tiukaze
do kaptu plu", la doganoficisto diris kaj iris for.
Ke
la kaptado de fiŝoj estas praktikata filozofio, tion komprenas
nur tre malmultaj homoj3. Oni vivas ja ne por posedi ion,
sed por deziri, por riski, por ludi, oni vivas.
Jen,
jam denove fiŝo. Se mi nur ne estus lasinta foriri la alian! Nun
baldaŭ porcio da fiŝoj kunestus. Sed mi ja ne enkondukos
klasdiferencojn. La alian mi liberigis, nun mi ja ĉi tiun pro
ĝia stulteco ne povas mortkondamni. Tio estas, por diri la
veron, la stulteco ĉiam kaj ĉie meritas la mortpunon,
provizore oni punas ĝin nur per sklaveco. Se mi scius, ke mi
ricevos ankoraŭ tri pliajn, kia vi estas, jen via fino certus.
Mi havas apetiton je fiŝoj. Sed vi estas delica malgranda
vivanta miraklo, nu, reiru do en la vastan maron. Hop! Libero tamen
estas la plej granda kaj bona en la vivo. Ja, je ĉiuj diabloj,
ĉu mi do ĉi tie al ĉiu el vi donu la manon? Jam mi
denove havas fiŝon en la mano. Mi tute certe scias, ke, se mi
nun retenos vin, eĉ ne unu plia ekmordos la hokon, ĉar ili
ĉiuj scios, ke ili ne povas fidi min. Kaj havante nur vin, mi ne
povas entrepreni ion kun vi. Tute ne valorus la penon foriri kaj
bruligi fajron. Kiom da tempo la kara vivo konstruadis je vi, por
konduki vin al tiu nemulta pezo? Ses jarojn, eble sep. Nun mi mortigu
vin en sekundo per bato kaj finu vian vivon, ĉu? Fornaĝu,
ĝuu la bluan maron kaj viajn kunulojn. Jen ĝi gaje vostumas
for. Ĉu ne? Amiketo, vi scias la valoron de libero, ĝoju
pri ĝi, estimu ĝin kaj estu feliĉa.
Sed
tio estas ja sufiĉe stranga ladokesto, alflosanta tie... Ĝi
ĵus startis kaj ne bone moviĝas. Ĝi treniĝas kaj
ruliĝas kaj gratas laŭlonge de la kajo. Videble ĝi ne
volas eliri, ĝi timas la akvon. Tio tute certas, vi povas fidi
pri tio, ke ekzistas ankaŭ akvotimaj ŝipoj, jes, sinjoro.
Tio ja estas la eraro, tiel ofte farata, ke oni kontestas la
personecon al ŝipoj. Ili havas sian personecon, siajn kapricojn,
tute kiel homo. Tiu ĉi olda onklino havas personecon. Tion mi
vidis jam en la unua momento. Leki salon kun ĝi ne estus amuzo.
Rimarkoj
pri ĉapitro 18
1.
Beachcombers (angle): strandvaguloj, bordaj irantoj. Oni nomis ilin
ankaŭ flugantaj fiŝoj kaj outerbounder. Ili estis la malo
de tiuj maristoj, kiuj neniam forlasis sian ŝipon.
2.
Kaj la laboristo de la propra nacio estas la plej terura el ĉiuj
diabloj: "Sed la konkurado de la laboristoj unu kontraŭ la
alia estas la plej fia flanko de la nunaj rilatoj inter la
laboristoj, la plej akra armilo kontraŭ la proletaro..."
(F.Engels)
3.
En la klasika taoisma verko "Zhuang-zi" de la ĉina
filozofo Zhuang Zhou el la tria kaj kvara jarcentoj antaŭ la
unua jarmilo troviĝas du belaj tekstoj, en kiuj tiu filozofo jam
longe antaŭ Jesuo kaj B.T. filozofiumis pri la gajo de la fiŝoj
kaj la kaptado de fiŝoj. Cetere, tiu miriga libro abundas de
pensoj, kiuj retroviĝas en la verkoj de B.Traven.
Reviziita
je la dua de septembro en 2009
[ĉapitro
19]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]