19
Mi veturis sur tre diversaj ŝipoj, tion la dioj scias. Kaj mil ŝipojn mi vidis, tion Tomaso1 kredas al mi. Sed neniam antaŭe mi vidis ŝipon, kiu similis al tiu ĉi. La tuta eksteraĵo, por tuj komenci per tio, estis ne nur bona ŝerco, ne, ĝi estis neebla aĵo. Se oni vidis tiun ladokeston, oni dubis, ke ŝi3 vere povus veturi sur la akvo. Multe pli oni preferis supozi, ke ŝi estas bona transportrimedo tra la dezerto Saharo, kiu facile venkas la plej bonajn kamelojn. Ŝia formo nek modernis nek mezepokis. Estus tute vana klopodo envicigi ĝin en iun periodon de la ŝipkonstrua arto. Sur la pruo ŝi portis la nomon "Yorikke", do Jorike2. Sed la nomo tiel palis kaj tiel ellaviĝis, kvazaŭ ŝi hontus havi tiun nomon. Je la pobo, laŭ mara regularo, estu legebla la hejmloko. Sed de kie ŝi venis, ŝi volis riveli al neniu, verŝajne ŝi hontis ankaŭ pro sia loĝloko. Ankaŭ sian naciecon ŝi tenis strikte sekreta, videble ŝia pasporto ne estis tute en ordo. Ĉiukaze la nacia flago, kiu flirtis sur la flagstango, tiom palis, ke ĝi kapablus alpreni ĉian koloron4. Krome la flago tute disfranĝiĝis, kvazaŭ ĝi antaŭflirtis la batalantajn flotojn en ĉiuj marbataloj de la lastaj kvarmil jaroj.
Kiun koloron ŝia vesto havis, mi ne povis distingi, kvankam tio koncernis mian specialan fakon. Plej verŝajne la jupeto, en longe pasinta tempo, iam estis blanka kiel neĝo, blanka kiel la senkulpeco de ĵus naskita bebo. Sed tio certe estis antaŭ tre longa tempo.Tio certe estis en la jaro, kiam Abraham fianĉiĝis kun Sara en Ur en Ĥaldeo. La eĝoj de la balustrado iam verdis. Ankaŭ tio estis antaŭ tre longa tempo. Post tiuj praaj tagoj Jorike travivis kelkajn centojn de pliaj farbadoj, laŭ la iro de la tempoj. Sed la ferdeklaboristoj neniam penis forskrapi la malnovan farbon. Verŝajne tio estis malpermesita al ili. Ĉiukaze oni ĉiam metis la novan farbtavolon sur la malnovan, tiel ke Jorike nun tiom ampleksiĝis, ke ŝi ŝajnis nun duoble pli granda, ol ŝi vere estis. Se oni entreprenus la laboron zorge detiri la diversajn farbtavolojn, tiam eblus precize konstati, kiun specon de farbo uzis ĉiu jarcento.
Memkompreneble, por ne esti kulpigita pro troigo, oni devus detiri la farbojn ne nur de la ekstera vesto, kie Jorike estis relative plej juna, ĉar oni sendis ŝin de tempo al tempo en instituton de plibeligo. Ne, oni devus detiri la farbojn de ĉiuj partoj de la ŝipo, precipe do de la internaj instalaĵoj, por ekscii la kolorojn, per kiuj la granda festohalo de Nebukadnecar estis ornamita, kion ni eĉ nun ankoraŭ ne scias, kio faras tre grandajn zorgojn al ni.
La vesto tiel malice aspektis, ke la diabloj en la infero kompatus ĝin. Ĝi havis grandajn surfacojn, sur kiuj la ferdeklaboristoj elprovis belan fortan bolŝevistan ruĝon. Sed poste la posedanto aŭ la kapitano ŝajne ne ŝatis tiun koloron, kaj oni farbis plu per aristokrata bluo. La ruĝo kostis monon, kaj senĝene oni lasis ĝin. Farbo estas farbo, kaj estas indiferente al la avida salakvo, ĉu ĝi voras bolŝevistan ruĝon, ĉu liberecoverdon, la grava afero estas, ke la vento kaj la ondoj ricevas ion por vori, alikaze ili vorus la ŝipon. La posta posedanto siavice pensis, ke nigra ŝipo pli belas kaj, ke dika nigro pli bone ol iu alia koloro blindigus la suspektemajn okulojn de la asekurasocioj. Sed neniam iu aŭdacis tiel altigi la kostojn, ke li superfarbis per la nova farbo ion, kio jam havis farbon, por doni unuecan nuancon al la tuta vesto. Nur ne superflue elspezi! Ŝi estis ja... halt', tion mi ankoraŭ ne volas diri, ĉar mi ja ankoraŭ ne scias. Sed olda salakva fiŝo flareblas rapide, kaj mi estas olda salakva fiŝo, kiu rapide flaras ion.
Se nun Jorike marveturis aŭ restis en haveno, la farbo ne sufiĉis, kaj oni farbis plu per la farboj, kiuj troviĝis. La ŝipestro ĉiufoje nur notis: "Aĉetis farbojn, aĉetis farbojn, aĉetis farbojn." Neniu povas vivi nur de sia salajro. Sed la farbojn oni ne aĉetis, anstataŭe oni foruzis ĉiun farbon, kiu jam surŝipis, ĉu bruna, verda, viola, vermiljona, flava aŭ oranĝa farboj.
Tiel Jorike do aspektis de ekstere. Pro teruro preskaŭ elglitis la hokfadeno el mia mano, kiam mi unuafoje vidis tiun marmonstron.
Tio estas la rezulto, se oni havene ne donas tagforpermeson al la ferdeklaboristoj, pro nura avaro. La Unua Oficiro ne scias, kion fari kun ili, kaj tial ili devas farbi de matene je la sepa ĝis posttagmeze je la kvina, farbi, farbi, farbi, tiom longe, kiom ankoraŭ estas penikotenilo en la mondo kaj malnova ladskastolo kun tavolo da dikiĝinta kaj krustiĝinta farbo je la randoj.
Nun aldone okazas, ke la ferdeklaboristoj dum la farbado devas pendi ekstere apud la ŝelo de la ŝipo je ŝnuregoj aŭ sidi sur mallarĝaj tabuloj, kiujn oni lasas malsupren per ŝnuregoj. Se nun la tuta kesto subite ricevas sufiĉe grandan puŝon - ĉu pro neatendite granda ondo, ĉu pro la kirlaj ondoj de preterveturanta giganta kesto, aŭ tial, ke oni ne tenis sufiĉe flekseble la kaptoŝnuregojn dum la tajdoŝanĝo - la farbanto ekflugas sur sia mortobalancilo for de la ŝelo. Ĉar li nun preferas savi sian vivon anstataŭ la farbsitelon, kompreneble la farbsitelo renversiĝas kaj la bunta farbosupo fluas sur la ŝelo malsupren. Estas vere, la sitelo estas savita, kaj ankaŭ la viro, la sitelo pendis je ŝnurego kaj la viro ankoraŭ sufiĉe frue kaptis ŝnuregon. Sed la farbo! Sed la farbo! Sur Jorike oni povis postkalkuli krom la diversaj farbprovoj ankoraŭ tute ekzakte ĉiujn puŝojn, kiujn la bona ŝipeto travivis en la lastaj dek jaroj. Superfarbi tiujn farbelverŝojn, tio estus disipo. Estis farbo, kaj la celo delikatsente kovri per farbo la diversajn malbelaĵojn de Jorike, estis ja plenumita per ĉiu puŝo. Estis jam sen tio sufiĉe multekoste, ĉar ne la tuta farbo restis en tiuj okazoj sur Jorike, sed parto malaperis en la maron kaj alia parto gluiĝis sur la pantalono de la ferdeklaboristo, kie ĝi tute superfluis. Per tiu farbita pantalono, kiun oni nun povas starigi, sen tio, ke ĝi falus, la okazaĵo tute ne estas finita. Nun ankoraŭ sekvos la kverelo kun la Unua Oficiro, kiu reprezentas la opinion, ke la farbo pli valoras ol la viro, ke la viro anstataŭ pensi pri sia malgrava vivo estus devinta pensi unue pri la multvalora farbo. Ferdeklaboristojn li povus kolekti de sur la stratpavimo aŭ forpreni de sub pendumilo, sed farbo kostas monon. Kaj la ŝipestro denove terure spektaklos al li, ĉar li plian fojon ne scias, kion fari rilate la farblibron kaj ties rubriko " Aĉetitaj farboj" Ofte tia interparolado - post kiam la kutimaj sakrokanonadoj forpafis ĉian municion - finiĝas per tio, ke la savita ferdeklaboristo postulas sian salajron, ŝtopas la sakon, iras trans la balustradon kaj deziras al la ŝipo incendion5 en la karboholdoj, kiam ĝi troviĝos kvincent mejlojn for de la bordo. Se homo frenezas, oni tion ofte jam rimarkas je la eksteraĵoj, je la aspekto de la vizaĝo, je la aranĝo de la vestoj. Ju pli homo frenezas des pli okulfrape estas lia aspekto. Oni ne bone povas diri, ke Jorike estis sama al prudenta ŝipo, al mense normala ŝipo, aŭ eĉ nur simila al tia. Tio estus ofendo por ĉiuj aliaj ŝipoj sur la sep maroj. Ŝia aspekto tiel perfekte harmoniis kun ŝia spirito, animo, karaktero kaj konduto, ke oni tute pravigite devis dubi pri la mensa saneco de Jorike. Estis ja ne nur la ekstera vesto, ne nur la koloro. Ĉio, kio videblis de tiu boato, plene kaj senrezerve kongruis kun la haŭto kaj la vizaĝo. La kargomastoj staris kiel magraj branĉoj zigzage en la aero. Se oni pafus kuglon en la kamentubon laŭlonge, eĉ se estus nur revolvera kuglo, ĝi neniam elirus el la alia finaĵo. Sed fumo preterpasas ja ankaŭ angulojn, alie Jorike neniam estus povinta fumi. Tute certe ne el la kamentubo. Kiun ligon la ponto havis al la aliaj ŝippartoj, mi ne povis eltrovi. Oni havis la impreson, kvazaŭ la ŝipo post la ekveturo devus reveni post horo por kunpreni la komandoponton, kiu restis havene; ĉar la ŝipestro el sia pozicio ne povis rimarki, ke la ŝipo jam survojas dum horo. Kaj nur, se la stevardo irus sur la ponton por diri al la ŝipestro, ke la manĝo en la oficira ĉambro pretas, oni eltrovus, ke la ponto kun la ŝipestro sur ĝi ne kunveturis, sed ŝvebas ie en la lasta haveno aŭ kroĉiĝis al io.
Kiam mi nun sidis sur la muro, tiel diligente kaptinta fiŝojn kaj vidis Jorike, jen mi ridis, jen mi tiel laŭte kaj tiel monstre ridis, ke la bona Jorike subite ektimis kaj retroglitis duonon de ŝiplongo. Ŝi ne volis kaj ne volis eniri la akvon. Ŝi tiel gratis kaj skrapis la kajon, ke hundo bedaŭrus, ke oni sincere ekkompatis la plorindan onklinon, kiun oni ĝuste nun denove volis elpeli en la kruelan mondon de sovaĝaj potencoj kaj elementoj.
Sed neniu sentis kompaton al ŝi.
Mi aŭdis la knarojn kaj ŝrikojn de la vinĉo kaj la pelmelan kuradon kaj sciis, ke ili nun ĝisfunde tradraŝos kaj malice hejtos la onklinon, kaj tiam ŝi tamen devos danci. Kion sola damo finfine povas fari daŭre kontraŭ tiom da krudaj pugnoj? Ŝi povas grati kaj mordi, sed ŝi devas elveni de malantaŭ la barilo kaj kuniri al la danco6, ĉu ŝi inklinas al tio, aŭ ne. Se tia pruda damo poste nur aŭdas la muzikon, ŝi estas la plej sovaĝa el ĉiuj. Tiel certe estis ankaŭ ĉe Jorike. Feliĉe enirinte la akvon ŝi kuros kiel juna diablino, por veni kiel eble plej rapide en alian havenon, kie ŝi povas ripozi kaj sonĝi pri pasintaj tempoj, kiam oni ne tiom multe pelis ŝin kiel en niaj hastaj tagoj. Ŝi ja ne plu estas infano kaj jam iom peza je la naĝiloj. Se ŝi ne estus tiel dike vestita, ŝi certe frostotremus en la frida akvo, ĉar la sango ne plu tiel junece kuras en la vejnoj kiel tiam, kiam ŝi rigardis la bonvenigajn solenaĵojn, aranĝitajn de Kleopatra7 je la honoro de Antonio.


Rimarkoj pri ĉapitro 19
1. Tomaso: "Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. ( Sankta Johano 20.19-25 )
2. Jorike: en la originalo "Yorikke", havas rilaton al "Hamleto" de Shakespeare. La sekva parto, tradukita de L.L. Zamenhof, troveblas en SCENO I de AKTO V, kiu okazas sur tombejo.
HAMLETO (prenas kranion)
Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio:
persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per ridoj? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!...
La aktoro Ret Marut ludis la rolon de unu el la tombofosistoj.
3. Ĉar la ŝipo en la tuta romano estas priparolata de B. Traven kvazaŭ ino, do per "ŝi" (germane=sie) eĉ kontraŭe al la germana genro (das Schiff = es = ĝi), necesis adopti tiun lingvouzon en la traduko.
4. Tradukante la tekston pri la koloroj de Jorike, mi devis pensi pri la vortoj, kiujn la doktoro de la medicino Philippus Aureolus Theophrastus von Hohenheim, nomata Paracelsus, kiu en la Kamparanaj Militoj en Eŭropo kiel militkampa kuracisto staris sur la flanko de la revoluciaj kamparanoj, skribis: "Ilian mondon ili tute kovris per la sepa koloro. Kaj ili asertas, ke tiu koloro estas plenvalida. Kaj tiel ili opinias, ke ankaŭ ilia kovrilo ĵetita sur la mondon estas perfekta. Ilia ĉiopotenca, de Dio damnita, ne pretervidebla, sed senfine trankviliga grizo. Sep astroj estas kaj sep sakramentoj. Kaj tiel do ili bezonas la sepan koloron. Kaj tiel ili kovrante surŝmiras ĉion. Nenio plu de la profunda nigro de la radikoj, de la origino de ĉio estanta. Nenio plu de la klara blanko de la lumo. Nenio plu de la bluo, de la konsolanta fortiganta bluo de la tero. Nenion plu de la friskiga verdo de la akvo. Nenio plu de la flirtanta kaj viviga flavo de la aero. Nenio plu de la majesta ruĝo de la fajro. Nenio plu, kio varmigas la koron. Griza kaĉo sur la tutan teron. Tiel ili larĝe kaj dike rulpremas ĝin antaŭ si kaj sufokas min."
5. incendio: Ke ŝipbruloj estis timataj, montras la angla marista kanto de hejtistoj. "Fire down below", kiu priskribas incendion, ĉe kiu ĉie brulas, en la kuirejo, en la viandĉambreto, en la litbenko, en la monŝranko, kie la mono fandiĝas, kaj finfine sur la ferdeko. "Sube brulas, sube brulas, alportu sitelon kun akvo!"
6. kaj devas kuniri al la danco: inter la versoj de Nathanael Schlott el la jaro 1701 pri "la danco de l' skeletulo" en la Maria-preĝejo de Lübeck (vidu ankaŭ pri tio 45/1) estas la sekvaj. Por povi redoni tute precize la tekston mi prefere ne rimis:
La skeletulo al la junulino
Tiel kiel la mondo mi tute ne atentas komplimentojn.
Devo mi nomas la duran vorton, kiu rompas ŝtalon kaj feron.
Kaj kial vi volas rifuzi al mi la lastan iron?
La junulinoj alikaze ne kutimas rifuzi danceton.
La junulino al la skeletulo
Mi sekvas, ĉar mi devas kaj dancas kiel mi povas.
Fratinoj, elektu sufiĉe frue viron.
Tiel vi donas al la edzo en la vivo la manon,
kiun mi devas doni ne tute libervole al la skeletulo.
7. Kleopatra kaj Antonio: Gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kila ŝipo. Kleopatra partoprenis marbatalon ĉe Actium kiel komandantino de eskadro, sed fuĝis. La amanto Antonio tuj sekvis ŝin. Ŝia proksimo pli gravis por li ol la sukcesa fino de la marbatalo. Bela mensogeto, ĉu ne? Traven mencias Actium en la angla praversio de la Mortula Ŝipo, kiu troveblas en la biografio de Guthke.
Reviziita je la dua de septembro en 2009

[ĉapitro 20]  [enhavo]   [glosaro]  [terminaro]