201
Laŭ la aspekto de ŝipo oni povas precize juĝi, kiel oni nutras kaj traktas la maristaron, se oni flaris antaŭe dum kelke da tempo salan akvon. Jen iuj serioze imagas al si kompreni ion pri la maro, pri ŝipoj kaj maristoj, se ili veturis dekdu fojojn sur pasaĝera ŝipo, eble eĉ en ŝtata kajuto, trans oceanojn. Sed pasaĝero nek lernas ion pri la maro nek pri ŝipoj, kaj eĉ multe malpli pri la vivo de la maristaro. La stevardoj ne estas membroj de la maristaro, kaj ankaŭ la oficiroj ne estas membroj de la maristaro. La unuaj estas nur kelneroj kaj domservistoj, kaj la duaj nur oficiroj kun la rajto je pensio.
La ŝipestro komandas la ŝipon, sed li ne konas ĝin. Tiu, kiu rajdas sur kamelo kaj diras la lokon, kien li volas rajdi, scias nenion pri la kamelo. Nur la kamelpelisto konas la kamelon, al li la kamelo parolas, kaj li parolas al la kamelo. Nur li konas ties zorgojn kaj preferojn kaj dezirojn.
Tiel estas ankaŭ pri ŝipo. La ŝipestro estas la komandanto, la superulo, kiu ĉion volas havi alie ol la ŝipo. Lin la ŝipo hatas, tiel kiel ĉiuj superuloj kaj komandantoj estas hatataj. Se komandantoj vere iam estas amataj, aŭ se oni diras, ke ili estas amataj, jen oni nur tial amas ilin, ĉar tiel oni plej bone povas elteni ilin kaj iliajn kapricojn.
Sed estas la maristaro, kiu amas la ŝipon. La maristoj estas la aŭtentikaj kaj efektivaj kamaradoj de la ŝipo. Ili poluradas la ŝipon, ili karesas ĝin, ili ĝin kisas. La ŝipanaro ofte ne havas alian hejmon ol la ŝipo; la komandanto havas belan domon, ie inter kampoj, li havas sian edzinon, li havas siajn infanojn. Ankaŭ kelkaj maristoj havas edzinon kaj infanojn, sed ilia laboro por la ŝipo kaj sur la ŝipo estas tiel dura kaj laciga, ke ili povas pensi nur pri la ŝipo kaj tute forgesas la hejman familion, ĉar ili ne havas tempon por pensi pri la hejmo. Se ili volus komenci pensi pri hejme, ili tuj ekdormus pro troa laciĝo.
La ŝipo tre bone scias, ke ĝi ne povus veturi eĉ metron, se la ŝipanaro ne estus. Sen ŝipestro ŝipo povas veturi, sen ŝipanaro ne. La ŝipestro eĉ ne povus nutri la ŝipon, ĉar li ne komprenas kiel surĵeti karbojn, por ke la fajroj ne estingiĝu kaj tamen donu tiom grandan varmegon, kiom eblas, sen estigi per tio digestajn perturbojn. Kun la ŝipanaro la ŝipo interparolas, kun la ŝipestro kaj la oficiroj neniam.
Al la ŝipanaro la ŝipo rakontas fabelojn kaj belegajn historiojn. Ĉiujn miajn marrakontojn la ŝipoj rakontis al mi, kaj ne homoj. La ŝipo ankaŭ volonte lasas rakonti ion al si de la ŝipanaro. Mi aŭdis ŝipojn ridi kaj subridi, kiam la ŝipanaro dimanĉe posttagmeze sidis sur la ferdeko kaj interŝanĝis spritaĵojn. Mi vidis plori ŝipojn, kiam malgajaj rakontoj estis interŝanĝataj. Kaj mi vidis amare plorsingulti ŝipon, ĉar ĝi sciis, ke ĝi sinkos en la sekvonta veturo. Ĝi efektive neniam revenis kaj pli poste troviĝis en la Lloyds2-listo "Malaperinta".
Ŝipo ĉiam estas sur la flanko de la ŝipanaro, neniam flanke de la ŝipestro. La ŝipestro laboras ne por la ŝipo, li laboras por la kompanio. La ŝipanaro ofte eĉ ne scias, al kiu kompanio la ŝipo apartenas; ĝi ne cerbumas pri tio, ĝi zorgas nur pri tio, kio koncernas la ŝipon mem. Se la ŝipanaro malkontentas aŭ ribelas, la ŝipo tuj kunribelas. Strikrompantojn la ŝipo pli malamas ol la fundon de la maro; kaj mi konis ŝipon, kiu kun tuta grego da strikrompantoj, ankoraŭ preskaŭ en viddistanco de bordo, glate alfundiĝis. Neniu revenis, la ŝipo prefere mem sinkis profunden, ol lasi sin fingrumi de strikrompantoj. Jes, sinjoro.
Se la ŝipanaro estas malbone nutrata aŭ malbone traktata, la ŝipo tuj aliĝas a la partio de la ŝipanaro kaj tiel laŭte elkrias en ĉiu haveno la veron, ke la ŝipestro devas fermteni la orelojn kaj sufiĉe ofte havenkomisiono estas pelata el la dormo kaj ne pli frue retrovas trankvilon, ĝis ĝi estis entrepreninta enketon. Mi estas tre certa, ke oni opinias min tute manĝavida ulo. Sed por maristoj la manĝo estas ja la sola afero, pri kio ili povas okupiĝi, krom pri la ŝipo. Aliajn ĝojojn ili ne havas, kaj streĉiga laboro kaŭzas fortan apetiton. La manĝo estas grava parto de ilia salajro.
Sed sur Jorike, tiel, kiel ĝi sufiĉe laŭte elkriis, oni disdonis la plej mizeran manĝaĉon al la ŝipanaro, kiun avara kompanio kaj ŝipestro, kiu devas havigi al si kromajn enspezojn, iel povas aranĝi por ĝuste ankoraŭ vivteni la ŝipanaron. Kiujn ecojn la ŝipestro mem havis, tion Jorike rivelis al ĉiu, kiu komprenas la lingvon de ŝipo. Li volonte drinkis, sed nur bonajn markojn, li volonte manĝis, sed nur bonajn gustaĵojn, li ŝtelis ĉie, kie eblis ŝteli; li faris flankajn negocojn, kun ĉiu, kun kiu eblis, kaj je kies ajn kostoj. Ĉio cetera tre indiferentis al li, kaj persone li nur malofte molestis la ŝipanaron. Li molestis ĝin ĉirkaŭvoje pere de la oficiroj kaj inĝenieroj. Tiuj inĝenieroj, sur ŝipoj ne frenezaj, sed normalaj, eĉ kiel lubrikistoj ne povus labori.
Kiel eblis nur, ke Jorike ricevis kaj povis teni ŝipanaron? Kiel eblis, ke ŝi povis elveturi el hispana haveno, el tiu benita lando de sunbrilo kaj libero, kun kompleta ŝipanaro? Kaŝiĝis sekreto en tio. Ĉu ŝi eble eĉ estas...?
Sed eble jes. Eble ŝi vere estas mortula ŝipo. Jen! Finfine la enigmo solviĝis. Mortula ŝipo. Mil sakrojn! Ho, paseraj vostoj kaj fiŝaj naĝiloj! Jes ja, ŝi estas mortula ŝipo.
Ke mi ne tuj en la unua sekundo rimarkis tion! Mi simple dormemis.
Vere, jen neniu dubo plu eblas.
Sed tie ankaŭ io alia estis perceptebla, tiel, ke ŝi eble tamen ne estis tio. Jen sekreto kaŝiĝas. Min tuj gratu urso el la norda poluso sur la postaĵo, se mi ne eltrovos, pri kio temas ĉe tiu kesto.
Jorike nun fine tamen decidis ekiri, libervole kaj sen kvereloj. Mi subtaksis ŝin. Ŝi timis la akvon pro bonaj kialoj. La ŝipestro estis azeno, jes, sinjoro. Jorike multe pli prudents ol la ŝipestro. Ŝi tute ne bezonis kapitanon, tion mi nun vidis. Ŝi estis bona olda purrasa ĉevalo, kiun oni devas lasi iri libere, se ĝi iru la ĝustan vojon. Kapitano devas nur antaŭmeti substampitan kaj subskribitan ateston, ke li sukcese trapasis ekzamenon, kaj tuj oni konfidas keston al li, kaj aldone eĉ tian delikatan, kian Jorike. Donu al sperta ferdeklaboristo la salajron de ŝipestro, kaj li pli bone kondukos Jorike trans la grandan ranolagon3 ol koncesiita kapitano, kiu faras nenion alian ol ĉirkaŭpromeni la tutan tagon kaj mediti pri tio, kiel kaj kie pritranĉi eĉ iom pli la kostojn por la ŝipanaro, por elvringi por la kompanio kaj por sia poŝo eĉ plian kvincendon.
La fluo kaj la vento direktis sin kontraŭe al Jorike, kontraŭe al tiu vojo, kiun la ŝipestro provis trudi al ŝi. Al tia delikata ino oni ne trudu kiel kaj kien iri, tiel ŝi povas nur devojiĝi. La piloto ne estis riproĉebla. La piloto bone konas sian havenon, sed li ne konas la ŝipon. Sed tiu ŝipestro eĉ multe malpli konis la ŝipon.
Ŝi rampis knarante laŭlonge de la kajo, kaj mi devis nun suprentiri la krurojn, ĉar alie ŝi estus kunpreninta ilin, kaj tiom multe mi ne avidis sendi miajn krurojn al Maroko, dum mi restas en Barcelono.
Pobe ŝi baraktis per la kirla naĝilo, kaj ĉi tie je la flankoj ŝi sputis kaj pisis tiel freneze, kvazaŭ ĝi drinkus mi ne scias kiom, kaj kvazaŭ ŝi havus mi ne scias kiom da problemoj por survojiĝi sen kunpreni la lanternfostojn.
Finfine la ŝipestro sukcesis deiĝi de la kajo. Sed mi havas la konvinkon, ke estis Jorike mem, kiu komencis akcepti, ke ŝi nun devas zorgi pri si, se ŝi volas elveni kun sana haŭto. Eble ŝi ankaŭ volis ŝpari kelkajn sitelojn da farbo por sia posedanto.
Ju pli ŝi proksimiĝis des pli netolerebla fariĝis ŝia aspekto. Kaj la penso venis en mian kapon, ke eĉ, se la ekzekutisto nun ĉasus min kun malferma maŝo kaj mi povus eskapi lin nur per la dungiĝo sur Jorike, mi preferus la maŝon kaj dirus al la ekzekutisto: "Kara amiko, forkonduku min kaj sufiĉe rapide, por ke mi estu savita de tiu najlokesto. "Mi ja nun vidis ion, kio multe pli teruris ol ĉio, kion mi iam vidis en tiu rilato.


Rimarkoj pri ĉapitro 20
1. La tuta ĉapitro estas kvazaŭ protesto kontraŭ la artikolo 'Pri la aŭtoritato' de Frederiko Engels, kiu defendas kontraŭ la ideoj de Bakunin la neceson de aŭtoritato kaj ankaŭ asertas, "ke la neceso de aŭtoritato plej klare montriĝas sur ŝipo sur la maro, kie en la momento de danĝero la vivo de ĉiuj dependas de tio, ke ĉiuj tuj kaj absolute obeas la volon de unu sola persono."
2. Lloyds: brita unuiĝo de asekurkompanioj kun borso, precipe konata por marasekuraj aferoj, ekde 1683
3. trans la grandan ranolagon: trans la Atlantikon
Reviziita je la naŭa de septembro en 2009

[ĉapitro 21]  [enhavo]   [glosaro]  [terminaro]