21
Sur
la antaŭferdeko staris la vaĉanaroj, kiuj havis liberan
tempon kaj rigardis trans la balustradon al la kajo, por ankoraŭ
per la okuloj avide ensuĉi de la firma tero ĉion, kion ili
povis kapti en tiuj lastaj momentoj. Sufiĉe ofte en mia vivo mi
vidis ĉifonulajn, ruiniĝintajn, anime detruitajn,
kotŝmiritajn, de pedikoj kaj abscesoj kovritajn maristojn, en
aziaj kaj sudamerikaj havenoj, pli ol abunde kaj en pleja perfekteco,
sed, ke mi vidis kiam ajn tian ŝipanaron kaj eĉ tian, kia
post plurtaga serĉa vagado ne estis ĵetita sur la bordon
post ŝiprompo, sed troviĝanta sur elveturanta vaporŝipo,
mi ne povis memori. Ke io tia eblus, mi ne supozis. Mi certe ne
aspektis eleganta, kaj por diri la veron, laŭ aspekto mi multe
pli proksimis al trampo ol al neĉifonulo. Sed kompare kun tiu ĉi
ŝipanaro mi aspektis kiel la ŝejko de ĥoroknabino ĉe
la Ziegfeld Follies
en Nov-Jorko. Tio ne estis mortula ŝipo. Dio pardonu al mi tiun
pekon; ili estis ja marrabistoj antaŭ la unua predo; piratoj1
persekutataj jam ses monatojn de la militŝipoj de ĉiuj
nacioj; bukanieroj2,
kiuj tiel profunde falis, ke ili ne vidis alian eliron ol ataki kaj
elrabi ĉinajn legomĵonkojn sur la maro.
Sankta
marserpento, kiom ĉifonulaj ili estis, kiel kotaj ili estis! Unu
el ili ne surhavis ĉapon, ĉar li posedis nek ĉapelon
nek ĉapon, sed volvis pecon de verda subjupo kvazaŭ
turbanon ĉirkaŭ la kapon. Alia surhavis, sinjoroj, ne, tion
vi ne kredos, sed mi ja tuj kiel hejtisto sur savboato estu dungita,
se ne estas la vero, unu el ili surhavis eĉ cilindran ĉapelon3.
Imagu tion, maristo kun cilindra ĉapelo. Ĉu la mondo ion
tian iam travivis? Eble li estis ankoraŭ kamentubisto duonon de
horo antaŭ la elveturo. Aŭ li purigis tie sur la kesto la
kamentubon. Eble speciala ordono estis sur Jorike, ke la kamentubo
balaendas nur kun cilindra ĉapelo. Similajn kuriozajn ordonojn
mi spertis sur ŝipoj. Sed Jorike ne apartenis al la ŝipoj,
kie oni enkondukas kuriozajn ordonojn; Jorike estis ŝipo, kie
oni havas sufiĉe da laboro kun tiuj ordonoj, kiuj ekzistas jam
mil jarojn, por ke la kesto funkciu. Ne, tiu cilindra ĉapelo
estis uzata nur tial, ĉar la viro ne havis alian kapkovrilon,
kaj se li havus iun, li videble posedis sufiĉe da estetika
sento, por ne bone povi vesti sin per telerĉapo, pro la
frakveŝto, kiun li portis sur la korpo. Ŝajnis eĉ ne
tute ekskludeble, ke li forfuĝis de sia propra edziĝfesto
en tiu fatala momento, kiam la seriozo ekis, kaj ĉar li ne
trovis alian rifuĝejon for de la megeroj, ĉe la kulmino de
la danĝero ekkaptis la Jorike-ŝipon,
kie oni bonvenigis lin per brakumoj. Ĉi tie neniu el la megeroj
serĉis lin, certe ne iun, kiu forkuris kiel leporo de la
fianĉino en frako kaj kun cilindra ĉapelo.
Se
mi estus sciinta, ke ili vere estas marrabistoj, mi estus petinta
ilin surgenue, ke ili kunprenu min al gloro kaj oro. Sed se oni ne
havas submarŝipon, marrabado en la nuna tempo ne plu valoras la
penon.
Ne,
ĉar ili ne estas marrabistoj, do prefere la ekzekutiston, ol
esti devigita veturi sur Jorike. La ŝipo, kiu povus forlogi min
de la sunplena Hispanio, devus esti ŝipo almenaŭ duoble pli
bona ol la Tuscaloosa. Ho ve, kiom longa tempo pasis. Ĉu ŝi
ankoraŭ estas hejme en Nov-Orleano? Nov-Orleano, Jackson
Square, Levee kaj aĥ...nu, mi foje surpiku denove
sangokolbason; tuj post la preterpaso de la bunta kesto, mi ja eble
kaptos dufuntan. Se ne, estos same bone, tiukaze mi esploros, kion la
nudelsupo faras, aŭ mi demandos, kion ili vespermanĝos sur
la nederlanda ŝipo tie transe.
Kiel
limako, kiu tro multe manĝis, sed tamen devas trejni sin por la
sekvonta vetkurado de limakoj, tiel Jorike preteriris.
Kiam
la kapoj de la ĝangalobanditoj estis precize super mi, unu el
ili vokis malsupren: "Hey, ain't ye sailor4?"
"Yesser."
"Want
a ĝop5?" Pri sia angla lingvo li ne rajtas
fieri, sed por intimaj familiaj rilatoj ĝi sufiĉas.
Ĉu
mi volas havi laboron?
Aj,
griza urso ludanta la orgenon, li ja ne eble serioze diris tion? Ĉu
mi volas havi laboron?
Nun
mi sidas en la kaptilo. Jen la demando, kiun mi pli timis ol la
trombonon de la arkianĝelo Mikaelo en la Releviĝa tago.
Kutime oni ja mem devas peti pro laboro. Tio estas eterna neŝanĝebla
leĝo, de kiam laboristoj ekzistas jam. Kaj mi neniam iris por
demandi, ĉiam pro la timo, ke iam iu dirus, ke jes.
Kiel
ĉiuj maristoj, tiel ankaŭ mi estas superstiĉa. Sur
ŝipo kaj surmare oni dependas de hazardoj kaj do ankaŭ de
superstiĉoj6, alikaze oni ne eltenus tion kaj
freneziĝus. Kaj estas tiu superstiĉo, kiu devigas diri min
"jes", se iu demandas min, ĉu mi volas havi laboron.
Se mi dirus, ke ne, mi forĵurus mian feliĉon, neniam denove
en mia vivo povus dungiĝi sur ŝipo kaj plej malverŝajne
tiam, kiam mi nepre bezonus iun. Kelkfoje oni kun sukceso rakontas
historion, sed kelkfoje oni ne sukcesas, kaj la viro krias: "Policon!
Trompisto!" Se tiukaze oni ne tuj havas ŝipon je sia
dispono, la polico kredas al la viro, kiu ne havas humuron kaj
ideojn.
Tiu
ĉi superstiĉo jam kelkfoje faris malicajn petolaĵojn
al mi kaj puŝis min en laborokupojn, pri kiuj mi neniam supozus,
ke tiaj efektive estas en la mondo. Ĝi estis la kaŭzo de
tio, ke mi fariĝis tombistohelpanto en Guayaquil en Ekvadoro,
kaj ke mi devis helpi vendi en jarfoiro en Irlando per miaj propraj
manoj unu spliton post la alia de la kruco, sur kiu nia Sinjoro kaj
Savanto Jesuo Kristo elspiris sian lastan surteran suspiron. Ĉiu
splito kostis duonon de krono, kaj la lupeo, kiun la homoj aldone
devis aĉeti por ankaŭ povi vidi la spliton, kostis plian
kronduonon. Al tia laborokupo, kiun oni certe ne alkalkulos al miaj
meritoj, oni ja venas pro superstiĉo. De kiam tio trafis min en
Irlando, mi ne plu zorgis esti obeema kaj bona homo, ĉar mi
sciis, ke mi nun forludis jam mian futuron. Estis ja ne pro tio, ke
mi helpis vendi la splitojn. Ne, tio ne estis tiom fia, tion oni eble
alkalkulus eĉ al miaj meritoj. Multe pli kondamninde estis, ke
mi helpis al la komercisto en hotelĉambro tranĉi la
splitojn el antikva kestokovrilo. Sed ankaŭ tio ankoraŭ ne
estus tiel nepardonebla, se mi nur ne estus ĵurinta antaŭ
la homoj je mia animo, ke mi mem kunportis la splitojn el Palestino,
kie olda arabo konvertiĝinta al la kristanismo, en kies familia
posedo la splitoj dum okcent jaroj troviĝis, konfidis ilin al mi
kun la solena certigo, ke Dio ensonĝe aperis al li kaj ordonis
lin, ke tiuj ĉi splitoj trovu la vojon nur al Irlando kaj al
neniu alia loko. La dokumentojn arablitere skribitajn ni povis montri
kaj ankaŭ tradukon en la anglan, kiu eldiris, ke en la dokumento
vere tio estas skribita, kion ni rakontis ĉe la jarfoiro. Tiaj
petolaĵoj povas trafi superstiĉan homon, jes, sinjoro.
Se
ni almenaŭ estus sendintaj la enspezitan monon al monaĥejo
aŭ al la papo! Ankaŭ tiukaze ne estus tiom malbone kaj mi
povus havi la esperon, ke oni pardonos al mi. Sed ni elspezis la
monon por ni mem, kaj mi zorgis tre atente pri tio, ke mi ricevu la
ĝustajn procentojn kaj tantiemojn. Sed neniel mi estis
trompanto, mi estis nur viktimo de la superstiĉo, de mia
superstiĉo, ĉar la bonaj homoj ja kredis al mi. Tiuj ne
estis superstiĉaj.
Rimarkoj
pri ĉapitro 21
1.
pirato: la vorto devenas de la greka 'peiran', serĉi sian
feliĉon
2.
bukanieroj: Ili estis piratoj de la Kariba maro. Ili mem nomiĝis
'fratoj de la bordoj'. La vorto bukaniero devenas de la hispana vorto
Bucan, kiu signifas: Rostkrado por la sekigo de viando en la suno,
ankaŭ kromnomo de la kuiristo John Silver el la fama libro "La
trezora insulo" de Stevenson.
3.
cilindra ĉapelo: Cilindraj ĉapeloj ankoraŭ en la 19-a
jarcento efektive estis kapkovraĵo de germanaj maristoj.
4.
Hey ain't ye sailor? (angla): He, ĉu vi estas maristo?
5.
Want a ĝop? (angle): misparolo de 'Do you need a job?
Ĉu
vi bezonas laboron?
6.
superstiĉo: La multspeca superstiĉeco de maristoj radikas
en la origine preskaŭ centprocenta dependeco de ondoj, vento kaj
vetero, sed ankaŭ la dependeco de labordonantoj estigas
superstiĉojn.
Reviziita
je la naŭa de septembro en 2009
[ĉapitro
22]
[enhavo]
[glosaro]
[terminaro]