La membroj de Karapaco prezentas sin:
Donjo
Mia nomo estas Dorothea Kaiser. Mi naskiĝis je la 21-a de februaro en1951. Mi havas edzon kaj loĝas en la urbo Altenburg proksime de Leipzig. (Adreso: D. Kaiser, Wenzelstr.12, D-04600 Altenburg.)
Mi studis la fakon financekonomio kaj nun laboras en la financoficejo de nia urbo. Mi havas diversajn hobiojn. Por ekzemplo mi ŝatas legi kriminalliteraturon, mi volonte ekskursas, biciklas kaj amas la naturon. Mia plej preferata hobio estas la kuirarto.
En Esperanto mi ne estas perfektulo, sed komprenas ĉion en interparoladoj. Mi ŝatas korespondadon kaj ĝojas pri ĉiu letero kaj retpoŝto al: kaiser-altenburg@t-online.de.
Frank
Mi nomiĝas Frank Vohla kaj naskiĝis je la 26-a de novembro en 1965. Mi estas fraŭlo kaj loĝas en la malgranda urbo Altenburg (41-mil da enloĝantoj). Vi atingas min per retpoŝto
al: F.Vohla@t-online.de.
Mi studis la fakon telekomunikado kaj teknika informadiko kaj laboras ĉe Deutsche Telekom (Germana Telekom) kiel retplanadisto (Sinkrona Digitala Hierarkio). Mia plej preferata hobio estas astronomio, speciale Ŝanĝiĝemaj Steloj, sed mi interesiĝas ankaŭ pri multaj aliaj aferoj, ekzemple pri la naturo kaj fotografio. Mi vidbendigas Esperanto-renkontiĝojn. Ĉeokaze mi ĝoje veturas sur unurada biciklo. Por junulara alternativa grupo mi aktivas. Kune kun ili mi vizitas futbalmaĉojn de nia regiona klubo Ruĝa Stelo Altenburg. Krome mi estas fajrobrigadisto.
Kiel Esperantisto mi ankoraŭ lernas. Mia privata hejmpaĝo estas: http://www.vohla.de.
Hans-Georg
Mia nomo estas Hans-Georg Kaiser. Mi naskiĝis la 21-an de majo en 1954. Mi estas geedziĝita kaj loĝas kune kun mia Donjo en la skatluda urbo Altenburg proksime de Leipzig. (Adreso: Hans-Georg Kaiser, Wenzelstr.12, D-04600 Altenburg aŭ: kaiser-altenburg@t-online.de).
Mi studis kelkajn semestrojn marksisman-leninisman filozofion, anglistikon kaj germanistikon kaj lernis diversajn profesiojn kiel instrulaboristo, filmreprezentadisto aŭ financkomercisto. En mia vivo mi havis pli ol dudek diversajn okupojn, sed momente mi estas senlabora, ĉar laboro en nia regiono tre raras.
Mia plej preferata hobio estas la "fuĝo" en la naturon. Mi ŝatas la restadon en nia daŭra karavanejo proksime de bela lago kaj volonte fotas. Sed mi ŝatas ankaŭ literaturon kaj ĉeokaze mem skribas rakontojn kaj sendas artikolojn al gazetoj. Mi lernis lingvojn kiel la anglan aŭ la ĉeĥan. Ĉar mi eklernis E-on jam antaŭ multaj jaroj, mi tre bone regas ĝin kaj jam tradukis du librojn, unu el kaj unu en Esperanton. (Vidu sub: www.karapaco.de)
Korespondamikoj el la tuta mondo estas bonvenaj.
hejmpaĝo: www.schorschkultur.de
hejmpaĝo: Cezarkulturo