I


CHARLES BUKOWSKI


KIE BRLUAS, ĜENTLEMANOJ?


50 senrimaj poemoj

el germanaj tradukoj elektita kaj tradukita de Cezar


Charles Bukowski, naskita la 16-an de aŭgusto 1920 en Andernach/Rejno. Elmigrado de la familio al Usono, kiam Bukowski havis du jarojn. Li plenkreskis en Los Anĝeleso; poste en multaj diversaj laboroj kiel benzinvendisto, buĉisto, havenlaboristo, leterportisto ktp., komencis verki, kiam li estis 35-jara, oni eldonis ĉirkaŭ 30 poemkolektojn, prozon kaj eseojn de li.


Kelkaj verkoj:


"Notoj de randulo" (1970)

"La fuĝsekura paradizo" (1973)

"Poemojn, kiujn iu skribis, antaŭ ol li saltis el fenestro de oka etaĝo" (1974)

"La viro kun la ledovalizo" romano (1974)

"Kaputa en Holivudo- kaj aliaj rakontoj de la ĉiutaga frenezo" (1976)

"Faktoto", romano (1977)

"Western Avenue" (1979)

"La amvivo de hieno" (1980)

"La plej terura ankoraŭ venos aŭ preskaŭ juneco" romano (1983)

"Poemoj el la suda fino de l' sofo" (1984)

"Ne kun sesdek, mia kara" (1986)



En ĉiuj ĉi jaroj, kiujn mi laboraĉis en buĉfabrikoj kaj benzinujoj, antaŭ aŭtomataj ĉenbendoj kaj en subteraj fervojtuneloj, mia vorttrezoro ŝrumpis ĝis eta restaĵo, sed per tiu restaĵo mi provas elmarteli ĉion, kio enenstas en mi.


Charles Bukowski


I


Mia patro
Vegas
Viro kaj virino en la lito je la deka vespere
La duŝo
La predo
La momento de l' vero
La prizonaĉo de Moyamensing
Al publikulino, kiu ŝtelis miajn poemojn

MIA PATRO

Li ĉiam portis karbopecon,
tranĉilklingon kaj vipon kun si,
kaj nokte li timis sian propran
kranion kaj kovris ĝin
per tukoj.
Iumatene neĝis
en Los Anĝeleso,
kaj mi rigardis la neĝon,
kaj jen mi sciis, ke mia patro
pri nenio havas potencon;
kiam mi estis iom pli granda,
mi fuĝis sur mia unua vara trajno
for de hejme,
mi sidis sur la kalksakoj,
kaj la kalko mordis ĝin
en mian konscion, ke mi
havas nenion,
kaj kiam mi eliris
en la dezerton
mi- la unuan fojon-
povis kanti.

VEGAS

Jen staris arbo morta de frosto,
kiun mi volis pentri, sed tiam
la grenadoj plugis la teron.
Kaj en Vegas mi sidis kun iu,
kiu havis verdan plastombrelon
super la okuloj,
kaj matene je la kvara
mi mortis sur kruco, sen najloj,
sen ekzemplero de la "Atlantic Monthly",
la fenestroj kriis kiel kolomboj
post la aeratako kontraŭ Milano,
kaj ek mi devis, elen
al la ratoj, sed la lumoj estis tro helaj,
kaj mi diris al mi: eble estos pli bone,
se mi reiros al L.A., por kaŭri en
lirikseminario:
"Fabele bela priskribo de gazelo
estas la infero;
la kruco gluas kiel muŝo
sur mia fenestro,
la elspiroj de mia patrino
lasis susuri etajn foliojn
en mia cerbo."
Kaj mi veturis aŭtostope
reen al Los Anĝeleso,
en nuboj, kun mizera kapo,
kaj mi eltiris leteron el la poŝo
kaj legis ĝin, kaj la kamionisto diris:
Kio tio estas? Kaj mi diris: Tio estas
de damo, kiu vivas en nordo kaj foje enrampis
la liton kun Pound; ŝi provas komprenigi al mi,
ke Hilda Doolittle estas nia plej granda
poetino; nu jes, Hilda donis al ni iom da
porcelano kun roze ruĝaj grekaj dioj sur tio,
sed post kiam mi estis leginta ŝian kaĉon,
ankoraŭ tiam cent kaj kvardek pendoglacioj plu pendis
de miaj ostoj.
 
Mi ne veturas ĝis L.A.,
diris la kamionisto.
Faras nenion, mi diris.
"La Calla-lilioj kapjesas al ni
enpense kaj unufoje venos la tago,
kiam ni ĉiuj kune iros hejmen.
 
Por diri pli klare, li diris,
ni veturis ĝis ĉi tie
kaj ne plu.
Sekve mi eĉ kronis la tuton:
"Oldaj velkiĝintaj putinoj de l' tempo,
viaj mamoj gustas
kiel la acida kremo de l' sonĝoj..."
Li elĵetis min meze de iu dezerto.
Oni mortas kaj mortas,
ĝis oni estas morta.
Malnovaj sondiskoj en keloj,
Joe Di Maggio,
fotogazetoj inter bulboj...
Olda Ford kunprenis min,
45 minutojn poste
kaj ĉifoje
mi fermtenis la buŝon.

VIRO KAJ VIRINO EN LA LITO
JE LA DEKA VESPERE

Mi sentas, kvazaŭ mi estus
sardino en oleo, ŝi diris.
Mi sentas, kvazaŭ mi estus
el leŭkoplasto, mi diris.
 
Mi sentas, kvazaŭ mi estus
pantranĉaĵo kun tinuso.
Mi sentas, kvazaŭ mi estus
striita tomato, mi diris.
 
Mi sentas, ke pluvos,
ŝi diris.
Mi sentas, ke la horloĝo
haltis, mi diris.
 
Mi sentas, ke la pordo ne fermiĝas,
ŝi diris.
Mi sentas, ke tuj elefanto
envenos, mi diris.
 
Mi sentas, ke ni devas pagi
la loĝejon, ŝi diris.
Mi sentas, ke ni devus serĉi
laboron, mi diris.
 
Mi sentas, ke vi mem devus serĉi iun,
ŝi diris.
Mi sentas, ke mi ne emas,
mi diris.
 
Mi sentas, ke mi estas egala
al vi, ŝi diris.
Mi sentas, ke ni foje fiku,
mi diris.
 
Mi sentas, ke ni faras tion tro ofte,
ŝi diris.
Mi sentas, ke ni faru ĝin pli ofte,
mi diris.
 
Mi sentas, ke vi prefere serĉu
laboron, ŝi diris.
Mi sentas, ke serĉu vi,
mi diris.
 
Mi sentas, ke mi bezonas ion
por trinki, ŝi diris.
Mi sentas, ke mi bezonas
botelon da viskio, mi diris.
 
Mi sentas, ke pli ol vino ne eblos,
ŝi diris.
Mi sentas, ke vi pravas,
mi diris.
 
Mi sentas, ke mi rezignas
pri tio, ŝi diris.
Mi sentas, ke mi bezonas
duŝon, ŝi diris.
 
Mi sentas, ke vi brosu
mian dorson, mi diris.
Mi sentas,ke vi ne amas
min, ŝi diris.
 
Mi sentas, ke mi tamen amas
vin, mi diris.
Mi sentas, ke via kaco nun
enestas en mi, ŝi diris.
 
Mi sentas, ke mia kaco vere
enestas en vi, mi diris.
Mi sentas, ke mi nun amas vin,
ŝi diris.
 
Mi sentas, ke mi pli amas vin
ol vi mem, mi diris.
Mi sentas, ke tio estas tiel bela,
ke mi tuj krios, ŝi diris.
 
Mi sentas, ke mi daŭrigus tion
plej prefere por ĉiam.
Mi sentas, ke vi vere
kapablas tion, ŝi diris.
 
Mi sentas ion tian, mi diris.
Ankaŭ mi,
ŝi diris.

LA DUŜO

Poste ni iras ĉiufoje sub la duŝon.
Mi ŝatas la akvon, se ĝi estas tre varma,
ŝi ne tiom, kaj ŝia vizaĝo estas ĉiam
tute mola kaj paca.
Kaj ŝi lavas min ĉiam kiel la unua,
ŝi sapumas mian ovosakon, levas la ovojn,
premas ilin, tiam ŝi lavas mian kacon.
 
"Hej, ĝi ja eĉ ne plu rigidas!"
 
Poste ŝi lavas la tutan hararon malsupre
ĉe la sako, la ventron, la dorson, la gambojn.
Poste mi lavas ŝin. Unue la piĉon.
Mi staras post ŝi, mian kacon
inter ŝiaj postpartoj
kaj ŝaumumas delikate ŝiajn piĉoharojn,
mi lavas ilin lante kaj sen hasto,
mi bezonas por ili multe pli da tempo
ol necesus efektive...
tiam la genukavojn, la femurojn,
la postaĵon, la dorson,
mi turnas ŝin, donas kison al ŝi,
sapumas ŝiajn mamojn, la ventron, la kolon,
...la genuojn, la surojn, la piedojn...
tiam ankoraŭfoje la piĉon, pro fortuno,
ankoraŭfoje kison, poste ŝi eliras
kaj frotas sin, kelkfoje ŝi ankaŭ kantas
ĉe tio...
Mi restas sub la duŝo, reguligas la akvon,
ĝis ĝi estas pli varma, mi ĝuas la agrablan senton,
la miraklon de l' amo. Tiam mi eliras,
kutime tiam jam estas malfrue posttagmeze,
kaj ĉe la vestado ni pripensas kune,
kion ni ankoraŭ devas plenumi hodiaŭ,
sed per tio, ke ni kunestas, la plej multo
plenumiĝas jam per si mem, por diri la veron-
ĉio.
Kaj tiom longe, kiom tiel estas inter virino
kaj viro, por ĉiu el ili estas foje pli bone, foje
pli malbone, sed ĉiam denove alia. Por mi
estas eksterordinare bela memoro, ĝi super-
daŭras la almarŝon de armeoj, la klakojn
de ĉevalhufoj antaŭ la fenestro,
la postguston pro malvenkoj, doloroj kaj deprimoj...

LA PREDO

Merdo, li diris
kaj tiris ĝin el la akvo,
kio tio estas?
Dorse kavigita juniobaleno, mi diris.
 
Ne, diris ulo staranta
apud ni sur la kajo,
estas ondegoventa sablopalpanto.
 
Alia alvenis kaj opiniis:
Estas fandango-eskadro sen strioj.
 
Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo
ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis
griza kaj kovrita de haroj sur la tuta korpo,
kaj ĝi estis grasa kaj fetoris kiel malnovaj
nelavitaj piedŝtrumpoj.
 
Ĝi komencis foriri de la kajo kaj ni
sekvis ĝin. De malgranda knabino
ĝi formanĝis "hotdogon" rekte el la mano.
Tiam ĝi saltis sur la karuselon kaj sidiĝis
sur "Pinto". Antaŭ la fino de la rondoj
ĝi falis malsupren kaj ruliĝis en la segopulvoro.
 
Ni helpis ĝin leviĝi.
 
Grop, ĝi diris, grop.
 
Tiam ĝi reiris en la kajon,
ĝis antaŭe, ni postiris, granda
homamaso sekvis nin.
 
Varbogago, iu opiniis,
estas viro en skafandro.
 
Ĝi komencis forte spiri. Tiam
ĝi falis sur la dorson kaj
ekhavis spasmon.
 
Iu verŝis bieron
sur ĝian kapon.
 
Tiam ĝi mortis.

Ni rulis ĝin al la fino de la kajo
kaj puŝis ĝin reen en la maron.
Ni rigardis ĝian enakviĝon
kaj mergiĝon.

Estis dorse kavigita juniobaleno,
mi diris.

Ne, diris alia, estis
ondegoventa sablopalpanto.

Ne, diris la tria eksperto,
estis fandango-eskadro
sen strioj.

Tiam ni disiĝis, kaj ĉiu ree
iris sian propran vojon.
Estis malfrua posttagmezo
en aŭgusto.
 

LA MOMENTO DE L' VERO

Li memmortigis sin en dormeja domo
en la mizerkvartalo de Detroit,
kaj kiam oni trovis lin, li estis jam rigida.
Ratveneno.
Mi estis tiam la manaĝero de tiu dormejo,
mi elŝutis la paperkorbojn
kaj provis enkasigi la monon.
Mi staris apude kaj observis kiel ili krude
injektis lin, liaj okuloj vaste malfermis, kaj unu el ili
superviŝis ilin permane kaj malfermis ilin,
kaj tiam la injekto ekefikis-
li mortis sidante, kaŭris rigide sur sia seĝo-
kaj nun li lante forsinkis.
Ili trovis kelkajn leterojn de lia fratino
el alia urbo, ĵetis lin sur la brankardon kaj
portis lin sur la ŝtuparo malsupren.
La litaĵoj estis ankoraŭ sufiĉe puraj,
tial mi simple skue reordigis ilin,
malplenigis la komodon, kaj kiam mi elvenis,
staris ĉiuj ĉi drinkuloj sur la koridoro,
en pantalonoj kaj kotaj subvestoj, kun stoplobarboj
kaj sekaj langoj, kaj mi diris: "En ordo, vi
simioj, rapide foriĝu de ĉi tie! Se mi rigardas vin,
miaj okuloj doloras".
"Jen viro mortis, sinjoro, estis amiko de ni", tion diris Benny the Dip.
"En ordo, Benny", mi diris, "mi donas al vi ankoraŭ unu nokton! Se vi
ĝis tiam ne estos paginta la ĉambron, mi elĵetos vin de ĉi tie!"
Tion vi estus devinta vidi, kiel trapide ili forgalopis.
Pro la morto neniu rompas la kapon al si, se li ne scias,
kie dormi morgaŭ.
 

LA PRIZONAĈO DE MOYAMENSING

En la tagmezaj paŭzoj ni pokeris, per ĵetkuboj
ktp., en angulo de la prizona korto. La aliaj
ludis basketbalon per malnova
kunnodita ĉemizo.
De tempo al tempo interrompis nin
palvizaĝa fipolicano en la turo, kiu
direktis sian pafilon al ni.
Sed iel ni ĉiutage sukcesis
fari kelkajn ludojn,
kaj kun iom da feliĉo kaj per bona mano
mi baldaŭ forprenis de la tuta bloko
la mamonon.
Matene kaj en la sekvantaj tagoj
okazis io stranga:
la fermistoj, la flavbekuloj, la tranĉilherooj, la
tresorspecialistoj, la batemuloj, la frenezuloj, la
pasiaj ludantoj, la eksaj sonĝprezidantoj de Usono,
la kuiristo, eĉ miaj malamikoj- ĉiuj alparolis min per
sinjoro Bukowski. Estis maniero de senmorteco,
nur alludo de ĝi, sed tiel reala kiel porkokapa galantino aŭ mortaj floroj;
kaj mi komencis diveni,
kion tio signifas-
sinjoro Bukowski, la pokera eso,
la viro kun la dika monujo,
en mondo, kie fakte neniu
havas ion...
Senmorteco.
Kaj mi ne devis reciti la poeton Shelley-
ĉio fakte per si mem flugis al mi:
knaboj kun sveltaj talioj, kiujn
mi tute ne bezonis
kaj stekoj kaj Ice Cream kaj cigaroj,
kiujn mi efektive bezonis, kaj
razosapo, novaj razoklingoj, la lasta eldono
de la NEW YORKER.
Senmorteco. Strio da ĉielo en la infero.
Kaj mi ĝuis ĝin, ĝis ili denove elpelis min
sur la straton,
reen al mia skribmaŝino-
senkulpa, pigra, nervoza pro timo,
kaj tre mortema.
 

AL PUBLIKULINO, KIU ŜTELIS MIAJN POEMOJN

Kelkaj opinias, ke ni tenu for nian
privatan kaĉon el niaj poemoj,
ke ni restu abstraktaj,
kaj por tio vere troviĝus bonaj kialoj,
sed fulmotondro, dekdu poemoj for,
kaj mi neniam kopias ilin,
miajn bildojn vi same enpoŝigis,
eĉ miajn plej bonajn, estas
katastrofo, ĉu vi volas detrui min,
tiel, kiel ĉiujn aliajn antaŭ mi?
Kial vi ne prenis mian monon?
La seksmatracoj preskaŭ ĉiam
elfingrumas ĝin
el miaj pantalonoj,
antaŭ ol ili dormas
malsanaj kaj ebriaj
en angulo.
Venontan fojon prenu mian dekstran brakon
aŭ kvindekdolaron,
sed ne miajn poemojn!
Mi ja ne estas Shakespeare, estas vere,
sed foje foje simple nenio postkreskas,
abstrakte aŭ kiel ajn.
Mono ĉiam ekzistos, kaj publikulinoj
kaj drinkuloj, ĝis la lasta bombo falos,
sed kiel Dio diris tiam
post farita laboro:
Mi vidas, ke mi kreis
amason da poetoj,
sed ne tro da arto.