II

Maŝinpafiloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj

Fazeoloj kun ajlo

Anonco en la Philadelphia Inquirer

Laboristoj

La fino de Seivers

La tretkaruselo

Amo

Ruĝa kaj ora koloro

Hemoroidoj-Bluso

 

MAŜINPAFILOJ, GARDOTUROJ KAJ KONTROLHORLOĜOJ

Mi sentas min mistifita de stultuloj,
kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de
etcerbuloj kun
feliĉo kaj startavantaĝo,
kaj mi sidas en la frido
kaj pensas pri violaj floroj
ĉe latbarilo;
dume ĉiuj aliaj amasigas oron
kaj Cadillac-ojn kaj
amikinojn,
mi pensas pri palmfolioj
kaj tombŝtonoj
kaj la altvalora donaco
povi dormi
kiel en kokono.
Esti lacerto
estus sufiĉe aĉa, sed ne tiom aĉa
kiom esti trudata je virostaturo kaj
virovivo kaj ne ŝati
la tristan ludon:
maŝinpafilojn kaj gardoturojn
kaj kontrolhorloĝojn;
aŭtolavadon;
lasi tiri denton al si,
brakhorloĝojn, manikbutonojn,
radioaparatojn,
pinĉiletojn kaj vaton,
hejmapotekon plenan de jodo,
koktelrondojn,
viroĥorojn,
novajn ŝuojn, kristnaskdonacojn,
vivasekurojn,
162 basballudojn,
feriojn sur la Bermudas-
nenion ajn ŝati el ĉio ĉi.
Kaj mi diras al mi, la violaj floroj
pli bonŝancas ol mi,
la lacerto pli bonŝancas,
la malhele verda ĝardenhoso,
la ĉioeltena gazono,
la arboj, la birdoj,
la kato sonĝanta
en la buterflava suno,
ĉiuj ĉi pli bonŝancas ol mi,
kiu nun surmetas jam ne plu modan mantelon,
serĉas cigaredojn,
la aŭtoŝlosilojn,
stratmapon por la vojo
reen.
Mi eliras
sur la enveturvojo malsupren,
kiel al ekzekuto,
mi alpaŝas ĝin,
senhezite,
eniras sen iu eskorto,
alveturas ĝin,
sage alrapidas ĝin
kun 110 horkilometroj
sur la elĵetsidilo,
mi sakras, lasas fali cigaredocindron,
ĉirkaŭblovate
de la mortiga cindro
de ĉiuj mortigaj brulantaj
aĵoj,
la raŭpoj malpli da hororoj scias,
la formikarmeoj estas pli kuraĝaj,
la kiso de serpento
ne tiom bestecas kaj sovaĝas,
mi jam nur volas,
ke la ĉielo ardigu min
ĝis elbrulo,
ke la suno je la sesa matene leviĝu
kaj supre restu ĝis noktomezo,
mi alveturas ĝin,
kvazaŭ ĝi estus la dompordo
de ebriulo,
kiu ĉiam estas malferma,
mi ne volas ĝin,
sed mi ricevas ĝin,
ĝi eniras min,
dum la kato etendiĝas,
oscedas
kaj revas pri
nova sonĝo.
 
FAZEOLOJ KUN AJLO

Estas jam grave, ke vi skribas pri tio
kiel vi sentas vin,
estas pli bone ol se vi
razas vin aŭ kuiras fazeolojn
kun ajlo. Estas la malmulto,
kion ni povas fari,
ĉi tiu eta kuraĝo klariĝi
pri ni mem, kaj kompreneble
ankaŭ frenezo kaj timo
enestas en tiu scio,
ke parto de vi
estas horloĝmekanismo, kiu iam
haltos kaj ne plu restreĉeblos.
Sed nun ankoraŭ tiktakas sub via ĉemizo,
kaj vi kirlas la fazeolojn
per kulero...
amatino mortas, alia estas for,
alia...
aĥ! tiom da amatinoj kiom estas fazeoloj,
jes ja, foje nombru ilin-
malĝoje, malĝoje
kiel viaj sentoj
forbrulas sur la fornelplato.
Skribu pri tio.

 
ANONCO EN LA PHILADELPHIA INQUIRER

Estis en Philly, kaj la koktelulo
diris: Kiun deziron? Kaj mi diris:
Donu bieron el la barelo, Jim, mi devas
enordigi miajn nervojn, mi iros pro
ofertita laboro.
Vi? li dirís. Laboron?
Jes ja, Jim. Mi vidis ĝin en gazeto.
Antaŭscioj ne necesas.
Mil diabloj, li diris, vi ja tute ne volas
havi laboron.
Kaj mi diris: Mil diabloj, certe ne,
sed mi bezonas la monon.
Mi eltrinkis mian bieron kaj grimpis
en la buson, rigardis la domnumerojn,
baldaŭ mi proksimiĝis la ĝustan numeron
kaj tiam mi alvenis, mi tiris la ŝnuron,
la buso haltis, kaj mi eliris.
Estis granda konstruaĵo el ondolado,
la ŝovpordo firmpinĉiĝis en la koto.
Mi ŝovis ĝin flanken kaj eniris.
Ene ne estis planko, nur pli da koto,
mola kaj malseka. Fetoris, kaj oni
aŭdis bruojn, kvazaŭ oni trasegas ion
en la mezo, kaj kvazaŭ oni ie boras truojn,
estis mallume, viroj super mi iris sur
fertraboj, viroj ŝovis vagonojn tra
la halo, viroj sidis ĉe maŝinoj kaj
faris ion, fulmoj fulmis kaj tondroj tondris,
kaj subite alŝvebis barelo plena de flamoj,
rekte al mia kapo, tio muĝis kaj bolis en la
barelo, ĝi pendis libere ŝvebante je ĉeno kaj
venis rekte al mi, kaj iu kriis: HEJ ATENTU!
Mi klinis ankoraŭ sufiĉe frutempe la kapon
sub ĝin, mi sentis kiel ĝis supersagis min
varmege, kaj iu demandis min:
KION VI VOLAS? Kaj mi diris: KIE ĈI TIE ESTAS
LA MERDEJO?
Oni diris ĝin al mi, kaj mi eniris.
Reveninte mi vidis iliajn korpojn,
kiuj fantome moviĝis tra la flamoj kaj
la bruego, mi iris al la pordo kaj
tiam mi estis ekstere kaj reveturis al
la koktelejo, sidiĝis kaj mendis denove
bieron el la barelo, kaj Jim demandis: Kio
okazis?
Mi diris: Ili ne volas havi min. Tiam envenis
tiu publikulino kaj sidiĝis ĉe tablo,
kaj ĉiuj transrigardis al ŝi,
ŝi aspektis bone, kaj mi rememoras,
ke estis la unua fojo en mia vivo, ke
mi preskaŭ deziris havi piĉon kaj
klitoron anstataŭ tio, kion havas mi,
sed post du aŭ tri tagoj mi venkis tiun
senton kaj legis denove la ofertojn
pro laboro.
 

LABORISTOJ

Ili ĉiam ridas pri io,
ili eĉ tiam plu ridas,
se trabo falas malsupren
kaj frakasas vizaĝon.
aŭ kripligas korpon;
eĉ, se la okuloj
en la malhela lumo danĝere
paliĝas, ili plu ridas,
sulkaj kaj eluzitaj, tro frue
oldiĝintaj- ili faras eĉ el tio
ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ
li estus sesdekjara,
diras al vi,
ke li aĝas 32 jarojn,kaj poste
ili ĉiuj ridas.
De tempo al tempo oni lasas ilin
eksteren, en la freŝan aeron,
sed ili estas katenitaj
per nedisŝireblaj ĉenoj,
eĉ se ili havus la kapablon je tio;
kaj ankaŭ ekstere, inter pli liberaj
homoj, ili ridas plu,
ili vage trotas
krude senfantazie
kvazaŭ ili estus perdinta
la menson; jen ekstere
ili maĉas pantranĉaĵon,
kverelas,
dormas, kalkulas
sian monon, gapas la horloĝon,
kaj reiras. Foje kaj foje
ili estas seriozaj dum momento
en sia prizono,
ili ridas pri "ekstere",
pri tio kiel terure devas esti
resti ekstere por ĉiam,
neniam denove esti enlasataj.
Estas varme ĉe la laboro,
ili ŝvitas iom,
sed ili streĉe laboras
kaj bone, ili laboras tiom streĉe,
ke kolapsas iliaj nervoj,
ke tremado skuas iliajn ostojn,
kaj plej ofte ilin laŭdas
kaj pelas tiuj,
kiuj leviĝis kiel steloj
el iliaj propraj vicoj
kaj nun gardas ilin:
Ili kontrolas tiujn,
kiuj povus provi
malpliigi la laborrapidecon
aŭ ne emas labori
aŭ ŝajnigas sin malsanaj
por povi ripozi iom.
(Ripozon oni devas "perlabori"
al si, kaj cetere ĝi estas
nur por tio, ke oni kolektas
novajn fortojn por eĉ pli
grandaj laborkvantoj.)

De tempo al tempo iu mortas
aŭ freneziĝas, kaj en tiu kazo
venas novulo el "ekstere"
kaj uzas sian fortunon.
Mi mem jam de jaroj
partoprenas tion. Unue
mi trovis la laboron
monotona kaj idiota, sed nun
mi vidas, ke ĉio
havas signifon,
ke la kolegoj, kiuj preskaŭ
ne plu havas vizaĝojn,
en vero ne estas fivizaĝaj,
ke la ŝajne vakaj okuloj
povas rigardi kaj
kapablas fari sian laboron.
La laboristinoj ofte estas
eĉ pli bonaj, ili lernas rapide,
kaj kelkajn el ili mi jam fikis
en la paŭzoj.
Unue mi rigardis ilin kiel parolpupojn,
sed pli poste, kiam mi konis ilin pli bone,
klariĝis al mi, ke ili estas
tute tiel realaj kaj vivoplenaj
kiel mi mem.

Antaŭ kelkaj tagoj
olda laboristo
grize harara, duone blinda,
ne plu uzebla,
estis pensiuligita al "ekstere".

Paroladon! Paroladon!
ni kriis.
Estis la infero,
li diris.

Ni ĉiuj ridis,
ĉiu el la 4000 laboristoj.

Li ne perdis
sian humuron
ĝis la
fino.


LA FINO DE SEIVERS

Seivers estis unu el la plej agresivaj defendantoj
ekde Jimmy Brown kaj svingis siajn koksojn
kiel nudodancistino- ĝis surkornigis lin
iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud-
kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski
estis rompitaj.

En la sekvanta jaro Seivers ne tro brilis, eĉ ne dum
la trejnoj, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere
atakis, fuŝadis iel-tiel, ne povis teni la balon
kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam li pli frue kuris
la cent metrojn dum dekdu sekundoj.

Mi estas kvardekkvin-jara, ne plu atleta, tro da
biero, sed tamen la plej bona trejnisto en la profesia
futbalo. Sed, kion mi eĉ ne povas flari, estas tio:
ulo, kies energio perdiĝcas. Mi prenis Seivers al la
brusto en la vestŝanĝejo. La tuta teamo ĉe tio
ĉeestis starante apude. 'Seivers', mi diris, 'iam vi
estis futbalisto. Nun vi estas jam nur malkuraĝa
rato!'

'Tiel vi ne rajtas paroli al mi, Manny!' li diris.
Mi turnis min al li, li ĝuste surtiris la botojn,
kaj mi lokigis dekstran hokon sur lian mentonon.
Li falis kontraŭ sian ŝrankon. Kaj tiam li ekploris.
La plej bona ekde Brown, kaj jen li kuŝis antaŭ sia
ŝranko kun unu boto kaj ploris.

'Ek, viroj, eksteren en la sekvantan rondon!' mi diris,
antaŭ ol ni elkuris. Kaj kiam ni revenis, li estis for,
lia ŝranko estis malplena. Ni prizorgis novan defendanton,
junulon el Illinois, li prenas la kapon inter la ŝultrojn,
la genuojn alten, la okulojn fermas kaj atakas- al li ĉio
estas egala.

Uloj kiel Seivers finas sian karieron kiel
telerpurigistoj por dolaro po horo,
kaj ion pli bonan ili efektive ne meritas.

LA TRETKARUSELO

Efektive, al la plej teruraj aferoj
apartenas kuŝi nokton post nokto
en lito kun virino,
kiu ne plu fikeblas.

Ili oldiĝas, ne plu aspektas bonaj,
komencas jam eĉ ronki, kaj perdas
sian temperamenton.

Jen vi do kuŝas en lito
kaj kelkfoje vi turnas vin
kaj tuŝas ĉe tio ŝian piedon-
dio mia, terure!
Kaj la nokto estas tie ekstere
post la kurtenoj
kaj baras vin kunaj
en via tombo.

Kaj je la sekvanta mateno, se vi ambaŭ
iras en la banĉambron, vi iras
en la koridoro unu preter la alian,
ambaŭ vi parolas ion,
ambaŭ vi diras banalajn vortojn.
Ovoj rostiĝas. Motoroj ekfunkcias.

Sed ĉe la matenmanĝa tablo
du fremduloj sidas kune,
ŝovas toaston en la buŝon
kaj verŝas tre varman kafon
en la gorĝon.

En dek milionoj da loĝejoj en Usono
estas simile-
elsuĉitaj vivantaj estaĵoj,
apogante sin, unu kontraŭ la alia,
sen iu bonŝanco.

Vi eniras en la aŭton,
veturas al la laboro,
kaj tie denove fremduloj estas;
la plej multaj same katenitaj kiel paro
unu al la alia.
Kaj en la trekaruselo sub la gilotino,
ili ankoraŭ trovas la tempon flirti kun aliaj,
pinĉas reciproke la postaĵojn, ĉeokaze ie entreprenas
foje starfikadon-
hejme ne eblus-
kaj poste denove la veturo hejmen,
la atendado de Kristnasko, de la Unua de majo,
de dimanĉo aŭ
de kio ajn.
 
AMO

Amon? li diris- gason.
Kisu min lastan fojon.
Kisu miajn lipojn.
Kisu mian hararon,
miajn fingrojn,
miajn okulojn, mian menson,
por ke mi povu forgesi.

Amon? li diris- gason...

Li havis ĉambron en la tria etaĝo,
misŝancis ĉe dekduo da virinoj,
ĉe 35 gazetoj kaj
ĉe duona dekduo da laborperadoj.
Sed tio tute ne signifas, ke li
estis nekonata geniulo.
Li malfermturnis ĉiujn gaskranojn
kaj kuŝigis sin sur la liton.

Kelkajn horojn poste
iu bruligis cigaredon al si
en la koridoro
sur la vojo al la ĉambro 309.

La sofo flugis el la fenestro.
Vando kunfalis en si mem
kiel malseka sablo.
Ruĝa eksplodoflamo pafiĝis
dudek metrojn en la alton.

La ulon en la lito tio ne dolorigis plu.
Al li estis egale.

Sed mi trovas,
ke li estis damne bona
en tiu tago.

RUĜA KAJ ORA KOLORO

Do
    mi havas
        ruĝan koloron
kaj
    oran koloron
kaj multe da laboro ne estas
matene je la tria kaj kvardek:
pentri
    kaj trinki
kaj kelkajn proksimajn
    aĵojn
        prefere lasi.
Jen venas en mian kapon,
    ke mi hieraŭ notis
ion en la fabriko
kaj enpoŝigis ĝin.
    Mi iras al la ŝranko,
serĉas en mia pantalonpoŝo
kaj trovas
        pecon da papero,
sur kiu legeblas:
    'Kontraŭ ilia fiaj trukoj
    vi bonŝancas nur kun fortuno,
    kaj ĝenerale ili havas ĉiufoje
    novajn trukojn je dispono.'

Tio estas tre senkuraĝiga. En la gazetoj
krome oni skribas,
ke ducent viroj en Vjetnamo
    mortis por la patrio kaj,
ke morgaŭ eble pluvos.

Mi havas ĉi tie mian ruĝan kaj
    oran koloron,
sed kiel jam Shakespeare diris:
Estas
    preskaŭ ĉiam
        daŭra kirlado
en la sama merdo.
 

HEMOROIDOJ-BLUSO

Mi kuŝas plate sur la ventro, Hem estas morta,
Shake estas morta, la fiŝoj, kiujn mi kaptis,
manĝis kaj eligis, estas mortaj, la doktoro
ramas vitrotubon en mian postaĉon,
ĝi havas lampeton antaŭe, kaj mi suferas je
postdrinkaj kapdoloroj kaj bezonas kuracistan ateston,
kiu klarigas al onklo Sam, kial mi preterlasis mian
laborservon du tagojn, kaj la doktoro tuj trovas
la ĝustan sintenon: "Hm, tio ja vere aĉe aspektas,
tiujn ni devas verŝajne eltranĉi..."
"Nu jes, la blankrusoj, se mi memoras bone,
malfermtranĉis la ventron de viro, kaptis
intestopecon al si kaj najlis ĝin al arbo,
kaj la viro devis kuri ĉirkaŭ la arbon
tiom longe, ĝis liaj tripoj pendigis sin kiel
la arĝentfadenoj je kristnaska arbo..."

Li eltiras la vitrotubon el mia postaĉo, kune kun
peco de mi, li havas vizaĝon kiel juglando,
kaj kiam lia asistino kliniĝas super la steril-
izatoro (kaj tion ŝi faras ofte) ŝia pugo
aspektas kiel granda mola kapkuseno aŭ
pastoringo kun pudorsukero, sensanga kiel
blanka somernubo, kaj mi diras: " Doktoro,
ankoraŭfoje alkroĉu tagon, mi sentas la
doloron ĝis en la ovojn." "Klare", li diras,
mi konas multajn ulojn de la poŝtoficejo,
ili ĉiuj estas fajnaj kamaradoj..."

Hejme mi forŝraŭbas la fermilon de la botelo
kaj permesas al mi la unuan grandan gluton.
Pluvis dum li kuracadis je mi, la pluvgutoj,
kiuj estis grasaj je stroncio 90, sidas en la
etaj truoj de la muŝokrado kiel fruktmuŝoj,
kiuj forpaŝtas niajn sonĝojn. Mi dissplitas
la Turf-gazeton per mia dikfingro kaj telefonas
al Whitechapel: "Donu al mi du laŭplaĉe por
Indiana Blood, kvin venkojn por Lady Fanfare kaj
kvinan lokon por The Rage..."

Mi demetas la aŭskultilon kaj pensas kun kompato
al Kafka, kiun nokte la didelfoj kuris super la
haŭton, la damo sur la alia flanko de la koridoro
kantas ion por sia kanario, oni ŝaltis kaj malŝaltis
ŝian amon kiel gasfajrilon aŭ la lumon en fekbudo,
birdo, tio estas nun ŝia lasta amo...
Tiel iros kun ĉiu el ni, se ne io precipa okazos,
kaj oni devas ludi sur pli malgranda scenejo.
Mi pinglas la papereton de la doktoro
al la vando, al unu el miaj pli malnovaj bildoj, ŝmiras
poste iom de la ungvento en la internon de mia postparto
kaj enverŝas la sekvantan glason por mi.