III

Fuĝo antaŭen

Dormanta virino

Por ino, kiun mi konis

Ja ne montru vin ĉi tie

Buffalo Bill

El papilio oni ne povas fari leonon

Eniro libera

Letero el granda foro

La vivo de Borodin

Genia homo

Gazono

 

FUĜO ANTAŬEN

Ĉe la latbarilo apud la glacikafejo
kuŝis sola tabulo, mi levis ĝin
kaj komencis fosi, la tero estis mola
kaj plena de vermoj, baldaŭ mi staris
en ĝi ĝis la koksoj, scivolemuloj
kolektiĝis kaj retroevitis pro la
argilaj buloj elĵetataj de mi, kaj
kiam la polico alvenis, mia kapo jam
malaperis en la tertruo, poŝmalgandaj
ratoj fuĝis pro mi, mi vekis ektim-
antajn angilojn el la vintrodormo,
mi eligis en la helan tagon pecojn
de kranioj kun oraj inkrustoj.
Kaj ili demandis min: "Kion vi serĉas
tie? Ĉu naftofonton? Trezoron? Ĉu vi
volas trafosi vin ĝis Ĉinio? Ĉu vi
eble perdis vian ŝlosilon?"
Malgrandaj knabinoj esplore rigardis
super la randon de la fosaĵo. Iliaj
glaciaĵoj gutis sur min malsupren en
la malhelon, psikiatro venis, kaj
kolegio-profesoro, filmaktorino en
bikino, rusa spiono kaj franca spiono,
kaj unu el la brita sekretservo, teatro-
kritikisto, ekzekuciisto kaj eksa amikino
de mi, kaj ĉiuj volis scii, kion mi
serĉas tie. Komencis pluvi, atomsubmarŝipoj
ŝanĝis la kurson, Tuesday Weld kaŝite
kaŭris sub gazeto, Jean Paul Sartre mal-
trankvile turniĝis en la dormo kaj mia
truo pleniĝis per akvo. Mi elgrimpis
nigra kiel Afriko, disŝprucigis falantajn
stelojn kaj tombosurskribojn, miaj poŝoj
estis plenaj de tervermoj, kaj ili kondukis
min en sian prizonon, ili ordonis duŝon
kaj donis senkoste al mi unu el siaj plej
bonaj unupersonaj ĉeloj, kaj ekstere ili
eĉ nun plu staras kun afiŝoj kaj sloganoj kaj
manifestacias proteste por mi, mi havas kontraktojn
por televidaj intervjuoj, por libro kaj gast-
kolumno en la loka gazeto, mi varbu por divers-
specaj produktoj, mi havas sufiĉe da mono por
povi loĝi dum jaroj en la plej bonaj hoteloj.
Sed tuj, kiam mi elvenos el ĉi tie, mi levos
plian liberan tabulon kaj ree fosos kaj fosos
kaj fosos, kaj ĉifoje mi ne haltos, ĉu pro la
suno, ĉu pro la pluvo aŭ bikino. La reporteroj
plu truas min per demandoj-'Kial vi faris tion?
Kio kaŝiĝas post tio?'
Sed ĉio, kion ili ricevas de mi kiel respondon,
estas kvieta rideto, dum mi bruligas mian cigaredon.
 

DORMANTA VIRINO

Estas nokte, mi sidas en la
lito kaj aŭskultas vian
ronkadon. Ni renkontiĝis
en busstacidomo kaj nun mi
admiras vian dorson, la palan haŭton
kun la lentugoj, dum la lumo metas
la nesolveblan suferon de la mondo
sur vian dormon. Viajn piedojn
mi ne povas vidi, sed mi imagas,
ke estas tre ĉarmaj piedoj.
Al kiu vi apartenas? Ĉu vi
vere ekzistas? Mi pensas pri
floroj, pri bestoj, ili ŝajnas
neatingeble bonaj al mi, tiel
klare kaj reale. Ne estas via kulpo,
ke vi estas io alia. Ĉiu estas
destinita por io. La araneo,
la kuiristo, la elefanto. Estas,
kvazaŭ ĉiu el ni estus bildo
sur vando en galerio.

Kaj nun turniĝas la pentraĵo
sur la dorson, kaj malantaŭ
la kurbigita kubuto mi vidas
duonan buŝon, okulon kaj parton
de la nazo. Ĉio alia restas
kaŝita, sed mi scias, ke vi estas
nuntempa, moderna, vivanta
artaĵo, eble ne senmorteca,
sed ni amis nin.

Ronku plu,
mi petas.
 

POR INO; KIUN MI KONIS

De ĉiuj ĉi feraj litoj en la paradizo
la via estis la plej frida,
kaj mi estis fumo en via spegulo,
kaj vi lavis vian hararon per "Jado",
vi estis virino kaj mi
knabo, sed ne tro juna
por via fera lito
kaj sufiĉe olda por la vino
kaj por vi.
Nun mi estas viro
sufiĉe olda por ĉio,
kaj vi,
multe pli olda,
ne plu estas tiel sensenta,
sed via ferlito
estas nun
malplena.
 

JA NE MONTRU VIN ĈI TIE

Jes ja, klare, mi estos hejme,
se mi ne estos ie aliloke;
ne frapu, kiam ne estas lumo
aŭ, kiam vi aŭdas voĉojn; ankaŭ povas
esti, ke mi ĝuste legas Proust, se
iu ŝovas Prouston sube tra la pordo,
aŭ oston de li, por mia legomosupo;
kaj mi povas pruntedoni nek monon, nek
mian aŭton, aŭ kio ankoraŭ post-
restas de la mono kaj la aŭto, kaj ankaŭ
telefoni vi ne rajtas ĉi tie;
la gazeton de hieraŭ vi povus ricevi de mi,
malnovan ĉemizon aŭ Bolonja-sandviĉon.
Dormi vi rajtas ĉe mi sur la sofo,
se vi ne krias nokte.
Kaj ankaŭ la paroladon mi permesas al vi,
pri vi mem, tio estas tute normala;
estas komplikaj tempoj por ĉiu el ni,
kvankam mi ne provas fondi familion
kaj ne lasas studi miajn filojn en Harvard
aŭ aĉetus porĉasan distrikton;
mi ne celas grandan karieron,
mi provas nur, ankoraŭ dum certa tempo
trabarakti min tra la vivo;
tial, se vi frapas ĉeokaze
kaj mi ne malfermas kaj
ankaŭ virino ne estas ĉi tie,
jen mi eble havas rompitan makzelon
kaj ĝuste serĉas pro iom da drato,
aŭ mi ĉasas la papiliojn sur mia tapeto;
mi opinias, se mi ne malfermos, mi simple ne
malfermos, kaj tio estas: mi ankoraŭ ne
atingis la punkton, ke mi volas murdi vin
aŭ ami aŭ eĉ nur akcepti;
tio estas, ke mi ne volas paroli,
ke mi estas okupita, freneza, ĝoja;
aŭ eble mi ĝuste alfiksas ŝnuron
je la plafono;
do: ankaŭ kiam estas lumo
kaj vi aŭskultas ion, ion tian
kiel spirojn aŭ preĝadon aŭ kantadon,
la radioaparaton aŭ
ĵetkubojn ĝuste falantajn
aŭ tajpadon- foriru,
ĉar tiam ne estas la tago, ne la nokto kaj ne la horo;
ne estas malĝentileco de iu,
kiu ne scias tion pli bone,
mi ne volas kaŭzi doloron al iu,
eĉ ne al cimo; estas nur tiel,
ke de tempo al tempo mi ekkomprenas ion,
kion mi unue devas ordigi en la kapo,
kaj viaj okuloj, se ili estas bluaj,
kaj via hararo, se vi havas iun,
aŭ viaj pensoj...
ili ne rajtas enveni ĉi tien,
ĝis la ŝnuro estas aŭ detranĉita aŭ
ĝis mi estos razinta min
antaŭ novaj speguloj,
ĝis la mondo
estas aŭ haltigata
aŭ eksplodigata
por ĉiam.
 

BUFFALO BILL

Ĉiufoje, kiam la domadministranto kaj lia karulino
plenverŝas sin per bieroj,
ŝi venas malsupren kaj frapas mian pordon
kaj mi kuniras kaj trinkas bierojn kun ili.
Ili kantas malnovajn melodiojn kaj
li drinkas kaj drinkas,
ĝis li retrofalas de la seĝo;
tiam mi ekstaras kaj remetas la seĝon,
kaj poste li denove sidas ĉe la tablo
kaj kaptas al si bierkonservujon.

Iam tiam la interparolado ĉiam direktiĝas
al Buffalo Bill, ili trovas Buffalo Billon
tre komika. Tial mi ĉiam demandas:
"Ĉu io nova pri Buffalo Bill?"

"Ho, li sidas en ĉelo denove. Ili forriglis lin.
Ili venis kaj foriris kun li."

"Kial?"

"La kutima afero. Nur, ke ĉifoje estis
atestantino de Jehovo. Ŝi sonorilis
ĉe li, jen staris kaj babiladis al li
kaj li montris al ŝi sian amorilon,
nu, vi ja jam scias.

Ŝi venis ĉi tien al ni kaj rakontis tion
kaj mi diris al ŝi:' Ja kion vi volas
de tiu viro? Kial vi ĉe li sonorilis?
Li ja tute ne faris ion kun vi!'
Sed ne, ŝi devis kuri al la polico
kaj fajfi tion.

Li telefonis min el la aresto: 'Bone,
mi faris jam denove!' 'Kial vi propre
tiom ofte faras?' mi demandis lin. 'Kiel
mi sciu?', li diris, ' mi tute ne scias,
kial mi faras tion!' 'Estus vere pli bone,
se vi ne farus', mi diris al li. 'Mi scias,
ke estus pli bone, se mi ne farus', li diris.

"Nu, kiom ofte li faris do ĝis nun?"

"Ho, dio, kiel mi sciu, ok- aŭ dekfoje.
Li faras tion ĉiam denove, sed li havas bonan
advokaton, damne bonan advokaton."

"Kaj al kiu vi nun ludonis lian ĉambron?"

"Ho, ni ne ludonas lian ĉambron. Ni ĉiam
tenas libera lian ĉambron. Ni ŝatas lin.
Ĉu mi jam parolis al vi pri la nokto,
kiam li estis ebria kaj zigzagis ekstere
ŝanceliĝante sur la gazono, absolute
nuda, kaj aviadilo transflugis super nin, kaj li
montris sur la lumojn, oni vidis nur la postajn
lampetojn kaj tiajn aĵojn, kaj li montris al la
lumoj kaj kriegis: 'MI ESTAS DIO! MI METIS LA
LUMOJN TIEN EN LA ĈIELON!''

"Ne, ne, pri tio vi diris nenion ĝis nun."

"Trinku unue bieron,
tiam mi rakontos al vi."

Mi trinkis unue la bieron.
 

EL PAPILIO ONI NE POVAS FARI LEONON

Li estis granda,
kaj li estas forta,
li simple estis naskita por tio,
kune kun siaj enormaj bukloj,
kiuj falis sur sian frunton.
Li havis eĉ britan akcenton.
Kaj li estis linda, se oni
ne tro longe rigardis lin.
Ĉio, kio mankis al li,
estis batalspirito
kaj temperamento,
li neniam malsatis,
li neniam estis sola,
li neniam estis io alia
kiel granda muskolmaŝino
kun enormaj bukloj,
kaj ni avancigis lin supren
en la superpeza klaso
kontraŭ tradraŝaj knaboj
kun vitraj makzeloj.
Post 26 bataloj, en kiuj
li restis nevenkita,
ni sendis lin en la ringon
kontraŭ la kvinan
el la rangolisto,
nigran graskorpulon,
kiu dependis de kokaino
kaj jam dufoje estis en prizono,
unufoje pro seksperforto
kaj unufoje pro rompŝtelo.
Nia Roĉjo plaĉis
en la unua rondo.
Kompare al la graskorpulo
li havis la avantaĝon,
ke liaj brakoj estis
15 centrimetrojn pli longaj.
Li havis junecon
kaj grandan korpoforton,
lia korpo estis perfekte trejnita.
Sed en la dua rondo
la graskorpulo venis
el la angulo kaj komencis
trafi nian knabon
el sekura distanco.
Nia bubeto fuĝis kiel knabineto,
premiĝis al la ŝnuroj
kaj kaŝis sin sub siaj brakoj.
En la tria estis la sama.
Kaj en la kvara la graskorpulo
trafis tra la protekto
lian mentonon.
Nia Roĉjo sin tuj sternis
kvazaŭ trafis lin fulmo,
li lasis elklakuli sin
kaj ekstaris nur ĉe numero 11.

Neniu el ni parolis vorton kun li
en la vestoŝanĝejo.
Li sidis sur la eĝo
de la tabloplato
kaj diris: "Mi pensas,
ke mi lernos la metion
de aktoro."
La graskorpulo
tuj post la batalo
diris al mi:
"Tiu ulo eĉ en unuaklasa bordelo
ne havus erekton."

"Iru kaj duŝu vin, Roĉjo",
diris iu en la ĉambro.

Kiam li fortrotis por duŝi,
ni rigardis nin reciproke,
ni estis tri- aŭ kvarope.

"Nu jes, merdo", iu diris.
Kaj ĝuste tio estis.
 

ENIRO LIBERA

La belulino tie
sur la ĉeftribuno
kun sia ruĝe kolorita hararo
frotis daŭre siajn mampintojn je mi
kaj parolis pri pokersalonoj
en Gardena.
Sed mi blovis la cigarofumon
sur ŝian vizaĝon
kaj rakontis al ŝi pri la
Van-Gogh-ekspozicio,
kiun mi vidis supre ĉe la monto.
Kaj kiam mi kondukis ŝin en tiu vespero
hejmen al mi,
ŝi diris,
ke tian unuaklasan ĉevalon, kian
la Grandan Ruĝan,
ŝi neniam vidis ĝis tiam-
ĝis ŝi vidis nuda min.
La diferenco estis nur en tio, ke ili
postulis kiel enirmonon
kvindek cendojn
por Van Gogh.
.

LETERO EL GRANDA FORO

Ŝi skribis leteron al mi
en malgranda ĉambro
proksime de la Sejno.

Ŝi skribis, ke ŝi frekventas
baletkurson. Ŝi ellitiĝas kutime,
tiel ŝi menciis, je la kvina matene,
kaj skribas poemojn
aŭ pentras,
kaj, kiam ŝi sentas
ploremon,
ŝi havas por tio
specialan benkon
malsupre ĉe la rivero.

Ŝiajn poemojn, ŝi skribis al mi,
oni eldonos aŭtune
kiel libron.

Mi ne sciis kion diri al ŝi,
sed mi skribis,
ke ŝi nepre lasu tiri
putriĝintajn dentojn al si
kaj, ke ŝi memgardu
pro francaj donĵuanoj.

Mi alfiksis ŝian foton
al la radioaparato
apud la ventolilo,
kaj ŝi moviĝis kvazaŭ vivanta.

Mi sidis kaj rigardis ŝin,
ĝis mi estis fuminta miajn
lastajn kvin aŭ ses
cigaredojn.

Poste mi ekstaris
kaj enlitiĝis.
 

LA VIVO DE BORODIN

La venontan fojon, kiam vi aŭdos Borodin,
pripensu, ke propre li estis kemiisto
kaj komponis nur por malstreĉiĝi.
Lia domo estis ĉiam plena de homoj-
studentoj, artistoj, drinkuloj, kost-
ŝparuloj- kaj li simple neniam povis
diri, ke ne.
La venontan fojon, kiam vi aŭdos Borodin,
pensu pri tio, ke lia edzino uzis liajn
notfoliojn por sterni ilin en katokorboj
aŭ por kovri acidolaktajn pelvojn.
Ŝi suferis je astmo kaj sendormeco
kaj donis mole kuiritajn ovojn al li.
Kiam li volis rampi sub litkovrilon
por fuĝi de la tumulto en la domo,
li rajtis kovri sin nur per littuko.
Krome plej ofte jam iu dormis
en lia lito.
Ili dormis en diversaj ĉambroj,
kiam ili vere dormis iam.
Ĉar kutime ĉiuj seĝoj estis okupitaj,
li dormis ofte sur ŝtuparo,
envolviĝinte en malnova ŝalo.
Ŝi diris al li, kiam li tondu la ungojn
al si. Li ne rajtis kanti, ne fajfi, ne meti
tro da citrono en la teon aŭ elpremi citronon
per kulero.
Simfonio nr-o 2, h-minora
Princo Igor
steposkizoj el Mez-Azio.
Li povis dormi nur en tiu kazo,
se li metis nigran tukon
sur la okulojn.
En la jaro 1887 li iris al balo
de la Medicina Akademio,
en bunta tradicia nacia kostumo.
Finfine li ŝajne vere foje ĝojis.
Kaj kiam li renversiĝis planken,
ĉiuj pensis,
ke li ŝercas.
La venontan fojon, kiam vi aŭdos Borodin,
pripensu tion.
 

GENIA HOMO

Hodiaŭ mi konatiĝis en la trajno
kun genia knabo.
Li havis ĉirkaŭ ses jarojn
kaj sidis apud mi.
Kaj kiam la trajno veturis
laŭ la bordo,
oni vidis la maron,
kaj ni rigardis ambaŭ
el la fenestro
kaj observis ĝin.
Kaj tiam li turnis sin
al mi kaj diris:
"Ĝi 'stas ne bela."

Jen mi rimarkis tion
la unuan fojon.
 

GAZONO

Mi staras ĉe la fenestro kaj
observas viron,
kiu tondas la gazonon.
La tak-takanta bruo
ensturmas, furiozas kiel
muŝoj kaj abeloj
sur la tapeto.
Estas tiel kiel varmiga fajro,
pli bone ol steko,
kaj la gazono estas sufiĉe verda,
kaj la suno estas sufiĉe da suno,
kaj la restaĵo de mia vivo
staras ĉi tie
kaj rigardas la verdajn pecetojn
al la flankoj flugantajn-
sento, kvazaŭ la lastaj zorgoj
estus forrazataj
aŭ oni stumblus en la finon
por fari nenion plu
por ĉiam.

Subite mi komprenas
oldajn virojn en balancseĝoj,
vespertojn en grotoj en Kolorado,
etajn laŭsojn, kiuj rampas
en la okulojn de mortaj birdoj.

Li moviĝas antaŭen kaj malantaŭen
laŭ strioj kune kun la benzinmotora
gazontondilo. Ne estas malinterese.
La stratoj kuŝas sur la dorso,
ĝuas la printempon
kaj ridetas.