IV

Konkurso

Poemo por Dante

Krucifikso en la mano de mortinto

Alia akademio

Tumulto

La grandulo kun la sabro

Mia amiko Vilhelmo

Kie brulas, ĝentlemanoj?

Denove tia kritikanto

Babilaĉulo

La violonisto

KONKURSO

Estas tiel,
se vi vane turniĝas sur la loko
kiel gramofono.
(ĉu vi ankoraŭ memoras pri ili?)

Vi veturas en la pli aĉan urboparton
kaj observas la knabojn en la ringo
kaj la grandajn blondinojn,
kiuj nun sidas ĉe aliaj.

Vi estas oldiĝinta kiel pugnoheroo
en filmo:
kun cigaro en la buŝo, kun bierventro,
vi havas eĉ ne cendon en poŝo,
sed aĉan konduton , kaj vi lernis nenion el ĉio ĉi.
Kaj la plej multaj boksbataloj estas malbonaj
kiel kutime.
Kaj poste
sur la parkejo,
vi sidas tie, postrigardas ilin,
bruligas la lastan cigaredon por vi,
startigas la malnovan aŭton, veturas,
jam ne tiom juna en via aŭtaĉo
sur la strato, haltas je ruĝa lucerno,
kvazaŭ tempo jam ne estus problemo,
kaj jen ili preterveturas vin:
junaj, plenigante tutan aŭtomobilon,
ridantaj.
Kaj vi postrigardas ilin,
ĝis iu post vi
premas la hupon
kaj fulmrapide komprenigas al vi,
kiom malmulte
ankoraŭ restas de via vivo.
Mizeraj plendoj, memkompato.
Via piedo tretas sur la gaspedalon,
vi atingas la junulojn,
vi preterflugas ilin,
vi kaptas la stirradon, kvazaŭ estus la lasta amo,
kaj vi aŭtokonkursas kun ili
al la plaĝo.
Vi mansvingas furioze kun via cigaro,
kun la klaktranĉilo, ridante,
vi kunprenos ilin en la oceanon,
al la lasta marniksino,
al fuko kaj ŝarkoj kaj balenoj,
al la fino de karno kaj tempo kaj hororo.
Sed tiam ili haltas,
kaj vi veturas plu,
renkonte al via oceano,
la cigaro brulvundas viajn lipojn,
tiel, kiel pli frue iam la amo.
 

POEMO POR DANTE

Dante, bebo, la infero
estas ĉi tie kaj nun.
Mi dezirus, ke vi povus
vidi ĝin. Dum kelke
da tempo ni havis
la potencon
eksplodigi la mondon
kaj nun ni malkovras
la eblon forlasi ĝin,
sed la plej multaj el ni
devos resti ĉi tie kaj
morti. Aŭ per la bombo
aŭ sub la mortintomontoj
aŭ per tio, kio aldone
estas surŝutata-
merdo kaj vitro kaj fulgo.
Dante, bebo, la infero
estas ĉi tie kaj nun.
Kaj la homoj ankoraŭ
rigardas rozojn, veturas
biciklon, premas kontrol-
horloĝojn, aĉetas domojn
kaj pentraĵojn, aŭtojn,
ili ankaŭ plu
kopulacios, ĉie,
kaj la pli junaj
ĉirkaŭrigardas kaj
krias pri pli bona
mondo, kiel la junularo
ĉiam faris- kaj poste
ili oldiĝis kaj
partoprenis en la
sama fekludo.

Nur, ke intertempe la
harhirtigaj krimoj el la
jarcentoj alkreskis
je tioma ŝarĝo, kiun ni
povos forigi neniam plu.
Kelkaj ankoraŭ provas tion.
Ni nomas ilin sanktuloj,
poetoj, frenezuloj, stranguloj.
Dante, bebo, ho Dante, bebo,
vi foje devus vidi nin hodiaŭ.
 

KRUCIFIKSO EN LA MANO DE MORTINTO

Ja tie transe, mi supozas, ili komencas,
la montoj, bluaj kiel tolaĵamelo, tie
malantaŭ la plorsalikoj ili larĝiĝas,
kvazaŭ ili volus lamini pumojn kaj
nektarinojn. Tiuj ĉi montoj- iel ili
aspektas por mi kiel olda virino kun
malbona memorkapablo kaj aĉetkorbo.
Ni estas ĉi tie en baseno. Tiel oni
ĉiukaze devas imagi tion. Ni malsupre
estas en la sablo kaj en la stratetoj; la
grundo estas stamfita plata, dragita, dividita;
kaj stringata kiel krucifikso en mano de
mortinto.
Ĉi tiu lando: aĉetita, vendita, reaĉetita
kaj denove vendita; la militoj jam de longe
pasis, la hispanoj retiriĝis, reen al sia
ridinde malgranda fingringo Hispanio.
Parcelkomercistoj, konstruaj entreprenistoj,
parcelposedantoj nun interdraŝas sin pro ĝi.
Ĉi tio estas ilia tereno, kaj mi iras sur ĝi,
mi vivas sur ĝi dum iom da tempo,
ĉi tie ĉe la rando de Holivudo, kie mi rigardas
en ĉambrojn de junaj viroj, kiuj aŭskultas
poluritajn sondiskojn, kie mi pensas pri oldaj viroj,
al kiuj muziko donas nenion plu, al kiuj oni mizerigis
ĉion, kaj la morto, mi pensas, estas kelkfoje
tiel intencita kiel suicido, kaj, se oni volas
retrovi la landon, oni iru plej prefere al la
granda centrala foirplaco kaj rigardu la oldajn
meksikaninojn, la povrecon...
Mi certas, vi rigardis antaŭ multaj jaroj
la samajn virinojn, iliajn kverelojn
kun la samaj japanaj vendistoj, kiuj
per lertaj langoj, rutine kaj oroflave faras brilan
negocon kun oranĝoj, pomoj, avokadoj, tomatoj,
salatkukumoj-, kaj kiel tiuj aspektas vi ja scias:
ili tiel bone aspektas, kvazaŭ oni povus
manĝi ĉiujn kaj poste fumi cigaredon
kaj forgesi en la blua nubo la aĉan mondon.
Tiam oni reiru plej prefere al la drinkejoj,
la samaj drinkejoj, ligne tegitaj, tristaj,
senkomapataj, verdaj de policistoj, kiuj inter
la tabloj trairas, rezolute rigardas kaj samtempe
timas; la biero ankoraŭ nun estas aĉa, ĝi jam
gustas je kabano kaj disfalo.
Kaj necesas ne malmulte por venki tiun guston,
kaj la povrecon kaj sin mem.

Kiam oni havas la papersakon por aĉetoj
inter la piedoj, kiuj kontente staras kun avokadoj
kaj oranĝoj kaj freŝaj fiŝoj kaj vinboteloj, kiu
tiam pensas pri la vintro en la fortreso Lauderdale?
Antaŭ 25 jaroj estis ĉi tie putino, kiu estis
blinda sur okulo, senmezure grasa, ŝi faris
malgrandajn sonoriletojn el la staniolpapero de
cigaredskatoloj. Ankaŭ la suno tiam varmigis pli bone,
kvankam tio verŝajne estas nura imago.

Kaj vi prenas vian aĉetsaketon
kaj eliras, tiam vi iras sur la strato
kaj la verda biero pendas rekte sur via ventro
kiel kurta mizera ŝalo, kaj vi turnas vin kaj
vidas nenie plu
oldajn virojn.
 

ALIA AKADEMIO

Kiel ili povas vivi plu? Oni vidas ilin sidi
en malnovaj domeniroj
kun grasaj makulitaj ĉapeloj
en dikaj vestoj,
sen hejmo.
Kun pendantaj kapoj, la brakojn sur la
genuoj, ili atendas.
Aŭ ili staras antaŭ la misio,
sepcent viroj, paciencaj kiel bovoj,
kaj atendas, ke oni enlasu ilin en la preĝejon,
kie ili dormos sidantaj
sur duraj benkoj, unu al la aliaj
apogantaj sin, ronkantaj
kaj sonĝantaj:
viroj
sen ĉio.

En Nov-Jorko
kie fariĝas pli fride.
Ili eĉ ne sekuras kontraŭ siaj samsortanoj,
tiuj viroj ofte rampas sub la aŭtoradiatorojn,
trinkas la kontraŭfrostan likvaĵon,
varmigas sin, estas dankemaj, por kelkaj
minutoj. Tiam ili mortas.

Sed tio estas pli malnova
kulturo, kaj kulturo,
kiu superas nian.
Ĉi tie ili gratas sin
kaj atendas,
dume en la Sunset Boulevard
la hipioj kaj jipioj
en 50-dolarbotoj
elmontras la dikfingron.

Ekstere antaŭ la misio mi aŭdis,
kion iu diris el ili al sia apudulo:
"John Wayne ricevis ĝin."

"Kion li ricevis?" diris la alia
kaj ĵetis restaĵon de sia memrulumita
cigaredo sur la straton.

Tion mi trovis
vere impresa.
 
ĝin= la "Academy Award", la Oskaron.
 

TUMULTO

La kaŭzo por la tumulto estis, ke ni ĉiam
ricevis fabojn kiel manĝaĉon.
Unu el la gardistoj kaptis nigran junulon,
kiu ĵetis sian teleron sur la plankon,
kaj iu premis butonon
kaj subite ĉiuj interdraŝis sin; kiel fulmo
mi vangofrapis mian "plej bonan amikon" post
liajn "antenojn".
Iu verŝis torenton da kafo sur mian vizaĝon
(kial ne, trinkebla ĝi ja ne estis)
Kaj, kiam mi alvenis en la prizonkorto,
la kugloj jam siblis
kaj ĉiu fripono ŝajne havis tranĉilon,
nur ne mi.
Resti al mi nur preĝi kaj kuri,
sed mi ne havis rilaton al Dio,
kaj mi ankaŭ jam estis tro grasa pro la
pokerludoj kun mia kamarado en la ĉelo.
Kaj tiam eksonis la voĉo de la direktoro
tra la laŭtparoliloj,
kaj pli poste mi aŭdis, ke la kuiristo
eluzis la pelmelon por rabi de maristo
la virgecon;
mia razosapo malaperis, kaj skatolo da
cigaredoj kaj eldono de la NEW YORKER,
krome oni pafmortigis tri virojn.
Ses viroj ricevis tranĉilpikojn,
35 viroj venis en la karceron.
Oni nuligis ĉiujn privilegiojn.
La fermistoj estis tiel flamiĝeme nervozaj
kiel librotenistoj en Los Anĝeleso.
La prizona radiofono ne plu ludis,
regis tombeca kvieto.
Vizitantoj ne rajtis enveni,
nur la poŝtaĵo alvenis plu,
kaj je la sekva tago mi ricevis
leteron el St. Louis:
'Kara Charles, mi kompatas vin, ke vi
devas esti en prizono, sed vi ja ne
rajtas rompi la leĝon.'
La letero odoris je parfumo, platpremita
dianto enestis, aludoj pri la libero, pri
kisoj kaj delikataj kalsonoj,
pri ridado kaj biero.

Kaj por la vespermanĝo
ili denove pelis nin egalpaŝajn
malsupren al la faboj.
 

LA GRANDULO KUN LA SABRO

Atentu: mi iris al frizisto, estis bela vetero, ĉio
bonegis, ĝis ili draŝis tiun klabon sur mian
kapon... mi volis diri, mi sidis tie kaj atendis
mian vicon kaj prenis fotogazeton- la kutima:
inoj kun elpendantaj mamoj ktp., kaj tiam mi turnis
la paĝon, kaj jen enestis kelkaj fotoj de orientuloj
ie sub la libera ĉielo, kaj jen staris tiu ĉi
granda fektipo kun la sabro- sub la foton ili
skribis, ke li tranĉbatas tre lerte, kun multe da
forto, kaj la foto montris lin ĝuste levanta la
sabron, kaj oni vidis orientulon, li surgenuis
tie kun fermitaj okuloj, poste- ZIP!- kaj li surgenuis
plu, sed nun jam sen kapo, kaj oni vidis la nukon
ekzakte trahakitan, eĉ sango ne elŝprucis, tiel
fulmrapide la disigo okazis, kaj tiam sekvis pliaj
fotoj de senkapigoj, kaj poste foto, kie ĉiuj ĉi
kapoj kuŝis sur gazono, sen korpoj, la suno surradiis
kaj la kapoj preskaŭ aspektis ankoraŭ vivantaj,
kvazaŭ ili ankoraŭ ne akceptus la morton- kaj
tiam la frizisto diris:
            'La sekvanta!'
Mi iris al la seĝo kaj mia kapo ankoraŭ surestis.

Kaj lia kapo diris al mia kapo:
            'Kiel vi do deziras
ĝin?' Kaj mia diris: 'Nu, iel meze...'
La frizisto ŝajne estis tute afabla kaj prudenta homo.
Mi ja intencis demandi lin pri tiuj kapoj,
sed mi diris al mi, ke tio eble ŝokus lin,
aŭ eble eĉ kondukus je tre stultaj pensoj,
aŭ li simple dirus ion, kio ne helpus nin.
Sekve mi diris nenion.

Mi aŭskultis lin, dum li frizis mian hararon,
kaj li komencis paroli pri sia bebo,
kaj mi provis koncentriĝi pri lia bebo.
Kion li diris, ŝajne estis tre normala kaj logika,
kaj spite tion mi devis pensi pri tiuj kapoj.

Fininte la frizadon, li turnis min,
por ke mi povu rigardi la spegulon.
Mia kapo ankoraŭ surestis.

'Tre bone', mi diris al li, kaj mi ekstaris,
pagis kaj donis grandan krommonon.

Mi eliris kaj virino, kiu surhavis sian kapon, preteriris.
Kaj la preterveturantoj en la aŭtoj same surhavis
siajn kapojn.

Mi estus devinta koncentriĝi pri la mamoj, mi pensis,
tio estas multe pli bona, ĉiuj ĉi elpendantaj objektoj,
aŭ la grandaj "truoj", la magiaj suberbelaj gamboj,
            SEKSO
estas ja tamen grandioza afero, sed la tago estis fuŝita.
En ĉiu kazo mi devos dormi nokton,
por povi liberiĝi de la kapoj.

Esti homo
estas komplika afero: okazas tiom multe...

Mi vidis mian kapon en montrofenestro,
mi vidis mian spegulbildon,
kaj mia kapo havis cigaredon antaŭe,
mia kapo aspektis laca kaj morna,
ĝi ne ridetis kun sia nova frizo.

Tiam ĝi malaperis,
ĉar mi iris plu,
preter domoj plenaj de mebloj kaj katoj kaj
hundoj kaj homoj, kiuj, kiel mi,
ankoraŭfoje havis fortunon,
kaj mi forĵetis la cigaredon,
vidis bruli ĝin sur la asfalto,
ruĝan kaj blankan, kun fajna fumkolono,
kaj la suno brilis,
kaj tio estis agrabla.
 

MIA AMIKO VILHELMO

Mia amiko Vilhelmo
estas feliĉa homo, li ne povas
imagi suferi iam,
li ankoraŭ havas la unuan laboron,
la unuan edzinon,
kaj li havas aŭton,
kiun li povas veturi sen riparo
50 000 mejlojn.

Li dancas kiel cigno
kaj havas la plej belajn
kaj senesprimajn okulojn
okcidente de El Paso.

Lia ĝardeno estas paradizo,
liaj gladofaldoj estas tranĉile akraj.
Lia manpremo fortikas.

La homoj amas lin.

Kiam mia amiko Vilhelmo iam mortos,
tiukaze certe ne pro frenezo
aŭ kancero. Li rekte pasos
preter la diablo
en la ĉielon.

Vi povas vidi lin hodiaŭ vespere
en la amika rondo, kiel li rikanas
super sia Martini, beata
kaj ravita, dum iu alia ulo
fikas en la banĉambro
lian edzinon.
 

KIE BRULAS, ĜENTLEMANOJ?

La servoj estis aĉaj,
kaj la hotelbubo ĉiufoje en la falsa
momento alvenis kun mantukoj.
Ebrie, kiel mi estis, mi finfine draŝis
pugnon sur lian kranion.
La knabeto falis
kiel folio en oktobro,
tute sata;
kaj kiam la polico suprenvenis,
mi jam havis la sofon antaŭ la pordo,
riglis per ĉeno
kaj lasis ludi la Duan frazon el la Unua simfonio
de Brahms kaj havis la manon duone en la postaĵo
de ino, kiu estis sufiĉe olda, por esti mia avino;
kaj ili enbatis la pordon,
forŝovis la sofon,
la fikdamo kriĉis, mi vangofrapis ŝin,
turnis min kaj demandis:
Kie brulas, ĝentlemanoj?
Kaj tia juna ulo, kiu neniam razis sin
ĝis tiu tago, draŝis al mi klabon sur la kapon,
kaj je la sekva mateno mi kuŝis en la malsanula sekcio
de l' prizonaĉo,
katenite je mia lito.
Varmegis,
la ŝvito gutis tra la blanka
sensenca toltuko.
Ili metis multajn idiotajn demandojn al mi;
kaj mi sciis, ke mi venos tro malfrue al la laboro,
kio ege cerbumigis min.
 

DENOVE TIA KRITIKANTO

"Jes ja", li diris, "mi scias kiel vi faras tion
rilate al viaj poemoj: Mi ŝiris ŝian
kalsoneton malsupren kaj ramis per ununura puŝo
la kacon ĝis supren en la cerbon."
"Ha, ha, ha", mi diris.
"Jajaja, li diris, mi scias kiel tio
iras pri viaj poemoj: "Lia vizaĝo ne plaĉis
al mi, kaj tial mi larĝbatis ĝin per botelo
je kaĉo, mi malsuprenŝiris lian ĉemizon
kaj viŝis per ĝi la plankon."
"Ha, ha, ha", mi diris.
"Jes ja", li diris, mi scias tute ekzakte
kiel vi faras: Mi..."
"Nu?" mi demandis.
"Nu jes. Vi ja scias, kion mi volas diri."
Li ekstaris kaj foriris. Mi leviĝis
kaj ĵetis liajn bierkonservujojn
en la rubobarelon.
 

BABILAĈULO

La junulo stamfas trotante per siaj
kotaj piedoj sur mian animon,
parolas pri koncertoj, virtuozoj, direktistoj,
pri malpli konataj romanoj de Dostojewski,
li rakontas pri tio, kiel li foje instruis kelnerinon,
avancitan melkistinon, kiu ne sciis, ke en francan
salaton oni devas enmeti tion kaj tion; li
elsputas prijuĝojn pri la belaj artoj,
ĝis mi hatas la belajn artojn
kaj vidas jam nur unu akcepteblan solvon:
reiri al la plej proksima trinkejo, reen al
la vetkurejo kaj observi la ĉevalojn,
reen al la aĵoj, kiuj kuras per si mem,
sen tiu bombasta elsputado de vortoj, sen
tiu senfina galimatio, sen tiu eta buŝo,
kiu babilaĉas kaj babilaĉas;
junulo, ankoraŭ infano, malsana pro tiom da arto,
li akroĉiĝas la arton kiel je antaŭtuko de
patrino, kaj mi demandas min, kiom da dekmiloj
en la lando estas tiel kiel li,
en pluvemaj noktoj,
en sunplenaj matenoj,
en vesperoj, en kiuj oni ŝatus trankvilon,
en koncerthaloj,
en kafejoj,
en poetaranĝoj,
ĉi tiuj fuŝuloj kun sia babilaĉo kaj babilado.

Estas tiel, kvazaŭ iu porko
eniras en liton kun bona virino,
kiun poste neniu volas havi plu.
 

LA VIOLONISTO

Li sidis sur la tribuno tute supre
ĉe la flanko,
kie ili batalas post la lasta vojkurbiĝo
sur la rekta vojdistanco
pri la pozicioj.

Li estis malgranda viro
kun rozkolora haŭto, kalva, dika,
pli aĝa ol sesdek jarojn.
Li ludis violonon,
li ludis klasikan muzikon
sur sia violono, kaj
la ĉevalmaniuloj ignoris lin.

BANK AGENT venkis en la unua vetkuro
kaj li ludis sur sia violono.
CAN FLY venkis en la tria vetkuro, kaj
li ludis plu sur sia violono.

Mi foriris por alporti kafon,
kaj kiam mi revenis, li ankoraŭ ludis,
kaj li ankoraŭ ludis,
kiam BOOMERANG en la kvara estis venkinta.

Neniu stopis lin,
neniu demandis lin, kion li faras tie,
neniu aplaŭdis.

Post la venko de PAWEE en la kvina
li ludis plu. La tonoj
falis super la randon de la tribuno
en la venton kaj la sunon.

STARS AND STRIPES venkis en la sesa
kaj li ludis plu.
STAUNCH HOPE trapuŝiĝis
en la interna flanko kaj decidis
la sepan por si, kaj la violonisto
svingis la arkon, kaj kiam
LUCKY MIKE, privetita per kvar je kvin
en la oka venkis, li ankoraŭ tiam
faris muzikon.

Tiam venkis DUMPTY'S GODDESS
en la lasta vetkuro, ili ekis
retiriĝi sur la longan vojon
al la aŭtoj, venkitaj, je plia fojo
bankrotaj, kaj la violonisto
postsendis al ili siajn melodiojn.
Mi sidis kaj aŭskultis lin.
Ni nun estis tute solaj tie supre,
kaj kiam li estis fininta la ludadon,
mi aplaŭdis.
Li ekstaris, alrigardis min
kaj kliniĝis riverence al mi.
Tiam li metis sian violonon en la keston,
rektiĝis kaj malsupreniris la ŝtuparon.

Mi ankoraŭ atendis kelkajn minutojn,
tiam ankaŭ mi ekstaris kaj lante
iris sur la longa vojo al mia aŭto.
La vespero estis komenconta.