Django sukcesas! Jes, li ludas nun per siaj tri fingroj eĉ pli bone ol antaŭe. Kaj lia muziko denove gajas. Django nun perlaboras multe da mono. Li havas grandan aŭtomobilon, ŝoforo en uniformo veturigas lin. Inter la koncertoj li loĝas en multekostaj hoteloj. Sed ĉiam Django havas hejmsopiron al siaj homoj ekstere en iliaj ciganĉaroj. Se la hejmsopiro tro grandiĝas, li invitas la ciganojn al sia hotelĉambro. Li ordonis starigi en ĝi fornon. Lia edzino kuiras ciganajn manĝaĵojn sur ĝi. Tio estas preskaŭ kiel ĝusta cigana bivako.

sekvanta paĝo