La vivo de Django Reinhard instigis Frans Haacken al tiu bildolibro (de la eldonejo Otto Maier Verlag Ravensburg). Li tre admiris tiun ciganon, kiu naskitĝis en Belgio en la jaro 1910 kaj en 1953 mortis kiel prijubilata ĵazomuzikisto. En lia infaneco Django migris kun sia familio tra partoj de Eŭropo. Li ludis violonon, banĵon kaj gitaron. En la jaro 1928 kripliĝis lia maldekstra mano post brulo en cigana kampejo. Diligente kaj plena de energio li sukcesis plu ludi kaj fariĝi unu el la plej eminentaj ĵazmuzikistoj en la tridekaj jaroj. Django Reinhard fariĝis la unua grava eŭropa ĵazmuzikisto. Liaj surdiskigoj en la "Hot Club de France" en Parizo estas neforgeseblaj dokumentoj de la ĵaza muziko.

Frans Haacken

Tradukis klubo Karapaco (Donjo, Cezar kaj Frank)
La tekston reviziis la klubo en oktobro de 2008