Ciganoj ne ŝatas longe restadi sur unu loko. Ili migras per siaj ĉaroj tra la landoj. Ne facilas: Oni ofte faras problemojn al ili. Oni diras: "Ciganoj ŝtelas. Ciganoj pigras!" Kaj tamen ili estas tre bonaj metiistoj. Neniu riparas potojn tiel bone kaj neniu plektas korbojn tiajn belajn kiel ciganoj. Multaj el ili, estas vere, ne povas legi kaj skribi, sed la plej multaj ludas muzikilon, ĉar multaj ciganoj havas muzikan talenton.
sekvanta paĝo