Ĉiutage Django sidas dum horoj sur la ŝtuparo de la loĝoĉaro kaj ekzercas. Estas neniu, kiu povus instrui la notlegadon al li. Ciganoj ne bezonas notojn. Ili ludas laŭ la aŭdosenco. Django tuj rimarkas, se intervenas falsa sono. Tiukaze li elprovas tiel longe, ĝis la patro diras: "Bone tiel, knabo mia!" Tiam Django ruĝiĝas je la oreloj pro fiero. Sian gitaron li ne elmanigas. Li kunprenas ĝin eĉ vespere en la liton.

sekvanta paĝo