Tiam la granda tago alvenis. Django hodiaŭ lavis sin tre zorgeme. Siajn ungojn li brosis. Ankaŭ sian gitaron li poluris ĝis brilego. Tiam la tempo venis. Django ludas kun la patro kaj la onklo en la kafejo! La muziko tre plaĉas al la homoj. Post ĉiu danco ili restadas sur la dancejo. Ili manklakas kaj vokas: "Brave! Plu ludu!" Django diras mallaŭte al si: "Dio mia, tio ja funkcias!" Kaj kiam finfine la patro metas la manon sur lian kapon kaj diras: "Bone tiel, knabo mia!" li denove ruĝiĝas je la oreloj pro fiero. Nun li do estas vera ciganmuzikisto!
sekvanta paĝo