La kuracistoj en la hospitalo faras ĉion, kion ili kapablas. La brulvundoj saniĝas malrapide. Kiam Django forlasis la hospitalon, li jam denove sufiĉe bonfartas.
Sed du fingroj de sia maldekstra mano rigidiĝis. Kion faras gitaristo, se li povas uzi subite jam nur tri fingrojn de mano? Aŭ li metas la gitaron en angulon aŭ li provas ludi per tri fingroj. Per kvin fingroj estas jam tre malfacile, - sed per tri fingroj? Nu, Django provas.
Ofte la mano doloras tiom, ke li emas rezigni. Tiukaze li kunpremas la dentojn kaj provas plu.