Django fariĝas pli maljuna. Li diras nun ofte al siaj amikoj: "Mi ne scias, miaj fingroj ne plu tiel bone reagas. La ludado ofte streĉigas min. Mi volas iom ripozi. Tiam li iras sola al la rivero. Li serĉas al si kvietan lokon. Tie li sidiĝas kaj fiŝhokas. Iutage Django ekdormis ĉe la fiŝkaptado. Ciganoj, kiuj preterpasas ĉare, ekkonas Djangon. Ili desaltas el la ĉaroj kaj kuras al li. Ili volas lin vekigi, ili frapas lin sur ŝultron kaj diras: "Hej- Django!" Sed Django ne plu vekiĝas.
sekvanta paĝo