Django estas nun juna viro. Li geedziĝis. Lia edzino Amŝel povas fari el bunta papero tre belajn florojn. Tiun ŝi ofertas en kafejoj, ŝi vendas ilin rapide, ĉar ili vere estas belaj. Django ludas nun tiel bone la gitaron, ke oni venas eĉ de malproksime por auskulti lin. Lia muziko estas gaja kaj ĝojiga. La homoj baldaŭ amuziĝas, kiam ili aŭskultas lin. Oni povas aĉeti jam eĉ sondiskojn kun lia muziko.Oni povas diri: Django estas famulo.

sekvanta paĝo