Estas malfrue en la nokto. Ĉiuj loĝoĉaroj estas malhelaj. La ciganoj dormas. Django lace alvenas hejme. Li ekbruligas kandelon en sia ĉaro, li volas enlitiĝi. Jen okazas io terura: La kandelo renversiĝas kaj falas en korbon plenan de paperfloroj. Ili brulas en helaj flamoj kaj tuj flamiĝas la tuta lignoĉaro. Django kaj Amŝel rapide kuras eksteren - en la lasta momento ili ankoraŭ saviĝas. La najbaroj alkuras.

sekvanta paĝo